Arkivo : Hajko en Esperanto (201 - 400)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[201] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/15(Sab) 23:57  

koro premita,
kaptita kaj ŝovita -
vento malvarma



[202] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/16(Dim) 20:38  

ringo ĵetita
trafas fosteton -
printempo en novembro



[203] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/17(Lun) 09:10  

vice sidantaj
najbaraj maljunuloj -
jen varmaj pladoj



[204] "Infanoj-soldatoj" Aŭtoro: Katido Dato: 2003/11/18(Mar) 22:41  

Dankon, kara Ton,
poemoj de infanoj
varmas kaj larmas.


[205] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/19(Mer) 08:50  

vintro ekiras -
sur televidilo, ha!
dormanta kato



[206] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/20(Ĵaŭ) 21:23  

ho, krizantemoj
floras samkoloraj de
najbara domo



[207] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/21(Ven) 22:44  

matenkrepusko -
ŝvebas malklare ruĝaj
floroj sazankaj

-----
sazanko: specio de kamelio (Camellia sasanqua).



[208] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/22(Sab) 22:37  

vintra ĉielo -
flugiloj de korako
ŝajnas pli nigraj



[209] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/23(Dim) 23:34  

vento el nordo -
homoj el aŭtobuso
ĉien kuretas



[210] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/24(Lun) 17:10  

gvatas sur strato
neniu gerilano -
kvakoj de korvoj



[211] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/25(Mar) 23:40  

viroj kaj inoj
bruligas mortfoliojn -
kenozoiko



[212] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/26(Mer) 23:38  

patrino skoldas
en fora rememoro -
vintra krizantemo



[213] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/27(Ĵaŭ) 23:54  

animo peza
falas kaj ruliĝas plu
en velka kampo



[214] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/30(Dim) 14:20  

travivis homo
jam duonan jarcenton -
falantaj haroj



[215] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/01(Lun) 23:35  

terglobo atingis
per kuriera servo -
jam jarfino



[216] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/02(Mar) 23:27  

vintra sereno -
hodiaŭ direktiĝas
nuboj al sudo



[217] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/03(Mer) 20:49  

formiĝas certe
jen bela malespero -
vintra ĉielo



[218] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2003/12/05(Ven) 01:44  

Dion kreis ve
homo! Homon kreis ne
Dio, sed homo!


[219] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/05(Ven) 23:47  

ĉerkon ni najlas
per polurita ŝtono -
senhalte hajlas



[220] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/06(Sab) 18:46  

dentodoloro -
malfidelas serena
vintra sunlumo



[221] Re:[218] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/06(Sab) 19:04  

Saluton, Katido!

> Dion kreis ve
> homo! Homon kreis ne
> Dio, sed homo!

dion detruis
homo - homon detruas
ho ve, nun homo



[222] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/08(Lun) 23:32  

jam decidite -
malrapida promeno
en nudaj arboj



[223] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/09(Mar) 23:24  

ruĝa signalo -
sur malproksima monto
neĝo brilanta



[224] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/10(Mer) 23:39  

sovaĝanasoj
en najbara lageto -
nova luĉambro



[225] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/12(Ven) 00:03  

ligna koridoro -
pulovero senĝene
min alparolas



[226] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/12(Ven) 23:51  

luno en frosto -
sensone pasas ombro
de transcendulo



[227] Sen titolo Aŭtoro: edse Dato: 2003/12/12(Ven) 23:55  

dion serĉante
menson turnu internen
ho kara homo


[228] Re:[227] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/13(Sab) 21:01  

Saluton, edse!

> dion serĉante
> menson turnu internen
> ho kara homo

fajras branĉeto -
la plej profunda fundo
de homa menso



[229] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/14(Dim) 22:11  

vaporas kaĉo -
instruo de patrino
ripetiĝas plu



[230] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/15(Lun) 23:27  

suprenkurante
krizokazan ŝtuparon -
vintra ĉielo



[231] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/16(Mar) 23:48  

eola fajfo -
saltkuras sur markolo
ĉie kunikloj



[232] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/17(Mer) 23:29  

blanka elspiro -
vian bruston trafu nun
paperkugleto



[233] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/18(Ĵaŭ) 23:36  

koleras knabo -
tra fenestro eniras
vento malvarma



[234] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/19(Ven) 23:30  

la unua neĝo -
preparante valizon
por revojaĝo



[235] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/20(Sab) 22:04  

kotona neĝo -
ligna ĉevalido
apud monta lago



[236] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/23(Mar) 19:02  

brilanta akvo -
envice serpentumas
sovaĝanasoj



[237] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/24(Mer) 23:04  

tiu ĉi nokto -
kelkaj milionoj da
sanktaj nikolaoj



[238] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/25(Ĵaŭ) 23:19  

frosta aero -
estas kuntiritaj, ho
brovoj maldikaj



[239] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/26(Ven) 09:37  

multe da sanktaj
nikolaoj ankaŭ en
budhana lando



[240] Tradicia hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/26(Ven) 16:37  

Mi prezentu unu el japanaj tradiciaj hajkoj.
Jen verko de ARAKIDA Moritake (japano, 1473-1549).

> falanta floro
> reiras al la branĉo -
> ha, papilio

<<japana originalo>>
> rakkwa eda ni
> kaheru to mire ba
> kotehu kana

Faladas floroj de sakuro (parenca al ĉerizfloro) en printempa tago.
La aŭtoro torvis, ke unu floro, falante teren, subite reiras al la branĉo.
Kio okazis? Li miris.
Ĝi ne estis floro, sed estis ja papilio!



[241] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/28(Dim) 23:33  

aĉeti manĝaĵojn
ŝatatajn de la filo -
jarfina bazaro



[242] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/29(Lun) 22:09  

atendante,
portempa strat-observanto -
vintra sereno



[243] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/30(Mar) 23:40  

en litkovrilon
jen kato ronronanta -
vintra lunarko



[244] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/12/31(Mer) 17:59  

revenis filo
kun pufa valizego -
jarfina tago



[245] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/01(Ĵaŭ) 10:36  

Vento pluvgutojn
Drivas kontraŭ vizaĝon
De sola marŝant'


[246] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/01(Ĵaŭ) 10:42  

Milita muzik'
Ĉe la antaŭaj tagoj
De multaj mortoj

(Verkita ĵus antaŭ la Iraka milito komencis, post aŭdinte ludado de Milita marŝo ĉe radio.)


[247] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/01(Ĵaŭ) 10:44  

Zefer' min tuŝas
Kaj portas birdo-kantojn
El la arbaro


[248] Antaŭ ekdormo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/01(Ĵaŭ) 11:25  

Ritma spirado
De amato apuda
Trankviligas min


[249] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/01(Ĵaŭ) 23:23  

novjara mateno -
maloftaj pasantoj
sur butik-strato



[250] Re:[246] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/02(Ven) 00:02  

Kara Steven!
Mi ĝuis viajn verkojn.

> Milita muzik'
> Ĉe la antaŭaj tagoj
> De multaj mortoj

Kuraĝigan bravan muzikon por milito sekvas multe da mortintoj kaj suferintoj.

Mi prezentu unu el japanaj hajkoj kontraŭ milito.
Jen la verko de WATANABE Hakusen (japano, 1913-1969).

> Milito staris
> jam tie - interne de
> la koridoro

<<japanlingva originalo>>
> sensou ga
> rouka no oku ni
> tatte ita

La aŭtoro verkis ĝin en 1939 ( 2 jarojn antaŭ la Pacifika Milito).



[251] Mia filo Aŭtoro: T_M_Alper Dato: 2004/01/02(Ven) 14:57  

dormas en lito,
kroĉante ludil-trajnon,
knabo anĝela


[252] Re:[245] pri "drivi" Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/02(Ven) 15:08  

Kara Steven !

> Vento pluvgutojn
> Drivas kontraŭ vizaĝon
> De sola marŝant'

Mi sentas ĉe tiu ĉi verko severecon de la naturo.

Nu iom da precizigo... "Drivi" signifas "flosi laŭ puŝo de fluo aŭ de vento, deviante el la difinita vojo".
Do mi supozas, ke vi volis diri "peli" anstataŭ "drivi".

> Vento pluvgutojn
> Pelas kontraŭ vizaĝon
> De sola marŝant'



[253] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/03(Sab) 22:04  

novjara festo -
filino de bofrato
kunportas bebon



[254] Re:[251] Bonvenon ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/03(Sab) 23:41  

> dormas en lito,
> kroĉante ludil-trajnon,
> knabo anĝela

Estas ĉarma knabeto amata de la aŭtoro. Mi aŭdas pacan sipradon de dormanta knabo, kaj vidas la aŭtoron feliĉan apud li.



[255] ĉe la kvina horo Aŭtoro: T_M_Alper Dato: 2004/01/04(Dim) 20:50  

malluma domo;
unu sono aŭdeblas:
komputila zum'



[256] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/04(Dim) 22:54  

estas bongusta
taso da kafo kun vi -
vintra florado



[257] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/05(Lun) 19:07  

unu jaron plu
surmetante sur sin -
vintra peonio


[258] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/06(Mar) 22:38  

mortosciigo
sekvas mortosciigon -
komencas frosto



[259] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/07(Mer) 22:47  

rigardo vagas
ĉe busa haltejo -
vintra kamelio



[260] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/09(Ven) 09:12  

frosta aero -
meze en okcidento
restas plenluno



[261] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/10(Sab) 23:01  

katon en sino -
sabato januara
pasis rapide



[262] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/11(Dim) 23:54  

plenluno frosta -
krepuskiĝon traflugas
jen birdoj ombraj



[263] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/13(Mar) 23:37  

venis frostego -
la ĉielo malmola
klakas fojfoje



[264] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/15(Ĵaŭ) 23:55  

ne forgesenda
la promesita horo -
staras neĝhomo



[265] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/16(Ven) 17:06  

doloras al mi
ja, postkola muskolo -
vintra pluveto



[266] Kio estas mia pasvorto? Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/18(Dim) 07:54  

Jam mi fogesis
L' malbenitan pasvorton.
Kio ĝi estas?


[267] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/19(Lun) 10:28  

estas vespero -
reveninta kato kuras
en la kotacon

*kotaco = japana tradicia varmigilo. malalta tablo kovrita per tolaĵo, entenanta hejtilon.



[268] Re:[266] Kio estas mia pasvorto? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/19(Lun) 10:40  

Saluton, Steven!
Mi legis vian retpaĝon de sezonaj hajkoj.
Ĉi sube mi citu ŝatatan verkon el ili.

> Tri steloj vicaj
> Leviĝas ĉe noktmezo
> Anoncas vintron

Oriono estas mia preferata konstelacio, kiu rememorigas al mi scenojn de mia junaĝo.



[269] Atendo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/20(Mar) 16:55  

En mia poŝta kesto
Nur flavaj folioj
Pluvo ploras kaj ploras


[270] Re:[269] Bonvenon ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/21(Mer) 10:18  

Bonvenon, Juve!

> En mia poŝta kesto
> Nur flavaj folioj
> Pluvo ploras kaj ploras

De kiu la aŭtoro atendas leteron? Ĉu vana espero? Tono de eta melankolio.

Tiu ĉi estas liberforma hajko. Ĉu vi ne provis fiksforman hajkon?



[271] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/22(Ĵaŭ) 10:10  

hejtila zumo -
kato sur la genuoj
fariĝas mola.



[272] Re:[271] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/22(Ĵaŭ) 13:42  

> hejtila zumo -
> kato sur la genuoj
> fariĝas mola.
>
Varmo moligas:
tamen ne forgesu-
povas grati kat'!


[273] Solece Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/22(Ĵaŭ) 13:52  

> ne forgesenda
> la promesita horo -
> staras neĝhomo
>
En mia sonĝo
mi vidis vian spuron-
staras neĝhomo


[274] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/23(Ven) 13:36  

Ĉiel' stelplena
Kaj nebulego sube -
Ho, Nova Jaro!!


[275] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/23(Ven) 13:41  

pordego klakas
kaj muĝas pro ventego -
ho, venu, dormo!


[276] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/24(Sab) 22:10  

frosta aero -
kato ene de pordo
restas staranta


[277] Re:[274] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/24(Sab) 22:19  

Saluton, Juve

> Ĉiel' stelplena
> Kaj nebulego sube -
> Ho, Nova Jaro!!

Kia bela kaj fantazia vidaĵo!
Ĉe mi nebulo aperas frumatene, kiam steloj komencas malaperi.



[278] Re:[273] Solece Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/24(Sab) 22:38  

Saluton!

> En mia sonĝo
> mi vidis vian spuron-
> staras neĝhomo

Interese, en la sonĝo de la aŭtoro neĝhomo piediras! Kion ĝi faras?
Kaj en la sekva mateno la neĝhomo staras ŝajnigante, ke ĝi estas senkulpa pri la okazaĵo de la nokto.
(Tiu ĉi impreso eble ne kongruas kun la intenco la aŭtoro, sed tamen povas okazi en legado de hajko. Kaj ĉi-okaze estas pli bone, ke la verko ne havas la titolon.)



[279] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/26(Lun) 12:16  

Pirol' alflugis
kaj rebrilas ruĝa brust'
de sorpaj beroj


[280] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/26(Lun) 12:18  

Neĝa littuko
zorge kovris la Teron -
Dormu, l'Naturo!


[281] Re:[277] [274] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/26(Lun) 18:55  

> Saluton, Juve
>
> > Ĉiel' stelplena
> > Kaj nebulego sube -
> > Ho, Nova Jaro!!
>
> Kia bela kaj fantazia vidaĵo!

Ĉ-novjare estis grandega frosto je 40 gradoj, kaj pro tio nebulo falis al tero, tre malalta. Mi eĉ ne kapablis vidi najbaran domon. Sed la ĉielo estis brilega!


[282] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/27(Mar) 23:20  

molekuloj de
varma akvo kovras min -
nokta bankuvo



[283] Re:[281] [277] [274] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/27(Mar) 23:25  

> Ĉ-novjare estis grandega frosto je 40 gradoj,

"je 40 gradoj"? Ĉu "-40"?



[284] Re:[268] [266] Kio estas mia pasvorto? Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/01/28(Mer) 18:05  

Ankaŭ la mia, ekde junaĝo.

Tri stelojn vicajn
Aerolit' trakuris
Super knabeto

>
> Oriono estas mia preferata konstelacio, kiu rememorigas al mi scenojn de mia junaĝo.
>


[285] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/28(Mer) 19:26  

Jen vi forestas -
sopir' la koron premas.
Savas min labor'...


[286] Hajko de Nakamura kusatao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/28(Mer) 22:58  

Nakamura kusatao estis japana hajkisto (1901-1983), kiu iniciatis kaj prezidis la hajkogazeton "Banrjoku".
Jen unu el liaj verkoj.

> du noktojn foras
> l' edzino; dum du noktoj
> la lakta vojo

<<japana originalo>>
> tuma hutayo
> arazu; hutayo no
> amanogawa

Jam du noktojn amata edzino de la aŭtoro forestas de la hejmo pro ia afero.
Rigardante la laktan vojon, li sopiras ŝin dum tiuj du noktoj.
Lia amo al la edzino impresas legantojn.



[287] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/29(Ĵaŭ) 21:59  

Folioj falas...
Regas frostego kaj vent...
Venis printempo!!


[288] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/01/30(Ven) 19:07  

ĉirpas mia gril'-
tamen vi forestas kaj
tristas lia kant'



[289] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/01/31(Sab) 23:45  

nubo post nubo
forŝvebis malproksimen -
sola en frosto



[290] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/01(Dim) 21:15  

frostanta luno -
ĉie en la ĝardeno
senmovaj ombroj



[291] Re:[290] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/02(Lun) 11:50  

> frostanta luno -
> ĉie en la ĝardeno
> senmovaj ombroj
>
Brile!! Tre fajne kaj brile... Mi eĉ envias.


[292] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/02(Lun) 12:03  

ŝatus diri al
miyamoto masao-
rim' superfluas


[293] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/03(Mar) 17:20  

neĝero ŝvebas
flirtante; blanka papili'
en somera pinto


[294] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/03(Mar) 23:47  

aĉeti bulkojn
survoje al la hejmo -
tago pli longa



[295] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/04(Mer) 10:18  

odoras sablo
sur vojo riparata -
printempo ekas

* Laŭ la japana kalendaro, hodiaŭ (la 4-a de februaro) estas la unua tago de printempo.



[296] Re:[293] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/04(Mer) 10:24  

> neĝero ŝvebas
> flirtante; blanka papili'
> en somera pinto

Tia neĝero, kia blanka papilio! Tiel grandaj neĝeroj neniam falis ĉe mi.



[297] Re:[296] [293] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/04(Mer) 11:30  

> > neĝero ŝvebas
> > flirtante; blanka papili'
> > en somera pinto
>
> Tia neĝero, kia blanka papilio! Tiel grandaj neĝeroj neniam falis ĉe mi.
>

Mi iom groteskas, tamen foje negeroj efektive flirtas - tiom grandaj!! ))))))))))))))))


[298] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/06(Ven) 22:55  

neĝeroj flugas
impete en lumfasko -
nokta stirado



[299] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/07(Sab) 16:59  

jen flava lumo -
kvazaŭ iu ĝin pentris
sur nuba kurten'


[300] Re:[299] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/07(Sab) 17:01  

> jen flava lumo -
> kvazaŭ iu ĝin pentris
> sur nuba kurten'

certe temis pri flava LUNO


[301] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/08(Dim) 21:27  

virinoj ope
babilas en dometo -
tago pli longas



[302] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/10(Mar) 21:32  

tutan tagon en
prunteprenita korpo
de malvarmumo



[303] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/14(Sab) 13:00  

ege ektimis
ŝi: do min preterflugi
pezega slosil'


[304] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/14(Sab) 13:04  

min ŝi repelis
mi koleriĝis; ŝia
vok' relogas min


[305] primtempa floroj Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/02/14(Sab) 21:41  

Narciso flolas
Apud mia pura lito
Vere Freŝiĝa

Mumeo floras
Pli kaj pli altiĝas
al blua ciel'

Saluton,mi estas utaisto,ankaŭ versas hajkon.


[306] Sen titolo Aŭtoro: hamadak Dato: 2004/02/15(Dim) 12:14  

Lun' super Afgan'
la montaron rokegan
froste lumigas



[307] Bonvenojn! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/15(Dim) 23:11  

ĉi tiujn tagojn
malvarmumo malhelpas
al mi respondi

Karaj, do, bonvole skribu viajn plaĉaĵojn.



[308] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/16(Lun) 14:38  

ĉu ĝi eternas
via morbo, Vastalto,
venos sana tag'! :)))


[309] Re:[305] primtempa floroj Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/16(Lun) 14:40  

> Narciso flolas
> Apud mia pura lito
> Vere Freŝiĝa
>
> Mumeo floras
> Pli kaj pli altiĝas
> al blua ciel'
>
nht fajnaj kj plaĉaj hajkoj...


[310] plaĉas al mi Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/02/16(Lun) 19:27  

>Lun' super Afgan'
>la montaron rokegan
>froste lumigas

"floste lumigas" kial bela kaj vera frazo...




[311] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/20(Ven) 13:25  

printempe falas
petaloj naĝe; vintre
neĝo petale


[312] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/20(Ven) 13:29  

neĝo-trompulo -
al mi ŝajnas, ke falas
ŝaŭmo ŝeriza


[313] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/20(Ven) 13:31  

printempe falas
petaloj neĝe; vintre
neĝo petale


[314] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/20(Ven) 13:35  

salik' etendis
super neĝa tapiŝo
verdan nebulon


[315] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/20(Ven) 13:43  

por homoj riĉa
parenco iĝas bona
nur post lia mort'


[316] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/21(Sab) 22:11  

tetaso tintas
kaj la voĉo kun rido -
nun februaro



[317] Re:[312] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/21(Sab) 22:25  

Kara Juve!
Mi ĉiam ĝojas pro viaj verkoj. Nun, mi estas resana.

> neĝo-trompulo -
> al mi ŝajnas, ke falas
> ŝaŭmo ŝeriza

Mi ne scias la vorton "ŝeriza". Kia estas "ŝeriza"?
Ĉu temas pri "ŝereo" (= likvorvino de Hispanio)?



[318] Re:[305] primtempa floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/21(Sab) 22:42  

Bonvenon, Juu!

> Narciso flolas
> Apud mia pura lito
> Vere Freŝiĝa

"flolas" devus esti "floras".
Puraj blankoj de la littuko kaj la narcisa floro impresas min.
Sed "Freŝiĝa" parolas tro. (Tiel komentus multaj japanaj hajkistoj, ĉu ne?)
Mi atendas pli da viaj hajkoj.



[319] Re:[306] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/21(Sab) 23:03  

Bonvenon, hamada!

> Lun' super Afgan'
> la montaron rokegan
> froste lumigas

"Afgan'" devus esti "Afgani'". Pardonu mian harfendemon!
Via verko rememorigas min la malmildan naturon kaj la severan socialan situacion de tiu lando.
Mi atendas pliajn verkojn.



[320] Re:[314] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/21(Sab) 23:21  

> salik' etendis
> super neĝa tapiŝo
> verdan nebulon

Tre bela sceno kvazaŭ ia pentraĵo! Mi supozas, ke la vetero estas serena. Kaj la saliko estas freŝe verda kaj la neĝo estas milde blanka.

Se mi estus vi, mi versus ĉi tiel:
> salik' etendas
> super neĝa tapiŝo
> verdan nebulon

Diferenco de nur unu litero. Kiun vi preferas?



[321] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/22(Dim) 23:01  

luno printempa
pendas en la fenestro -
trinki kakaon



[322] Kiel versi hajkon? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/22(Dim) 23:28  

Ne parolu ĉion en hajko.
Donu al legantoj liberon pripensi kaj ĝojon malkovri.
Preferu konkretaĵojn ol abstraktaĵojn.
Hajkeco troviĝas en spaceto inter realo kaj fikcio.



[323] hajko Aŭtoro: agualva Dato: 2004/02/23(Lun) 12:41  

Ŝtupo de la pordo-
apud la eta knabino,dormas
la pulpo el ĉifonoj.





[324] hajko por la paco Aŭtoro: agualva Dato: 2004/02/23(Lun) 12:50  


Malferma fenestro-
ĉe la brustmuro
la kolombo staras.

15-03-2003




[325] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/23(Lun) 23:41  

odoras inko
de matena ĵurnalo -
printempo frua



[326] Re:[324] Bonvenon, agualva! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/24(Mar) 23:20  

Mi ĝojas pro nova vizitanto.

> Malferma fenestro-
> ĉe la brustmuro
> la kolombo staras.

Kion anoncis la kolombo al vi?
Mi atendas pli da viaj hajkoj.



[327] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/25(Mer) 16:53  

ĉokolado pli
dolĉa ol ordinare -
estas printempo



[328] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/26(Ĵaŭ) 20:19  

kun dorsosako
juna ekzamenoto -
matena kajo



[329] Re:[317] [312] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/27(Ven) 23:04  


>
> > neĝo-trompulo -
> > al mi ŝajnas, ke falas
> > ŝaŭmo ŝeriza
>
> Mi ne scias la vorton "ŝeriza". Kia estas "ŝeriza"?
> Ĉu temas pri "ŝereo" (= likvorvino de Hispanio)?
>

Mi mistajpis - Ĉeriza devas esti...


[330] Re:[320] [314] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/27(Ven) 23:11  

> > salik' etendis
> > super neĝa tapiŝo
> > verdan nebulon

Kara Vastalto!! Jes - vere etendas, ne etendis... Pli bele kaj ĝuste!! Vi pravas.
Mi tiel sktibis, ĉar tio estis jam delonge. Sed forte min impresis. Mi vidas kiel nun - do -as, se kiel nun )))


[331] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/27(Ven) 23:15  

Venis printempo
al Japani'; ho kiam
ĝi venos al ni?


[332] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/02/27(Ven) 23:19  

neĝo, malvarmo -
ŝtela lumo kolera
akre min pikas



[333] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/29(Dim) 21:20  

al laborejo
spektante umeflorojn
de najbaraĵo



[334] Re:[332] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/02/29(Dim) 21:30  

> neĝo, malvarmo -
> ŝtela lumo kolera
> akre min pikas

Ia severeco sentiĝas. Io malbona pelas la aŭtoron.
Tamen malfacila estas "ŝtela lumo". Kio ĝi estas? Mi ne povis diveni.



[335] Re:[334] [332] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/01(Lun) 21:46  

> Ia severeco sentiĝas. Io malbona pelas la aŭtoron.
> Tamen malfacila estas "ŝtela lumo". Kio ĝi estas? Mi ne povis diveni.
>
Ve, nur mistajpo - estu "stela lumo"


[336] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/01(Lun) 21:48  

kafo varmegas -
buŝa dolor' reigis
min al la real'


[337] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/02(Mar) 10:58  

estas flava neĝ'
sublanterna; mi vidas
ĝin tra fenestro


[338] Re:[337] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/02(Mar) 23:17  

> estas flava neĝ'
> sublanterna; mi vidas
> ĝin tra fenestro

Flava neĝo! Ekstere estas malvarme, sed interne varme.
Kaj neĝa flavo reflektas varmecon. Iom da komforto kaj gardateco.



[339] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/02(Mar) 23:53  

pupet-mobiloj
farritaj de patrinoj -
la pupa festo



[340] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/03(Mer) 13:25  

ĉiu atendas
sciigon por si - falas
printempa neĝo



[341] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/03(Mer) 15:47  

pigo, sciigu -
ĉu ŝi min plu amas aŭ
ĉio finiĝis


[342] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/04(Ĵaŭ) 23:47  

ondas ripete
korbatado ne ritma -
printempa frido



[343] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/05(Ven) 15:27  

sun' lumas feste
virinoj agititas
mimozoj flavas


[344] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/07(Dim) 17:20  

patrino lante
ludas citron dukordan -
printempa neĝo



[345] Hajko Esperanta kaj Hajko Japana Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/07(Dim) 18:02  

Hajko en esperanto estas tre juna literatura ĝenro sen tradicio. Esperantistoj versas hajkon diversstile laŭ sia bontrovo.
Dume hajko en la japana lingvo estas jam matura kun riĉa tradicio. Multaj japanoj versas hajkon laŭ tradiciaj stiloj, kiuj establiĝis jam de kelkaj jarcentoj.
Tiuj stiloj evoluis kaj evoluas pere de multaj majstraj hajkistoj. Ankaŭ pli multaj amatoraj hajkistoj versas hajkojn laŭ tiuj stiloj.
Mi nun intence versas esperantan hajkon laŭ la japana tradicio.
Ĉu tia stilo sukcesos en esperanta hajko aŭ ne, estas interesa problemo. Do mi provas kaj provos plu.
Kiel vi opinias?



[346] Re:[345] Hajko Esperanta kaj Hajko Japana Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/09(Mar) 16:32  


> Dume hajko en la japana lingvo estas jam matura kun riĉa tradicio. Multaj japanoj versas hajkon laŭ tradiciaj stiloj, kiuj establiĝis jam de kelkaj jarcentoj.
> Tiuj stiloj evoluis kaj evoluas pere de multaj majstraj hajkistoj. Ankaŭ pli multaj amatoraj hajkistoj versas hajkojn laŭ tiuj stiloj.
> Mi nun intence versas esperantan hajkon laŭ la japana tradicio.
> Ĉu tia stilo sukcesos en esperanta hajko aŭ ne, estas interesa problemo. Do mi provas kaj provos plu.
> Kiel vi opinias

Certe jes!!
Estus bone, ke vi verku artikolon pri tradiciaj stiloj de hajko.



[347] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/10(Mer) 10:22  

la diplomito
voĉlegas resaluton -
movebla lito



[348] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/12(Ven) 22:57  

en sapvezikojn
infano blovas pecojn
de sia vivo



[349] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/13(Sab) 11:31  

birda ĉirpado -
ek! hodiaŭ la ĉambron
mi rearanĝu



[350] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/14(Dim) 23:24  

sur ĉiu domo
anteno metalbrila -
printempa birdo



[351] Re:[349] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/15(Lun) 11:20  

> birda ĉirpado -
> ek! hodiaŭ la ĉambron
> mi rearanĝu

Bravulo!! Frumatene - kaj tioma laboremo!!


[352] natura krieto Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/17(Mer) 18:06  

printempa blovo
knabino al jupo
patro al hararo


[353] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/18(Ĵaŭ) 09:03  

kun akra krio
birdo sin ĵetas transen -
printempa frosto



[354] Re:[352] natura krieto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/18(Ĵaŭ) 09:11  

Bonvenon, penta !

> printempa blovo
> knabino al jupo
> patro al hararo

Gaja kaj petola vento printempa blovis ankaŭ ĉe mi.


[355] estas malvarma Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/19(Ven) 11:28  

ankoraŭ
printempo
hontus

Saluton vastalto.
Ek estis mia hajko de duafoje.


[356] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/20(Sab) 21:39  

jen kolzaj floroj -
ŝtonoj el riverakvo
nigre brilantaj



[357] virina koro Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/22(Lun) 14:13  

Mi afliktiĝas
printempan veston
aŭ vintron


[358] Re:[357] virina koro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/22(Lun) 21:28  

Kara penta !

> Mi afliktiĝas
> printempan veston
> aŭ vintron

Estus pli bone versi "ĉu printempa vesto aŭ vintra".
Hajko konsistas el 17 silaboj. Do vi povas uzi ankoraŭ 4 silabojn.



[359] Re:[358] [357] virina koro Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/24(Mer) 14:35  

Kara vastalto .
Mi komprenis kie vi instruiis.
Dankon.
Hajko bezonis 17an silabojn.
Mi faros ree hajkon.


[360] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/25(Ĵaŭ) 10:14  

mi diris ke
estus varma
se vi venis


[361] Printempa osmanto Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/26(Ven) 00:13  

Kara osmanto,
kion fari por paco
en Irako nun?


[362] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/26(Ven) 11:36  

oni diras
ke printempo
venos ree


[363] ĉerizfloroj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/27(Sab) 00:21  

Venos studente
filino de amiko
kun ĉerizfloroj


[364] Re:[361] Printempa osmanto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 10:37  

Kara Katido!

> Kara osmanto,
> kion fari por paco
> en Irako nun?

La vorto "osmanto" ne troviĝas en PIV.
Ĉu ĝi estas arbo el oleacoj, kiu bonodore floras en aŭtuno?
Fotoj en http://had0.big.ous.ac.jp/~hada/plantsdic/angiospermae/dicotyledoneae/sympetalae/oleaceae/kinmokusei/kinmokusei.htm



[365] Re:[364] [361] Printempa osmanto Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/27(Sab) 12:21  

Kara Vastalto,

Mi estas analfabeta pri nomoj de plantoj eĉ en la japana lingvo, sed la osmanto floras kaj printempe kaj
aŭtune. Eble ĝi estas " Osmanthus asiaticus", ne
"Osmanthus fragrans" laŭ Vortaro Japana-Esperanta
kompilita de Miyamoto Masao.




[366] Re:[365] [364] [361] Printempa osmanto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 17:39  

Kara Katido

> la osmanto floras kaj printempe kaj aŭtune.
> Eble ĝi estas " Osmanthus asiaticus", ne "Osmanthus fragrans"

Mi dankas pro via respondo.
Do, provizore mi nomu, laŭ la japanaj nomoj,
"Osmanthus asiaticus"-n arĝenta osmanto, kaj
"Osmanthus fragrans"-n ora osmanto.
Ambaŭ osmantoj floras ordinare en aŭtuno, arĝenta osmanto kun blankaj floretoj kaj ora osmanto kun ruĝflavaj floretoj.
Sed, laŭ mia mallonga esploro, malofte troviĝas individuo, kiu floras en aliaj sezonoj.
"Osmanto" estas aŭtuna sezonvorto en la japana hajko.
En esperanta hajko mi ne certas.
Foto de "arĝenta osmanto" troviĝas en :
http://www.ne.jp/asahi/kumagaisan/flowers/ginmokusei.html
Foto de "ora osmanto" troviĝas en :
http://www.ne.jp/asahi/kumagaisan/flowers/hodogayaalphaseqframe.html



[367] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 21:48  

kolzoj plenfloras -
aŭtoj kuras brile tra
ruĝa pontarko



[368] Re:[362] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 22:01  

Kara penta

> oni diras
> ke printempo
> venos ree

Nun vi versas per 12 silaboj (= 12 vokaloj). Ankoraŭ 5 silaboj (= 5 vokaloj) estas uzeblaj.
Uzante pli da vortoj, vi povos pliriĉigi kaj pliklarigi vian esprimon.



[369] Re:[363] ĉerizfloroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 22:10  

> Venos studente
> filino de amiko
> kun ĉerizfloroj

En printempo ĉiuj vivaĵoj vigliĝas, ankaŭ homoj.
La aŭtoro atendas plezure alvenon de la junulino, kaj alvenon de printempo.



[370] Re:[366] [365] [364] [361] Printempa osmanto Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/27(Sab) 22:28  

Kara Vastalto,

Kiom stulta mi estis!
Mi eraris la nomon de la floro.
Mi kredis, ke de mi amata floro estas arĝenta osmanto.
Sed kiam mi serĉis en via hejmpaĝo pri floroj, la floro
ne estis arĝenta, nek ora osmanto. Dafno ĝi estis!
Do mi ŝanĝas la hajkon jene:

Parfumas dafno,
kion fari por paco
en Irako nun?

(Katido)



[371] Re:[370] Dafno odora Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/27(Sab) 23:37  

Kara Katido,

> Sed kiam mi serĉis en via hejmpaĝo pri floroj, la floro
> ne estis arĝenta, nek ora osmanto. Dafno ĝi estis!

Fine mi komprenis!
Foto de dafno (Daphne odora) troviĝas en http://flower365.web.infoseek.co.jp/09/153.html

> Do mi ŝanĝas la hajkon jene:
>
> Parfumas dafno,
> kion fari por paco
> en Irako nun?

Dafno bonodora pikas nian flarsenton, kaj la demando de la aŭtoro pensigas ankaŭ nin, legantojn.



[372] Ĉerizfloroj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/28(Dim) 21:12  

kun ĉerizfloroj
freŝaj esperantistoj
ekloĝas ĉe ni


[373] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/29(Lun) 09:54  

printempa pluvo -
melodio amata
en mi refrenas



[374] Re:[368] [362] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/29(Lun) 15:45  

Kara Vastalto,
La Hajko estas malfacila por mi.
Sed mi provos versi ree.


[375] Re:[374] Brave kaj prove Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/29(Lun) 19:22  

Kara penta

> Sed mi provos versi ree.

Provi ree kaj multfoje estas efike por progresi en hajko-versado.
Mi atendas viajn verkojn.



[376] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/30(Mar) 10:48  

retpoŝto diras
ke ŝi estas en spleno -
printempa pluvo



[377] Re:[376] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/30(Mar) 13:14  

> retpoŝto diras
> ke ŝi estas en spleno -
> printempa pluvo

Post iom da pripenso, mi ŝanĝis la duan version.

retpoŝto diras
ke vi estas en spleno -
printempa pluvo



[378] PRINTEMPA PLUVO Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/03/30(Mar) 17:09  

Printempa pluvo
sekiĝas miajn okulojn
al mia sonĝo

sekiĝas?sekigas? Mi ofte konfuzas.



[379] Re:[378] PRINTEMPA PLUVO Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/30(Mar) 17:33  

Kara Juu,

> sekiĝas?sekigas? Mi ofte konfuzas.

1. Pluvo (mal)sekigas okulojn.
2. Okuloj (mal)sekiĝas en sonĝo.

Kiun vi volas diri?



[380] Re:[378] PRINTEMPA PLUVO Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/30(Mar) 22:05  

> Printempa pluvo
> sekiĝas miajn okulojn
> al mia sonĝo
>
> sekiĝas?sekigas? Mi ofte konfuzas.

Vi konfuziĝas aŭ estas konfuzita, sed ne konfuzas.
Io konfuzas vin.


[381] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/31(Mer) 02:32  

kiom tristas vi,
"pacon gajnu milite!"
islama amik'


[382] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/31(Mer) 02:52  

"perforto venkas
malamikon", ŝi kredas
"sanktas milito!"



[383] Sen titolo Aŭtoro: heliobp Dato: 2004/03/31(Mer) 03:20  

Ho trankvila rivero,
kion portas viaj akvoj,
krom miaj larmoj?


[384] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/31(Mer) 03:32  

esperantisto,
islama patrino ŝi
por milito, ve!


[385] Islama amikino asertas Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/31(Mer) 11:34  

plimalboniĝos,
se ni ne reatakos
malamikon tuj



[386] Ĉe arbaro Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/03/31(Mer) 12:19  

Zefer' min tuŝas
Kaj portas birdo-kantojn
El la arbaro


[387] Juve asertas Vastalon Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/31(Mer) 12:22  

"varmo molitas
tamen ne forgesu vi-
povas gratu kat'" ))))))))))


[388] Edziĝo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/03/31(Mer) 12:27  

Mia solfilo
Edziĝis je dimanĉo.
Ĝojegaj larmoj.


[389] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/03/31(Mer) 12:29  

li demandas ke
kial mi fumas ĉiam?
Ĉar li ne kisas



[390] La Kialo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/03/31(Mer) 12:33  

Malgraŭ asertoj
La milito estis nur
Por oleaĵoj


[391] Re:[388] Edziĝo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/03/31(Mer) 15:57  

Mia filino
kunloĝas kun amato
sen edzineco


[392] Re:[383] Bonvenon, helio ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/03/31(Mer) 17:27  

Bonvenon, helio !

> Ho trankvila rivero,
> kion portas viaj akvoj,
> krom miaj larmoj?

Mi sentis dolĉan sentimentalon de la aŭtoro kaj senfinan daŭrecon de naturo.
Sed hajko estas fiksforma poemo kun 5, 7, 5 (sume 17) silaboj.
Do bonvole provu plu.



[393] Re:[379] [378] PRINTEMPA PLUVO Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/03/31(Mer) 20:42  

> Kara Juu,
>
> > sekiĝas?sekigas? Mi ofte konfuzas.
>
> 1. Pluvo (mal)sekigas okulojn.
> 2. Okuloj (mal)sekiĝas en sonĝo.
>
> Kiun vi volas diri?
>
Ah,mi volas diri,
1.Pluvo malsekigas miajn okulojn.
2. Pluvo ankaŭ malsekigas mian sonĝon.

Do,maksekigas,mi refaros.dankon.


[394] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/31(Mer) 21:49  

finfina degel'
la malsekaj piedoj-
ĝojo printempa



[395] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/03/31(Mer) 21:50  

malfrua printempo -
ĉu neĝego ĉu pluvo
ĉu flor' baldaŭa


[396] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/01(Ĵaŭ) 10:23  

finfina degel'
la malsekekaj piedoj-
printempa ĝojo


[397] Re:[396] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/01(Ĵaŭ) 19:31  

Kara Juve,

> finfina degel'
> la malsekekaj piedoj-
> printempa ĝojo
(malsekekaj --> malsekaj)

Printempo venkis vintron. Neĝo finfine degelis, kaj ĉie troviĝas kotoj.
Tra malsekiĝintaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj la aŭtoro sentas ĝojon.

La vortordo "printempa ĝojo" estas pli bona ol "ĝojo printempa", ankaŭ mi opinias, en tiu ĉi kazo.



[398] Re:[386] Ĉe arbaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/02(Ven) 10:48  

Kara Steven,

> Zefer' min tuŝas
> Kaj portas birdo-kantojn
> El la arbaro
(Zefer' --> Zefir')

Printempa milda blovo plaĉas al la aŭtoro. Birdoj kantas pli vigle. Vivo kaj naturo ekviglas.

Nu, "birdokanto" koincidas al unu el printempaj sezonvortoj de la japana tradicia hajko.
Ĉu vi elektis ĝin intence por printempo?



[399] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/02(Ven) 11:01  

neĝa tavolo
jen kovras teron paskan -
la fest' printempa


[400] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/02(Ven) 20:04  

falas en glason
petaloj de sakuro -
ĝuu sakeon



Arkivo : Hajko en Esperanto (201 - 400)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto