Arkivo : Hajko en Esperanto (2001 - 2200)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[2001] matenkrepusko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/01(Lun) 22:58  

matenkrepusko
ekas kun silka pluvo
de februaro



[2002] ĉiuj penseroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/02(Mar) 22:29  

ĉiuj penseroj
kristaliĝas en flokojn —
flirtaj neĝeroj



[2003] malvarmaj lumoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/03(Mer) 22:05  

malvarmaj lumoj
sur starantaj domegoj —
nun februaras



[2004] printempo ekas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/04(Ĵaŭ) 23:04  

printempo ekas —
el kuireja krano
impeta akvo



[2005] printempo frosta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/05(Ven) 23:08  

printempo frosta —
trapenetras kurtenon
malfortaj lumoj



[2006] februaro Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/06(Sab) 15:21  

ja februaro
mia naskiĝmonato--
fileta dormo


[2007] Re:[2000] [1993] vetero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/06(Sab) 15:28  

> > veter' severa
> > minus 22 gradoj-
> > ĉe bushaltejo
>
> (nepre gradoj)
>


Pardonu, ŝajne mi ne komprenis.
(rideto;).

akvo


[2008] vintro forpasis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/06(Sab) 22:20  

vintro forpasis
kun haroj malantaŭaj
arĝente blankaj



[2009] malhela tra fenestro Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/07(Dim) 00:33  

arĝenta neĝo
malhela tra fenestro--
dormanta edzin'


[2010] blanka umeo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/07(Dim) 20:43  

blanka umeo —
multaj branĉoj maldikaj
pikas ĉielon



[2011] Re:[2007] [2000] [1993] vetero Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/02/09(Mar) 01:02  

> > > veter' severa
> > > minus 22 gradoj-
> > > ĉe bushaltejo
> >
> > (nepre gradoj)


> Pardonu, ŝajne mi ne komprenis.
> (rideto;).
>
> akvo

Prefere pardonu al mi ;-) pro mia vortoshparemo...
Mi volis atentigi pri "22 gradoj" anstatau "22 grado".
Sed tiu diferenceto tamen ne faras la veteron pli varma :))))


[2012] printempa pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/10(Mer) 23:16  

printempa pluvo —
verdaĵo en blankaĵo
de birda feko



[2013] printempa tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/11(Ĵaŭ) 23:51  

printempa tago —
transtajpi el gazetoj
patrinajn hajkojn

*****
Mia patrino faras hajkojn en la japana lingvo.



[2014] Neĝ-blua Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2010/02/13(Sab) 10:44  

Helblua lumo
el fendoj en neĝ-blokoj
ĵus ŝovelitaj

Falis neĝo ĝis 50 centimetroj dum la pasinta semajno. Doloras min la brakoj kaj dorso. Mi ne kutimas al tiom da neĝ-ŝovelado.


[2015] aŭtobus Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/13(Sab) 13:58  

neĝa blovo
atendas buson longe--
promena hundo


[2016] printempo frostas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/13(Sab) 22:42  

printempo frostas —
rememoro ja kara
sed malĝojiga



[2017] jen baloneto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/16(Mar) 22:00  

jen baloneto
falas en la abismon
de la ĉielo



[2018] printempa lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/17(Mer) 21:52  

printempa lumo
sur akuta angulo
de tranĉileto



[2019] Hajko estas ne facila Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/18(Ĵaŭ) 22:06  

Estas ne facile verki hajkecan hajkon en Esperanto pro kelkaj kialoj.
1. Votoprovizo de Esperanto ne precizigas detalajn distingojn pri ĉiutagaj objektoj kaj aferoj. Hajko bezonas koncizajn vortojn por 17-silaba esprimado. Sed ĉi tio ne nepre postulas enkondukon de novradikoj.
2. Manko de hajko-verkantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj samtempe lerte manipulas la lingvon. Mi mem ne bone manipulas la lingvon.
3. Manko de hajko-legantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj kapablas trafe kritiki verkojn.

Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj mi daŭrigos verki hajkojn, ĉar tio estas mia ĝojo.




[2020] ĉe bushaltejo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/20(Sab) 14:59  

degelas neĝo
aŭto iras rapide--
ĉe bushaltejo


[2021] lumigi ĉambron Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/20(Sab) 23:36  

lumigi ĉambron
per printempa kandelo
por forpasinto



[2022] flagras kandelo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/22(Lun) 04:00  

matena preĝo
flagras kandelo Dia--
dormas famili'


[2023] printempa nokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/22(Lun) 23:35  

printempa nokto —
seĝo ellasas kaŝe
pecetan spiron



[2024] printempo fruas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/23(Mar) 22:59  

printempo fruas —
sur betona pasejo
birda fekaĵo



[2025] Re:[2017] jen baloneto Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/02/24(Mer) 19:04  

> jen baloneto
> falas en la abismon
> de la ĉielo

... belega !!!


[2026] ankaŭ knabinoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/25(Ĵaŭ) 23:55  

ankaŭ knabinoj
ridas vigle — florpoto
da lekantetoj



[2027] Printempa tondro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/26(Ven) 23:38  

Printempa tondro —
elstaras la tridento
de Pozidono



[2028] nigra tero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/27(Sab) 15:53  

en nigra tero
aperas verda ŝoso--
printempa vento


[2029] trans distancego Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/27(Sab) 23:35  

trans distancego
veninte, sur ĉielo
gruoj facilas



[2030] Re:[2028] nigra tero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/28(Dim) 13:57  

> en nigra tero
> aperas verda ŝoso--
> printempa vento


eble, "apras verda ŝosoj"
"ŝoso" esprimas pri nur unu,,,


[2031] eraro Aŭtoro: akvo Dato: 2010/02/28(Dim) 14:01  

× verda ŝosoj

◯ verdaj ŝosoj


[2032] Re:[2029] trans distancego Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/02/28(Dim) 17:16  

> trans distancego
> veninte, sur ĉielo
> gruoj facilas


Ĉu gruoj travintras tie kaj nun ekiras ien, kien? Ni en Finnlando atendas ilin el Afriko en aprilo. Nia esprimo: Kiam sonos gruovoĉo, iradu ne sur lagoglac(i)o.


[2033] Re:[2032] [2029] trans distancego Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/02/28(Dim) 23:29  

Plejparto de gruoj estas vintraj birdoj en Japanio. Ili alvenas de Siberio en oktobro-novembro kaj foriras al Siberio en februaro-marto.
Japanoj amas gruojn kaj kredas, ke ili estas bonaŭguraj.

> Ĉu gruoj travintras tie kaj nun ekiras ien, kien? Ni en Finnlando atendas ilin el Afriko en aprilo. Nia esprimo: Kiam sonos gruovoĉo, iradu ne sur lagoglac(i)o.


[2034] cinabroruĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/01(Lun) 23:19  

cinabroruĝo
stampite ĵus malseka —
printempa tondro



[2035] printempa vintro Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/02(Mar) 00:30  

printempa vintro,
klarecon de krustneĝoj -
atendadadon!


[2036] plena de faltoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/03(Mer) 23:39  

plena de faltoj
mano ricevas certe
la mortateston



[2037] birdkantoj plenas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/04(Ĵaŭ) 23:38  

birdkantoj plenas —
inter ili kviete
la blua birdo



[2038] printempa koto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/05(Ven) 23:41  

printempa koto —
transsalte kaj trapaŝe
hobitoj iras



[2039] vintro revenas Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/06(Sab) 18:55  

vintro revenas
blanka vojo de neĝo--
ŝvebanta mevo


[2040] Re:[2039] vintro revenas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/06(Sab) 19:05  

Saluton, Akvo!
En mia regiono daŭras varma vetero kun maksimumaj temperaturoj je pli ol 15 gradoj. Sed oni prognozas malvarmon kaj neĝon en la venontaj mardo kaj merkredo.

> vintro revenas
> blanka vojo de neĝo--
> ŝvebanta mevo


[2041] Hajko kaj tranĉiteco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/07(Dim) 00:14  

Ekzistas ne malmultaj hajkoverkantoj en Esperanto. Tamen iliaj komprenoj pri tio, kio estas hajko, estas malsamaj. Unuj verkas hajkojn kun sezoneco, sed aliaj ne. Kelkaj opinias, ke hajko estas simple mallonga poemo kun fiksita formo, sed kelkaj opinias, ke ne. Unu sola komuna kompreno pri esperanta hajko estas tio, ke ĝi konsistas el 5, 7, 5 sume 17 silaboj en tri linioj.
Mi pensas, ke hajko estas poemo en vasta senco. Sed hajko ne estas poemo en la senco, ke ĝi sekvas la tradician okcidentan poemteorion. La esenco de hajko konsistas en ĝia tranĉiteco. Hajko eltranĉas momentan figuron el la mondo.
Mi volas montri ĉi tion per miaj verkoj ĝisnunaj kaj denunaj. Estas ekzamenenda, ĉu mi vere sukcesis montri tion per miaj verkoj. Do kritikantoj estas bezonataj.



[2042] Re:[2040] [2039] vintro revenas Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/07(Dim) 02:25  

Saluton, S-ro Vastalto.

Varsovio nun, matene ĝis minus 7 gradoj fariĝas malvarme.
(rideto;).


> En mia regiono daŭras varma vetero kun maksimumaj temperaturoj je pli ol 15 gradoj. Sed oni prognozas malvarmon kaj neĝon en la venontaj mardo kaj merkredo.
>



[2043] Re:[2042] vintro revenas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/07(Dim) 21:59  

Ha, terure!!

> Varsovio nun, matene ĝis minus 7 gradoj fariĝas malvarme.
> (rideto;).



[2044] jen kolzaj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/07(Dim) 22:36  

jen kolzaj floroj,
trans kiuj ŝvebas granda
kosmostacio



[2045] preskaŭ rampante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/08(Lun) 22:47  

preskaŭ rampante,
papilio flirtas for
trans la tegmenton



[2046] homoj diras Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/10(Mer) 16:33  

homoj diras:
estas lume, humor' eĉ
vigla, printempos


[2047] Re:[2046] homoj diras Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/11(Ĵaŭ) 15:52  

homoj nun diras:
estas lume, humor' eĉ
vigla, printempos




[2048] la homa raso Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/11(Ĵaŭ) 23:37  

la homa raso —
sur Marso iam estis
printempa maro



[2049] alaŭdo kantas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/12(Ven) 23:41  

alaŭdo kantas —
sur kampo lumoplena
jen tomboŝtono



[2050] homoj - helpante Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/13(Sab) 03:08  

homoj - helpante,
ekspluante aliajn -
novaĵofluo


[2051] virina tago Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/13(Sab) 15:58  

virina tago
gastoj manĝas suŝi-on--
hejmen turipojn


[2052] oranĝa flagro Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/13(Sab) 23:26  

oranĝa flagro
venante tra pinarbo,
mi salutas vin


[2053] radia suno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/14(Dim) 21:14  

radia suno
papagetoj en kaĝo
feria tago


[2054] hejmloko mia Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/03/16(Mar) 02:52  

"hejmloko mia,
al vi sopira kanto
mia ho sonas..."

distrkantetoj plaĉegas min


[2055] sur herbfolio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/16(Mar) 23:03  

sur herbfolio
sterniĝas suna lumo —
ha, kokcinelo



[2056] en homa korpo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/18(Ĵaŭ) 23:00  

en homa korpo
estas larmoŝaltilo...
mi nun eklarmas



[2057] printempaj vestoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/19(Ven) 23:17  

printempaj vestoj...
faldite kaj lasite
en la tirkesto



[2058] en ĝardeneto Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/20(Sab) 15:54  

en ĝardeneto
verdaj kreskaĵoj tie--
pepi birdetoj



[2059] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2010/03/20(Sab) 21:45  

neĝa degelo
faras rojon sur ponto —
ekas printempo


[2060] printempaj steloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/20(Sab) 23:51  

printempaj steloj...
ĉe ĉiu kalkulo jen
unu nova plu



[2061] pluvo printempa Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/21(Dim) 13:25  

pluvo printempa
jam ne troviĝas neĝo--
tusas fileto



[2062] ja kolzaj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/23(Mar) 23:38  

ja kolzaj floroj...
voĉo de la pramisto
etendiĝas for



[2063] printempa nokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/24(Mer) 23:17  

printempa nokto...
je ĉiuj paŝoj miaj
puŝiĝas kato



[2064] ĉiel' printempa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/26(Ven) 23:55  

ĉiel' printempa...
el plej alta ekstremo
kanto de milvo



[2065] friska mateno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/27(Sab) 06:48  

friska mateno
du pigoj pare flugas--
printempa vento


[2066] printempa suno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/03/27(Sab) 13:57  

printempa suno
ventas varme ekstere--
papaget' en kaĝ'


[2067] mortintoj junaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/28(Dim) 23:48  

mortintoj junaj
kaj mortintoj maljunaj...
sakuroj floras



[2068] paŝsono venas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/30(Mar) 00:00  

paŝsono venas
ritme kun homfiguro...
printempa luno



[2069] subtila pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/03/31(Mer) 23:10  

subtila pluvo...
fosmaŝino ŝovelas
printempan teron



[2070] printempa tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/02(Ven) 21:32  

printempa tago...
malstreĉe sin etendas
tempolinio



[2071] pluvo kaj suno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/03(Sab) 14:10  

aprila pluvo--
bopatrino malbone
fartas dum tage

kancera mia
bopatrino tusadas--
subtila pluvo

matena suno
dum pasko ni ferias--
koloraj ovoj


[2072] helikoptero Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/05(Lun) 00:05  

helikoptero
ambulanca alflugas
super sakuroj



[2073] unu sakura Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/06(Mar) 23:36  

unu sakura
petalo eligita
el karpa buŝo


[2074] flora malvarmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/07(Mer) 23:16  

flora malvarmo...
la voĉo ne aŭdiĝas
jam dum cent tagoj



[2075] mi estas homo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/08(Ĵaŭ) 22:41  

mi estas homo
unu sola en l' mondo...
nun budhonasko



[2076] Pri budhonasko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/09(Ven) 00:11  

La 8-a de aprilo en Japanio estas festata kiel la naskiĝtago de Budho, Ŝakjamunio, kvankam la festo nuntempe okazas pli malvastskale. Piaj budhanoj festas la tagon per florornamita statueto de la ĵusnaskita Ŝakjamunio. Oni verŝas hidrangean infuzaĵon sur la statueton.


[2077] jen kolzaj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/09(Ven) 23:53  

jen kolzaj floroj
fariĝas papilioj...
tagmeza ponto



[2078] pepi en kaĝo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/10(Sab) 13:44  

nuba vetero
iom malvarme sentas--
pepi en kaĝo


[2079] lanternisto ĵus Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/10(Sab) 23:46  

lanternisto ĵus
venis; printempajn stelojn
li eklumigas



[2080] pola ĉagreno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/11(Dim) 15:11  

kun prezidento
falis aviadilo--
pola ĉagreno


[2081] Re:[2080] pola ĉagreno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/11(Dim) 16:31  

Estis ja ŝoka akcidento. Mi kore kondolencas polajn amikojn.

> kun prezidento
> falis aviadilo--
> pola ĉagreno



[2082] vapore mola Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/12(Lun) 00:03  

vapore mola
nigra humo en potoj...
printempa pluvo



[2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/12(Lun) 23:26  

Tri gravaj elementoj de hajko estas unue fiksformo de 5, 7, 5-silaboj, due sezonvorto, kaj trie tranĉiteco. Rimoj estas malnecesaj en hajko.
Tranĉiteco estas kondiĉo al bona hajko. Oni metas tranĉon ĝenerale fine de unu el tri versoj. En la japana hajko oni uzas por tranĉo specialajn vorterojn ("ja", "kana", "keri" ktp). En Esperanta hajko oni uzas por tranĉo strekon (—), tripunkton (…), punkton(.), punktokomon (;) ktp.
Komencantaj hajkoverkantoj kaj en Esperanto kaj en la japana ne rimarkas, ke oni bezonas meti tranĉon en hajko.


[2084] Tranĉo kaj kombinado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/13(Mar) 23:36  

Tranĉo en hajko estas rimedo por vastigi esprimpovon de la poemeto. Per tranĉo oni apartigas unu hajkon en du partojn kaj povas eldiri du malsamajn temojn samtempe. Kombinado de tiuj ĉi du partoj (temoj) donas al legantoj novan, pli vastan mondorigardon, kio estas la sekreto de hajko.


[2085] pigo para Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/18(Dim) 14:09  

kun familio
promenas mi la parkon--
pavo pavanta

biciklon al fil'
okaze de naskiĝtag'--
blua ĉielo

sana fileto
gaja edzino mia--
pigo para


[2086] cirkoklaŭno ek Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/18(Dim) 23:23  

cirkoklaŭno ek
svingas trapezon alten ―
printempa luno



[2087] trabon batanta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/20(Mar) 00:02  

trabon batanta
martelo sonas milde ―
printempa pluvo



[2088] Re:[2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2010/04/20(Mar) 10:44  

> Tri gravaj elementoj de hajko estas unue fiksformo de 5, 7, 5-silaboj, due sezonvorto, kaj trie tranĉiteco. Rimoj estas malnecesaj en hajko.
> Tranĉiteco estas kondiĉo al bona hajko. Oni metas tranĉon ĝenerale fine de unu el tri versoj. En la japana hajko oni uzas por tranĉo specialajn vorterojn ("ja", "kana", "keri" ktp). En Esperanta hajko oni uzas por tranĉo strekon (—), tripunkton (…), punkton(.), punktokomon (;) ktp.
> Komencantaj hajkoverkantoj kaj en Esperanto kaj en la japana ne rimarkas, ke oni bezonas meti tranĉon en hajko.


Mi parolas la anglan denaske. Amiko mia, kiu estas angla lingva poetisto kiu uzas la (laŭ li) hajkan formon konstatas ke hajkuo formiĝias al 17 JAPANA silaboj, kiu ne konformas al la angla silaboj. Ekzample, angla hajkuo de li sekvas:

Ice.
still
water.

Tio "poemeto" havas nur kvar silaboj en la anglan. Laŭ vorta transdono en la esperaton eble estus.

Glacio,
ankoraŭ
akvo.

sed ekvale, oni transdonus ĝin kiel

Glacio,
sen mova
akvo.

En la angla, la verbo "still" povas esti aŭ "ankoraŭ" aŭ "sen mova", kiu estas la grava punkto de tiu poemo, tiu kiu ĝin interesiĝas.

Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ. Mi iufoje demandis, "Do, kio ĝin formigas kiel hajkuo?" Sed la nura respondo estis, "Mi konas ĝin kiam mi ĝin vidas."

Ne tro utila difino, ĉu ne? Mi ŝatos vidi la respondojn.




[2089] junaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/22(Ĵaŭ) 00:12  

junaj folioj...
elmeti la vizaĝon
al ventoblovo



[2090] Re:[2088] [2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/22(Ĵaŭ) 00:51  

> Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ.

Tio dependas de lingvoj. Fakte la angla lingvo liveras multe da unu-silabaj kaj du-silabaj vortoj. Tio ĉi estas la kialo, ke anglalingvaj hajkistoj evitas 17-silabajn hajkojn. Ĉar 17-silaba frazo de la angla povas esprimi pli multe ol 17-silaba frazo de la japana, oni facile perdas streĉitecon de hajko en 17-silaba angla frazo.
Sed ekz. en Esperanto plejmulto el la vortoj havas finaĵon, do ili estas almenaŭ du-silabaj. Ĝenerale dirite, Esperantaj vortoj estas pli longaj (havas pli da silaboj) ol anglaj vortoj. Laŭ mia observo 17-silaba Esperanta frazo esprimas pli-malpli same, kiel 17-silaba japana frazo. Tial mi opinias, ke estas konvene fari Esperantan hajkon per 17 silaboj.

> Mi iufoje demandis, "Do, kio ĝin formigas kiel hajkuo?" Sed la nura respondo estis, "Mi konas ĝin kiam mi ĝin vidas."
> Ne tro utila difino, ĉu ne? Mi ŝatos vidi la respondojn.

Tiu aserto de via amiko ne estas tre utila, sed tamen komprenebla. Komencantoj-hajkoverkantoj ofte faras 17-silaban ne-hajkon (kaj en Esperanto kaj en la japana). Por kompreni kio estas hajko, oni bezonas legi multajn bonajn hajkojn de lertaj hajkistoj.



[2091] Re:[2088] [2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/23(Ven) 02:38  


> Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ.


En pollando pola hajkisto faras hajkon je 17 silaboj en pola lingvo.
Laŭ mi li estas simpla angla imperiisto, supozeble.
(rideto;).


[2092] plene nigra Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/02(Dim) 22:25  

plene nigra tra
vitro... sakurpetalo
sur la manplato



[2093] verdaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/04(Mar) 23:24  

verdaj folioj...
satiĝon ne atingas
mordanta raŭpo



[2094] luman folion Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/05(Mer) 22:23  

luman folion
mordas raŭpo senhalte...
vento tra arbo




[2095] pluvo en majo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/08(Sab) 05:40  

pluvo en majo--
pigo flugas rapide
al hejmo, ĉu jes ?



[2096] vespero varma Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/08(Sab) 22:52  

vespero varma...
furzocimo ĵetita
en dormoĉambron



[2097] sur vendotablo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/09(Dim) 21:56  

sur vendotablo
ĝermoplantoj en potoj...
okuloj brilaj



[2098] kato malvigla Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/10(Lun) 22:24  

kato malvigla...
tra kamparo freŝverda
veturas aŭto



[2099] aroma vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/11(Mar) 23:35  

aroma vento...
biciklante tra urbo
porti florpoton



[2100] nuba vetero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/15(Sab) 16:56  

nuba vetero
tulipoj en ĝardenet'--
bekas papaget'



[2101] verdaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/16(Dim) 23:39  

verdaj folioj...
bicikle por aĉeti
lakton kaj bulkojn



[2102] libroj legotaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/18(Mar) 23:24  

libroj legotaj
senorde stakigitaj...
vento malseka



[2103] puŝi biciklon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/19(Mer) 23:25  

puŝi biciklon
ek al la laborejo...
maja mateno



[2104] nuba ĉielo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/21(Ven) 23:23  

nuba ĉielo
kadrita de fenestro...
hirundo strekas



[2105] frumatene Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/22(Sab) 03:53  

ĵus je la kvina
ĉielo estas luma...
grakas la korvo


[2106] pluveroj batas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/22(Sab) 23:04  

pluveroj batas
tegolojn, foliojn kaj
mian ombrelon



[2107] matena suno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/23(Dim) 13:32  

matena suno
radias al ĝardenet' ...
dormas famili'



[2108] tondi branĉetojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/26(Mer) 23:08  

tondi branĉetojn
po unu de stirako...
verda sunlumo



[2109] glaciiĝema Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/28(Ven) 23:23  

glaciiĝema
komputila ekrano...
maja malvarmo



[2110] pola inundo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/29(Sab) 14:21  

pola inundo...
homoj, kiuj sendomaj
evakuantoj


[2111] jen... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/29(Sab) 20:18  

jen posttagmeze
suno leviĝas alte...
irid' kun vento


[2112] kun kapaŭdilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/29(Sab) 23:49  

kun kapaŭdilo
flose en muziksono...
en tagdormeton



[2113] glaso da akvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/30(Dim) 23:58  

glaso da akvo
sur kuireja tablo...
latir' odora




[2114] nerve atendi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/31(Lun) 23:57  

nerve atendi
retmesaĝon respondan...
maja ekstremo



[2115] nigraj tegoloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/01(Mar) 23:27  

nigraj tegoloj
jen emajle malsekaj...
pluvduŝo daŭras



[2116] homa genaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/02(Mer) 22:56  

homa genaro
generas amosenton...
blanka ĉemizo



[2117] la brakhorloĝon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/03(Ĵaŭ) 23:51  

la brakhorloĝon
ne trovis dum semajno...
nuba krutaĵo



[2118] akvumi florojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/04(Ven) 22:29  

akvumi florojn
per verda aspergilo...
baldaŭ somero



[2119] kuleri pecon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/05(Sab) 22:31  

kuleri pecon
da pudingo helflava...
verda bulvardo



[2120] pluveraj sonoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/06/06(Dim) 22:50  

pluveraj sonoj
amasiĝinte faras
noktan trankvilon



[2121] varmegaj tagoj Aŭtoro: akvo Dato: 2010/06/12(Sab) 03:01  

varmegaj tagoj
meti mallongajn ĵinzojn...
lakto kun frago



[2122] jen... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/06/19(Sab) 16:37  

pluvo post belaj
tagoj, mi sentas bone...
jen ruĝaj floroj


[2123] de branĉo pendas rozo... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/06/26(Sab) 13:47  

malseka maten'
de branĉo pendas rozo...
plenĉiela nub'


[2124] svaga soleco Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/01(Ĵaŭ) 11:25  

svaga soleco
vagas ĉirkaŭ hortensio ...
pluva ĝardeno


[2125] Re:[2124] svaga soleco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/07/01(Ĵaŭ) 23:51  

Bonvenon! Mi ĝojas, ke vi kontribuas ankaŭ al ĉi tiu afiŝejo.

> svaga soleco
> vagas ĉirkaŭ hortensio ...
> pluva ĝardeno


[2126] tason da teo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/03(Sab) 15:40  

suna mateno
en ĝardeno floras roz'...
tason da teo


[2127] bela somero Aŭtoro: Pako Dato: 2010/07/04(Dim) 10:19  

floroj ridega
folioj portas la verdaj
somero ĉi tie


[2128] serena bluo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/04(Dim) 10:31  

serena bluo
el fendeto de nuboj...
apude somer'


[2129] kie da horo Aŭtoro: Pako Dato: 2010/07/04(Dim) 12:45  

Suno kaj luno
tagon iras senbrui
kie trovu horo


[2130] en ĝardeneto Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/04(Dim) 17:55  

en ĝardeneto
kuŝiĝas mia filet'...
lilioj flavaj



[2131] El la libro "Ibere libere" Aŭtoro: Liven Dek Dato: 2010/07/05(Lun) 03:05  

Tiktake hantas
noktomeze la horloĝ'
dum tempo lantas.


[2132] flugila formik' Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/05(Lun) 18:53  

flugila formik' ...
nokta lumo finiĝas
viva finiĝo


[2133] en kvieta mateno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/10(Sab) 13:56  

blua ĉielo
en kvieta mateno...
fila biciklo


[2134] staras klininta turo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/10(Sab) 23:27  

someraj herboj...
staras klinita turo
de rusta fero


[2135] Lilioj Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2010/07/14(Mer) 09:56  

Liliojn flavajn
mi ade enteriĝas.
Ŝvitgutoj fluas.


[2136] Ruĝa Ĉielo Vespere.... Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2010/07/14(Mer) 10:02  

La ombroj kuras
celante la orienton.
Ruĝa ĉielo.


[2137] korvo sur drato Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/15(Ĵaŭ) 17:53  

korvo sur drato
dufoje grakas grakas...
somera inund'


[2138] tagiĝas iom poste... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/17(Sab) 11:16  

frua mateno
tagiĝas iom poste...
somera aer'


[2139] ventas strange Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/19(Lun) 06:13  

eka somero...
ventas strange trankvile
ekster fenestro


[2140] somera sonĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/20(Mar) 22:47  

ama kaj morta
ombroj fandiĝas kune ...
somera sonĝo


[2141] sur nubo blanka Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/22(Ĵaŭ) 22:01  

ĉiel' somera...
rajdas imago mia
sur nubo blanka


[2142] aromas lavend' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/24(Sab) 02:29  

varmegaj tagoj
ŝvitas al la ĉemizo...
aromas lavend'


[2143] sorbi ŝorbeton Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/25(Dim) 12:50  

sorbi ŝorbeton...
evitante sunlumon
bakanta dorson



[2144] cikadoj zumas Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/28(Mer) 17:14  

cikadoj zumas...
ĉiom da vivaĵoj kaj mi
unuiĝos


[2145] fore tondrado Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/30(Ven) 07:17  

fore tondrado...
mian vizaĝon lavas
najbara pluvo



[2146] verda ĝardenet' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/07/31(Sab) 14:09  

verda ĝardenet'
ruĝaj rozoj ekfloras...
gutas akvo


[2147] somera luno Aŭtoro: verbum Dato: 2010/07/31(Sab) 22:45  

somera luno...
hajkojn per esperanto
mi penas verki


[2148] Re:[2147] somera lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/08/01(Dim) 09:38  

Mi ŝatas ĉi tiun pecon. Estas trafa tranĉiteco. Elekto de la sezonvorto "somera luno" reliefigas la scenon pli impresa.

> somera luno...
> hajkojn per esperanto
> mi penas verki


[2149] flama tagmezo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/08/02(Lun) 18:14  

flama tagmezo...
akvopestoj ellasas
vezikojn sobre

*****
akvopesto = komuna nomo de pluraj genroj el hidrokaridacoj (Hydrocharitaceae): elodeo (Elodea) kaj hidrilo (Hydrilla). Plurjara akvoplanto kun longa, fleksebla tigo kun multaj folietoj radie kreskantaj. Ili forte kreskas en dolĉa akvo (kanalo, rivero, lago ktp).


[2150] Re:[2148] Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/02(Lun) 21:52  

Dankon al via ŝato, mi tre ĝojas. Laŭ iu kajkisto, en somero ni ĝenerale povas verki multajn hajkojn. Verŝajne tio estus vera...

> Mi ŝatas ĉi tiun pecon. Estas trafa tranĉiteco. Elekto de la sezonvorto "somera luno" reliefigas la scenon pli impresa.



[2151] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2010/08/03(Mar) 05:51  

ĉiele lunas
en la somera nokto
kaj eĉ en tago


[2152] momenta tempo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/06(Ven) 15:59  

momenta tempo...
bele aliformiĝas
someraj nuboj




[2153] ho grandioze... Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/07(Sab) 10:33  

ho grandioze...
somera Fuĵi-Monto
nigre sidadas


[2154] pluvegas nokto Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/07(Sab) 16:03  

pluvegas nokto...
kun edzino sidas ĉe
kafejo du horojn


[2155] ho malvarmete... Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/11(Mer) 01:33  

ho malvarmete...
akvo de monta rojo
sonas kviete



[2156] sur riverfundo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/11(Mer) 07:13  

cikadoj zumas...
vitropecoj trembrilas
sur riverfundo


[2157] sur tablo vasta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/08/11(Mer) 17:58  

sur tablo vasta,
libroj kaj kafotaso ...
vespera luno



[2158] nia ligilo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/11(Mer) 23:37  

sangon el ni du
suĉinta dika pulo...
nia ligilo


[2159] Hajkoj por Tetsuo Aŭtoro: Manuel Dato: 2010/08/12(Ĵaŭ) 03:03  

Naciisto ne estas tiu kiu depostulas siajn radikojn, sed kiu neas ilin, Almenaŭ en generacio edukita kun Marco, Heidi, Mazinger Z, la tekno- kaj rok-muziko, kiu konsumas flamenkon kiel etnan muzukon kaj legas la Kiĥoton ĉar oni devigas lin.


aer-radikoj
apenaŭ aeras ni,
vent' de antenoj

ĉu spectrum aŭ MŜ? Aŭ kiel naskiĝis la nova Oriento kaj la nova Eŭropo inter malalt-distingivaj grafikoj. Kaj Hispanio? Eble por halti la perforton de la nova desktra ekstremismo necesas senpolvigi niajn malnovajn aparatojn

ja ĉio eblas
sur la nigra klavaro
la fingroj dancas


[2160] Re:[2159] Hajkoj por Tetsuo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/08/12(Ĵaŭ) 12:41  

Dankon, Manuel, pro via prezento. Tiuj pecoj interesas min.

> ja ĉio eblas
> sur la nigra klavaro
> la fingroj dancas

Eble meti interpunkcion fine de la unua linio (=meti tranĉon) faros la pecon tuj komprenebla kaj impresa.


[2161] en Opol' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/12(Ĵaŭ) 14:46  

matena lumo...
en Opol' mi ripozas
infano gaje


#Opolo troviĝas 300km sude de varsovio


[2162] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/13(Ven) 12:47  

la pul' de John Donne...
ĝi estis mortigita,
naskis poemon

*****
Jonn Danne estis angla poeto.


[2163] tra kanpo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/13(Ven) 22:51  

nu, en opolo
biciklas kun fileto...
tra kanpo ventas


[2164] Papiliaro Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2010/08/17(Mar) 10:52  

Papiliaro
dancas en la aero.
Somera varmo.


[2165] mentan folion Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/17(Mar) 10:54  

mentan folion
en la buŝo tenante...
somero pasas


[2166] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2010/08/17(Mar) 11:05  

Duona luno
flugas super pinarboj.
La vento fajfas.


[2167] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/20(Ven) 10:25  

eĉ duonluno
ekparolus pri amo...
frua aŭtuno



[2168] aŭtuno venas Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/21(Sab) 03:55  

aŭtuno venas
kun malvarma venteto...
kanto de filet'


[2169] Re:[2168] aŭtuno venas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/08/21(Sab) 07:56  

Ha, mi envias vin jam en aŭtuno!
Ĉi tie en Japanio daŭras varmegaj tagoj kun temperaturoj super 35 gradoj celsiaj. Sed, feliĉe, lastatempe matenaj ventetoj portas iomete da malvarmeto.

> aŭtuno venas
> kun malvarma venteto...
> kanto de filet'


[2170] Re:[2169] [2168] aŭtuno venas Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/21(Sab) 23:22  

Mi elkore kompatas vin, Vastalto.
Hodiaŭ Varsovio iom varmetas, tamen ne estas varmega.
Je via sano, mi deziras.

> Ĉi tie en Japanio daŭras varmegaj tagoj kun temperaturoj super 35 gradoj celsiaj. Sed, feliĉe, lastatempe matenaj ventetoj portas iomete da malvarmeto.



[2171] somera fino Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/22(Dim) 20:45  

levante manojn
sola ekdancas infano ...
somera fino


[2172] aranea fadeno Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/26(Ĵaŭ) 23:11  

bela plenluno...
aranea fadeno
tremas en vento



[2173] aŭtuna nubo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/08/28(Sab) 15:33  

tremas branĉetoj
de lilako pro vento...
aŭtuna nubo


[2174] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2010/08/29(Dim) 17:37  

nubo post nubo
makulas la ĉielon.
ekaŭtuniĝas.


[2175] pri sunfloro Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2010/08/30(Lun) 05:09  

Perfekta formo.
Reflektas somersunon,
Sunflorosuno.

Perfekta formo.
Sunomeze spiralo
De universo.

Sunfloro solas.
Tamen, tristan vin, homo,
Gajigi povas.

Sunfloro sola.
Sur kampo karesas ĝin
Zefiro mola.

Flavas la kampo.
Sunflorosunoj gajaj
Ridetas al vi.

Miregas Suno,
Centmiloj da sunetoj
Ĝin postrigardas.

Surteraj sunoj.
Multobligas la lumon
Kiel speguloj.

Oraj teleroj,
Tutplenaj da nutraĵo
Por homoj, bestoj.

Hirta sunfloro
Survestis verdajn korojn,
Danci esperas.



Klinas jam kapojn
La fieraj sunfloroj.
Venas aŭtuno.



[2176] fikcia aŭtun' Aŭtoro: verbum Dato: 2010/08/31(Mar) 12:02  

fikcia aŭtun'...
malbenante varmegon
mi nur mutiĝas


[2177] jen aŭtuna kard' Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/03(Ven) 18:58  

mallumo svenis
ĉi-mateno laciĝis...
jen aŭtuna kard'



[2178] aŭtuna vento Aŭtoro: akvo Dato: 2010/09/04(Sab) 16:22  

aŭtuna vento...
papagetoj batalas
en la kaĝeto


[2179] septembro venis Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/06(Lun) 22:17  

septembro venis
al mil nuancoj de verd'...
kosmo en arbo


[2180] akrarigarde Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/09/06(Lun) 23:21  

akrarigarde
kureti sur asfalto...
restas varmego



[2181] rigardi fulmojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/09/07(Mar) 18:18  

rigardi fulmojn,
kaj sur la transa bordo
kaj sur ĉi-bordo



[2182] cikadoj mortis Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/08(Mer) 23:07  

cikadoj mortis
aŭtoj denove bruas ...
malĝoja sezon'



[2183] pluvo Aŭtoro: urso Dato: 2010/09/10(Ven) 21:10  

pluvo ekfalas,
proksimiĝas aŭtuno,
foriras somer'



[2184] frua mateno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/09/11(Sab) 13:50  

frua mateno
grakas korvo momenton...
malvarma aer'


[2185] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2010/09/14(Mar) 03:01  

flavaj folioj
jam forpelas someron.
venas aŭtuno.


[2186] ĉiumomente Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/14(Mar) 10:59  

ĉiumomente
matena suno farbas
hibiskan vojon


[2187] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2010/09/17(Ven) 05:38  

Junio 2010

Junia frosto,
Triste tremas la plantoj.
Suno sin kaŝas.




Tridekkvar gradoj:
Svenas plantoj, la natur'
Pluvon sopiras.




Pluvas, pluvegas.
Jen ĉielaj kanaloj
Elverŝas akvon.



Pluvas, pluvegas.
La vento furiozas,
Arbojn elteras.



Pluvas, pluvegas.
Ŝtonoj en akvon dronas.
Etas la homo.



Pluvas, pluvegas.
Inundo ĉion kovras.
Sunon ni sopiras.


[2188] aŭtuna suno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/09/18(Sab) 02:03  

aŭtuna suno...
post la pluvo aperis
freŝa aero



[2189] soleca ŝtono Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/18(Sab) 22:23  

soleca ŝtono
sidas fikse vojfranke ...
libela ombro


[2190] kvieta aer' Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/19(Dim) 00:00  

kvieta aer'...
libela ombro sur voj'
tien kaj reen


[2191] libela ombro Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/19(Dim) 00:23  

libela ombro
portiĝis en la vento ...
kien foriris?


[2192] egretardeo! Aŭtoro: verbum Dato: 2010/09/24(Ven) 16:47  

aŭtuna vesper'...
la blanko surprizis min,
egretardeo!



[2193] aŭtuna vento Aŭtoro: akvo Dato: 2010/09/25(Sab) 15:38  

aŭtuna vento...
suna ĉielo blua
nubeto blanka


[2194] ĉieltegmento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/09/29(Mer) 06:09  

ĉieltegmento
alta kaj funde blua ...
homoj rikoltas



[2195] oktobra lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/10/01(Ven) 10:02  

oktobra lumo
modere tra kurteno ...
voĉoj foriris



[2196] aŭtuna luno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/10/02(Sab) 10:30  

en aŭtobuso
pasaĝeroj amindaj...
aŭtuna luno


[2197] tie trankvile Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/02(Sab) 22:44  

aŭtuna ĉiel' ...
viro spiras la spiron
tie trankvile


[2198] la korvo teren Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/08(Ven) 15:31  

oktobra maten'...
etendante la alojn
la korvo teren


[2199] pigoj flugas du... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/10/09(Sab) 16:58  

pigoj flugas du...
foriras post laboro
aŭtoj ŝtopitaj



[2200] malhela lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/10/13(Mer) 09:53  

malhela lumo
el plennuba ĉielo...
ginko solstaras



Arkivo : Hajko en Esperanto (2001 - 2200)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto