Kato en sako

kato en sakoMia amata kato Bii ŝatas enŝovi sin kaj en skatolon kaj en sakon. Hodiaŭ li trovis belan papersakon kaj kun ĝojo enpuŝiĝis en ĝin. Mi portis la sakon kune kun li kaj metis ĝin en la koridoro.
Jen li estas kontenta kuŝante en la papersako, kiu ŝajne tre plaĉis al li.

7 pensoj pri “Kato en sako”

  1. Pozo kaj mieno de via kato igas min memori pri tigro. Cetere en Germanio katon oni foje sxerce nomas “cxambro-tigro”.

  2. Ha! Sukceso je la dua provo! Jen ligilo al foto de mia katino en skatolo de la kuirejo.

    Mi provis afishi la foton sed evidentas ke oni nur povas afishi ligilon en viajn komentojn, ne fotoj,chu ne?

  3. Dankon, Marko!
    Certe ĉi tiu blog-programo ne kapablas meti foton en komentoj. Jes, nur ligilojn.
    Nu, kio estas la nomo de via ĉarma katino?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *