Hajko – historio kaj arto

Nun mi publikigis mian tekston pri hajko en mia retejo. Temas pri resumo por mia prelego okaze de la ĵus finiĝinta 92-a UK en Jokohamo. La titolo estas “Hajko – historio kaj arto”. Oni povas legi ĝin ĉi tie:
https://www.vastalto.com/hajko/Hajko-historio_kaj_arto.html
Mi planas poste pliampleksigi la tekston, aldonante eksplikojn. Viaj komentoj estas bonvenaj.

3 pensoj pri “Hajko – historio kaj arto”

  1. Saluton Masaaki,
    Mi legis, kaj vere sxatis vian prelegon pri hajkoj. Vi donas multe da bonaj konsiloj, kiuj estos tre utilaj al mi kiel amatora verkisto de kajko… La unuaj hajkoj kreitaj de mi kusxas en mia blogaro.
    Cxu vi konas aliajn E-istoj kiuj kreas hajkojn?
    Mi havis tiun ideon: Cxu vi akceptus krei kun mi kaj aliaj hajko-amatoroj, komunan blogon specialan por cxiuj niaj novaj hajkoj. Cxiu el ni povus malfermi tiun blogon kaj kusxi sian poemon.
    Dankon por respondo. Amike.
    Joel
    jeo055@gmail.com
    http://cxitie.blogspot.com

  2. Saluton Joel,

    se mi bone komprenis Vastalto invitas cxiujn kontribui al la blogo HAJKO EN ESPERANTO. Tiel ekestis la plej ampleksa esperantlingva hajko-arkivo , kiun mi gxis nun trovis en la reto. Se estas tiel, cxu necesas krei novan blogon?

    scivolas pri viaj opinioj
    ursido

Lasi respondon al joel Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *