Nova PEJVo publikigita

PEJVo estas mallongigo de Praktika Esperanto-Japana Vortareto, kiu estas simpla tekstodosiero legebla per komputilo. Antaŭe mi skribis pri ĝia versio 1,2.
Nun mi publikigis ĝian novan version 1,5 en unikodo (utf-8). La nova vortareto enhavas 33 300 kapvortojn kun japanlingva traduko en kanaoj kaj ĉinideogramoj.
Se vi havas intereson, vi povas elŝuti ĝin el ĉi tie.

2 pensoj pri “Nova PEJVo publikigita”

  1. Dankon pro tiu vortaro. Mi interesiĝas pri Japana Lingvo, kaj eĉ kelkajn jarojn antaŭe mi studis ĝin en universitato, kaj havas kelkajn vortarojn kaj lernilojn, inter ili lernolibron pri Japana esperantlingvan de “Grupo Nihon’go” de “Rondo Hobio”, publikigita en Tokio en 1985, kaj afable sendita tiutempe far SinjoroŜibajama Jun-Iĉi kun kiu mi korespondadis tiam.

  2. Mi ĝojas pro via interesiĝo, Luis!
    Antaŭ multaj jaroj mi ricevis de s-ro Ŝibajama vian artikolon pri scienco, kies enhavon mi bedaŭrinde jam forgesis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *