Arkivo : Hajko en Esperanto (1801 - 2000)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1801] ho! interneto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/09(Lun) 16:56  

ho! interneto
modkantoj de junaĝo
en nostalgio...


[1802] vintra komenco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/09(Lun) 23:21  

vintra komenco —
en la korpo sternita
fariĝas plumbo



[1803] 9.11.1989 Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/10(Mar) 00:48  

frakasiĝis mur'


[1804] 9.11.1989 Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/10(Mar) 00:51  

frakasiĝis mur'
estus frakasitaj plu


[1805] 9.11.1989 Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/10(Mar) 00:54  

frakasiĝis mur'
estus frakasitaj plu
kiel - rakontu


[1806] ĉielan pecon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/10(Mar) 23:12  

ĉielan pecon
revidi tra fenestro
post kvar monatoj



[1807] Re:[1801] ho! interneto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/10(Mar) 23:19  

Reijo, mi ĝojas pro viaj kontribuaĵoj.

> ho! interneto
> modkantoj de junaĝo
> en nostalgio...



[1808] neĝo unua Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/11(Mer) 19:54  

neĝo unua -
vagadas lunarko post
neĝovualo


[1809] por stratolumoj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/11(Mer) 19:57  

por stratolumoj
stelĉielon vidas ne
urba loĝanto


[1810] purec' rideto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/11(Mer) 20:06  

purec' rideto
en infanetokuloj
ĉe vekiĝante

hajko donis klopodoj,kiel miaj "fontovortoj" estis plursilabaj. sed tiun belecon mi spertadis.


[1811] kato senbride Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/11(Mer) 23:34  

kato senbride
kuregas kaj kriegas —
nokta ventego



[1812] du arbovicoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/12(Ĵaŭ) 21:55  

du arbovicoj
kun orflavaj folioj
ĝis la fuĝpunkto



[1813] somero fluis Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/12(Ĵaŭ) 22:40  

Somero fluis,
revenos - ĉi nun tero
pura kaj blanka


[1814] Nutrodometo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/12(Ĵaŭ) 22:46  

Nutrodometo
por birdetoj - tamen eĉ
pig' lasataj


[1815] Ankoraŭ restas Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/13(Ven) 00:45  

Ankoraŭ loko
por vi en mia kapo
rezerve restas


[1816] Tago Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/13(Ven) 00:54  

La tago bruas,
novembran grizon sternas -
ĉu vi jam hajkis?


[1817] Sorĉo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/13(Ven) 01:03  

nun sunolumo
kalejdoskopas gutoj
pasema sorĉo


[1818] Trees / Arboj Aŭtoro: Lorna Hunter Dato: 2009/11/13(Ven) 01:52  

Trees stand in a line,
ready to salute the sun,
soldiers on parade.

Viciĝis arboj,
saluti al la suno,
soldatparado.

(tradukis Ursido)

Interese: la paraleloj kun numero 1812 !


[1819] Sur tegmento de Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/13(Ven) 16:52  

Sur tegmento de
pendanta nutrdometo
sciur' ruliĝas.


[1820] Grandega svarmo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/13(Ven) 16:56  

Grandega svarmo
de bombiciloj - ĉu plu
sorpberoj trovas.


[1821] Mi faras manĝon Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/13(Ven) 17:42  

Mi faras manĝon -
en mankavoj de gripo
mia edzino.


[1822] Birdoj ĉe nutro Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/13(Ven) 19:39  

Birdoj ĉe nutro -
"... ne semas, nek rikoltas",
kuirejfenestro.


[1823] Re:[1816] Tago Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/13(Ven) 22:37  

> La tago bruas,
> novembran grizon sternas -
> ĉu vi jam hajkis?

Saluton! Ursido

Hajko plaĉas min -
harmonigi, esplori
vort' esperantaj.


[1824] sola ŝtonfiŝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/13(Ven) 23:12  

sola ŝtonfiŝo —
malamo malbeligas
ja malamanton



[1825] Pluvomelodio Aŭtoro: Lorna Hunter Dato: 2009/11/14(Sab) 07:18  

rain drums the glass pane,
such a soothing melody,
hypnotising me

tamburas pluvo,
kalmiga melodio,
hipnotizanta

ans Glas klopft Regen,
besänftigend melodisch,
hypnotisierend

(tradukis Ursido)

http://www.facebook.com/profile.php?id=1519730416#/group.php?gid=11241677546&ref=ts


[1826] Suden Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/14(Sab) 07:20  

forflugu suden,
somerobirdo lasta -
ne eblas resti

nach Süden fliege,
des Sommers letzter Vogel -
du kannst nicht bleiben.


[1827] Vi Aŭtoro: Noriko Uchida Dato: 2009/11/14(Sab) 08:09  

tart upon my tongue
senses that removes my breath
you envelope me

sur mia lango
acerbo sencerbiga -
vi min envolvas

herb auf der Zunge
Gefühl das mein Hirn verrückt
du umfängst mich ganz

(eo, de trad. Ursido)


[1828] Salto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/14(Sab) 08:39  

la kato saltas
de sofo al komodo -
ho ve, doloras


[1829] Falo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/14(Sab) 08:50  

aŭtunfolio
jen falas, kaj akcio -
nun stagnas ĉio

ein Herbstblatt fällt,
die Aktien und das Geld -
es stockt die Welt


[1830] Laco Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/14(Sab) 09:06  

la suno laca
mallevas la flugilojn -
nin premas nuboj

die müde Sonne
lässt ihre Flügel sinken -
uns drücken Wolken


[1831] Renasko Aŭtoro: Graham Martin Dato: 2009/11/14(Sab) 09:35  

Since before we were
Twinkles in our parents’ eyes
Past love born again

ni iam estis
gepatra okulbrilo -
am' renaskita

(trad. Ursido)


[1832] Spiro Aŭtoro: Graham Martin Dato: 2009/11/14(Sab) 10:19  

So warm, close to you
Breathing in what you breathe out
My breath of fresh air

ĉe vi en varmo
elspiron vian spiri
spirigas freŝon

(trad. Ursido)


[1833] des malpli hela Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/14(Sab) 23:02  

des malpli hela
bluo de la ĉielo —
nun ekas vintro



[1834] Eino Leino:Sentenco ( mia traduko) Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/14(Sab) 23:49  

Instrukcio

Nenian kredon
nenian eĉ esperon
kaj tamen agi


[1835] kvieta menso Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/15(Dim) 01:05  

kvieta menso
rigardadante nuboj
de la ĉielo


[1836] unu prezidant' Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/15(Dim) 17:09  

unu prezidant'
konfesas sin pacisma -
tempo indikos


[1837] vortoj malorde Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/15(Dim) 22:40  

vortoj malorde
venas el lia buŝo —
akra malvarmo



[1838] dimanĉo, frua Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/16(Lun) 00:16  

dimanĉo, frua
mateno, nur kelkaj
lumat'fenestroj


[1839] kvar tagojn mi mortis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/16(Lun) 22:38  

kvar tagojn mi mortis —
la operaciito
maljuna ridas



[1840] hejmen revenos Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/16(Lun) 23:55  

hejmen revenos
skolinfanoj sub molaj
blugrizaj nuboj


[1841] en leterkesto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/17(Mar) 02:13  

en leterkesto
reklamofolietoj
fakturo unu


[1842] pluki berojn Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/17(Mar) 19:55  

pluki berojn sur
muskbuloj en susuro
de arboj - vivo


[1843] lakka reĝino Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/17(Mar) 20:01  

lakka reĝino
de marĉo, flava dolĉa
plukado ŝarĝe

lakka = Rubus chamaemorus


[1844] korpopesilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/17(Mar) 23:35  

korpopesilo —
kroĉi per karnomankaj
brakoj kaj kruroj



[1845] Re:[1841] en leterkesto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/17(Mar) 23:47  

> en leterkesto
> reklamofolietoj
> fakturo unu

Amuza! Kaj samtempe malgajeta. Mi ŝatas ĉi tiun pecon.



