Likorido floras

Likorido kaj ornammelongenoAnkoraŭ daŭras varmegaj tagoj. Ĉiutage la maksimumaj temperaturoj superas 30 celsigradojn.
Malgraŭ la varmego aŭtunaj signoj aperas tie kaj ĉi tie. Najbare de la rizkampo, mi trovis likoridojn ruĝe florantaj. Kiel mi jam skribis, likorido [Lycoris radiata] havas alinomon “ekvinoksa floro” en Japanio. Ni havos ĉi-jaran aŭtunan ekvinokson baldaŭ en la 23-a de septembro.
Apud la likoridoj ni vidas ruĝajn fruktojn de “ornama melongeno” [Solanum integrifolium]. Ĉu vi ne pensas, ke ili tre similas al etaj tomatoj?

4 pensoj pri “Likorido floras”

  1. Kiaj belaj floroj! Mi chi-foje ghuas vidi viajn fotojn florajn!

    Estas mirinde ke tie jam estas varmege. Mi demandas min chu vi loghas en la suda parto de Japanio.

  2. Estimata, en Francio oni nomas tiun arbuston “am-pomujo” (pommier d’amour), kaj ĝi estas efektive el la familio de la tomatujoj. Iam mi aŭdis ke ĝi estas venena kiel ĉiuj el tiu familio (ekzemple melongenoj kaj tomatoj estas la nura manĝebla parto de la planto). Ili ne eltenas la froston, sed oni trovas ilin en la plant-vendejoj, kiel apartamentajn ornamaĵojn. En la esperanto-centro Kvinpetalo, ili kreskas libere en la ĝardeno bone ŝirmite kontraŭ muro, kaj tre bone postvivas la vintron.
    Dankon pro tiu bela foto, kaj elkorajn salutojn al vi.

  3. Plantoj varias laŭ landoj kaj regionoj. Sed kelkaj disvastiĝas tra landoj kaj regionoj. Ja estas amuze ekscii, ke iuj plantoj vivas ankaŭ en aliaj landoj sed kun aliaj nomoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *