Arkivo : Hajko en Esperanto (601 - 800)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[601] Baŝoo-tago Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/28(Dim) 14:18  

Amikoj,

Hodiaŭ (28.11.2004) estas la datreveno de la morto de Majstro Baŝoo, laŭ la Gregoria kalendaro. En honoro de la tago, mi tradukis hajkon de Issa kaj ankaŭ verkis unu.

Mi esperas, ke ili plaĉas al vi!!


bashoo-ki to moosu mo tatta hitori kana
-- Issa (1763-1827)

"Baŝoo-tago,"
oni al mi nur diras;
solega vago...
-- traduko de Leonego


Super la lago
la pluvo softe sonas --
Baŝoo-tago.
-- Leonego


[602] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/30(Mar) 05:38  

La vespa nesto
en pluveto novembra;
kaj mi sen resto...


[603] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/30(Mar) 09:27  

Amikoj,

Antaŭnelonge mi verkis eseeton pri la hajko. La revuo /Komencanto/ eĉ aperigis ĝin en sia 5a nomero de 2004 (p. 6). Sed se vi volas legi ĝin, oni povas ankaŭ trovi ĝin ĉe: <http://groups.yahoo.com/group/Japaneskoj/message/76 >

Mi bonvenas viajn komentojn kaj sugestojn!

Leonego


[604] Re:[600] [598] [596] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/30(Mar) 11:57  

> > > Lunlumo brilas
> > > Dum sonigas je la pordo
> > > Hundo ekbojas
> >
> > Kiu aŭ kio sonigas je pordo?
> > Ĉu iu nekonata frapas la pordon?
>
> Dankon pro via komento! Se vi estus mi, kion vi farus pri ĉi tiu hajko. Jes, iu nekonata, kiu misvojas, frapas la pordon. Kaj pri alia hajko [599] kian opinion vi havas? Dankon.
> >

La misterio de kiu aŭ kio sonigas estas elvoka, miaopinie, sed la gramatiko ne ĝustas por la efekto. Mi eble reverkus:

Lunlumo brilas;
je porda sonorilo
hundo ekbojas...

Sed la inspiro de la hajko estas via. Mi ne volas tro altrudi miajn ideojn...

> Fride pluvadas
> Oranĝruĝaj ombreloj
> flose sporadas
>

La "aromo" de ĉi tiu hajko tre plaĉas al mi. Mi esperas, ke mi ĝuste komprenas la lastan vorton: Dum frida pluvado nur kelkaj homoj aperas. La pluvado estas tiel granda, ke iliaj ombreloj ŝajnas flosi inter la pluveroj... Ĉu tiu ĝustas?



[605] nova tradukprovo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/04(Sab) 04:18  

Jen alia plej ŝata hajko de Baŝoo, kaj mia tradukprovo:

tonboo ya
toritsuki kaneshi
kusa no ue
-- Baŝoo (1644-1694)

La odonato,
ĝi ne tenas l' herberon
eĉ post penado...
-- traduko de Leonego


[606] Re:[605] nova tradukprovo Aŭtoro: minosun Dato: 2004/12/04(Sab) 16:10  

> Jen alia plej ŝata hajko de Baŝoo, kaj mia tradukprovo:
>
> tonboo ya
> toritsuki kaneshi
> kusa no ue
> -- Baŝoo (1644-1694)
>
> La odonato,
> ĝi ne tenas l' herberon
> eĉ post penado...
> -- traduko de Leonego

Kiel aminda, la odonato! Ĝi kondukas min al mia infaneco, en kiu mi ofte ludis kun odonatoj... Sed nun mi tro malofte vidis ilin, bedaŭrinde... Tiu ĉi traduko ege plaĉas al mi.

Mi multe dankas vin pro viaj komentoj pri miaj du hajkoj. Pri "ombreloj" vi havis ĝustan sperton kaj mi ĝojas ke vi ŝatas ĝin. Kaj pri "hundo" mi akceptas vian reverkon.

Mi legis vian brilan artikolon "Kiel legi hajkon". Ĝi donis al mi multajn informojn, gravajn kaj utilajn. pri la hajko. Ĝi sugestis ne nur kiel legi hajkon, sed ankaŭ kiel verki ĝin. Bona eseeto! Sed ne eta efiko!


[607] Noktomezon en la subetaĝo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/08(Mer) 12:22  

Vintra pluveto;
arane' muŝon kaptas
en sia reto...


[608] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/08(Mer) 14:48  

Senluma domo;
inter pluveroj kuras
la prociono...


[609] Tradukprovo el Santooka Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/09(Ĵaŭ) 21:45  

oshoogatsu no karasu kaa-kaa
-- Santooka (1882-1940)

Ĉe novjar'
korvo --
kara'!
-- traduko de Leonego



[Nova eksperimento por mi -- traduko el liberritma hajko de Taneda Santooka. Mi denove tradukas laŭ la principoj de la Hajkista Klubo...]


[610] Hajko de Seishi Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/12(Dim) 11:41  

Jen mia nova tradukprovo, hajko de Yamaguchi Seishi...


natsu no kawa
akaki tessa no
hashi hitaru
-- Seishi (1901-1994)

River' somera
mergas la ruĝan finon
de ĉeno fera...
-- traduko de Leonego


[611] Re:[610] Hajko de Seishi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/12/12(Dim) 23:14  

Kara Leonego!
Mi ĉiam ĝojas pro viaj trdukaĵoj de la hajkistoj, kiujn mi ŝatas.

> > River' somera
> mergas la ruĝan finon
> de ĉeno fera...
> -- traduko de Leonego



[612] Re:[611] [610] Hajko de Seishi Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/12(Dim) 23:40  

Multajn dankojn pro viaj afablaj vortoj, kara Vastalto!

Kaj nur nomu al mi viajn plej ŝatajn hajkistojn, kaj mi klopodos traduki plu el ili. :)


> Kara Leonego!
> Mi ĉiam ĝojas pro viaj trdukaĵoj de la hajkistoj, kiujn mi ŝatas.
>
> > > River' somera
> > mergas la ruĝan finon
> > de ĉeno fera...
> > -- traduko de Leonego
>


[613] Hajkoj por Zamenhof-tago Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/16(Ĵaŭ) 03:34  

Vintra mistero --
sub la neĝoj nun dormas
verda espero...

Ĉiamverdaĵoj,
la branĉoj kaptas stelojn
en siaj maŝoj...

Venteto frida
blovas tra neĝa mondo;
krio homida...


[614] Alia prova traduko el Baŝoo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/18(Sab) 16:06  

hito mo minu
haru ya kagami no
ura no ume
-- Baŝoo (1644-1694)

Printempo de ul'
ne vidata: prunfloroj
dorse sur spegul'...
-- traduko de Leonego


[Mi verkis la tradukon tro rapide, kaj ĝi ne tute plaĉas al mi. Precipe la vira rimo ul'/spegul'. Ĉu iuj ajn komentoj aŭ sugestoj??]


[615] du vintraj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/23(Ĵaŭ) 09:21  

Stelnokto ĉarma;
vaporo ekvolviĝas
el l' kuvo varma...

Kristnaska kakto
purpure floras -- nova
bombo en Irako...


[kristnaska kakto -- Schlumbergera bridesii; kakto originale el Sud-Ameriko kiu floras dum decembro kaj januaro. Oni povas trovi bildon ĉi tie: http://www.fernlea.com/xmas/cactinfo.htm aŭ ĉi tie: http://bild.admin.kth.se/display/showpic_UK.php?NAME=1710]



[616] Nova tradukprovo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/26(Dim) 13:43  

te o tsuite
uta mooshiguru
kawazu kana
-- Sookan (1460? - 1540?)

Premante manojn
sur la planko, poemon
ricitas rano.
-- traduko de Leonego

[Mia traduko estas ne tute "laŭ HKa", sed mi esperas ke ĝi ankoraŭ plaĉas al vi. :) ]


[617] La unua neĝo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/12/31(Ven) 12:37  

(hajko)
Juvelaj steloj
ĉirkaŭas vintran lunon;
ventetaj ŝveloj...

(senrjuo)
Je la neĝeroj
kalvulo revadas de
siaj harflokoj.

(tankao)
Punte de neĝo
pristerniĝas gazono;
silent' profunda,
plena je anticipo
regas super la domo.


[Mi esperas, ke la apero de senrjuo kaj tankao ne ĉagrenas ĉi tie! :) ]


[618] Mi volas vin trasuki ti ĉiu hajko. Aŭtoro: Juu. F Dato: 2004/12/31(Ven) 15:58  

生涯は文字を書くこと秋の蝉 田中裕明

Hierau,S-ro TANAKA Yuumei mortis.Li estas fama kaj juna hajkisto.Mi konatis lin en mia kunabineco.Mi estas senvorta malĝoja,ke li mortis en nur 45jaraj junuleco.
Bonvole traduki lia hajko,mi petas.


[619] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/12/31(Ven) 17:16  

de elpendaĵo
viro balaas ritme
ĉi-jaran polvon

---
Multajn dankojn al ĉiuj vizitantoj de la afiŝejo.



[620] Re:[618] Memore al TANAKA Hiroaki Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/12/31(Ven) 18:12  

dono miti mo
iezi to omohu
genge kana
--- TANAKA Hiroaki (japana hajkisto, 1959-2004)

ĉiu vojeto
ŝajnas konduki hejmen -
jen astragaloj
--- tradukita de Vastalto

*astragalo: plur-jara herbo el fabacoj, kun ruĝ-violaj floretoj.
foto ĉe http://ja.wikipedia.org/wiki/%E7%94%BB%E5%83%8F:Renge01.jpg

---
Kara Juu!

> &#65533;カ&#65533;U&#65533;ヘ&#65533;カ&#65533;&#65533;&#65533;&#65533;&#65533;&#65533;&#65533;ュ&#65533;ア&#65533;ニ&#65533;H&#65533;フ&#65533;・amp;#65533;@&#65533;c&#65533;&#65533;&#65533;T&#65533;&#65533;

Oni ne povas uzi la japanajn literojn en tiu ĉi afiŝejo. Bonvole reskribu la hajkon en la latinaj literoj.



[621] Mia vivo Aŭtoro: Juu. F Dato: 2004/12/31(Ven) 23:09  

Syougai-ha
Moji-wo-kakukoto
akino semi TANAKA Yuumei(JAPANA Hajkisto 1959-2004)

Mia vivo
skurivi letelojn
cikad' en autun'(Juu tradukis)

Mi bedaŭrindas ne povas traduki lerte,ne rimi.


[622] Novjaraj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/01(Sab) 15:21  

Tago novjara;
la noktomezon tranĉas
trembril' stelara...

Novjar' tagiĝas
oranĝe, kaj ĉi tio
por mi sufiĉas...

Novjara tago,
kun maldika glacio
sur eta lago...


[Ĉiaj bondeziroj por vi dum la jaro 2005!! -- Leonego]


[623] Novjara revo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/01(Sab) 15:54  

Amikoj,

Dum la nova jaro, mi revas verki etan "kigaron" (saijiki) de esperantaj hajkoj. Kigaro estas antologio de hajkoj ordigitaj laŭsezone. Oni tradicie subdividas la kvin sezonajn sekciojn en sep grupojn.

Al la japanparolantoj kiu legas ĉi tiu afiŝejo, mi demandas ĉu la jenajn tradukojn de la sekciaj nomoj taŭgas:

Jikoo -- La sezono
Tenmon -- La ĉielo
Chiri -- Pejzaĝo
Gyooji -- Okazaĵoj
Seikatsu -- Vivo
Doobutsu -- Bestoj
Shokubutsu -- Plantoj


Multajn dankojn! Kaj mi bonvenas retpoŝte iujn ajn sugestojn por mia projektata kigaro.

Novjaran feliĉon al ĉiu!

Leonego


[624] Re:[620] [618] Memore al TANAKA Hiroaki Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/01(Sab) 16:14  

> dono miti mo
> iezi to omohu
> genge kana
> --- TANAKA Hiroaki (japana hajkisto, 1959-2004)
>
> ĉiu vojeto
> ŝajnas konduki hejmen -
> jen astragaloj
> --- tradukita de Vastalto
>
> *astragalo: plur-jara herbo el fabacoj, kun ruĝ-violaj floretoj.
> foto ĉe http://ja.wikipedia.org/wiki/%E7%94%BB%E5%83%8F:Renge01.jpg
>

Mi ne povas komenti sur la originala, sed mi opinias vian tradukon belega hajko, Vastalto. Multajn dankojn!


[625] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/01(Sab) 16:58  

nova mateno -
amaso da tegmentoj
kun punta neĝo



[626] Re:[621] Mia vivo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/01(Sab) 17:10  

Kara Juu! Bonvole permesu al mi provi mian tradukon.

tra l' tuta vivo
literojn mi skribadas -
cikad' aŭtuna
--- traduko de Vastalto

-----
> Syougai-ha
> Moji-wo-kakukoto
> akino semi TANAKA Yuumei(JAPANA Hajkisto 1959-2004)
>
> Mia vivo
> skurivi letelojn
> cikad' en autun'(Juu tradukis)



[627] Re:[622] Novjaraj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/01(Sab) 20:31  

Kara Leonego! Dankon por viajn kontribuaĵojn.
Jen mia ŝatata peco:

> Novjar' tagiĝas
> oranĝe, kaj ĉi tio
> por mi sufiĉas...

Jes, centfoje jes. Oni vidas tagiĝon kun trankvila koro, volvite en la sino de la naturo.
Mi vivas. Estas feliĉe, ke mi estas viva en la nova jaro.



[628] kigaro Aŭtoro: Juu. F Dato: 2005/01/01(Sab) 22:45  

Mi havas "gendai-saijiki"(moderna kigaro),verkita de KANEKO Touta,KURODA Momoko,kaj NATSUISHI Banya.
Ĝi estas tute moderna,Ĉar mi uzas,sed oni pensas tro moderna.Mi ne scias multaj tradika ulo k.t.p,

Kigaro,montras min tradika kuturo.


[629] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/02(Dim) 09:32  

novjaraj steloj
ĉieliras - kaj ankaŭ
homaj esperoj



[630] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/03(Lun) 23:31  

portante sakon
da folihumo nigra -
la tria tago



[631] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/04(Mar) 09:14  

Bildo ekrana
de barko en la arboj --
novaĵ' tsunama...


[632] Re:[623] Pri hajkalmanako Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/04(Mar) 11:13  

Kara Leonego! Mi elkore deziras vian sukceson en verkado de hajkalmanako (aŭ kigaro).

> Oni tradicie subdividas la kvin sezonajn sekciojn en sep grupojn.
> (...)
> Jikoo -- La sezono
> Tenmon -- La ĉielo
> Chiri -- Pejzaĝo
> Gyooji -- Okazaĵoj
> Seikatsu -- Vivo
> Doobutsu -- Bestoj
> Shokubutsu -- Plantoj

La subdivido estas ĝenerale bona. Kvankam multaj hajkalmanakoj en Japanio prenas iom aliajn subdividojn, la verko, kiun Juu menciis en 628, kaj kelkaj aliaj prenas la subdividon saman al vi.
Pri esperanta traduko la via estas bona, sed mi metas mian provon:

Jikoo -- sezono kaj tempo
Tenmon -- ĉielaj kaj atmosferaj fenomenoj
Chiri -- teraj fenomenoj
Gyooji -- festoj kaj kutimaj okazaĵoj
Seikatsu -- vivo kaj homaj agadoj
Doobutsu -- bestoj
Shokubutsu -- plantoj



[633] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/04(Mar) 22:40  

lavomaŝino
laŭte ripete bruas -
la kvara tago



[634] Nova tradukprovo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/05(Mer) 12:46  

kesa aki ya
miiru kagami ni
oya no kao
-- Kijoo (1865-1938)

Aŭtuna tago;
el spegul' min rigardas
patra vizaĝo...
-- traduko de Leonego


[635] Tradukoj el Seishi Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/07(Ven) 07:24  

karikari to
tooroo hachi no
kao o hamu
-- Seishi (1901-1993)

Kun knara krakmaĉ'
manĝiĝas de la manto
abela vizaĝ'...
-- traduko de Leonego



shini kereba
yami tachikomuru
hotaru kago
-- Seishi (1901-1993)

Dum ili mortas,
en kaĝo de lampiroj
obskur' plifortas...
-- traduko de Leonego


[Mi ne certas pri la dua, sed la unua traduko tre plaĉas al mi...]


[636] Kio estas "Kamado" Aŭtoro: Juu. F Dato: 2005/01/08(Sab) 16:26  

En kigaro,troviĝas la vorto "kamado-neko"(vintro animaro)
Kato,kiu estas en "kamado" kaj vermiĝi sin.Tiu estas "kamado-neko"

Mi vidis KAMADO,sed ne funkcias.


[637] Re:[636] Kio estas "Kamado" Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/09(Dim) 11:41  

> En kigaro,troviĝas la vorto "kamado-neko"(vintro animaro)
> Kato,kiu estas en "kamado" kaj vermiĝi sin.Tiu estas "kamado-neko"

La japana "kamado" estas "forno", pli detale "kuireja forno" en esperanto.
En la nuntempa Japanio oni preskaŭ ne trovas "kamado"-n, kiu estis uzata ankaŭ en la domo de mia infanaĝo.

Jen ekzemplo de TOMIYASU Huusei:

nani mo kamo
sitte woru nari
kamado-neko
--- TOMIYASU Huusei (1885-1979)

ĉion ĝi vidas,
notu, ĉion ĝi scias -
kato ĉe forno
--- tradukita de Vastalto



[638] Re:[632] [623] Pri hajkalmanako Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/11(Mar) 01:16  

>
> La subdivido estas ĝenerale bona. Kvankam multaj hajkalmanakoj en Japanio prenas iom aliajn subdividojn, la verko, kiun Juu menciis en 628, kaj kelkaj aliaj prenas la subdividon saman al vi.


Multajn dankojn pro viajn komentojn, Vastalto! Sed mi nun estas scivola -- se la subdividoj kiujn mi uzas ne estas la plej kutimaj, kiuj aliaj subdividoj uziĝas?

Mi uzis tiujn subdividojn plejparte ĉar ili okazas plej ofte en anglaj raportoj pri japanaj saijiki. Sed mi ne devas uzi ilin, se aliaj pli taŭgas...


[639] Tre prova traduko el Issa... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/01/11(Mar) 02:25  

ume ga ka ya
donata ga kitemo
kakejawan
-- Issa (1763-1828)

Mumearomo!
Fendita tas' por iu
ĉe mia domo...
-- malneta traduko de Leonego

[Mi ne certas pri mia traduko, sed la originala estas certe ĉarma hajko. Precipe kiam oni memoras, ke "Issa" povas signifi "Unu tetaso"...

Mi bonvenas viajn komentojn/sugestojn!]



[640] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/11(Mar) 19:07  

alten en vento
soras mevo soleca -
ponto en frosto



[641] Re:[638] Pri subdivido Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/12(Mer) 16:31  

> Sed mi nun estas scivola -- se la subdividoj kiujn mi uzas ne estas la plej kutimaj,
> kiuj aliaj subdividoj uziĝas?

Mi havas 5 titolojn de hajkalmanakoj.
Kaj mi esploris en retpaĝoj kaj trovis plurajn titolojn (ne ĉiujn!).
Mi klasifikis sume 23 titolojn en 7 tipojn. Jen la rezulto.

tipoj de subdivido:
(A) jikou/tenmon/tiri/seikatu/gyouzi/doubutu/syokubutu
--> 8 titoloj (2)
(B) jikou/tenmon/tiri/seikatu/gyouzi/dousyokubutu
--> 1 titolo (0)
(C) jikou/tenmon/tiri/doubutu/gyouzi/seikatu
--> 1 titolo (0)
(Ĉ) jikou/tenmon/tiri/zinzi/syuukyou/doubutu/syokubutu
--> 9 titoloj (3)
(D) jikou/tenmon/tiri/zinzi/doubutu/syokubutu/gyouzi-itiran
--> 1 titolo (0)
(E) jikou/tenmon/tiri/zinzi/gyouzi/kizitu/doubutu/syokubutu
--> 1 titolo (0)
(F) dividita laŭ monatoj sen subdivido
--> 2 titoloj (1)

* la nombro en krampoj montras la titolojn, kiujn mi havas.
** specifaj kategorioj por la tipoj (Ĉ)-(E):
/zinzi/--- homaj aferoj (homa vivo kaj kutimaj okazaĵoj)
/syuukyou/--- religiaj aferoj (religiaj oazaĵoj kaj mortotagoj)
/kizitu/--- mortotagoj de famuloj kaj eminentaj hajkistoj

Mi ne havas detalan scion pri hajkalmanako kaj subdivido.
Sed al mi ŝajnas, ke la tipo (A) estas uzata de hajkistoj influataj de la "Gendai Haiku Kyoukai"(Moderna Hajko-Asocio) de Japanio.
Kaj ke la tipo (Ĉ) estas uzata de hajkistoj, kiuj prenas tradicion de "renku".
Tamen tiuj ĉi asertoj estas tute ne certaj. Do estu singarda!



[642] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/13(Ĵaŭ) 23:03  

lumas nur arboj
flave iluminitaj -
strato en frosto



[643] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/01/26(Mer) 09:04  

rigidas alte
jen nuda arbo - pezas
helikoptero


[644] Kelkaj vintraj hajkoj... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/02/11(Ven) 17:03  

[La jenaj estas el mia kajero. Mi pardonopetas pro mia silentoj. Mi esperas, ke la hajkoj plaĉas al vi!]

Vintre pluvadas,
ne neĝas -- kaj mi tion
jes kaj ne ŝatas...

Glaciaj flokoj
sur l' tabuloj -- min premas
oldaj mensogoj...

Neĝo unua
de l' nova jar' -- volviĝas
venteto brua...

Sovaĝa heĝo --
piedsignoj kuniklaj
en fanda neĝo...

Okulaj lumoj --
malaperas blanka kat'
inter neĝdunoj...


[645] Neko no koi Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/02/16(Mer) 16:38  

Unu el mia plej ŝata printempa /kidai/ (sezona temo) estas neko no koi, aŭ "La amo de kato(j)". Mi ne tute certas pri la kialo. :)

Kvankam katoj sekskuniĝas tra la tuta jaro, en frua printempo oni aparte notas iliajn am(or)ajn kriojn. La temo estas malnova en hajkumado. Mi donis ekzemplojn el Bashoo kaj Issa (po unu), kaj kelkajn el mi, kiuj ilustras diversajn manierojn por esprimi la temon Esperante.


neko no koi
yamu toki neya no
oborozuki
-- Bashoo (1644-1694)

La kata amo
paŭzas, dum brumas luno
en la dormĉambro.
-- traduko de Leonego

nete okite
ooakubi shite
neko no koi
-- Issa (1763-1827)

Post la dormado
kun oscedeg' vekiĝas --
l' amo de kato.
-- traduko de Leonego


La kata amo --
mi rigardas eksteren
nur en piĵamo.

Mallumaj stratoj
de nebuloj hantiĝas;
l' amo de katoj...

Kato amoras
tra l' tuta nokto krie,
kaj mi laboras...

Katoj kuniĝas
sub la lunarko, ĝis nur
krioj vestiĝas.

La kato dika
ekamindumas lente --
ĉu ja komika?

Eĉ l' edzo kata
ne trovas fruan pluvon
esti malŝata...



[646] Harusame Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/02/26(Sab) 14:50  

/Harusame/ estas printempa kigo, kiu signifas "printempa pluvo". Jen kelkaj provaj tradukoj:

harusame ya
monogatari yuku
mino to kasa
-- Buson (1716-1784)

Printemppluv' mole;
mantelo kaj ombrelo
iras parole.
-- traduko de Leonego

harusame ya
neko ni odori wo
oshieru ko
-- Issa (1763-1827)

Printemppluvado;
knabineto instruas
danci al l' kato.
-- traduko de Leonego

harusame ya
kasa takahiku ni
watashibune
-- Shiki (1867-1902)

Printemppluv' falas;
ombreloj alte, sube
sur l' pramo staras.
-- traduko de Leonego


[647] Mi komencas "Blog"-on. Aŭtoro: Juu. F Dato: 2005/03/12(Sab) 19:08  

http://blog.goo.ne.jp/marto9
Bonvole visiti kaj skribi ĉiam per E.
Se mi misskribis bonvole instrui.


[648] Re:[646] Harusame Aŭtoro: Zmitro Dato: 2005/03/18(Ven) 22:43  

> > harusame ya
> neko ni odori wo
> oshieru ko
> -- Issa (1763-1827)
> > Printemppluvado;
> knabineto instruas
> danci al l' kato.
> -- traduko de Leonego

Mi skribus unuan linion:
Printempa pluvo
a
Printempa pluvad'
tiel estas pli legebla.



[649] Sen titolo Aŭtoro: Zmitro Dato: 2005/03/18(Ven) 22:46  

[belaruse]
&#1047;&#1086;&#1088;&#1082;&#1110; &#1083;&#1110;&#1093;&#1090;&#1072;&#1088;&#1086;&#1118;.
&#1042;&#1077;&#1095;&#1072;&#1088;&#1072;&#1084; &#1075;&#1086;&#1088;&#1072;&#1076; &#1076;&#1091;&#1084;&#1072;&#1077;,
&#1064;&#1090;&#1086; &#1105;&#1085; &#8212; &#1085;&#1077;&#1073;&#1072;.
(Julia ゙astak)

Steloj &#8212; lanternoj.
Nokte urbo pensas, ke
リi estas 詈el'.
(esperantigis mi)


[650] Renkontoj tra la jaro Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/03/19(Sab) 05:53  

[La jenaj hajkoj, kun unu escepto, aperis en la februara 2005 n-ro de /Literatura Foiro/, p. 49.]

Kardinalino*
krakigas bersemeron,
manĝas sen timo.

Obskuraj stratoj;
tra la pluvado sonas
amo de katoj...

Printempo hela --
sur l' eksterdoma lampo
nesto pasera...

Nigraj ranidoj
en flak' sekiĝa svarmas,
mortontaj ritoj...

El tondilbruo**
bufeto rampas kure --
kia detruo!

Mi sen deziroj...
Super gazon' trembrilas
kelkaj lampiroj.

Moskito zumas
super nuda femuro,
ŝviton gustumas...

Rubaĵamaso;
gaje akrido ĉirpas
sur plasta taso.

Aŭtoj fluadas;
ĉu cervo ĝin sopiras
dum ĝi nomadas?

Venteta frido;
malantaŭ kurkurbego
kaŭras katido.

Kandelo brulas;
tra la nokto senstela
strigo ululas...

Post la sciuroj
birdnutrilon vizitis
estas nur spuroj.***


[Notoj:
* Kardinalo ĉi tie estas la nordamerika kardinalbirdo (Cardinalis cardinalis).
** Tondilo estas ĉi tie gazontondilo.
*** Ĉi tiu hajko ne aperis en Literatura Foiro. Me ne certas pri la kialo...]


[651] Pluaj printempaj sezonovortoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/03/20(Dim) 18:03  

Jen kelkaj provaj tradukoj de hajkoj kun diversaj printempaj sezonovorto:

** printempa vento/brizo (harukaze) --

harukaze ya ushi ni hikarete Zenkooji
-- Issa (1763-1827)

Printempa brizo --
de bovo kondukiĝis
al Zenkoĵio...
-- traduko de Leonego

[Ne tute laŭ la principioj de la Hajkista Klubo, sed la hajko estas tiel ĉarma, ke mi devis provi traduki ĝin. Zenkoĵio estas mia prova esperantigo de la japana "Zenkooji". Zenkooji estas famega budhisma templo en la urbo de Nagano. Laŭ miaj libroj, ĉiu pia japana budhano devus pilgrimi al Zenkooji iam dum sia vivo.

La hajko de Issa aludas rekonton de maljuna virino loĝante proksime al Nagano, kiu ĵuris ke ŝi neniam vizitos Zenkooji. Iam ŝi lavis vestojn. Dum peco de ŝtofo sekiĝis sur ŝnuro, bovo preteriris, kroĉante la ŝtofon sur sia korno. Kiam la virino kuris post la bovo, ĝi ankaŭ kuris. La virino kuris kiel eble plej rapide, sed ne povis kapti la bovon. Subite ŝi trovis, ke ŝi estis en Zenkooji, starante antaŭ imaĝo de la Budho. Kaj ŝi ekgenuiĝis dum nova pieco ŝvelis en ŝia brusto...]


** neĝo degela (yukidoke) --

yuki tokete mura ippai kodomo kana
-- Issa (1763-1827)

Neĝo degelas,
kaj plene la vilaĝ' kun
infanoj ŝvelas.
-- traduko de Leonego


** papilio (choo) --

tsurigane ni tomarite nemuru kochoo kana
-- Buson (1716-1783)

Sur l' sonorilo
templa sidas papili'
nun en trankvilo.
-- traduko de Leonego


** kolzfloroj (na no hana) --

na no hana no naka wo asama no koburi kana
-- Issa (1763-1827)

La kolzo floras,
kaj fulmo de Asama
demeze bolas.
-- traduko de Leonego

[Asama estas fama aktiva volkano.]


** sakuro/sakuraj floroj (sakura)

daimyoo wo uma kara orosu sakura kana
-- Issa (1763-1827)

La daimio
deviĝas de ĉevalo --
sakurgracio!
-- traduko de Leonego

[Mi uzis "sakuro" ĉi tie en la japana senco, kiu signifas la floron, ne la arbon.]



[652] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/21(Lun) 18:57  

Mi provis traduki el rusaj tradukoj de japana? aŭtoroj

Libelo flugas
kaj ne povas kruciĝi
al herba tig'




[653] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/21(Lun) 18:58  

Muska tobŝtono.
Sub ĝi - ĉu sonĝe ĝu ne -
preĝas iu voĉ'


[654] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/21(Lun) 19:00  

Jena strangaĵo -
Sur senaroma floro
Sidas papili'


[655] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/21(Lun) 19:03  

Petalij falas.
Verŝis kamelia flor'
akvan guteton


[656] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/21(Lun) 19:10  

Kukolo krias.
tra densa bambuaro
fluas luna nokt'


[657] la 20-a de marto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/21(Lun) 22:39  

la ter' skuegis -
panjo tra telefono
en tag' printempa



[658] Re:[652] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/21(Lun) 22:45  

Saluton, Juve !

> Mi provis traduki el rusaj tradukoj de japana? aŭtoroj

Ĉu vi bonvolas aldoni la aŭtornomojn de la tradukitaj hajkoj ?
Ĉiuokaze mi ĝojas pro via klopodo.



[659] Re:[650] Renkontoj tra la jaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/21(Lun) 22:55  

Dankon, Leonego !

> [La jenaj hajkoj, kun unu escepto, aperis en la februara 2005 n-ro de /Literatura Foiro/, p. 49.]

Mi tre ĝojas pro tio, ke pli kaj pli aperas hajkoj japaneskaj en ties vera senco.
Tiuj ĉi hajkoj kuraĝigas min, pruvante ke la hajkeco, la kerna esenco de hajko, estas komprenata ne nur de japanoj sed ankaŭ de diversaj nacianoj.



[660] Re:[649] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/21(Lun) 23:04  

Bonvenon, Zmitro !

> [belaruse]
> &#1047;&#1086;&#1088;&#1082;&#1110; &#1083;&#1110;&#1093;&#1090;&#1072;&#1088;&#1086;&#1118;.
> &#1042;&#1077;&#1095;&#1072;&#1088;&#1072;&#1084; &#1075;&#1086;&#1088;&#1072;&#1076; &#1076;&#1091;&#1084;&#1072;&#1077;,
> &#1064;&#1090;&#1086; &#1105;&#1085; &#8212; &#1085;&#1077;&#1073;&#1072;.

Mi ĝojas vidi ankoraŭ novan hajkoamanton.
Mi bedaŭras, ke tiu ĉi afiŝejo povas montri, aŭ garantias montri, nur askiajn literojn.



[661] Re:[647] Mi komencas "Blog"-on. Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/21(Lun) 23:26  

Saluton, Juu !

> http://blog.goo.ne.jp/marto9
> Bonvole visiti kaj skribi ĉiam per E.
> Se mi misskribis bonvole instrui.

Estas bona ideo komenci "blog"-on en Esperanto por ekzercado.
Daŭrigado donos al vi forton.



[662] Re:[658] [652] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2005/03/22(Mar) 21:40  

> Saluton, Juve !
>
> > Mi provis traduki el rusaj tradukoj de japana? aŭtoroj
>
> Ĉu vi bonvolas aldoni la aŭtornomojn de la tradukitaj hajkoj ?
> Ĉiuokaze mi ĝojas pro via klopodo.
>
Mi ne scias skribi la nomon esperante - eble tiel: Basjo?


[663] Prova traduko el Seishi Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/03/26(Sab) 10:45  

kugi uteru tenshu no teashi tsuyu no kaho
-- Seishi (1901-1993)

Korp' de l' Sinjoro
kun najloj enbatitaj --
roso sur floro.
-- traduko de Leonego



[664] Re:[663] Prova traduko el Seishi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/31(Ĵaŭ) 16:19  

La japana "kaho" signifas florĝardenon.
Do, estus pli bone, ke la tria verso estu "rosoj sur floroj".

> kugi uteru tenshu no teashi tsuyu no kaho
> -- Seishi (1901-1993)
> > Korp' de l' Sinjoro
> kun najloj enbatitaj --
> roso sur floro.
> -- traduko de Leonego



[665] Re:[662] [658] [652] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/03/31(Ĵaŭ) 16:22  

> Mi ne scias skribi la nomon esperante - eble tiel: Basjo?

Eble "Baŝoo" en Esperanto.



[666] Re:[664] [663] Prova traduko el Seishi Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/04/03(Dim) 13:42  

> La japana "kaho" signifas florĝardenon.
> Do, estus pli bone, ke la tria verso estu "rosoj sur floroj".
>

Kara Vastalto,

Dankon kiel ĉiam por viaj komentoj! Ĉar mi provis traduki laŭ la principoj de la Hajkista Klubo, mi devis elekti, ĉu fuŝeti la tradukon aŭ ĉu fuŝeti la rimon. :)

Sed eble mi povas reverki mian tradukon jene kaj ne tro streĉi la HKajn principojn:

kugi uteru tenshu no teashi tsuyu no kaho
-- Seishi (1901-1993)

Korp' de l' Sinjoro
kun najloj enbatitaj --
roso sur l' floroj.
-- traduko de Leonego



[667] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/04/05(Mar) 22:54  

printempa tago -
domo malkonstruata
kun viglaj voĉoj



[668] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/04/06(Mer) 05:02  

Post meso por la animo de Johano Paŭlo II...

Sprosa-arbete
kardinalparo sidas,
ventas kviete...

[Ĉi tie "kardinalo" estas la amerika kardinalbirdo (Cardinalis cardinalis), tamen...]


[669] Kelkaj printempaj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/04/28(Ĵaŭ) 05:30  

Venteta varmo;
sur l' trotuaro bolas
formika svarmo.

Printemp' aŭrora;
sidas kardinalbirdin'
en pomarb' flora...

Sola animo;
en la nokt' du kunikloj
staras sen timo.


[670] Silentoj: hajkociklo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/04/28(Ĵaŭ) 05:34  

[La jenan hajkociklo aperis en la decembra numero de /Esperanto USA/ (6/2004), p. 12):]

/shinnen/
Novjara festo;
sub la plafono reĝas
plenhejma resto...

/haru/
Nun en la kuvo
kvietas rondoj ondaj --
printempa pluvo...

/natsu/
Varmo sur l' greso;
eĉ al akrida ĉirpad'
okazas ĉeso...

/aki/
Sangaj folioj --
kiel arbar' kvietas
post cervaj krioj...

/fuyu/
Preter festona
domo, neĝe blakiĝas
tombo senŝtona...


[671] Hajko Aŭtoro: Francesco GAETA Dato: 2005/04/29(Ven) 21:57  


mia rev' : verki
poemon nenidiran...
azeno blekas.


[672] Pri la morto de ITOO Kanzi Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/04/30(Sab) 12:22  

(La eldonisto de la monumenta "Plena verkaro de Zamenhof" mortis 25an de aprilo 2005.)

ludovikito
forpasis -- sola ansero
ĉe la zenito...


[673] Printempa vento... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/05/01(Dim) 13:38  

[Le jenaj estas pri la kidai (sezonotemo) /harukaze/, printempa vento:]

Fenestra plendo
en mia hejm' malnova --
printempa vento...

Printempa vento;
sub fermitaj okuloj
daŭras momento.

Printempa vento;
radioj ororanĝaj
el oriento...

Printempa brizo;
studentoj nun en ŝorto
kaj T-ĉemizo.

Venteto brila --
de verdaĵo vekiĝas
revo facila...


[674] Re:[671] Hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/05/15(Dim) 22:37  

Bonvenon, Francesco!

> mia rev' : verki
> poemon nenidiran...
> azeno blekas.

Iuj hajkomajstroj diras, ke en hajko oni diru nur malmulte kaj skizu estantaĵon laŭnature.



[675] Re:[673] Printempa vento... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/05/15(Dim) 22:50  

> Printempa brizo;
> studentoj nun en ŝorto
> kaj T-ĉemizo.

Junuloj estas ĉiam ardaj ne nur en sia koro sed ankaŭ en sia korpo. Ili dancpaŝas tie kaj ĉi tie. Kaj baldaŭ komenciĝos somero.



[676] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/05/15(Dim) 23:08  

gajas infanoj
antaŭ ekzotaj pupoj -
brizo tra verdoj



[677] Kelkaj hajkoj de diversaj sezonoj... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/05/20(Ven) 03:17  

soko koko to miredo me no naki namako kana
-- Taigi (1709-1772)

"Tie! Ne tie!"
Ja neniuj okuloj
holoturie...
-- traduko de Leonego


hito hitori hae mo hitotsu ya oozashiki
-- Issa (1763-1828)

Ja unu homo
kaj unu muŝo solas
en granda domo.
-- traduko de Leonego

[/Zashiki/ ne estas vere "domo" sed ĉambro kun kanmata (/tatami/) planko. Sed mi uzis "domo" por la rimo...]


juubako no zeni shigomon ya yuu shigure
-- Issa (1763-1828)

Almoza ujo
tenas kvar, kvin kuprerojn
dum nokta pluvo.
-- traduko de Leonego

[Nur lama kvazaŭrimo, do ne laŭ HK. Kaj /shigure/ estas precipe la malpeza pluvado de frua vintro. Sed mi trovas la hajkon de Issa tiel ĉarma, ke me devis provi traduki ĝin. Mi esperas, ke mi ne fuŝis tro...]



Lag' Miĉigano --
tra brumo sun' subiĝas
en ruĝa flamo.
-- Leonego

[Unu de mi. :) Printempa kigo, /kasumi/, ĉi tie, "brumo"...]



[678] Prova traduko el Issa Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/05/22(Dim) 06:10  

utsukushi ya shoji no ana no amanogawa
-- Issa (1763-1828)

Ŝir' en ŝoĵio,
tra ĝi jen kiel bela
la Galaksio!
-- traduko de Leonego

[ŝoĵio -- japana paperpordo.]



[679] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/06/01(Mer) 12:33  

Mireto skua:
anstataŭ Veg' vidiĝas
lampir' l' unua...


[680] Someraj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/06/07(Mar) 00:54  

Pli kaj pli kreskas
la sovaĝaj rozfloroj --
somer' nun estas!


Amas' telera;
tra la striaj nebuloj
lun' frusomera...


Sola papavo
ekfloras flamoranĝe --
fragile ravo...

[Papavo ĉi tie mi intencias por la floro, ne la tuta planto.]


Verdaj folioj
susuras en la vento,
lumaj nenioj...


[681] Re:[680] Someraj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/06/20(Lun) 08:10  

> Pli kaj pli kreskas
> la sovaĝaj rozfloroj --
> somer' nun estas!

Mi ŝatas tiun ĉi pecon. Estas ja bela sezono!
Mi ĝojas ĉiam pro viaj kontribuoj.



[682] "Baza" kiyose (kigo-listo) Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/06/22(Mer) 05:05  

Karaj amikoj,

En mia laborado por verki Esperantan /saijiki/, mi provas verki unue Esperantan /kiyose/, aŭ kigo-liston. Mi nomis ĉi tiun liston "baza", ne ĉar ĉiuj membroj de la listo estas egale aŭ precipe gravaj, sed ĉar mi esperas bazi mian iaman saijiki sur ĝi.

La listo ankoraŭ estas iom malneta, sed mi bonvenas viajn komentojn, sugestojn, eĉ demandojn. Oni povas trovi la liston ĉe <http://groups.yahoo.com/group/Japaneskoj/message/199 >.

Via,

Leonego


[683] Lampiro(j) (hotaru) Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/06/25(Sab) 09:49  

Karaj amikoj,

Jen kelkaj provaj tradukoj pri la somera kigo "lampiro(j)" (hotaru). Mi esperas ke ili plaĉas al vi...



sabishisa ya wazurau ko ni hotaru kago
-- Ryoota (1718-1787)

Soleco mira:
por malsana infano
kaĝo lampira...
-- traduko de Leonego

["Sabishisa" ĉi tie estas formo de la vorto "sabi", grava vorto por japana estetiko. "Sabi" signifas "soleco", sed aparta specio de soleco. Oni priskribis ĝin kiel unuo de beleco kaj melonkolio. Ĝi estas trovi etan ĝojon en la trankvila beleco de la pasanta mondo. Mi esperas, ke "soleco mira" ne estas tro maltrafa traduko de "sabishisa ya".]


kawa bakari yami wa nagarete hotaru kana
-- Chiyo-ni (1703-1775)

Mallumo sole
en la rivero fluas --
lampiroj ĥore!
-- traduko de Leonego


te no uchi ni hotaru tsumetaki hikari kana
-- Shiki (1867-1902)

Jen la lampiro:
malvarma en la mano
estas la brilo...
-- traduko de Leonego


[684] Pensante pri Londono... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/07/10(Dim) 11:20  

Teksista festo...
Ankoraŭ inter homoj
ho! kia breĉo!



[La vortoparo "teksista festo" aludas la feston "Tanabata". Estas japana legendo pri la du steloj, Vego kaj Altairo, japane Orihime (Princino Teksisto) kaj Hikoboshi (Bovisto). La du steloj estas amantoj; tamen oni apartigis ilin per la Lakta Vojo. Ili povas renkonti unu la alian nur unufoje jare, je la festo "Tanabata" sur la sepa tago de la sepa monato. Aŭ je la sepa de julio...]



[685] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/12(Ven) 10:17  

Leonego, mi ĉiam dankas pro viaj artikoloj.
Jen mia hodiaŭa hajko:

preterpasanto
alparolas salute -
freŝaj farbitoj

* farbito = Genro (_Pharbitis nil_ el konvolvulacoj) de unujaraj herboj volviĝantaj kun funelforamaj blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj, kiuj ekfloras frumatene kaj ŝrumpiĝas posttagmeze. Anglalingve oni trafe nomas ĝin "morning glory (matena gloro)".
http://www2.odn.ne.jp/~had26900/medplant/sonota/asagao.htm



[686] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/14(Dim) 21:55  

"Ne al Irako!"
manifestaciantoj
marŝas kun ŝvito



[687] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/23(Mar) 23:42  

mi en banujo
etendas varmajn membrojn -
詈rpas insektoj



[688] Hajko de JAĴIMA Nagisao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/27(Sab) 09:27  

Tiu ĉi estas verko de JAĴIMA Nagisao (japana hajkisto, 1935- ).

la lakta vojo -
estas malgranda, tamen
mia aspiro
(tradukita de Vastalto)

Granda estas la lakta vojo en nokta ĉielo.
Rigardante ĝin, la aŭtoro pensas.
Lia aspiro estas malgranda kompare kun la lakta vojo.
Sed tamen tiu estas ja tiel grava por li, kiel la lakta vojo.

Al mi plaĉas la interne kaŝita decido de la aŭtoro.



[689] Re:[688] Kiun vi preferas? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/29(Lun) 06:12  

Ĉu galaksio aŭ ĉu lakta vojo, kiun vi preferas?

Mia amiko sugestis jenan modifon:

> la galaksio -
> estas malgranda, tamen
> mia aspiro

Li diras, ke 'amanogawa' aŭ 'galaksio' sentigas al li brilantaj steloj kontraŭ la nigra ĉielo kiel fono, kaj ke 'Lakta vojo' sentigas al li blankan, lakto-koloran fonon.

> la lakta vojo -
> estas malgranda, tamen
> mia aspiro

Mi elektis "laktan vojon" pro tio, ke la vorto "galaksio" al mi bildigas unue lensoforman kosman objekton, kaj due la laktan vojon.

La japanlingva originalo estas jena:
> Ama no gawa, tiisaku aredo kokorozasi.

Mi deziras aŭskulti pli multajn voĉojn. Kiel vi sentas?
Antaŭdankon.



[690] Unuafoje Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/08/30(Mar) 15:55  

Amikoj!
Aŭdinte pri la Hajko-Kongreso Internacia ankaŭ mi prove verkis hajkon esperante. De nun mi sendos miajn hverkojn iom post iom sed longe.

Venis aŭtuno:
komencis ĝardenadon
li kiel mi



[691] Re:[690] Unuafoje Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/30(Mar) 19:03  

Bonvenon, Verda Serpento!
Mi tre ĝojas, ke nova hajko-amanto vizitis tiun ĉi afiŝejon.

> Venis aŭtuno:
> komencis ĝardenadon
> li kiel mi

En tiuj ĉi tagoj temperaturo iomete malaltiĝis en Japanio, kvankam ankoraŭ estas varme dum tago. Eksterdoma laboro fariĝas malpli severa. Ni ĝojas alvenon de aŭtuno.



[692] Furuikeya Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/08/31(Mer) 01:25  

Nun en sonĝo mi trovis, ke japanlingva "ya" ofte uzata en hajkoj, estas tradukebla per "ja" en esperanto. Mi sendas jenen provaĝon. sed iom mi timas, ke japanaj hajkistoj jam venis al la sama vorteto sen mia scio, ĉar mi ne estas diligenta legi hajkajn librojn ĝis nun.

>Furuikeya kawazu tobikomu mizuno oto (originalo)

>Laget' olda ja:
>Aŭdas mi eĉ raneton
>en ĝin plonĝanta





[693] Re:[692] Furuikeya Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/08/31(Mer) 13:45  

Interesa koincido.

> Nun en sonĝo mi trovis, ke japanlingva "ya" ofte uzata en hajkoj, estas tradukebla per "ja" en esperanto.

Ankaŭ mi iam havis similan ideon. Sed mi ne provis fari hajkon per tiu rimedo.

>> Laget' olda ja:
>> Aŭdas mi eĉ raneton
>> en ĝin plonĝanta

Laŭ mia penso, japanlingva "ya" havas du funkciojn:
1. atentigi al la akompanataj vortoj.
2. apartigi versojn en du partojn.
Kontraste esperanta "ja" havas nur la funkcion de atentigo, ĉu ne?

Tamen "ja" estas ja uzebla en hajko, ankaŭ mi pensas.



[694] Somera ferio Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/09/01(Ĵaŭ) 04:19  

>Somera feri'
>jam finiĝantas
>knabo estis mi


[695] Re:[694] Somera ferio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/01(Ĵaŭ) 11:02  

Hodiaŭ komenciĝis la dua lernosezono en multaj lernejoj.

>> Somera feri'
>> jam finiĝantas
>> knabo estis mi

Fine de ferioj homo ĉiam sentas bedaŭron, ankaŭ mi...
La dua verso havas nur 5 silabojn. Pliaj 2 silaboj estas aldoneblaj. Ekzemple:
> jam estas finiĝanta
Kiel vi pensas?

Nu, via URL estas korektenda, ĉu ne? (kom => com)
http://homepage2.nifty.com/serpento/



[696] Pardonon Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/09/01(Ĵaŭ) 16:19  

Kara Vastalto,

Dankon pro via korekto.

Pri la hajko de somerferio:

"jam finiĝantas" estas mia simpla eraro. Dum mia prilaborado mi provis kelkajn variojn kaj en la fino mi mistajpis ĝin. Mi absolute akceptas vian konsilon.
Koran dankon!



[697] Pace serena... Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/09/02(Ven) 04:51  

>Pace serena
>estas tamen la Tago
>kontraŭ Katastrof'

Hieraŭ mi biciklis ĝis Urba biblioteko.
Antaŭ kelkaj monatoj oni forŝtelis mian biciklon. Feliĉe polico sukcesis kapti la ŝteliston.




[698] Lagenario Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/09/02(Ven) 23:00  

>Ne atentate
>falis mute surteren
>lagenario


[699] Re:[698] Lagenario Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/03(Sab) 17:15  

>> Ne atentate
>> falis mute surteren
>> lagenario

Lagenario ekfloras modestan blankan floron en vespero. Post kiam la floro forfalis, tagon post tago dikiĝas botelforma frukto.

Nu, kiam mi verkas hajkon pri plantoj, mi fojfoje renkontas problemon, ke japanlingva nomo de plantoj ne koincidas kun esperanta nomo. Ĉi-kaze "lagenario" estas genronomo laŭ Nova PIV, do inkludas japanlingvan "yuugao" kaj "hyoutan". Botanike "yuugao" kaj "hyoutan" estas varioj de la sama specio "Lagenaria siceraria". Oni povas nomi ambaŭ plantojn "lagenario" en esperanto.

En hajko mi volas distingi "yuugao" kaj "hyoutan. Kion fari? Ĝis nun bedaŭrinde mi ne havas utilan respondon. Kiel vi opinias?



[700] Jugao Aŭtoro: Verda Serpento Dato: 2005/09/05(Lun) 09:50  

> Lagenario ekfloras modestan blankan floron en vespero. Post kiam la floro forfalis, tagon post tago dikiĝas botelforma frukto.

Mi unue provis uzi "lunfloro"-n laŭ la angla, sed mi ĉesis uzi ĝin, ĉar mi ne scias kiom da lingvanoj komprenos ĝin. Mi esperas, ke troviĝas taŭga krasnomo pri ĝi, ĉar lastatempe floroj mem jam internaciiĝis.



[701] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/07(Mer) 09:06  

momenta paŭzo
de muĝanta ventego -
insekto ĉirpas



[702] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/11(Dim) 12:34  

kosmosoj alten
kreskas bunte koloraj -
turoj por fali



[703] Por la fama rano Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/13(Mar) 10:51  

Mi trovis retpaĝon pri la fama hajko de Baŝoo, kiu versis pri rano. Tie estas kolektitaj la esperantaj tradukaĵoj de la hajko.
http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/ali-trad/poe-hajkorano.htm

Ankaŭ mi provis tradukon. Jen mia tradukaĵo:

olda lageto -
rano ensaltis akvon
nur kun plaŭdeto

Viaj komentoj estas bonvenaj.



[704] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/22(Ĵaŭ) 10:22  

interparolo
finita, tra fenestro
ho, ruĝa luno



[705] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/09/28(Mer) 11:33  

onde ĝojkrioj
fone leĝera marŝo -
vento aŭtuna



[706] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/08(Sab) 21:35  

kato senzorge
ronde sur sidkuseno -
aŭtuna fundo



[707] Hajko de Tomita tomu Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/11(Mar) 11:38  

Jen supravale
situas laŭb'; folioj
flirtas defale.
----- el Suito '67 (1967)

Tiu ĉi estas verko de Tomita tomu, japana esperantisto (1907-?), membro de la Hajkista Klubo.

Estas bela pejzaĝo de aŭtuno. La laŭbo eble konstruiĝis kiel belvidejo por vizitantoj de la valo, kiu estas plene ornamita de ruĝaj kaj flavaj folioj en aŭtuno. Ĉirkaŭite de la natura donaco, oni impresiĝas kaj sentas feliĉon.



[708] Hajko de Tanaka sadami Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/12(Mer) 10:54  

Falis kaŝtano
en ĝardena arbusto -
solas kabano.
----- el "Kapriĉo '70" (1970)

Tiu ĉi estas verko de Tanaka sadami, japana esperantisto (1907-1992), membro de la Hajkista Klubo.

El la hajko aperas kvieta kaj silenta sceno de serena tago en aŭtuno. La verkinto, sola en la kabano, eble ĝuas serenecon kaj sentimentalon.



[709] Hajko de Miyamoto masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/14(Ven) 10:26  

Aj, ĉiu membro
doloras ĉe vekiĝo;
jam tuj novembro.
----- el "Nokturno '71" (1971)

Tiu ĉi estas verko de Miyamoto masao, japana esperantisto (1913-1989), motoro de japana Esperanto-movado, membro de la Hajkista Klubo.

Japana oktobro estas kulmino de aŭtuno. En mateno kaj vespero oni klare sentas malvarmiĝon. Ruĝaj kaj flavaj folioj estas signo de velkiĝo kaj aŭguras vintron. Tiutempe la verkinto estis 58-jara, en komenco de maljuniĝo. Certe li antaŭsentis sian vintron.



[710] Hajko de Ueyama masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/14(Ven) 10:29  

Acer' helflavas,
sunlumo al l' oldulo
la koron lavas.
----- el "Finalo '73" (1973)

Tiu ĉi estas verko de Ueyama masao, japana esperantisto (1910-1988), aŭtoro de esperantaj rakontoj kaj poemoj, membro de la Hajkista Klubo.

Jen aŭtuna bela tago. La suno milde kaj vigle heligas flaviĝintajn acerfoliojn. Ĝi refreŝigas ankaŭ la koron de la verkinto.
Estas bona poemeto. Sed mi diru, ke la verko ne estas bona hajko, ĉar en la tria verso la verkinto jam malkaŝas sian koron, kion la tradicia hajko rekomendas eviti.

La malkaŝo de la koro en hajko donas nur malprofundan impreson al legantoj. Sed aludo al la koro en hajko povas doni pli profundan impreson al legantoj.



[711] Hajko de Yamada tempu Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/17(Lun) 08:45  

Homojn englutis
fabriko, -- kaj nebulen
fumojn eksputis.
----- el "Suito '67" (1967)

Tiu ĉi estas verko de Yamada tempu, japana esperantisto (1902-1993), membro de la Hajkista Klubo. Li verkis hajkojn ankaŭ en la japana lingvo.

Nebulas en aŭtuna mateno. Laboristoj venas al la fabriko kaj ĝi komencas funkcii sputante fumon. Estas komenciĝo de ordinara tago. Tamen tra siaj kurioze deviantaj okuloj, la verkinto vidis, ke la fabriko glutas laboristojn kaj el ili elfaras fumojn. Estas ja ŝoka spektaklo!

Plaĉas al mi la vorto-artifiko de la verkinto, kiu vidigas duoblajn scenojn al legantoj.



[712] Hajko de Murata keinosuke Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/17(Lun) 08:51  

Najbara domo,
plenruĝas persimono, --
ne loĝas homo.
----- el "Nokturno '71" (1971)

Tiu ĉi estas verko de Murata keinosuke, japana esperantisto (1910-1987), membro de la Hajkista Klubo.

Iam antaŭe ofte mi vidis persimonarbon en ĝardenoj de ordinaraj domoj. En aŭtuno ĝi portas multe da flavruĝaj fruktoj. Persimono matura estas bongusta, kaj mi amas ĝin manĝi.
La verkinto trovis la persimonarbon plenan de flavruĝaj maturaj fruktoj en la najbara loĝejo. Sed la posedinto de la arbo jam estas for de la domo kaj neniam revenos. Ĝojo pro naturo kaj malĝojo pro homo.



[713] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/18(Mar) 10:16  

persimonarbo -
altas sur ĉielbluo
fera turgruo



[714] aŭtuna hajko Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/18(Mar) 15:54  

Folioj ruĝas;
en la alta herbaro
bovino muĝas...


[715] Hajko de TAKAHA Ŝugjoŭ Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/20(Ĵaŭ) 11:47  

de sur ĉielskrapanto
freŝverdaj boskoj
petroselite
----- tradukita de Vastalto

TAKAHA Ŝugjoŭ [Shugyo] estas japana populara hajkisto (1930- ). Tiun ĉi hajkon li verkis en Nov-Jorko.



[716] Aŭtuna hajko de Chiyo-ni Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/21(Ven) 01:55  

mi-agari ni hitori nezame no yosamu kana
-- Chiyo-ni (1703-1775)

Liberatage
solas ĉiesulino --
malvarmas nokte.
-- traduko de Leonego


[Mia traduko ne estas "Hajkista-Klube", sed mi esperas, ke ĝi plaĉas al vi.]


[717] Hajkoj de Iulian Damacus Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/21(Ven) 02:10  

[Babilinte ĉe ĝangalo.com antaŭnelonge, mi parolis kun "mimi", rumanino kiu donis ekzemplojn de hajkoj el sia amiko, Iulian Damacus. Ni provis traduki unu el la rumana, kaj mi tradukis anglan hajkon de S-ro Damacus, kiu mi trovis interrete.]

un razboi mut
intre betiv si pahar
ora inchiderii
-- Iulian Damacus

mute batalas
ebriulo kaj glaso --
horo de fermo
-- traduko de mimi kaj Leonego


Having no milk
the little boy is learning
the art of tea
-- Iulian Damacus

sen sia lakto
eklernas la knabeto
l' arton de teo.
-- traduko de Leonego





[718] malfruaŭtuna hajko Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/25(Mar) 04:12  

Aŭtuna frido;
sur l' nigra trotuaro
morta akrido...


[719] Re:[718] malfruaŭtuna hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/10/25(Mar) 16:01  

> Aŭtuna frido;
> sur l' nigra trotuaro
> morta akrido...

La aŭtoro trovis kadavron de akrido sur frida trotuaro. La sceno pensigas min pri limigiteco de la vivo. Ĉiu vivulo devas morti. Estas plaĉa hajko.

Aldone mi devas diri, ke "akrido" estas aŭtuna sezonvorto, kaj ke la tradicia (japana) hajko forte rekomendas eviti uzadon de du sezonvortoj en unu hajko. Nun mi verkas hajkojn laŭ la rekomendo.



[720] Re:[719] [718] malfruaŭtuna hajko Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/26(Mer) 04:06  

> > Aŭtuna frido;
> > sur l' nigra trotuaro
> > morta akrido...
> > La aŭtoro trovis kadavron de akrido sur frida trotuaro. La sceno pensigas min pri limigiteco de la vivo. Ĉiu vivulo devas morti. Estas plaĉa hajko.
> > Aldone mi devas diri, ke "akrido" estas aŭtuna sezonvorto, kaj ke la tradicia (japana) hajko forte rekomendas eviti uzadon de du sezonvortoj en unu hajko. Nun mi verkas hajkojn laŭ la rekomendo.
>

Mi devas rememori eviti la uzadon de du sezonovortoj en unu hajko. (Bashoo foje faris tiel, sed mi ne estas Bashoo!! :) )

Ĉu la jena reverkado plaĉas? --


Malfrua frido;
sur l' nigra trotuaro
morta akrido...


[721] Por Rosa... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/10/26(Mer) 04:09  

Hieraŭ mortis
en Detrojto Rosa Parks;
ventas pliforte...



[Ĉu Rosa Parks estas monde konata persono? Se ne, eble http://eo.wikipedia.org/wiki/Rosa_PARKS helpos...]


[722] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/01(Mar) 23:49  

varmon de kato
brakumas mi en sino -
altas Plejadoj

Plejadoj estas malfema stelamaso en la konstelacio Taŭro. Ordinara homo povas vidi nur 6 stelojn en ĝi, kvankam fakte ĝi estas aro de kelkcent steloj.




[723] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/03(Ĵaŭ) 23:05  

grakoj de korvoj
ŝutiĝas sur la straton -
vespera frido



[724] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/04(Ven) 23:29  

kuŝanta kato
frapadas per la vosto -
aŭtuna pluvo



[725] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/05(Sab) 23:00  

aŭtuna fundo -
glue al miaj kruroj
kato sin puŝas



[726] (netitolita) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/07(Lun) 05:55  

Mi salutas vin, esperantistoj! Antaŭ 40 jaroj mi lernis - kaj forgetis - Esperanton. Hodiax mi komencas relerni la lingvon, tial mi bone aŭdos ĉiun korektadojn kaj proponadojn.

plovguto sola -
la mallonga vojaĝo
nubo ĝis maro




[727] Re:[726] (netitolita) - korektita Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/07(Lun) 08:48  

Rimarkinta kelkajn erarojn skribajn, mi reskribas (plu) korekte mian artikolon:

Mi salutas vin, esperantistoj! Antaŭ 40 jaroj mi lernis - kaj forgetis - Esperanton. Hodiaŭ mi komencas relerni la lingvon, tial mi bone aŭdos ĉiun korektadon kaj proponadon.

pluvguto sola -
la mallonga vojaĝo
nubo ĝis maro


[728] Re:[727] (netitolita) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/08(Mar) 00:00  

Bonvenon, Liŝano!

> pluvguto sola -
> la mallonga vojaĝo
> nubo ĝis maro

Mi ĝojas pro via kontribuo. La verko plaĉas al mi.
"nubo ĝis maro" estas gramatike nekorekta, sed poezie tolerata.



[729] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/08(Mar) 00:03  

folioj ruĝaj,
folioj flavaj, antaŭ
biblioteko



[730] Re:[728] [727] (netitolita) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/08(Mar) 09:03  

Dankon pro la saluto, Vastalto, kaj pro la komentoj!

> > pluvguto sola -
> > la mallonga vojaĝo
> > nubo ĝis maro

Mi pripensis, sed malfacile decidis inter ĉi tiu, kaj elizio, e. "de nubo ĝis mar'". Mi ne scias kiun estus pli tolerata.

Ĝis proksime...

> Bonvenon, Liŝano!

> > Mi ĝojas pro via kontribuo. La verko plaĉas al mi.
> "nubo ĝis maro" estas gramatike nekorekta, sed poezie tolerata.
>


[731] traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/09(Mer) 09:16  

levas vizaĝon
al la blovataj floroj -
la blindulino

Zhanna P. Rader (trad. Darlington)
La poetino estas hajkisto rus-usona konata.

Ĝis la
Liŝano


[732] Re:[730] [728] [727] (netitolita) Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/09(Mer) 16:40  

> Dankon pro la saluto, Vastalto, kaj pro la komentoj!
> > > > pluvguto sola -
> > > la mallonga vojaĝo
> > > nubo ĝis maro
> > Mi pripensis, sed malfacile decidis inter ĉi tiu, kaj elizio, e. "de nubo ĝis mar'". Mi ne scias kiun estus pli tolerata.
> > Ĝis proksime...


Saluton kaj bonvenon, Liŝano!

Eble vi povus uzi la finaĵon "-n" anstataŭ prepozicio, ekzemple:

pluvguto sola -
la mallonga vojo
maron de nubo


Nur mia propono... :) Denove bonvenon!!


[733] Re:[732] (netitolita) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/09(Mer) 20:13  

Dankon pro la saluto, Leonego, kaj dankegon pro la memorigo pri la direktakuzativo, ke estus utila tie ĉi.

Ĝis


[734] Fruvintraj noktoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/10(Ĵaŭ) 19:46  

Mi lacigita
biciklas nokte hejmen;
odor' mefita...


Nenia sono...
sed super mia ŝultro
jen Oriono.


[735] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/12(Sab) 00:03  

aŭtaj lumstrioj
sur nigra strato kirle
velkaj folioj



[736] Re:[734] Fruvintraj noktoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/12(Sab) 00:08  

> Nenia sono...
> sed super mia ŝultro
> jen Oriono.

Vintra nokto estas frosta kaj silenta. Sed ĝi sternas okulfrapajn konstelaciojn sur la ĉielo.
Mi ŝatas tiun ĉi hajkon.



[737] Kovrata de la Vento (paro apertanta) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/17(Ĵaŭ) 10:10  

La hokkuo kaj vakikuo el renkuo kiu mi estas nun tradukanta, de Tomislav Maretic (Kroatio) kaj mi, origine verkita kroate kaj angle.


neĝo degelas &#8212;
korvoj kaj rivermevoj
elserĉas koton /tm

papiliparo dancas
je ario silenta /nd


Ĝis la
Liŝano


[738] Re:[737] Kovrata de la Vento (paro apertanta) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/18(Ven) 14:22  

Interese. Mi havas spertojn fari rengaon en la japana. Sed mi ne faris ĝin en Esperanto nek en aliaj lingvoj. Mi volas legi sekvaĵojn.

> neĝo degelas &#8212;
> korvoj kaj rivermevoj
> elserĉas koton /tm
>
> papiliparo dancas
> je ario silenta /nd



[739] Re:[738] [737] Kovrata de la Vento (paro apertanta) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/21(Lun) 19:45  

Dankon pro la komentoj, Vastalto. La resto ankoraŭ ne estas preta vidiĝi publike. Se vi volas legi, kontaktu min ĉe editor*lishanu:com [ŝanĝu * al @ kaj : al . ]

> Interese. Mi havas spertojn fari rengaon en la japana. Sed mi ne faris ĝin en Esperanto nek en aliaj lingvoj. Mi volas legi sekvaĵojn.



[740] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/22(Mar) 00:05  

nenio ardas
pro senvarma sunlumo --
miskantospikoj

Miskanto estas genro [Miscanthus] el poacoj, plurjara herbo ordinara en japanaj kampoj. Ĝi havas spikojn kun arĝent-blankaj haretoj en aŭtuno.



[741] Du novaj traduk-provoj... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/22(Mar) 15:32  

[Ne laŭ HK, sed la originaloj plaĉas al mi, do mi provis traduki...]


Ishiyama no ishi yori shiroshi aki no kaze
-- Bashoo (1644-1694)

Eĉ pli blanka ol
la ŝtonoj de Ŝton-Monto --
la vent' aŭtuno...
-- traduko de Leonego



[Ĉi tiu hajko estas unu el miaj plej ŝataj de /Oku no Hosomichi/. Tamen ve! Mi ne povas kapti la belegan sonon de la originalo -- iSHiyama no iSHi yori SHiroSHi... Kiel la sh-sh-ado de la aŭtuna vento mem...]




akaki mi hitotsu koborenu shimo no niwa
-- Shiki (1867-1902)

Ruĝa bero
falinta estas sola
sur prujn' ĝardena.
-- traduko de Leonego


[Estas ankaŭ nur kvar silaboj en la unua 'linio' de la originalo...]


[742] Kiu pli plaĉas? Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/22(Mar) 15:37  

[Por la jena hajko, mi verkis du provajn tradukojn, unu laŭ HK, unu ne. Mi scivolas, kiu traduko pli plaĉas al vi, kaj kial?]


sekkyoo ni kegareta mimi o hototogisu
-- Shiki (1867-1902)


(Traduk-provo 1)

Jen por oreloj
kotintaj de predikoj
estas kukolo.


(Traduk-provo 2)

Jen por orelo
kotinta de predikoj --
kukola belo.


[743] Alia provo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/22(Mar) 16:02  

[Alia versio de mia traduko de la hajko el /Oku no Hosomichi/ --]


Ishiyama no ishi yori shiroshi aki no kaze
-- Bashoo (1644-1694)

L'aŭtuna vento,
pli blanka ol la ŝtonoj
de Ŝton-Monto...
-- traduko de Leonego


[744] Re:[742] Kiu pli plaĉas? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/23(Mer) 00:21  

Se mi devas elekti el la du, mi elektas la unuan.

> Jen por oreloj
> kotintaj de predikoj
> estas kukolo.

Ĉar la dua traduko malkaŝe diras "belo"-n. Mi pensas, ke tio estas evitinda.

Sed mi volas fari modifon en la unua.

Jen por oreloj
kotintaj de predikoj --
eta kukolo.

Kukolo estas "kakkou" en la japana. Kaj "hototogisu" estas "eta kukolo". Ili apartenas al la sama genro "Cuculus", sed en la japana oni distingas ilin. Mi volas distingi ilin ankaŭ en esperanto.



[745] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/23(Mer) 00:25  

spikumas korvoj
silente sen kverelo --
falĉita kampo



[746] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/24(Ĵaŭ) 23:58  

kato ronronas
jam sur miaj genuoj --
vintra komenco



[747] Pluaj fruvintraj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/25(Ven) 11:06  

Nova sieĝo
blankega -- ĉu kantiĝas
la dua neĝo?



Kio pli bela --
velkintaj floroj, aŭ la
ĉirkaŭa neĝo?



En neĝ' butiko
"Ĉiamaj Floroj nome,
ja nun fermita...



Dankfesto morgaŭ;
la patro kaj mi aŭtas
tra la grajlado...

[Mi intencias "grajlo" kiel traduko de la japana "arare" (angle, "graupel" aŭ "pellet snow"). Ĉu pravas ĉi tiu traduko?]



Tra branĉa reto
la unua glacio
sur la lageto...



[748] Nova traduk-provo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/25(Ven) 11:07  

[Mi legis la jenan hajkon hodiaŭ, kaj me devas traduki ĝin. Mi esperas, ke ĝi plaĉas al vi ankaŭ!]



maimai no
minawa ni kane no
hibiki kana
-- Kawabata Boosha (1900-1941)

En akvorondoj
gerisaj -- eĥo
de l' sonorilo...
-- traduko de Leonego




[Geriso -- laŭ PIV2005, "Genro (Gerris) de longkruraj cimoj, rapide marŝantaj sur sen- aŭ malrapid-fluaj akvoj." Mi intencias la vorton kiel traduko de la japana % ai[-mushi]" en la originala. Mi ne certas pri la Esperanta nomo de % ai", do mi provas "geriso"...]


[749] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/26(Sab) 00:09  

mi rememoras
malgaje, nur malofte --
folioj pluvas




[750] Re:[748] Nova traduk-provo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/26(Sab) 00:34  

Saluton, Leonego!

> maimai no
> minawa ni kane no
> hibiki kana
> -- Kawabata Boosha (1900-1941)

Mi ne povis certigi la originalon en mia libraro. Tamen mi supozas, ke la "maimai" signifas "girino"-n [Gyrinus japonicus], kiu troviĝas en la Japana-Esperanta Vortaro de MIYAMOTO Masao (ne en PIV2005).
Vidu ankaŭ en http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/insektu8.htm
"Girino" estas spindelforma skarabeto kun glaceaj nigraj elitroj, kaj naĝas ronde sur akvosurfaco.

"Geriso" estas "amenbou" en la japana.



[751] Traduko el la Kroata Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/26(Sab) 09:24  

somertagmezo --
eĉ ombro de la poplo
serĉas la ombron

Zlatko Skotak, tr. Darlington


[752] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/26(Sab) 10:29  

ploregas bebo
streĉe en patraj brakoj --
folioj ruĝaj



[753] Re:[751] Traduko el la Kroata Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/26(Sab) 10:42  

Dankon, Liŝano!
Plaĉas al mi la esprimo "ombro serĉas ombron". Estas ja tre varmega tago. Vento mortas. La poplo kun etenditaj branĉoj kaj verdaj folioj staras preskaŭ senmove.

> somertagmezo --
> eĉ ombro de la poplo
> serĉas la ombron
>
> Zlatko Skotak, tr. Darlington



[754] Re:[750] [748] Nova traduk-provo Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/26(Sab) 18:18  

> Saluton, Leonego!
> > > ai no
> > minawa ni kane no
> > hibiki kana
> > -- Kawabata Boosha (1900-1941)
> > Mi ne povis certigi la originalon en mia libraro. Tamen mi supozas, ke la % ai" signifas "girino"-n [Gyrinus japonicus], kiu troviĝas en la Japana-Esperanta Vortaro de MIYAMOTO Masao (ne en PIV2005).
> Vidu ankaŭ en http://www. . /~pilger/wfp/insektu8.htm
> "Girino" estas spindelforma skarabeto kun glaceaj nigraj elitroj, kaj naĝas ronde sur akvosurfaco.
> > "Geriso" estas "amenbou" en la japana.
>

Multajn dankojn pro via informo, Vastalto!!

Mi iam devos aĉeti por mi ekzemplon de la grandega Japana-Esperanto Vortaro, tamen... 45 eŭroj estas ankaŭ multegaj! :) Sed mi ŝategas la hajkon, kaj per ĝi, la japana...


La libro, en kiu mi trovis la hajkon de Boosha, donas la vorton "hiragane" -- ma-hi-ma-hi. Mi ne scias, ĉu tiu helpos nian certecon aŭ ne. Sed mi proponas la jenan reverkon de mia traduko:



En akvorondoj
girinaj -- jen la eĥo
de l' sonorilo...




Mi ankaŭ konsentas, ke "eta kukolo" (aŭ eble eĉ "hototogiso"?) beligas mian tradukon de la hajko de Shiki. Hajkista Klubo uzas "kukolo" iam por "kakkou" kaj iam por "hototogiso", kaj Japana Enciklopedieto ankaŭ. Tamen vi tute pravas, ke se eblas, oni evitu la uzadon de la sama traduko por ambaŭ vortoj.


Denove dankon el lernanto de hajko kaj de la japana...

L.


[755] Joŝinogari/Yoshinogari Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/27(Dim) 20:59  

ruĝaj rizgrajnoj --
ruino gardita de
ĉirkaŭfosaĵoj



[756] du hajkoj vintraj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/28(Lun) 00:29  

Dankon, Vastalto, pro viaj vortoj pri la poplombro. Jen nun du hajkoj vintraj.

matena suno
kolorigas la prujnon -
pigo sur la dig'

*

ŝtelmarŝo nokte -
hajlet' sur la vizaĝo
ĝia milda son'


Amike
Liŝano


[757] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/28(Lun) 23:29  

fulmoj kaj tondroj
frapas cerbon dormantan --
frosta mateno



[758] Re:[747] Pluaj fruvintraj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/28(Lun) 23:58  

> En neĝ' butiko
> "Ĉiamaj Floroj nome, => "Ĉiamaj Floroj" nome,
> ja nun fermita...

Ĝia sprito plaĉas al mi. Mi esperas, ke la butiko estos malfermita en printempo.

> Dankfesto morgaŭ;
> la patro kaj mi aŭtas
> tra la grajlado...
> [Mi intencias "grajlo" kiel traduko de la japana "arare" (angle, "graupel" aŭ "pellet snow"). Ĉu pravas ĉi tiu traduko?]

La japana "arare" estas kaj "grajlo"(juki-arare) kaj "hajleto"(koori-arare), kiu estas pli malgranda ol 5 mm. La japana "hjou" estas "hajlo", kiu estas pli granda ol 5 mm.



[759] Novbakitaj vintraj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2005/11/30(Mer) 01:25  

Pluvado vintra;
dekdu formikoj manĝas
falintan pomon.



Velkaj miskantoj;
la signo tekstas jene,
"Barbo-Bieno".



Jen senfoliaj,
kaj l' kverko kaj l' hedero
surkuniĝinta...


[760] Re:[759] Novbakitaj vintraj hajkoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/30(Mer) 08:25  

> Pluvado vintra;
> dekdu formikoj manĝas
> falintan pomon.

Saluton, Leonego. Plaĉas al mi la kombinaĵo ĉi tie. La poemo ŝajnas ankaŭ bone ekzempli kiel oni povas apudmeti kigojn de diversaj sezonoj, se klaras kiu dominas.


[761] Re:[755] Joŝinogari/Yoshinogari Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/11/30(Mer) 08:37  

> ruĝaj rizgrajnoj --
> ruino gardita de
> ĉirkaŭfosaĵoj
>
Vian hajko urĝis min "gugli" la loknomon, Vastalto. Antaŭ multaj jaroj, mi estas studinta arhheologion, kaj jam konservas amon de pralokoj. La hajko elvokas fortajn imagbildojn.


[762] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/30(Mer) 23:50  

vintra sunlumo --
nuboj alŝvebas lante
al palaj montoj



[763] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/11/30(Mer) 23:52  

rondira buso
haltas ĉe hospitalo --
jam nudaj arboj



[764] Re:[756] du hajkoj vintraj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/01(Ĵaŭ) 00:07  

> matena suno
> kolorigas la prujnon -
> pigo sur la dig'

Mi vidas belan bildon. Frosta aero de la mateno pikas la vizan. Sed la prujno brilas kvaza fajna gemo. Sur la fono staras la pigo decide kaj neanceleble.



[765] Vojaĝhajko (+hajgao) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/03(Sab) 09:27  

Vojaĝhajko:

vesperkvieto -
oranĝflorodoro kun
polvo miksiĝas

enhavigita en foto-hajgao tie malsupre:


[766] Re:[762] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/03(Sab) 09:48  

> vintra sunlumo --
> nuboj alŝvebas lante
> al palaj montoj
>
Mi ŝatas la lumon en ĉi-tiu bildo. Tia vintra lumo estas tre klara kaj travidebla, ŝajnante povegigi la okulojn de la rigardanto.


[767] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/03(Sab) 21:34  

meliaj fruktoj --
knabeto ho kuretas
al la lernejo



[768] inter pluvaĵoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/05(Lun) 20:16  

inter pluvaĵoj
eĉ la velkantaj herboj
iĝas belaĵoj

Ĉi tiu estas mia unua hajko rima!


[769] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/06(Mar) 00:07  

cent teleroj da
varmetaj hakbovaĵoj --
decembro venis



[770] Re:[765] Vojaĝhajko (+hajgao) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/06(Mar) 00:16  

> vesperkvieto -
> oranĝflorodoro kun
> polvo miksiĝas

Mi ne scias la odoron de oranĝfloro, sed supozas, ke ĝi estas iom dolĉa kaj freŝige acida. La vojaĝanto nun ripozas kun plezuro kaj laciĝo.



[771] paseo(1) Aŭtoro: Hu Guopeng Dato: 2005/12/10(Sab) 16:48  

amtagoj pasis
dum dolĉaj sonĝoj,kial
korŝiro restis?



[772] Sen titolo Aŭtoro: Hu Guopeng Dato: 2005/12/10(Sab) 17:15  

en vintraj tagoj
ekstazo kisa lasis,
amdramoj finis.





[772] Sen titolo Aŭtoro: Hu Guopeng Dato: 2005/12/10(Sab) 17:15  

en vintraj tagoj
ekstazo kisa lasis,
amdramoj finis.





[773] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/11(Dim) 21:18  

al hospitalo
dujara vizitado --
vintraj burĝonoj



[774] Re:[772] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/11(Dim) 21:27  

Bonvenon, Hu!
Mi ĝojas, ke vi afiŝis viajn verkojn ĉi tie.
Mi pensas, ke esperanta hajko estas tre juna tereno kompare kun aliaj esperantaj poezioj. Do, mi atendas multajn provojn ĉiuspecajn.

> en vintraj tagoj
> ekstazo kisa lasis,
> amdramoj finis.



[775] Re:[773] modifita versio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/11(Dim) 22:36  

al hospitalo
vizitado dujara --
vintraj burĝonoj

* Mi ŝanĝis la vortokonekton kaj la ritmon.

> al hospitalo
> dujara vizitado --
> vintraj burĝonoj



[776] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/13(Mar) 23:05  

jen akvobirdo
aparte, sed ne fore
de sia grupo



[777] el la slovena Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/14(Mer) 10:16  

senventa nokto -
krio de strigo skuas
tendarsilenton

Alenka Zorman (hajkisto slovena konata) trad. Darlington


[778] Du de hodiaŭ Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/14(Mer) 20:37  

prujna mateno -
tie-tie virfazan'
farbas la kampon

Mi kredas ke fazano (kiji) estas printempa kigo, sed jen ĝi antaŭ mi ĉi-matene!


vintra mateno -
sojla pelargonio
foliflamante





[779] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/15(Ĵaŭ) 08:54  

vintra rivero --
kaj ĉielen kaj akven
mevoj sin ŝutas




[780] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/17(Sab) 23:57  

velkiga vento --
du fingroj milde premas
la orellobon

velkiga vento : malvarma kaj forta vento, kiu blovas komence de vintro.



[781] Du semajnfinaj hajkoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/19(Lun) 08:23  

la norda vento -
aveloj rostiĝantaj
sur la torffajro


suprenirante
tra la pinoj ridsono
malfortiĝadas


[782] Re:[781] Du semajnfinaj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/21(Mer) 10:50  

> la norda vento -
> aveloj rostiĝantaj
> sur la torffajro

Plaĉas al mi la sceno. Ekstera malvarmo kaj interna varmo. Oni estas feliĉa, flarante agrablan odoron de rostiĝantaj aveloj.
Mi ŝatas avelojn iomete salitajn, kiuj, jam rostite kaj pakite en sako, estas vendataj en butiko.



[784] Re:[782] [781] Du semajnfinaj hajkoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/21(Mer) 19:48  

> > la norda vento -
> > aveloj rostiĝantaj
> > sur la torffajro
> Plaĉas al mi la sceno. Ekstera malvarmo kaj interna varmo. Oni estas feliĉa, flarante agrablan odoron de rostiĝantaj aveloj.
> Mi ŝatas avelojn iomete salitajn, kiuj, jam rostite kaj pakite en sako, estas vendataj en butiko.
>
Dankon, Vastalto. La dolĉa odoro de la aveloj miksiĝas kun tiu de la torfo brulanta en la kameno. La torffajro estas tradicia en Irlando, do ties acideca odoro ŝarĝiĝas emocie.


[785] Re:[779] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/21(Mer) 20:09  

> vintra rivero --
> kaj ĉielen kaj akven
> mevoj sin ŝutas
> >
Mi trovas ĉi tiun vastan bildon tre klare kaj emociige. Per ĝia larĝeco, ĝi memorigas min ete al la hokko de Basho:
atsuki hi o umi ni iretari mogamigawa


[786] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/23(Ven) 23:51  

lante kirlante
kaĉon el aroruto --
fino de l' tago

Taso da varma kaĉo el aroruto kun sukero kaj zingibro estas preferata kolaziono en vintro.



[787] karto Aŭtoro: Liŝano Dato: 2005/12/26(Lun) 02:06  

apudnajbaro --
pli da vortoj sur la kart'
ol la jarresto

Kristnasko feliĉa!
Liŝano



[788] Re:[774] [772] Bonvenon! Aŭtoro: Hu Guopeng Dato: 2005/12/27(Mar) 16:19  

>Kara Vastalto:
Mi samopinias al vi,antaŭ 10jaroj mi proveversis en la formo Hajko,Sed tamen mi jam forgsis multajn pri ĝin.
nuntempe mi denove skribis tiajn hajkaĵojn por sperti la kurtan mensdensan pasion en la mallonga formo,tio estas tre ĝoja afero!

Koran dankon pro via respondo!


[789] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/29(Ĵaŭ) 23:53  

trenstria ondo
balancas akvobirdojn
sed en trankvilo



[790] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2005/12/30(Ven) 23:25  

kampo velkinta --
voĉoj el homaj buŝoj
blovas sen celo



[791] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/03(Mar) 22:25  

Ĉu vi sciis ke aldoniĝis sekundo ekstra al la jaro 2005?

supersekundo
ĉirkaŭmondveturante
novjarsalutas!


[792] Nova traduko Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/01/04(Mer) 03:48  

ganjitsu wa ze mo hi mo nakute shujoo nari
-- Shiki (1867-1902)

Novjara Tago --
ne bono ne malbono,
nur estas homoj...



[Kun bondeziroj por 2006 al miaj amikoj ĉe "Hajko en Esperanto"!!]


[793] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/05(Ĵaŭ) 23:51  

unua foto --
familianoj ĉiuj
ridetas ame

Kredeble legantoj jam festis bonan novjaron.
Liŝano kaj Leonego! Mi ĝojas, ke vi vizitis tiun ĉi afiŝejon ankaŭ ĉi-jare.



[794] anonco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/09(Lun) 18:16  

Karaj legantoj

Mi iom modifis la programon de tiu ĉi afiŝejo por preventi trudartikolojn.
Se vi trovos ian maloportunaĵon, bonvole sciigu al mi per retpoŝto.

Antaŭdankon!



[795] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/09(Lun) 20:39  

la pejzaĝ' floras
blanke ĝis distancego -
frosta mateno


[796] Re:[795] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/09(Lun) 22:33  

Kredeble Liŝano vidis belan pejzaĝon.

kvar membroj streĉe
en matena silento --
nur neĝo knaras



[797] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/11(Mer) 11:31  

Hodia la vetero anĝis, iante pluva kaj venta, anka malpli frida.

vintra mateno -
sur pordoŝtupo tremas
cindrosak' en vent'



[798] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/14(Sab) 23:37  

fine elsendis
korektitan provaĵon --
floras sazanko

sazanko: Specio [Camellia sasanqua] de daŭrafolia arbusto, kiu portas blankajn aŭ ruĝajn florojn en vintro. Ĝi similas al kamelio [Camellia japonica], sed havas malpli grandajn foliojn kaj florojn ol kamelio. Ĝiaj petaloj kaj stamenoj estas malforte ligitaj kaj falas dise, dume la petaloj de kamelio falas ligite kiel unu korolo.


[799] Besto de la Nokto Aŭtoro: kuniklo Dato: 2006/01/17(Mar) 08:44  

Trankvila Ĉie
tra la tuta nokto...sed
Bii kaj ombroj.


[800] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/17(Mar) 08:51  

matensune -
l' aer' hodiaŭ vintras -
januaras



Arkivo : Hajko en Esperanto (601 - 800)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto