Posedante la saman formon al hajko, senrjuo celas aliajn direktojn ol hajko. Jen verko de MACUNAGA Ĉiaki [松永千秋] (1949— ).
En subtegmento
mi kaŝe konservadis
patrinan voĉon.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo:
屋根裏に匿しておいた母の声
Jane-ura-ni kakuŝite oita haha-no koe.
Ŝi ne celas ian konkretan situacion per ĉi tiu verko. Leganto devas nur akcepti bildon, kiun li/ŝi imagis al si pere de la vortoj.
Tio estas interesa — kio estas la laŭvorta signifo de “senrjuo”?
Ken
Oni skribas “川柳”, laŭlitere “rivero-saliko”. Sed la vorto “senrjuo” etimologie devenas de propra nomo de “KARAI Senrjuu [柄井川柳/KARAI Senryū]” (1718—1790), kiu estas konsiderata kiel la unua majstro de ĉi tiu ĝenro.
Sed bonvole notu, ke granda diferenco troviĝas inter tiama senrjuo kaj moderna senrjuo, pri kiu lasta mi prezentis.