Utileco de Vikipedio

Foje mi kritikis Vikipedion pri ĝia fidindeco kaj utileco (ĉi tie). Sed ĉi-foje mi revalorigu Vikipedion pri ĝia utileco.
Homa korpo konsistas el centoj da muskoloj. Anatomiistoj esploris, klasifikis kaj nomis ilin. En 1998 la Internacia Federacio de Asocioj de Anatomiistoj (IFAA) normigis ilin kaj publikigis Terminologia Anatomica (Anatomia Terminaro) [TA]. Ĉiu lingvo penas normigi propran terminaron surbaze de TA. Tamen restas pluraj tradiciaj terminoj en ĉiu lingvo. Do ankoraŭ troviĝas diferencoj de terminoj laŭ lingvoj.
Mi bezonis traduki la francan “muscle angulaire de l’omoplate“, kiu rilatas al movo de skapolo. Sed ĉe miaj manoj troviĝas nur angla-japanaj terminaroj. Mi trovis muskolon kun simila funkcio, “levator scapulae muscle” (skapolleva muskolo), sed mi ne povis konfirmi, ke ambaŭ terminoj indikas la saman muskolon. Tiam iu samideano sciigis min pri la paĝo pri muskola anatomio en Vikipedio (ĉi tie). Ĝi estas japanlingva paĝo sed havas ligon al franclingva paĝo. Sekvante plurajn ligojn, mi atingis la paĝon de “Muscle élévateur de la scapula“, kie mi trovis la serĉatan “muscle angulaire de l’omoplate“.
Ĉi-foje Vikipedio multe min helpis. Mi dankas al la redankatntoj. Mi nur bedaŭras, ke momente mankas esperantaj versioj.

4 pensoj pri “Utileco de Vikipedio”

  1. Mi ne estas fakulo pri anatomio, sed mi opinias, laŭ la sekvanta artikolo de franca Wikipedio , ke vi pravas :
    Le muscle élévateur de la scapula (musculus levator scapulae en latin) latine
    la muskolo levanta la “scapula -n” ŝultra oston…….. scapula estas vorto uzita nur de la medicinistoj kaj de la eklezianoj kiuj lernis la latinan, sed ne de la popolo.
    Ĉu vi bezonas klarigoj pri fervojaj teknikoj, eble mi povos pli bone respondi al demandoj

  2. Kara,

    Mi memorigas vin, ke ĉiuj povas partopreni kaj redakti Vikipedion. Do, ne hezitu aldoni! Ekzemple, via artikolo pri SUGAŬARA no Miĉizane estas tute bona por esti aldonita al vikipedio. Eĉ se vi ne scias kiel fari ligilojn, ktp, aliaj kontribuantoj povas korekti tion.

    Amike,

    Nicolas (http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:NicoRay, se vi bezonas helpon)

  3. Lastaj studoj pri la vikipedioj trovas, ke ĝenerale pri sciencaj temoj ili fidindas. Pri la homsciencoj, la artikoloj povas esti skandale tendencaj, eraraj, kaj plagiatemaj. Ekz. mi volis informon pri okcidenta historia figuro Zenobia, kiu rolis en la Romia historio. En la angla Vikipedio mi trovis informon simple kopiitan (sen fontindiko) el Gibbon, brita historiisto de la 18a jarcento! Do al la fiadjektivoj ni aldonu “eksdataj”. Neniu redaktoro permesus tion en reala enciklopedio.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *