Tulipo malofta

tulipo maloftaNun floras tulipoj en la florbedo antaŭ mia domo. Antaŭe mia edzino aĉetis kaj plantis la bulbojn.
Jen unu el ili estas malofta speco kun ruĝeta floro kvazaŭ ĉifonita. Ĝiaj petaloj havas ciliojn ĉe la rando. Mi unuafoje vidas ĉi tian tulipon. Kiam ĝi estis butono, mi miskonjektis, ke insektoj manĝis la pinton de la butono.

2 pensoj pri “Tulipo malofta”

  1. Oni diras, ke ili estas la ‘franĝaj petaloj’. Nuntempe la specoj da tulipo enhavas la tipoj da ‘liliaj petaroj’, ‘kolor-ŝanĝiĝi petaloj’ ktp. Ankaŭ, en mia ĝardeneto multaj tulipoj floras nun.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *