Lingvo denaska aŭ gepatra

“Denaska lingvo” aŭ “gepatra lingvo” estas la unua lingvo, kiun homo akiris jam de sia infanaĝo. La parolmaniero “gepatra lingvo” de Esperanto verŝajne devenas de la parolmaniero “patrina lingvo” de eŭropaj lingvoj (mother tongue/ Muttersprache/ Langue maternelle). Ial, pro ia kialo ne bone klarigebla, mi sentas artefaritecon aŭ artifikecon pri la esprimo “gepatra lingvo”. Tial mi preferas uzi la esprimon “denaska lingvo”.
Laŭ gugla esploro la ĝenerala tendenco pri la parolmanieroj estas:
– gepatra lingvo : 54300 trafoj
– denaska lingvo : 23400 trafoj
– patrina lingvo : 583 trafoj
– patra lingvo : 231 trafoj
Evidente plimultaj senhezite uzas la esprimon “gepatra lingvo”.

4 pensoj pri “Lingvo denaska aŭ gepatra”

  1. Kaj kion vi opinias pri “unua lingvo”? Pri denaska lingvo oni povus kritiki, ke post nasko la infano estas fakte tute sen lingvo. (Nu eble oni tamen ne troigu la precizemon.)

  2. Temas pri malsamaj aferoj: oni povas havi denaskan lingvon, kiu ne estas la gepatra lingvo, se oni estas ido de enmigrintoj.

    Praktike plej gravas la lingvo de la lernejo, kiu povas esti nek gepatra nek denaska.

  3. Ursido kaj Johano, dankon pro viaj kompletigoj.
    Certe la problemo estas ne simpla. Lastatempe mi legis libron pri plurlingvaj regionoj. Ĉu oni havas en tia situacio unu solan SIAn lingvon aŭ plurajn SIAJn lingvojn? (Temas pri subjektiva ideo de la parolantoj.)

  4. Saluton,

    Mi ja emas al ‘denaska lingvo’.. Ĝi montras ke la lingvo uzata estas propra, sia, unua.. eĉ se ne uzata tuj postakuŝe !!. Ĝi estas lingvo en kiu ekestas miaj unuaj pensoj, lingvo kiun mi plej unue uzas por rilati eksteren, … eĉ se nur al gepatroj 😉

    Se paroli sincere mi uzas ambaŭ unuajn formojn(gepatra, denaska) eble pli ŝatante “denaska”-n pli ofte nun, eble ĉar mia nuna Esperanto iĝas pli kaj pli Esperanteca…Kaj interŝangoj montras ke pluraj vojoj eblas…

    Se iri tiun vojon “unua lingvo” ja estas tute taŭga formo.. Eble eĉ, el la tri formoj (gepatra, denaska, unua) la plej komprenebla. Eble taŭgus “hejma lingvo” sed mia nuna hejma lingvo ne nepre estas mia ‘unua’ hejma lingvo.

    Mi tute ne ŝatas la formojn ‘patra’ kaj ‘patrina’. Ili estas tro ‘enŝlosaj’.. Kaj jes ja miaj gepatroj eble ne uzas saman lingvon…

    Mi ja rajtus diri : Mia unua lingvo estas Esperanto ĉar la patra lingvo estas la franca kaj la patrina la ĉina..Kune ili uzis la ĉinan, ke mi ne komprenu ilin 😉 do tio estis la gepatra…

    SED NI NE FORGESU ION : Esperanto, same kiel aliaj lingvoj, rajtas enhavi por ‘kvazaŭ’ sama afero, diversajn formoj KONDIĈE ke ili estu same kompreneblaj.

    TIO estas STILO, tio estas NUANCOJ. Esperanto ne iĝu diktatoreca lingvo.. Lingvo estas io ne glacia, ĝi varias laŭtempe..
    Estus interese esplori romanojn aŭ eĉ nur lernolibrojn en nia lingvo… Eble, en la ekaj jaroj de la pasinta jarcentoj, vi ne trovus formojn kiaj : eta (nepre : malgranda!!), eki, ekaj (nepre : komenci, komencaj)… ktp.
    Tiuj novaj formoj montras ke ni, pli kaj pli, kapablas elturniĝi kaj plej kerne uzi la enajn kapablojn de la lingvo. Kaj ja nur pro la paŭsado de la unuaj uzantoj estiĝis la formo : gepatra..

    Multaj estas la vojoj!!!

    Amike,
    Ivo lunano

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *