Pligranda vinko

pligranda vinkoMi trovis ĉi tiujn purpurbluajn florojn ĉe elektra fosto apud aŭtovojo, kie mi preteriris por viziti krakbutikon. Unue ŝajnis al mi, ke la herbo ne estas indiĝena en Japanio, kvankam mi jam vidis ĝin en kelkaj aliaj lokoj.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas pligranda vinko [Vinca major] el apocinacoj. Pligranda vinko estas plurjara herbo origina el Sud-Eŭropo kaj Nord-Afriko, kaj estis importita en Japanion ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĝi estas kultivata kiel ĝardenplanto.

Unu penso pri “Pligranda vinko”

  1. El Francio,
    Mi plantis tiun floron antaux du jaroj. Nuntempe, gxi bele superkreskis en la tuta gxardeno mortigante multe da aliaj floroj…
    “Vinca major”: Bela, jes, sed ankaux invadema!
    Amike

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *