Likorido — Ekvinoksa floro

filanto

Survoje al mia laborejo mi trovis are viciĝantajn likoridojn vojrande en kamparo. La ruĝaj floroj flame altiris miajn okulojn.
likorido: Lycoris radiata, specio el amarilidacoj, plurjara herbo kun okulfrape ruĝa floro sur la tigo.
Ĝi floras ĉirkaŭ en aŭtuna ekvinokso. Tial japanoj nomas ĝin “higan-bana(彼岸花)”, t.e. “ekvinoksa floro”.
Ĝia bulbo enhavas fortan toksaĵon kaj ĝi foje floras en tombejo. Pro tio ĝi estas foje nomata “sibito-bana(死人花)”, t.e. “mortula floro”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *