NePIVaj plantoj

Verkante artikoletojn pri spertoj ĉirkaŭ mia vivo, mi fojfoje sentas mankon de necesaj vortoj. Tio ĉi aparte ofte okazas, kiam temas pri nomoj de plantoj kaj bestoj, kiuj estas ordinare konataj en Japanio.
Jam de longe japanaj esperantistoj proponas dekojn da novaj radikoj, tamen plimulto de ili ankoraŭ ne eniris en PIV. Jen kelkaj ekzemploj:

kerio : Kerria japonica, falfolia arbusto el rozacoj, kun flavaj floroj en aprilo ~ majo. “jamabuki (山吹)”. => foto en Vikipedio (japane).
lespedezo : Lespedeza bicolor kaj parencaj specioj, falfolia arbusto (aŭ plurjara herbo) el fabacoj, kun purpuraj infloreskoj en frua aŭtuno. Unu el la sep aŭtunaj herboj. “hagi (萩)”. => foto en Vikipedio (japane).
osmanto : Osmanthus fragrans, ĉiamverda arbeto el oleacoj, kun bonodoraj blankaj (aŭ oranĝflavaj) floretaroj en oktobro. “mokusei (木犀)”. => foto en mia artikolo.
petazito : Petasites japonicus, plurjara herbo el asteracoj, kun manĝebla longa petiolo. “huki (蕗)”. => foto en Vikipedio (japane).
sazanko : Camellia sasanqua, ĉiamverda arbeto el teacoj, kun ruĝaj floroj en vintro. “sazanka (山茶花)”. => foto en mia artikolo.

6 pensoj pri “NePIVaj plantoj”

  1. Pri “sazanko”

    Mi proponis reĵeti la vorton “sazanko” ( Camellia sasanqua ), sed surmeti “parakamelio”, ĉar “sazanko” signifas ekstreme strikta senco, konsidere pri ĉies specoj en kamelio.

    Tra la regionoj de Ĉinujo kaj Vjetnamo, loĝas ĝia proksimaj specoj en la sama sekcio: Camellia vietnamensis ( ベトナムユチャ ), C. oleifera ( ユチャ ), C. kissi ( トガリバサザンカ ). Ĉu necesas vortoj ĉiuj: “vjetnamenso”, “olejfero”, “kisio”?
    Do mi rekomendas la vorton “parakamelio” el la sekcia nomo “Paracamellia ( サザンカ節 ) ” en latino, rigardante supren la 1-klasan.

    Antaŭ ĉio, principe, estas malespere kaj detrue, apliki specan nomon ( aŭ la minoran nomon ) al esperanta vorto. Ekzemple, ĉu vi rekomendos al ni la vorton “japaniko” pri “Camellia japonica ( ヤブツバキ )”, “Kerria japonica ( ヤマブキ )”, ktp?

  2. Mi ĝojas vian reagon.
    Via propono “parakamelio” estas konvena, kiam temas pri botaniko, sed ne taŭgas por uzado en ĉiutagaj kuntekstoj.
    Botanikistoj nomas ĉiujn plantojn laŭ sistema nomenklaturo. Sed ordinaraj homoj kaj literaturistoj nomas nur plantojn, kies nomon ili bezonas.
    Mi ne aprobas sisteman esperantigon de specia epiteto kiel apartan specinomon. Ĝenerale por nomi iun specion sufiĉas esperantigita genronomo plus epiteto. Tamen tiu metodo ne ĉiam konvenas por ĉiutaga uzo. Kiam oni parolas ofte pri iu objekto, oni preferas pli koncizan vortoformon por tiu objekto. Tio ĉi estas la kialo, ke ne malmultaj japanaj esperantistoj uzas (kaj vortaristoj alprenas) “sazanko”-n.

  3. Ree saluton.
    Mia opinio neniel baziĝis sur botaniko, sed ĉiutaga uzo, do mi rekomendis la vorton “parakamelio”. Mi rigardas “sazanko”-n malkonvena, ankaŭ sentas ĝin nekutima, eĉ malfacila por japanoj, malkiel via opinio. Prefere “sazanko” sidas sur botaniko, ĉar ĝi havas la tre malvastan signifon kaj la ekstreme propran vortoformon. Mi konsideras, ke nian cerbon sole konfuzos “sazanko”, kiu tro devias de la radikaro aŭ la vortofamilio en Esperanto.

    Ĉu vere estas, ke tian vorton kaj similajn intence penige uzus esperanto-uzantoj en la tuta mondo? Nuntempe, se “sazanko”-n uzas japanaj esperantistoj solaj, des pli ĉu vi rigardas tion stranga?. Sur la renversa vidpunkto, ĉu signifas tio, ke “sazanko”-n evitas ne-japanaj esperanto-uzantoj?

    Mi supozas pro supre skribita teksto, ke “sazanko” tuj malaperos. Jen kiel vi nomos la similajn specojn en kamelio-genron? Ĉu future necesus la vortoj: “vjetnamenso”, “olejfero”, “kisio”, aŭ “japaniko”?

  4. Saluton! Dankon pro via opinio.
    Tamen mi ne komprenas, kial vi diras, ke “sazanko” estas nekutima, eĉ malfacila por japanoj. “Sazanka (山茶花)” estas ja ordinara plantonomo apud “cubaki (椿)”[Camellia japonica] en Japanio.

    > ĉu signifas tio, ke “sazanko”-n evitas ne-japanaj esperanto-uzantoj?

    Simple tio signifas, ke ili ne rimarkis ekziston de sazanko.

    > Ĉu future necesus la vortoj: “vjetnamenso”, “olejfero”, “kisio”, aŭ “japaniko”?

    Neniel.
    Tamen, se temas pri radikvortoj por specinomo, estas notinde, ke PIV kaj NPIV jam enhavas dekojn da radikoj por specinomo (bestoj kaj plantoj). Mi citu nur plantonomojn:
    abrotano, alfo, alkekengo, ampeloprazo, artiŝoko, aŭrikulo, azukio, balzamino, batato, jonkvilo, kolocinto, kukumo, lapo, lekanto, leontodo, lupolo, luzerno, maizo, melongeno, melono, okzalo, paĉulo, petroselo, rapo, ŝenoprazo, ktp. (La listo ne estas kompleta.)

  5. Ree:
    Japanoj kutimas nomi Camellia sasanqua “Sazanka”, ne “sazanko”. Penige esperantigi japanajn vortojn, eĉ japanoj ne komprenos ilin pro ilia ŝanĝita vortoformo, mi opiniis. Ni kontente uzos krutan “Sazanka” aŭ apenaŭ “Sazanka-o” kun sufikso “-o”, mi konsideras. Ĉu nia cerbo facile prenos “sazanko”-n por ĉiutaga uzo?

    Ne-japanaj ne precize rigardas distinge pri “Tsubaki” kaj “Sazanka”. Ni jam preparis sufiĉe la vorton “kamelio” ( ambaŭ ne necesos “sazanko” kaj “parakamelio” en tia kazo. ), ĉu ni bezonas distingi kameliojn en ĉiutaga uzo? Rekonsidere, ĉu “sazanko” staras en botanika termo.

    Jen ni nomus “sazanko”-n en Ĉinujo kaj aliaj “chameo” aŭ “chameio”?
    Kelkaj kritikas Esperanton eŭropa, sed aziaj lingvoj estas tro diversaj, ne havas la radikaron. Necesas ekzameni atente alpreni vortojn devena de ilin. ( Pro tio, neniu povas krei la komunan lingvon el aziaj lingvoj. Jam realigis Noxilo kaj similaj krei el la mondaj lingvoj, sed neniu povas lerni facile pro la tro miksitaj; jam ni konas. ) Se Esperanto alprenus tiajn vortojn, nia cerbo sole konfuzos katastrofe. Sub la cirkonstanco, kiu kiel povas decidi tiajn vortoformojn?

    Tial mi konsideras, ke “sazanko” estas denaske ruina vorto.
    Sed ni bezonas atendi la venontajn 120 jarojn por vidi la rezulton, ĉu ne?

    Pri tute alia temo: TextBox en via Blog;
    Oni kutimas tajpi 2 spacajn literojn malantaŭ la fina punkto de frazo.
    Malfeliĉe ŝajnas, ke tiuj ĉi TextBox-oj aŭtomate formetas plurajn spacojn,
    tio malhelpas frazojn malfacila por legi tekstojn. Mi petas vin riparu tion.

  6. > Penige esperantigi japanajn vortojn

    Kiam mi komencis lerni Esperanton, vortoj kun gramatikaj finaĝoj (februaro, dimanĉo, bona, Nov-Jorko, …) vidiĝis komike strangaj en miaj okuloj. Mi dubis, ĉu tio ĉi estas lingvo, kiun homoj vere uzas.
    Sed jaron post jaro mi alkutimiĝis al esperantaj vortoj kun gramatikaj finaĝoj. Nun mi sentas, ke vortoj sen gramatikaj finaĵoj estas fremdaj en esperanta teksto.
    Kiam temas pri elekto inter “sazanko” kaj “sazankao”, ĝis nun mi vidis nur uzon de “sazanko”, sed ne de “sazankao”.

    Ĉiuokaze sorton de unuopaj vortoj decidas lingvo-uzantoj. Ni vidu la sorton de “sazanko” post jardekoj.

    Pri spacetoj:
    Tiu fenomeno okazas ne pro tekstujo, sed pro retumilo. Ĝenerale retumiloj prezentas vicon da spacetoj kiel unu spaceton.
    Se vi rigardos la fontotekston de ĉi tiu paĝo per redaktilo, vi povos konstati mian aserton.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *