Akiranto — Ŝtelista herbo

filanto

Jen estas alia herbo en mia ĝardeneto. Ĝi estas Achyranthes bidentata var. tomentosa aŭ sinonime Achyranthes fauriei, plurjara herbo el amarantacoj. Ni vidas spikon de fruktetoj elstaranta el du kontraŭsidaj folioj.
Akiranto estas ordinara sovaĝa herbo en aŭtuna kampo. Oni familiare nomas ĝin “ŝtelista herbo”, ĉar ĝiaj fruktetoj ŝtele alkroĉiĝas al vestoj, kiam oni trairas herbejon. Ja estas pena laboro forpinĉi multajn fruktetojn for de lana vestaĵo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *