Lamioj plenfloras

trietaĝa lamioEstas printempo. Lastatempe sunaj tagoj kaj pluvaj tagoj periode alternas. En marto ni atendas iomete pli varmajn tagojn post ĉiu pluvado.
Kiam mi promenis ĉirkaŭ la najbaraĵo, mi trovis tie kaj ĉi tie printempajn herbojn florantaj. La trietaĝajn lamiojn [Lamium amplexicaule] mi fotis vojrande apud la rizkampo. Ial ili floras pli dense ol tiuj en mia ĝardeneto.

2 pensoj pri “Lamioj plenfloras”

  1. Mi tre ŝatas la novan aspekton de via blogo. Kiu temo estas? Kaj kiel vi aranĝis la ĉapeligon en la komentkesto? Ĝi estas tre oportuna por tiuj el ni, kiuj ne havas esperantan klavaron en sia komputilo, aŭ kiuj momente sidas ĉe fremda komputilo.

  2. Dankon, Kalle, pro via komplimento!
    La novan etoson mi elfaris miksinte kelkajn jam publikigitajn etosojn.
    La ĉapeligon mi prunteprenis el la paĝo http://www.reta-vortaro.de/revo/ . Se vi scipovas Ĝavoskripton, vi tuj komprenos la aranĝadon analizante la fontotekston de ĉi tiu paĝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *