Krona filadelfo

krona filadelfo

Hodiaŭ mia patrino vizitis ĝardenbutikon. Mi akompanis ŝin per mia aŭto.
En la vasta tereno de la butiko troviĝas multaj plantoj kaj plantidoj. Oni vendas ankaŭ diversajn potojn, humojn kaj sterkojn.
Ŝi aĉetis poton da krona filadelfo, kies blankaj floroj similas al tiuj de umeo.

krona filadelfo: specio [Philadelphus coronarius] el hidrangeacoj, falfolia arbusto kun blankaj 4-petalaj floroj en frua somero.

Ĉina klematido

ĉina klematido

Mia patrino amas kulturi ĝardenajn plantojn. Ŝi kulturas diversajn florojn.
Nun floras grandaj belaj floroj de ĉina klematido. Ĝiaj sepaloj, kvazaŭ petaloj, fakte estas okulfrape purpuraj. Sed domaĝe la foto ne povis respeguli la belan koloron.

ĉina klematido: specio [Clematis florida] el ranunkolacoj, plurjara grimpa herbo, kies floro estas sen petalo sed kun ses sepaloj blankaj aŭ purpuraj.

Mi ne sciis scilon

scilo

Mi trovis novan floron en mia ĝardeneto. Ĝia karakteriza formo estas korimbo de blue violkoloraj floretoj kun 6 petaloj.
Mi konsultis la ilustritan gvidlibron pri ĝardenplantoj. Ĝia nomo estas scilo [Scilla peruviana]. Scilo estas plurjara herbo el liliacoj, devenanta el mediteranea regiono.

Novaj folioj de melio

melio

En la lasta decembro mi skribis pri fruktoj de melio. Ĝis tiu ĉi marto, la arbo estis tute nuda.
Nun ĝi eligas helverdajn novajn foliojn. Ĉe la komenco ili volvas sin kiel bulojn kaj poste disvolviĝas kaj fariĝas du- aŭ tri-oble plume kunmetitaj folioj.
Laŭ iu libro oni iam manĝis junajn foliojn de melio, boliginte kaj akvuminte ilin.       [Melia azedarach L.]

Folisakuro

sakuraj folioj

Antaŭ monato mi skribis pri sakuro floranta. Ĉiusemajne mi preteriras la sakuron. Kaj ĉiufoje mi rigardas kaj fotas ĝin.
Nun la sakuro defaligis preskaŭ ĉiujn florojn kaj portas freŝverdajn foliojn. Mi trovis ŝvelontajn fruktetojn inter la folioj.
Unu el la sezonvortoj de la japana hajko estas “ha-zakura” (葉桜), t.e. folisakuro en Esperanto. Ĝi estas somera sezonvorto. Mi tute ne povas senti someron hodiaŭ, sed sendube ĝi alproksimiĝas.

Junaj folioj de sazanko

sazankaj folioj

En la lasta januaro mi skribis pri sazanko. Jam antaŭe forfalis ĝiaj floroj.

Hodiaŭ mi trovis, ke la sazanko kreskigas junajn foliojn helverdajn. Nun venis la sezono de junaj folioj. Tie kaj ĉi tie mi vidas freŝverdajn foliojn. Printempo jam pasis sian kulminon. Kaj somero proksimiĝas iom post iom kun certaj antaŭsignoj.
sazanko: specio [Camellia sasanqua] el teacoj.

La plej pompa en la ĝardeneto

arbeta peonio

Nun floras arbeta peonio [Paeonia suffruticosa], kiu estas la plej pompa floro en mia ĝardeneto. La ruĝpurpura floro grandas ĉirkaŭ 20 centimetrojn kaj imponas super la aliaj floroj.
Arbeta peonio, japanlingve “botan“(牡丹), estas kultivata pororname jam de 1000 jaroj en Japanio. Laŭ libroj ĝi originas el Ĉinio, kie oni utiligis ĝian radikon kiel medikamenton jam antaŭ 2000 jaroj.

Floreto de karolina geranio

karolina geranio

Nun en mia ĝardeneto ekfloras tre malgrandaj floroj de karolina geranio [Geranium carolinianum]. Blanka aŭ pale purpura 5-petala floreto kun bluaj strioj. La flora diametro estas 8 – 9 milimetroj.
“Karolino” estas ŝtatnomo de Usono. Onidire ĝi estis enportita en Japanion miksite en gresoj el Usono antaŭ la dua mondmilito.

Sakuro plenfloras

sakuro plenfloras

La sakuro en la proksima hospitalo nun plenfloras. Jen la foto montras, ke ĉiu branĉo portas grapolon da floroj malfermaj.
Jam de antaŭ semajno sakuroj plenfloras tie kaj ĉi tie en mia urbo. Mi rimarkis, ke tiu ĉi sakuro en la hospitalo plenfloras pli malfrue ol aliaj sakuroj. La floroj ankoraŭ forte alteniĝas al branĉoj, kaj nur malmultaj petaloj disiĝas de branĉoj. La plenflorado daŭros kelkajn tagojn.

Paŝtista kapselo

paŝtista kapselo

En mia ĝardeneto nun kreskas ankaŭ multaj kaj diversaj herboj. Jen tiu ĉi estas paŝtista kapselo [Capsella bursa‐pastoris] el brasikacoj. Tre ordinara trudherbo en printempo.
En la japana lingvo oni nomas ĝin vulgare “pen-pen-gusa” (pen-pen-herbo). Ĝia folio similas al la formo de plektro de ŝamiseno, japana trikorda muzikilo. “Pen-pen” estas onomatopeo de la sono de ŝamiseno.