Kompatinda hotujnio

hotujnio floras

Nun ĉirkaŭ mia domo floras hotujnioj. La herboj odoras forte, kiam oni piedpremas ĝin. Multaj homoj ne preferas ĝian odoron. Ankaŭ mia edzino ne ŝatas hotujniojn pro la odoro.

En Japanio jam de malnova epoko oni uzadis hotujnion kiel medicinan herbon. Sed nuntempe ĝia uzado estas malofta sub la prospero de la okcidenta (eŭropa) medicino.

hotujnio: specio Houttuynia cordata, multjara herbo el saŭruracoj de piperaloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *