Oksalido el betonmuro

oksalido

Kelkfoje mi sentas, ke plantoj estas pli lertaj je vivtenado ol bestoj. Ekzemple tiu ĉi oksalido kreskas el malgranda terpeceto en fendeto de betonmuro. Ĉiam mi miras pro la vivforto de la herboj.

La oksalido estas Oxalis corniculata, plurjara herbo el oksalidacoj. Flavaj 5-petalaj floroj kaj 3-folieraj kunmetitaj folioj estas ĝiaj karakterizaĵoj.

Unu penso pri “Oksalido el betonmuro”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *