Etaj kronoj en mateno

lekantoj en matenoJen blankaj kronetoj troviĝas antaŭ mia domo. Matene la floroj estas duonfermitaj kvazaŭ etaj kronoj. Kaj tagmeze ili plene malfermiĝas. Tio ripetiĝas ĉiutage.
Mi ne scias ekzaktan nomon de la floro. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas parenca speco al lekanto [= ordinara leŭkanto, Leucanthemum vulgare].

Unu penso pri “Etaj kronoj en mateno”

  1. Mi lernas en la universitato ELTE en Budapesxto. Ni lernis tie kanteton, jen:

    Haj haj roz’ diant’
    Violeto kaj lekant’
    Fresxo origina.
    Se gxardenon irus mi
    Vian floron sxirus mi
    renovigxus koro
    renovigxus koro.

    Amike,
    Ark

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *