Paŝtista kapselo

paŝtista kapselo

En mia ĝardeneto nun kreskas ankaŭ multaj kaj diversaj herboj. Jen tiu ĉi estas paŝtista kapselo [Capsella bursa‐pastoris] el brasikacoj. Tre ordinara trudherbo en printempo.
En la japana lingvo oni nomas ĝin vulgare “pen-pen-gusa” (pen-pen-herbo). Ĝia folio similas al la formo de plektro de ŝamiseno, japana trikorda muzikilo. “Pen-pen” estas onomatopeo de la sono de ŝamiseno.

Unu penso pri “Paŝtista kapselo”

  1. …la nomo “paŝtita” en la scienca nomo kaj en pluraj eŭropaj lingvoj estas en plena formo “paŝtista monujo”. ĝi aludas al la formo de la frukto (aŭ folio?), simila al renversita koro, ĉar laŭdire iuj montaraj paŝtistoj kutime havis tiaformajn monujojn.
    ĵeromo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *