Mortigi kanceran ĉelon

Laŭ kelkaj ĵurnaloj, teamo de japanaj medicinistoj trovis enzimon, kiu kondukas kanceran ĉelon al sinmortigo.
Medicinistoj jam scias, ke, kiam DNA (deoksiribonuklea acido) ŝanĝiĝis damaĝite pro radioaktivaj radioj k.a., la geno p53 en la ĉelo riparas la damaĝon malgravan aŭ kondukas grave damaĝitan ĉelon al sinmortigo nomata “apotozo”.
La esplorteamo ĉi-foje trovis, ke la enzimo DYRK2 estas nemankebla por aktivigi la genon p53 al ĉelmortigo.
Ili esperas, ke, se oni povos regi agadon de la enzimo DYRK2, efika kuracado de kancero eblos kune kun kontraŭkancera medikamento.

Metaloj elĉerpiĝos en 2050

Japana Nacia Instituto por Materiala Scienco (NIMS) publikigis raporton, ke multaj metaloj elĉerpiĝos en la jaro 2050, se senŝanĝe daŭros ekonomia kresko en BRICs-landoj (Brazilo, Rusio, Barato/Hindio kaj Ĉinio).
Laŭ la raporto metaloj, pri kiuj oni antaŭvidas elĉerpiĝon, estas kupro, plumbo, zinko, oro, arĝento, stano, nikelo, mangano, antimono, litio, indio kaj galio. Ĉiu antaŭvidita konsumkvanto, akumulita ĝis la jaro 2050, kelkoble superos nunan rezervokvanton.

Japanaj ranoj en danĝero

Krizostato pri potŝimozo estas proklamita en Japanio. Batracochytrium dendrobatidis, specio el potŝimoj, troviĝis el la ranoj mortintaj en la lasta decembro en Tokio. Tiuj ranoj mortis pro potŝimozo, malsano kaŭzita de potŝimoj.
Potŝimoj aŭ kitridiomicetoj (Chytridiomycetes) estas specoj de mikroskopaj fungoj. Ili fojfoje parazitas sur la haŭto de amfibioj (ranoj, salamandroj ktp) kaj malhelpas haŭtspiradon. Potŝimozo havas fortan infektivon kaj altan mortigan proporcion (pli ol 90 %).
La potŝimo Batracochytrium dendrobatidis estis trovita en 1990-aj jaroj en Aŭstralio, kie multaj specioj de ranoj jam estis damaĝitaj kaj neniiĝontaj.
La proklamo de krizostato pri potŝimozo (en la japana lingvo) estas ĉi tie.

Afrikaj plantoj kontraŭ aidoso

Laŭ iu japana ĵurnalo medicinista teamo de Tohoku-universitato konstatis, ke ekstraktoj el du afrikaj plantoj havas aktivecon kontraŭ HIV (Homa Imuno-deficita Viruso). Tiuj plantoj estas Combretum molle el kombretacoj kaj Peltophorum africanum el fabacoj.
La teamo raportis, ke homaj ĉeloj ordinare infektiĝas per HIV en 24 horoj post aldono de HIV-buljono. Sed homaj ĉeloj kun ekstrakto de la plantoj ne infektiĝis per HIV. Ili nun planas analizi aktivajn ingrediencojn de la ekstraktoj kaj elfari kontraŭvirusan medikamenton.

Magneta ŝtormo

La Magneta Observatorio de la Japana Meteologia Agentejo raportas, ke magneta ŝtormo komenciĝis je 14:14 en la 14-a de decembro (UTC), kaj ke ĝi daŭras ankoraŭ je 6:00 en la 15-a (UTC).
La nunan magnetan ŝtormon kaŭzis la surfaca eksplodo de la suno (suntorĉo) okazinta je 2:14 en la 13-a de decembro (UTC).
La observatorio alarmas, ke la magneta ŝtormo kaŭzos perturbojn en telekomunikado. Iu radioamatoro asertas, ke nun komunikado en mallongaj ondoj estas tute ne uzebla.

Dikbeka korvo

Eble en ĉiu lando vivas korvoj diversspecaj. En Japanio vivas ĉefe du specioj el korvedoj: korniko (nigra korvo) kaj dikbeka korvo.
korniko: Corvus corone subs. corone, specio el korvedoj, tute nigra, kun korpolongo de ĉ. 50 cm, vivas ĉefe en vilaĝoj kaj kamparoj. SIN. nigra korvo.
dikbeka korvo: Corvus macrorhynchos, specio el korvedoj, tute nigra, kun korpolongo de ĉ. 60 cm, vivas ĉefe en urboj kaj arbaroj. Jen dikbekaj korvoj en mia urbo.