La nebulozo de Andromedo

En Lego-klubo de Kvinpetalo ĵeromo vaŝe invitas legi unu sciencfikcian romanon. La nomo Ivan Efremov kaj la titolo “La nebulozo de Andromedo” ne estas nekonataj al mi.
Laŭ mia malklara memoro mi certe prenis en la manoj la libron tradukitan en la japana lingvo, kiam mi estis dekkelkjara knabo. Mi preskaŭ ne memoras la enhavon. Mi dubas, ĉu mi fakte finlegis ĝin aŭ ne.
Estus sceno, en kiu ĉefrolantaj teranoj en kosmoŝipo renkontas alian fremdan kosmoŝipegon, kiu preskaŭ disbatis la teranojn sed abrupte malaperis lasante ilin duondamaĝitaj. “Homo ne atentas formikon sub sia piedo.” estis tre impresa teksto, kiu ankoraŭ restas en mia memoro. Tian mondokoncepton, ke la homaro estas formiko en la kosmo, ne donis al mi ĝistiamaj, ĉefe usonaj, sciencfikcioj. (Tamen mi timas, ke mi intermiksas kun alia rakonto.)
La artikolo de vaŝe legeblas ĉe:
http://lego-klubo.blogspot.com/2008/01/la-nebulozo-de-andromedo.html
Kaj la romano estas ĉe:
http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/andromedo.html

Herdera traktaĵo

Elektante librojn por forvendi al librobrokantisto, mi trovis la japanan tradukon de “Traktaĵo pri la Origino de Lingvo” verkita de Herdero [Johann Gottfried von Herder (1744‐1803)]. Herdero estis germana filozofo, teologo, poeto kaj literaturisto. En la traktaĵo li argumentis, ke lingvo ne estas kreaĵo de Dio, sed devenis de homa naturo.
Antaŭ multaj jaroj mi ĝin aĉetis, trafoliumis kaj tute forgesis. Nun foliumante kelkajn paĝojn, mi interesiĝis pri lia rezonado, kiu legeblas al mi kvazaŭ romano aŭ poezio. Tian trajton mi ne trovas en nuntempaj lingvistikaj verkoj. Mi decidis ne vendi ĝin.

Malnovaj libroj

Mi amas librojn. De tempo al tempo mi aĉetadis librojn laŭ tiuokaza interesiĝo. Do libroj pli kaj pli multiĝis en kaj ekster mia ĉambro.
Fojfoje mi forĵetis nenecesajn broŝuritajn librojn kaj gazetojn kiel recikligeblajn rubojn. Sed mi hezitadis forĵeti malmolkovrilajn librojn, kvankam mi ne plu bezonas ilin. Do tiaj libroj nun okupas neignoreblan spacon de mia domo.
Tial mi decidis forvendi kvanton da libroj al librobrokantisto. Hodiaŭ mi listigis ĉ. 70 librojn forvendi. Ankoraŭ restas ĉ. 30 libroj listigotaj. Mi ne estas certa, ĉu librobrokantistoj aĉetos ilin ĉiujn.

Prilingvaj libroj

Hodiaŭ mi aĉetis du librojn pri Esperanto verkitajn en la japana lingvo.

  1. “ESPERANTO — La lingvo hereza —” de TANAKA Kacuhiko, Tokio, 2007.
  2. “Trans la Lingva Moderno — por vivi en ‹multelingva situacio›” de JAMAMOTO Majumi, USUI Hirojuki, KIMURA Goroo Kristof, Tokio, 2004.

En la unua la aŭtoro priskribas la historion kaj kulturon de Esperanto el vidpunkto de (kontraŭ-)ĝenerala lingvistiko. En la dua la aŭtoroj priskribas la nuntempan lingvan situacion el vidpunkto de lingvosociologio kaj en tiu kunteksto mencias fojfoje Esperanton.
Ambaŭ libroj tre interesas min. Dum venontaj semajnoj mi ĝuos la librojn.

Libroservo de UK

LibroservoDum la UK mi vizitadis libroservon ĉiutage krom la lasta tago. Oni vendis tie pli ol mil titolojn! Estas tre malofta okazo trarigardi tiel multajn esperantajn librojn ĉemane. Oni vendis ne nur librojn sed ankaŭ KD-ojn, DVD-ojn kaj aliajn esperantaĵojn.
Mi aĉetis entute 23 librojn, 2 KD-ojn kaj 1 DVD-on. Mia poŝmono preskaŭ elĉerpiĝis. Sed mi estas kontenta, ĉar mi amas librojn.

Stanisław Lem

La esperanta elsendo de Radio Plonia raportis, ke oni decidis, ke iu el novaj stratoj en Krakovo portos la nomon de Stanisław Lem.
Mi tre ŝatas la verkiston kaj jam legis liajn verkojn en la japana traduko: “Eden”, “Solaris”, “La Nevenkebla”(Niezwyciezony) ktp … entute 9 titoloj. La plej impresa (kaj malfacile legebla) el ili estis “La Mastra Voĉo”(Głos Pana), kiu traktas pri evento ĉirkaŭ mesaĝo ricevita el iu fora astro. Liaj rakontoj ĉiam skuis mian pensmanieron.

Frakasita Ĉeno

Mi jam skribis du foje (tie & tie) pri la Darkovra serio. Ĝi estas bonkvalita SF-romanaro, mi opinias.
Ĉefrolulo de la verko “Frakasita Ĉeno (Shattered Chain)/Dua Parto” estas juna teranino Magdalena, kiu naskiĝis en Darkovro. Ŝi laboras kiel sekreta agento de la Tera Imperio. Iun tagon ŝi ekscias, ke ŝia eksedzo Peter, terano naskita en Darkovro, estas forkaptita de banditoj, konfuzite kun iu juna nobelo, filo de altrangulo de Darkovro. Ankaŭ li estis sekreta agento de la Tera Imperio. Do neniu proponis savon de Peter.
Tiuokaze Magda decidis, ke ŝi mem savu lin. Por elaĉeti lin, ŝi devas vojaĝi sur ĉevalo longan vojon en neĝan montaron. Darkovra damo, patrino de tiu juna nobelo konfuzita kun Peter, konsilis al Magda, ke ŝi vojaĝu alivestante sin en la kostumo de “libera amazono”, kio estas ununura rimedo por ke virino sola povas vojaĝi en feŭda socio de Darkovro.
La ĉeftemo de la verko estas feminismo. Kaj la dua temo estas kolizio de du kulturoj. Sed senpense pri la temoj, legantoj povas ĝui la rakontadon de la aŭtorino.

Alteriĝo al Darkovro

Hodiaŭ mi legis la romanon “Alteriĝo al Darkovro (Darkover Landfall)”, kompreneble en la japana traduko. La rakonto komenciĝas en urĝe pretigita kampadejo ĉirkaŭ rompita kosmoŝipo surteriĝinta sur nekonatan planedon pro kriza akcidento. La kosmoŝipo portis kelkcent kolonianojn de la Tero al Kolonisa Kolonio.
En la unuaj tagoj post la surteriĝo homoj esperis, ke ili ree ekflugos al la celita planedo, riparinte la kosmoŝipon kiel eble plej rapide. Sed severa vetero kaj neantaŭviditaj malfacilaĵoj atakis ilin kaj forrabis ilian esperon.
Fine ili decidis, ke ili vivu sur la planedo kun tre malsama naturo. Ili forĵetis teknologiojn de la Tero neuzendajn en la nova planedo, kaj penis adapti sin al la nova naturmedio. Jen estas la komenciĝo de la historio de Darkovro.

La Ventoj de Darkovro

Mi amas legi sciencajn fikciojn. Hodiaŭ mi legis en la japana traduko la romanon “La Ventoj de Darkovro (The Winds of Darkover)” verkitan de Marion Zimmer Bradley.
La scenejo estas la planedo nomata Darkovro (Darkover), kiu ĉirkaŭiras sange ruĝan sunon. La loĝantoj de la planedo, kiuj estas malproksimaj praidoj de la teranoj surplanediĝintaj pro kosmoŝipa akcidento, jam forgesis sian devenon kaj evoluigis tre unikan civilizacion malsaman al tiu de la Tero.
La aventuro disvolviĝas per renkonto kaj konflikto inter teranoj kaj darkovranoj. La aŭtoro verkis dek-kelkajn rakontojn pri Darkovro. Mi ŝatas la serion de Darkovro.

La Pordo al Somero

Mi relegis la sciencfikcian romanon “La Pordo al Somero“, verkitan de Robert A. Heinlein. Ĝi eldoniĝis unue en la jaro 1957. La romano estas unu el la unuaklasaj sciencfikcioj de la bona malnova jarcento.

Mi ŝatas ĝin, ĉar la ĉefrolulo vivas kun kato, kiun la aŭtoro priskribas tre ĉarma.

Mi trovis, ke la ĉefrolulo unufoje mencias esperanton en la sceno, en kiu li meditas pri “aŭtomata sekretario” (diktoprocedilo). Bedaŭrinde tiu parto de la japana traduko enhavas ne kompreneblan fuŝon. Tial mi ne povas citi, ĝuste kiel li diris pri esperanto.