Malnovaj libroj

Mi amas librojn. De tempo al tempo mi aĉetadis librojn laŭ tiuokaza interesiĝo. Do libroj pli kaj pli multiĝis en kaj ekster mia ĉambro.
Fojfoje mi forĵetis nenecesajn broŝuritajn librojn kaj gazetojn kiel recikligeblajn rubojn. Sed mi hezitadis forĵeti malmolkovrilajn librojn, kvankam mi ne plu bezonas ilin. Do tiaj libroj nun okupas neignoreblan spacon de mia domo.
Tial mi decidis forvendi kvanton da libroj al librobrokantisto. Hodiaŭ mi listigis ĉ. 70 librojn forvendi. Ankoraŭ restas ĉ. 30 libroj listigotaj. Mi ne estas certa, ĉu librobrokantistoj aĉetos ilin ĉiujn.

2 pensoj pri “Malnovaj libroj”

  1. Unu fojon mi reaĉetis de brokantejo saman libron, kiun mi antaŭe estis vendinta tie… kiam tio okazas, oni danĝere libromanias.

    Ken

  2. Ho, mi ne havas vorton por vin konsoli.
    Timante tian okazon, mi ĝis nun konservadis nenecesajn librojn. Do mi esperas, ke tio ne okazos al mi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *