Literumilo por Fajrovulpo

Prove mi instalis la esperantan literumilon por Fajrovulpo. La instalado mem estis tre facila. Simple alklaki la ligilon de instalo.
Kiam oni skribas en teksto-enigejo de iu retpaĝo, se oni tajpas esperantan vorton, kiu ne troviĝas en vortaro de la literumilo, tuj poste tiu vorto estas substrekita per ruĝa punktolinio.
La programo ŝajnas kontentige saĝa. En ĉi-supraj linioj ĝi trovis du mistajpojn kaj tri neregistritajn vortojn (literumkontrolilo, Fajrovulpo, enigejo). Do mi korektis la mistajpojn kaj ŝanĝis la vorton literumkontrolilo per literumilo (kiu troviĝis en la vortaro).
Oni ankaŭ povas registri novajn vortojn en la vortaro.
Gratulon kaj koran dankon al programistoj de la literumilo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *