Rizospikoj kliniĝas

rizospikojHodiaŭ finfine varmego forestis. Norda vento blovis malvarmete. Mi sentis frideton ĉe la brakoj ekster T-ĉemizo. La maksimuma temperaturo estis 28,5 celsigradoj kaj la minimuma 21,8 gradoj.
En la rizkampo kliniĝas rizospikoj iom post iom. Kliniĝo de rizospikoj estas antaŭsigno de bona rikolto. Oni deziras, ke tajfuno ne atakos rizojn en la venontaj semajnoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *