Genuo duonsana

Mia dekstra genuo resaniĝas nur po iom. Lastsemajne la ortopediisto injektis dozon da hialurona acido en mian genuon. Li klarigis, ke la likvaĵo rolas kiel lubrikaĵo en la genua artiko, kaj malpliigas la doloron. Li avertis, ke la muskoloj de miaj ambaŭ femuroj maldikiĝas ol antaŭe.
Nun mi povas piediri relative facile sur plataj lokoj. Sed mi ne povas piediri sur ŝtupoj uzante la dekstran genuon. Kiam mi tretas ŝtupon per la dekstra piedo kun genuo fleksita, la genuo ankoraŭ ege doloras.

Unu penso pri “Genuo duonsana”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *