Ruĝeta oksalido

oksalido

En mia ĝardeneto tie kaj tie floras flavaj oksalidoj [Oxalis corniculata] jam de kelkaj semajnoj. Kaj nun tie kaj tie elkreskas ruĝetaj oksalidoj [Oxalis corymbosa] apud flavaj oksalidoj. La floroj kaj la folioj de ruĝetaj oksalidoj estas pli grandaj ol tiuj de flavaj oksalidoj.
Kiam mi estis infano, mi ludis per ĝia longa petiolo (10 – 20 cm) kun tri folieroj. Oni elŝeligu internan fibron el la petiolo kun folieroj. Kiam oni prenas la finon de la fibro kun folieroj, ĝi similas al pendolo. Du ludantoj interkroĉu la fibrojn kun folieroj kaj tiru sian fibron. Tiu, kiu tranĉis la alian fibron, estas venkinto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *