Oranĝeta herbo

filanto

En mia ĝardeneto diversaj herboj elkreskas. Jen estas Phyllanthus urinaria, specio el la genro filanto el la familio eŭforbiacoj.
Ĝi estas unujara herbo alta je 10 – 40 cm. Nun ĝi portas vicon da fruktetoj sub la folioj.
Japanoj pensas, ke la malgrandaj fruktetoj laŭfigure similas al mandarino (oranĝeto). Tial en la japana oni nomas ĝin “ko-mikan-sou(小蜜柑草)”, t.e. “mandarineta (=oranĝeta) herbo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *