Terura inventaĵo

Certa elektronika fabrikanto inventis aparaton, kiu malebligas al televidantoj ŝanĝi kanalon dum la elsendo de reklamoj, aŭ kiu malebligas rapidigi videoregistrilon dum la reproduktado de reklamoj.
La aparato do devigas spektantojn nepre rigardi reklamojn. Se ili ne volas rigardi reklamojn, ili devas pagi al la elsendokompanio.
Kia terura aparato! Ĝi estas la inventaĵo de Diablo! Mi ne aĉetos televidilon nek videoregistrilon kun tia aparataĉo.

Tomboparko

tomboparko

En la lasta dimanĉo mi vizitis tomboparkon (komuna tombejo), kie staras dek mil tomboŝtonojn sur malkruta montodeklivo.
Tio ĉi estas mia unua vizito al tia granda tombejo. En la tombejo oni akceptas novajn tombojn sendistinge pri religioj kaj sektoj. Mi certe impresiĝis, propraokule vidante, ke kristanaj tomboj kaj budhanaj tomboj intermikse staras.

Enira ekzameno de superaj mezlernejoj

Marto estas monato por la enira ekzameno de superaj mezlernejoj, kiun defias 14-jaraj mezlernejanoj en la tuta Japanio.
Hodiaŭ en mia gubernio okazis la enira ekzameno kaj defiis 31 000 (tridek unu mil) kandidatoj. Ili ekzameniĝis pri kvin objektoj: la japana lingvo (literaturo k.a.), socialaj aferoj (historio, geografio k.a.), matematiko, naturscienco kaj la angla lingvo. Ĉiuj estas paperaj ekzamenoj.
Morgaŭ ili havos mallongan buŝan ekzamenon. Post semajno publikiĝos la rezulto.

La Militregna Epoko de Japnio

Ĉiudimanĉe vespere mi rigardas la dramserion de televido, “Koomjoo-ga-cuĵi (La Vojkruco al Gloro)”.
Temas pri juna samurajo kaj lia edzino, kiuj vivis en malfrua periodo el la Militregna Epoko (1467-1568) de Japanio. Tiutempe japanoj ĉiutage bataladis inter si per glavoj, lancoj, pafarkoj kaj pafiloj. Ja multaj estis mortigitaj. Estas ne kredebla afero al mi, kiu vivas en la nuna Japanio. Mi kredas, ke japanoj neniam batalados inter si per armiloj.
Nu, kiam mi ĉirkaŭrigardas la tutan mondon, tie kaj tie oni bataladas inter si per bomboj kaj pafiloj. Ja multaj estas mortigitaj. Post kiom da jaroj homoj ĉesos batali inter si per armiloj?

Enira ekzameno de japanaj universitatoj

En la 21-a kaj 22-a de tiu ĉi januaro okazis la komuna enira ekzameno por universitataj kandidatoj. La komuna ekzameno okazas unu fojon jare en januaro. Ĉi-jare ĉ. 550 000 junuloj ricevis la ekzamenon.

En Japanio troviĝas tri specoj de universitato laŭ ĝia fondinto: ŝtata, municipa kaj privata universitatoj. La komunan ekzamenon utiligas ĉiuj ŝtataj kaj municipaj universitatoj kaj plimulto de privataj universitatoj. Parto de privataj universitatoj donas proprajn enirajn ekzamenojn.
Daŭrigi legi Enira ekzameno de japanaj universitatoj

Mesaĝo el Hiroŝimo por Virina Tago 2006 [Plusendo]

Kelkaj japanaj esperantistoj nun klopodas dissendi la mesaĝon por la Internacia Virina Tago 2006 kaj kolekti respondajn mesaĝojn el la tuta mondo pere de esperanto. Jam ilin atingis respondojn el ĉirkaŭ 20 landoj. Sed ili ankoraŭ ne kolektis 100 respondojn.

Bonvole legu la sekvan mesaĝon. Se vi ekhavas intereson pri la temo, sendu vian mesaĝon al la sube indikita retadreso. La limdato estas la 19-a de februaro.

[En la antaŭa parto de la teksto ili petas transdonon de la mesaĝo al vialandaj virinaj grupoj. Sed, se vi ne havas tian kontakton, do vi povas sendi vian propran respondan mesaĝon.]
Daŭrigi legi Mesaĝo el Hiroŝimo por Virina Tago 2006 [Plusendo]

La Esperantista Societo de la Artikolo 9

En iu fakkusido de ĉi-jara Japana Kongreso de Esperantistoj, oni decidis fondon de “Esperantista Societo de la Artikolo 9” por ne ŝanĝi la pacisman artikolon de la Konstitucio de Japanio. Ĝi alvokas, ke aprobantoj sendu aprobilon retpoŝte al la oficejo.

Mi afiŝas la alvokon kaj la aprobilon ĉi-sube. La artikilo 9 estas legebla ĉi tie.

Ĉar mi deziras vivi en paco sen milito, hodiaŭ mi jam sendis la aprobilon.
Daŭrigi legi La Esperantista Societo de la Artikolo 9

La artikolo 9

Artikolo 9 de la Japana Konstitucio

   Sincere aspirante pacon bazitan sur justo kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas militon kiel suverenan rajton de la nacio kaj minacon per aŭ uzon de armea forto, por rimedoj solvi internacian konflikton.
   Por atingi la celon de ĉi-antaŭa alineo, nenia ter-, mar-, nek aer-armeo, nek alia militivo estos posedata. La milit-rajto de la ŝtato ne agnoskiĝos.
   (tradukita de IZUMI Jukio [Izumi Yukio])