Leontodo malaltkreska

leontodoJen estas leontodo, kiu floras antaŭ la pordo de mia domo. Verŝajne ĝi estas oficina taraksako [Taraxacum officinale], kion tamen mi ne certigis. Ĉar mi plej ofte trovas ĉirkaŭ mi nur tiun specion dum multaj jaroj.
Lastatempe mi rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj leontodoj ĉirkaŭ mia domo havas tre mallongan tigon kiel en la foto. Leontodoj en aliaj lokoj havas pli-malpli longan tigon. Kial ekestis tia diferenco? Tio estas problemo por mi.

6 pensoj pri “Leontodo malaltkreska”

  1. C’u interesas al vi, kio estas leontodo en diversaj lingvoj?
    Ekz. itale: dente di leone kaj angle: dandelion. (lion tooth)
    La dento de leono.(esperanto) – lejontand (svede)
    Notu la s’ang’o de “d” kaj “t”
    dento – esperanto tooth (angle)
    tand – svede
    Sed la nomo de tiu Taraxacum Officinale en la sveda estas maskros – la rozo de vermo. eble pro la tigo kiu similas al vermo. Do la tigo de via floro estas vermeto.!?!

    france -pissenlit (pisi en la lito) pro la folioj, se vi ilin mang’us vi facile pisos. folioj estas urinigaj.
    dane – löventand (leondento)
    nederlande – paardebloem (c’evalfloro)
    finne – voikukka (buterfloro) pro la flava koloro

    Eble la japana nomo havas similan klarigon.

  2. Mia kaj mia filino tre atendas leontodajn florojn, kies flavo tre kongruas herbara verdo. Ŝi tre ŝatas forblovi blankan sembulon de leontodoj. Leontodoj floros ĉi tie majkomence aŭ aprilfine.

  3. En la japana leontodo nomiĝas “tanpopo“. Pri ĝia etimologio ekzistas pluraj asertoj. Unu el ili diras, ke la formo de la florburĝono similas al “cudzumi“, ĉindevena japana mantambureto, kiu sonas “tan pon pon“, el kio devenis la nomo “tanpopo“.

  4. ĉeĥa kolego sendis du ĉeĥajn vortojn por leontodo

    1) smetanka el smetana=kremo

    2) pampeliska

  5. Saluton!

    Tre malfrue mi trovis vian blogon, sed eble miaj komentoj ankoraŭ taŭgas.

    La longeco de la tigo plej verŝajne ne estas genetika eco, sed dependas de la loĝloko. En profunda kaj akvoriĉa tero kreskas pli longaj tigoj kaj en malprofunda tero mallongaj tigoj. Ankaŭ okazas, ke la planto “lernas”. Se ĝi kreskas en herbejo kaj homoj tranĉas la herbon aŭ iu besto formanĝas la herbon, postaj tigoj kreskas tiom mallongaj ke ili ne plu estos tranĉitaj.

    Pri la deveno de la sveda nomo maskros=vermrozo. Temas pri la etaj nigraj insektoj (aŭ vermetoj nomataj Thysanoptera), kiujn oni preskaŭ ĉiam trovas en tiu planto.

    Pri la nomo de tiu planto en esperanto mi baldaŭ verkos artikoleton en mia blogo http://nordanaturo.wordpress.com.

    Bv. forigi la antaŭan eraran tekston kaj tiun ĉi linion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *