Gelegantoj!

Fojfoje mi mencias pri eŭropeco de Esperanto. Jen ankoraŭ unu ekzemplo. Min ĝenas kaj iritas jenaj esprimoj:

… helpema al ĉiuj gekontribuontoj por kreskigi la vikipedion …

… nun, estimataj gelegantoj, en tiu ĉi magazino vi legos kontribuojn de …

Laŭ mia lingvosento kiel denaska japanlingvano, tiuj “ge”-vortoj estas tute groteskaj. Kontribuontoj kaj legantoj ja povas esti viraj kaj/aŭ inaj, sed kiam mi parolas pri kontribuontoj kaj legantoj, gravas iliaj kontribuoj kaj legoj, ne gravas iliaj seksoj. (Mi suspektas, ke eŭroplingvanoj kredas, ke kontribuonto aŭ leganto ĉiam devas esti viro. Ĉu vere?)
Mi sincere deziras, ke pli multaj esperantistoj (mi ne diras “geesperantistoj”) alparolos al kontribuontoj kaj al legantoj por ke Esperanto estu la internacia lingvo en vera senco.

Imitinda decido

Mi serĉadis en la interreto kaj hazarde trafis artikol-paĝon de Monato. Tie en la plej suba parto de la paĝo mi trovis jenan frazon kun la marko de Creative Commons (Krea Komunaĵo).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aŭtora Nomo el Monato (www.monato.net).

Mi tre ĝojas kaj subtenas la decidon de la redakcio de Monato. Tio certe helpos multe al esperantistoj kaj esperanto-uzantoj.

Varsovia Vento

Lastatempe mi trovis la retejon de Varsovia Vento, kies nomo aperis momente en la elsendo de Radio Plonia.
Ĝi ja estas tre interesa retejo kaj ŝprucigas energion de junaj esperantistoj. Mi ŝatas ĝiajn elsendojn per mp3-dosieroj. La elsendoj de Varsovia Vento donis al mi tre freŝan, viglan, modernan kaj amuzan impreson, ol aliaj esperanto-elsendoj, kiujn ĝis nun mi aŭskultis. Mi rekomendas, ke ankaŭ vi provu ĉe:
http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

Esperantujo

Esperantujo estas la komunumo de esperantistoj, t.e. esperantoparolantoj. Tie troviĝas kaj simplaj uzantoj kaj movadanoj. Tio estis baza kompreno de la 5-a artikolo de Bulonja Deklaracio en 1905.
Se mi uzas analogion al aŭto, la movadanoj estas motoro de Esperantujo kaj la uzantoj estas ĉasio, karoserio, pneŭmatikoj kaj aliaj partoj. Por ke Esperantujo estu alloga, ĝi devas havi kaj potencan motoron kaj bonkvalitajn partojn.

Dua bulteno de 92-a UK

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min la dua bulteno de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Mi certe partoprenos en ĝi.
Nun mi pripensas, kion fari pri mia loĝado dum la kongreso. Ĉu elekti el la hoteloj en la mendilo? Sed triono de ili estas tre multekosta por mi. Kaj malpli kostaj hoteloj estu por eksterlandaj gastoj.
Ĉu tranokti ĉe mia frato en Tokio, iom malproksime de la kongresejo? Ĉu serĉi alian hotelon malpli kostan, — sed kiel?
Mia pripensado daŭros.

Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta

Hodiaŭ mi enprofundiĝis en kreado de retpaĝoj. Temas pri la retejo de Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta (mallonge PEBE).
La projekto celas enkomputiligi kaj enretigi la esperantajn tekstojn, kiuj estis eldonitaj precipe en Japanio kaj kiuj jam perdis kopirajton. Ĝi naskiĝis el la diskuto en la japana distribua listo ERAJ (Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj).
Do pro la deveno la projekto estas traktata en la japana lingvo. Ĝis nun nur japanlingvanoj partoprenis en la projekto. Sed mi planas, ke fruktoj de la projekto certe publikiĝu en Esperanto.

Distribua Listo de la projekto en Google-Groups (japanlingva):
    http://groups.google.com/group/pebe/
Retejo de Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta (japanlingva):
    https://www.vastalto.com/pebe/

“Kroniko Japana” enkomputiligota

Antaŭe mi skribis la artikolon pri plano por Elektronika Biblioteko.
La unua teksto enkomputiligota estas la unua volumo de “Kroniko Japana”, la plej malnova historia libro kompilita laŭ mikada ordono. La libron esperantigis NOHARA Kjuiti (野原休一, ? – 1948), kiu tradukis dekon da japanaj klasikaĵoj en Esperanton.
Hodiaŭ mi enkomputiligis per skanilo ĉ. 20 paĝojn el la libro (sume ĉ. 100 paĝoj) kiel png-formatajn bildojn.

La retejo de Pola Radio

El la retejo de Pola Radio malaperis la ĉefpaĝo de Esperanto-redakcio en la 18-a de decembro. Oni ne povas aliri la adreson:
    http://www.radio.com.pl/polonia/eo/
Tamen ankoraŭ nun oni povas aliri la arkivon (nun titolita Archiwum) de sondosieroj de lastaj elsendoj.
    http://www.polskieradio.pl/polonia/audio.asp?rId=11
Pri ĉi-supraj aferoj la Libera Folio raportas pli detale.
Kaj oni povas ekde tiu paĝo aliri aliajn paĝojn kun esperantaj tekstoj kaj sondosieroj. Nun mi klopodas elŝuti la sondosierojn de “Elektitaj Interparoloj” antaŭ ol oni forviŝos ĉiujn dosierojn.