[1846] la sun' subteron Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/18(Mer) 17:30  

la sun' subteron
en la membrojn laco
malvigla - lito


[1847] jen gipsaj nuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/18(Mer) 23:59  

jen gipsaj nuboj
tenere alkroĉiĝas —
frosta aero



[1848] do - oldaj homoj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/19(Ĵaŭ) 15:52  

do - oldaj homoj
inter si, pleje sian
farton babilas


[1849] old' panjo mia Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/19(Ĵaŭ) 17:00  

old' panjo mia:
"la tero al si tiras" -
kaj ripoziras


[1850] vintra rivero Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/19(Ĵaŭ) 22:47  

vintra rivero
kviete respegulas
palgrizajn nubojn



[1851] tralegis atent' Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/20(Ven) 16:37  

tralegis atent'
ŝi ĵurnalon: "pli saĝa
mi ne fariĝis"


[1852] diversaj flavoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/20(Ven) 21:55  

diversaj flavoj
kaj diversegaj brunoj —
folioj svarmas



[1853] kiel iam, plu Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/21(Sab) 16:12  

kiel iam, plu
neĝhomo en la korto;
ne karbokuloj


[1854] feliĉo daŭras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/21(Sab) 23:49  

feliĉo daŭras
dum silenta maĉado —
varma baŭzio

***
baŭzio (aŭ baŭzo): fermentinta pastobulo el faruno, farĉita per kuiraĵo de haketitaj porkoviando, cepo kaj aliaj. Tradicia ĉina manĝaĵo disvastiĝinta en Orienta Azio.



[1855] griza griza griz... Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/22(Dim) 00:01  

griza griza griz...
arbaro malseka kaj
krepusko densa

en nebulego
folioj de heĝo sur
neĝo - do, trista


[1856] infanaj tristoj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/22(Dim) 17:18  

infanaj tristoj:
degeligis varmondo
neĝhomoj amaj


[1857] premi la manon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/22(Dim) 23:11  

premi la manon
senkarnan por dividi
ja vivovolon



[1858] pluvneĝo vipas Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/23(Lun) 17:35  

pluvneĝo vipas
okulojn kaj pro tio
vigla humoro


[1859] Salo kaj silko Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/23(Lun) 20:51  

rojeto kuras
salumi silkan vangon -
amploro ekas


[1860] Re:[1857] premi la manon Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/23(Lun) 20:52  

> premi la manon
> senkarnan por dividi
> ja vivovolon
>
...tre grava kaj valora penso.


[1861] varmo en vintro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/23(Lun) 22:45  

varmo en vintro —
vivi kiel unu en
atendolisto



[1862] novembroŝtormoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/24(Mar) 00:45  

novembro griza
mi jam ne aŭdas birdojn –
nun venu ŝtormoj


[1863] gestoj spronantaj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/24(Mar) 21:51  

gestoj spronantaj
kaj plaĉas kaj stimulas
nin kompatindajn


[1864] plasta tubeto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/24(Mar) 22:52  

plasta tubeto
staranta el la nazo —
monat' sen dioj



[1865] oferto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/25(Mer) 20:22  

"kafo kaj bulko
du eŭroj" - jen ofertas
servostacio


[1866] svarmo da korvoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/25(Mer) 22:06  

svarmo da korvoj
okupas la ĉielon —
vintra vespero



[1867] Re:[1863] gestoj spronantaj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 05:38  

> gestoj spronantaj
> kaj plaĉas kaj stimulas
> nin kompatindajn

... eble japanoj diros, ke tio ne estas hajko, tamen al mi via poemo tre, tre plaĉas.


[1868] Plenplena Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 05:43  

plenplena trajno
babilas homaj buŝoj-
dormeti dume


[1869] ĉiaj vivaĵoj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 16:47  

ĉiaj vivaĵoj,
senmovaj moveblaj en
arbaroj - vivu!


[1870] Pluvado Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 20:59  

pluvado daŭra
tristega inmieno –
ĝojsaltas rano


[1871] Esperanto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 21:49  

lingvo sen lando
ja morta, sen kulturo -
informa stando


[1872] sur ĉevaleto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 23:29  

sur ĉevaleto plasta,
ĉiu senfine
rondiri devas



[1873] Re:[1872] sur ĉevaleto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/26(Ĵaŭ) 23:56  

> sur ĉevaleto plasta,
> ĉiu senfine
> rondiri devas
>

ĝoja, mi ne plu!


[1874] Re:[1868] Plenplena Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/27(Ven) 17:54  

> plenplena trajno
> babilas homaj buŝoj-
> dormeti dume

la vivanta bildo de momento


[1875] malsato, dormo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/27(Ven) 18:44  

malsato, dormo
mallonga al urso, pro
aŭtuno varma


[1876] kato en brakoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/27(Ven) 22:24  

kato en brakoj —
dividante la sunon,
lumon kaj varmon



[1877] Ho ve! Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 09:55  

mielas luno
tra branĉoj kalviĝintaj -
ho ve, aŭtuno


[1878] Papavo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 19:40  

papavaj kampoj
kurpaŝoj pli rapidaj -
tempestaj nuboj


[1879] Duona lumo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 19:42  

duona lumo
metitaj ŝakfiguroj
en atendado


[1880] Vojrando Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 19:49  

Sub nigraj nuboj
lilioj ĉe vojrando
apud abismo


[1881] aŭtuna lumo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 19:58  

aŭtuna lumo
nebuloj mole fluas
senfajra fumo


[1882] Skualo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:09  

skualo portas
folion de l' podio -
koncerto mortas


[1883] Guto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:14  

ĉe branĉo guto -
lumlude sin spegulas
la mondo-tuto


[1884] Pomodoro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:18  

Ho pomodoro
fluanta el profundo
infanmemoro


[1885] Herbeje Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:27  

herbeje floro
kun sonorila formo -
koloraj sonoj


[1886] Jam Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:29  

jam post tagmezo -
finfine pigre lante
sin suno montras


[1887] matensaluto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/28(Sab) 20:32  

matensaluto
afabla - agordo de
unuecsento


[1888] Flugi Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:40  

flugi senlime
en viaj vortoj vibras
korsento vasta


[1889] Hezito Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:50  

duopan ombron
karesas marovento -
hezitaj sentoj


[1890] Teo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 20:54  

al teo hejmen
mi vokus la infanojn
se mi ja havus


[1891] Kandela lumo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 21:00  

kandela lumo -
la ĉambro ŝajnas ronda
kaverno varma


[1892] Dunsablo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 21:05  

dunsablo mola -
la into spurojn skribis
per niaj paŝoj


[1893] Re:[1879] Duona lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/28(Sab) 21:06  

> duona lumo
> metitaj ŝakfiguroj
> en atendado

Tre impresa bildo!
Kvankam mi preferas diri "duonmallumo" en la unua verslinio, ĉiuokaze mi ŝatas vian pecon.



[1894] Duŝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/28(Sab) 21:13  

matena duŝo -
freŝiĝas la memoro...
ŝi, ŝia korpo


[1895] matennebulo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/28(Sab) 22:27  

matennebulo —
hodiaŭ ekflorintaj
du ruĝaj floroj



[1896] argilfiguroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/29(Dim) 23:10  

argilfiguroj
gardas tombomonteton —
roŭsoj plenruĝaj

*****
roŭso: Rhus succedanea, falfolia arbo el la genro sumakoj el la familio anakardiacoj.



[1897] ŝalti-malŝalti Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/11/30(Lun) 00:24  

ŝalti-malŝalti,
knabetoj kun poŝlampoj
vespertenebre


[1898] Silento Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 02:45  

kreskas silento -
tra pluvoj kaj nebulo
drivas la tagoj


[1899] Re:[1893] [1879] Duona lumo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 03:41  

> > duona lumo
> > metitaj ŝakfiguroj
> > en atendado
>
> Tre impresa bildo!
> Kvankam mi preferas diri "duonmallumo" en la unua verslinio, ĉiuokaze mi ŝatas vian pecon.

Vastalto, kion vi opinias pri "krepuska lumo"?

Reijo; via poemo pri knabetoj tre plachas al mi.
>


[1900] Flustro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 18:16  

flustras la floroj:
skribi hajkon forgesu;
ĝi estas en ni


[1901] Re:[1899] [1893] [1879] Duona lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/30(Lun) 18:36  

> Vastalto, kion vi opinias pri "krepuska lumo"?

Mi pensas, ke ĝi faras la verson iom pli klara.
Sed bonvolu klarigi, ĉu vi intencis vesperkrepuskon aŭ matenkrepuskon.

Laŭ mia impreso la ŝakfiguroj staras en vespera ekmallumiĝo atendante iliajn ludantojn, kiuj forlasis ilin pro ia (ĉu grava?) neevitebla kialo. Pro ĉi tia kompreno mi preferis diri "mallumon".



[1902] Neĝodunoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 19:23  

el neĝodunoj
sin ŝovas abietoj –
arĝento brila


[1903] Silento Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 19:43  

preskaŭ silento -
salutas genuflekse
spikoj al vento


[1904] Elektro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 19:55  

elektra lumo -
forgesis vi pravivon
en digolago


[1905] Sonĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 19:59  

la akvoguto
en sonĝo pri graveco
niagaremas


[1906] Post pluvo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/11/30(Lun) 20:08  

postpluva nokto -
en solo kaj sen dormo
la luno hajkas


[1907] vakaj okuloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/11/30(Lun) 21:50  

vakaj okuloj
de argilaj figuroj —
malvarma vento



[1908] sonĝo de natur' Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/01(Mar) 00:20  

sonĝo de natur' :
du tenebroj kontraŭe
- sen neĝkovrilo


[1909] Re:[1901] [1899] [1893] [1879] Duona lumo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/01(Mar) 01:07  

> > Vastalto, kion vi opinias pri "krepuska lumo"?
>
> Mi pensas, ke ĝi faras la verson iom pli klara.
> Sed bonvolu klarigi, ĉu vi intencis vesperkrepuskon aŭ matenkrepuskon.
>
> Laŭ mia impreso la ŝakfiguroj staras en vespera ekmallumiĝo atendante iliajn ludantojn, kiuj forlasis ilin pro ia (ĉu grava?) neevitebla kialo. Pro ĉi tia kompreno mi preferis diri "mallumon".
>
"krepuska lumo" : "batalo komencas en matenkrepusko".


[1910] Re:[1909] [1901] [1899] [1893] [1879] Duona lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/01(Mar) 21:59  

> "krepuska lumo" : "batalo komencas en matenkrepusko".

Dankon, Reijo, pro via komento. Ĝi ja prezentas al mi alian bildon. Mi atendas ankaŭ komenton de la aŭtoro.



[1911] longa mallonga Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/01(Mar) 22:13  

longa mallonga
senfara hejmrestado
pro malvarmumo



[1912] Atendado Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/02(Mer) 00:26  

Karaj!
Dankon pro viaj vere tre pensigaj komentoj!
Chu krespusko vespera au matena? - Mi ne scias.
Neniu diris tion al mi.
Certe, se ni supozas okazontan shakludon, oni emas pensi pri vespera mallumigho (la plej multaj shakamantoj, certe malofte shakludas matene).
Tiun situacion kaj ties atmosferon Vastalto tre trafe priskribas:
"Laŭ mia impreso la ŝakfiguroj staras en vespera ekmallumiĝo atendante iliajn ludantojn, kiuj forlasis ilin pro ia (ĉu grava?) neevitebla kialo."
Kaj se okazis tiel, tiam eblas ankau, ke la figuroj staras pacience kaj batalprete ankorau matene.
Alia ebleco estas, ke mortis fervora shakludanto kaj ties vidvino pro funebra memoro konservis lian chambron sen shangho. Staras la figuroj tiel, kiel metis ilin la amata edzo por ludo, kiu pro morto neniam okazis au okazos. Neniu tushos ilin. Ili staras en eterna duon(mal)lumo char la vidvino fermis la kurtenojn konforme al siaj funebraj sentoj.
Do estas diversaj eblecoj. Mi estas sufiche certa ke la shakfiguroj tre fidele kaj pacience eltenas en sia starado, sed pri la horo kiam tio okazas mankas al mi certeco.
Tial (kvankam la interpreto de vi, Vastalto, plachas al mi) mi preferas "krepuska lumo". Nu sed, kiu volas, povas imagi, ke en la unua linio estas skribita "jam mallumighas".

"krepuska lumo" : "batalo komencighas en matenkrepusko". - tio estas filmo, pri kio vi memorigas, Reijo; au chu mi eraras ? - interese, surprize kaj amuzete, ke tiu citajho ja konvenas al la bildo de la shakfiguroj :)

Vi, Vastalto, estas chi tie nia gastiganto (dankon al vi!...Kaj rapidan resanighon! - se mi ghuste interpretis vian suban hajkon), do mi petas vin decidi chu ni forvishu niajn komentojn el via kolekto au chu ili restu.

krepuska lumo
metitaj ŝakfiguroj
en atendado


[1913] li diris al mi Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/02(Mer) 01:16  

li diris al mi:
dormon, ankaŭ malsaton!
- - - mi dankis ĝoje


[1914] aŭtunbetuloj Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/02(Mer) 16:48  

aŭtunbetuloj:
atendu pritempon, vi
surprizon vidos


[1915] Aŭroro Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/02(Mer) 21:15  

aŭroraj nuboj
sin turnas matenvento –
la lasta tango


[1916] arboj en lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/02(Mer) 23:34  

arboj en lumo
viciĝas kun folioj
varikoloraj



[1917] Re:[1912] Atendado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/03(Ĵaŭ) 00:30  

Dankon, Ursido! Mi ĝojas pri via detala klarigo.

Ĉar hajko estas tro mallonga por ĉion diri, tie legantoj havas certagradan liberon interpreti ĝin malsame. Tri legantoj povas havi tri malsamajn interpretojn pri unu hajko.

Kaj historie en la japana hajko oni kolektive verkis hajkojn. En kolektiva verkado oni ŝatas interŝanĝi siajn interpretojn kaj prijuĝojn. Tio estas rimedo progresigi la partoprenantojn en hajkoverkado. Mi esperas, ke tia interŝanĝo okazos ankaŭ en tiu ĉi afiŝejo.

> Vi, Vastalto, estas chi tie nia gastiganto (dankon al vi!...Kaj rapidan resanighon! - se mi ghuste interpretis vian suban hajkon), do mi petas vin decidi chu ni forvishu niajn komentojn el via kolekto au chu ili restu.

Laŭ mia opinio ĉiuj komentoj en tiu ĉi afiŝejo havas sencon kaj indas konservi. Interŝanĝi opiniojn pri hajko unuope aŭ ĝenerale estas mia ĝojo.
(... Kaj dankon pro via zorgemo. Feliĉe mi jam resaniĝis 90-procente.)



[1918] frostiĝis tero Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/03(Ĵaŭ) 16:24  

frostiĝis tero
kaj piediri facila
en freŝa aero


[1919] sekaj sonoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/03(Ĵaŭ) 22:53  

sekaj sonoj el
paĝoj de taggazeto —
vintra vespero



[1920] frupiediro Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/04(Ven) 16:03  

frupiediro -
Granda Urso, tutluno,
sur arboj prujno


[1921] vintra sunlumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/04(Ven) 23:27  

vintra sunlumo —
per karnomankaj brakoj
teni kviete



[1922] post pluvaj tagoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/05(Sab) 21:04  

post pluvaj tagoj
aero fride kalma -
ekvintros baldaŭ


[1923] sur nudaj branĉoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/05(Sab) 23:24  

sur nudaj branĉoj
nun kelkaj ruĝaj beroj —
ĉielo bluas



[1924] matenpaŝante Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/06(Dim) 01:27  

"matenpaŝante
komforta maniero
ĝis kutimiĝas"


[1925] kun certaj paŝoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/06(Dim) 23:45  

kun certaj paŝoj
limdato proksimiĝas —
hejtilo milda



[1926] ĉu bezonas Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/07(Lun) 16:17  

ĉu bezonas por
vivi naci' memstara
patoson troan


[1927] tranĉis knabeto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/07(Lun) 23:40  

tranĉis knabeto
ŝipeton pinŝelan - ve!
ĝi naĝkliniĝis


[1928] nu sin turnante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/07(Lun) 23:57  

nu sin turnante,
kato ekkuŝas ree —
hejtata ĉambro



[1929] Re:[1923] sur nudaj branĉoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/08(Mar) 02:04  

sur nudaj branĉoj // nun kelkaj ruĝaj beroj - // ĉielo bluas

Min tre impresas la intensa kolorokontrasto en tiu bildo.


[1930] Re:[1929] [1923] sur nudaj branĉoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/08(Mar) 22:27  

Dankon, Ursido! Mi ĝojas, ke ĝi plaĉis al vi.

> sur nudaj branĉoj // nun kelkaj ruĝaj beroj - // ĉielo bluas
>
> Min tre impresas la intensa kolorokontrasto en tiu bildo.


[1931] ombro sur pordo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/08(Mar) 22:53  

ombro sur pordo —
rapidas malleviĝi
decembra suno



[1932] Re:[1920] frupiediro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/08(Mar) 23:22  

> frupiediro -
> Granda Urso, tutluno,
> sur arboj prujno

Verŝajne vi amas frumatenan promenadon. Kvankam mi inklinas eviti frumatenan malvarmon, tamen mi ŝatas rigardi Grandan Ursinon sur la ĉielo. Tiu peco prezentas ŝatatan bildon.



[1933] da korpa forto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/09(Mer) 23:32  

da korpa forto
pli multe volas havi
larmaj okuloj



[1934] ekstere popol' Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/10(Ĵaŭ) 02:23  

ekstere popol',
kolorlumoj; infanoj
longatendas.


[1935] malvarma pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/10(Ĵaŭ) 22:46  

malvarma pluvo —
nombro da nebullumoj
preterirantaj



[1936] nova glacio Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/11(Ven) 00:55  

nova glacio,
sube akvo timiga,
nigra kaj frida


[1937] silento Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/11(Ven) 01:04  

se vi estas for
aŭ tre proksima al mi
krias silento


[1938] biciklo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/11(Ven) 01:32  

bim bim bip bip ja -
estas ja biciklo ĉi
ra ra rapida


[1939] Re:[1938] biciklo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/11(Ven) 16:29  

> bim bim bip bip ja -
> estas ja biciklo ĉi
> ra ra rapida

biciklo mia
prononcas krah krah..., same
lantega vintre


[1940] folitapiŝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/11(Ven) 23:45  

folitapiŝo
sternita sur pavimo —
sunlumo ŝute



[1941] folitapiŝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/12(Sab) 23:22  

folitapiŝo —
balailo saltetas
tien kaj reen



[1942] obskura, frida Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/13(Dim) 16:49  

obskura, frida
naturo nia nune,
poema tamen.

( mi unue pensis: nenia poema! )


[1943] el hospitalo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/13(Dim) 22:29  

el hospitalo
kureti ĝis parkejo —
vintra pluveto



[1944] ĉimatene Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/14(Lun) 20:34  

ĉimatene al
la Sedno la piedoj
iomete frostis

Sedna, nia hundo


[1945] velkaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/14(Lun) 20:52  

velkaj folioj
krakfrotas pavimŝtonojn
tra trotuaro



[1946] gargari gorĝon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/15(Mar) 23:18  

gargari gorĝon
kun buŝo malfermita —
kato oscedas



[1947] Re:[1942] obskura, frida Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/16(Mer) 00:08  

> obskura, frida
> naturo nia nune,
> poema tamen.

Tio tre plaĉas al mi!
Mi dankas al vi, Reijo!


[1948] spegulo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/16(Mer) 00:28  

spegulo brila -
ĝi ne vidas la bildon
kiun ĝi montras


[1949] kresku Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/16(Mer) 00:32  

kresku kaj sonĝu
senzorge kaj elaste -
kiel bambuo


[1950] birdoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/16(Mer) 00:38  

panon el mano
kaj la lastan sunfloron
formanĝas birdoj


[1951] Originalo: Zein Kalaj / El la angla Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/16(Mer) 00:44  

30.000 homojn
nobelpacpremiito
sendas militen


[1952] frosto Aŭtoro: ĉojo Dato: 2009/12/16(Mer) 04:07  

dum akra frosto
sunbaniĝas kolomboj
fenestrorande


[1953] kato sin puŝas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/16(Mer) 23:54  

kato sin puŝas
kune kun malvarmeco
de orelkonkoj



[1954] vesperalveno Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/17(Ĵaŭ) 00:05  

vesperalveno,
glaciblua aero
kaj vesperstelo


[1955] atmosfero Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/17(Ĵaŭ) 02:06  

atmosfero de
bazaroj: Bing Krosbi kaj
blanka kristnasko


[1956] ĉirkaŭ la korpo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/17(Ĵaŭ) 22:10  

ĉirkaŭ la korpo
brakume kaj strangole
frosta aero



[1957] Re:[1955] atmosfero Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/17(Ĵaŭ) 23:04  

La ĝoja kaj trankvila atmosfero plaĉas al mi. Cetere mi ŝatas la muzikpecon de Bing Krosbi.

> atmosfero de
> bazaroj: Bing Krosbi kaj
> blanka kristnasko


[1958] knaris neĝo Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/18(Ven) 00:11  

knaris neĝo sub
ŝuoj miaj, senfina
bendo de lumoj


[1959] por gazeto Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/18(Ven) 19:39  

por gazeto al
leterkastoj iras - aj!
dormemaj homoj


[1960] malantaŭ nubo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/18(Ven) 23:12  

malantaŭ nubo
lumetas suna disko —
ekfalas neĝo



[1961] sparkoj disfalas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/20(Dim) 00:01  

sparkoj disfalas
el fera ĉarpentaĵo —
frosta aero



[1962] rebriloj rilate al la spegulo 1948 Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/20(Dim) 16:30  

parolkabablon
havas spegulo brila,
ĝi diras veron

spegulo havas
lertecon doni ĝojon
sed ankaŭ ŝokon

ĉi tia manĝo,
rapidaj fornpombetoj
estas nuntempe

vivo en si mem
spegulaĵon kaj ĝia
interpretado


[1963] jen vintraj nuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/21(Lun) 00:25  

jen vintraj nuboj
flugas preter sunbrilo —
pasema pluvo



[1964] gustumi dolĉan Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/21(Lun) 23:56  

gustumi dolĉan
torteton kun rideto —
vintra sereno



[1965] Re:[1964] gustumi dolĉan Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/22(Mar) 02:26  

> gustumi dolĉan
> torteton kun rideto —
> vintra sereno

aera, plaĉa, spegulas bonstaton


[1966] tempovojaĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/12/22(Mar) 04:53  

tempovojaĝo
tra into, anto, onto -
jen vivo nia


[1967] monto proksimas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/22(Mar) 23:56  

monto proksimas
freŝe neĝokronita —
aŭta zumado



[1968] malpli maljuna Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/23(Mer) 20:50  

malpli maljuna
manprenante kondukas —
jarfina placo



[1969] 23.12. Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/23(Mer) 23:46  

tago hodiaŭ
kokopaŝon pli longa
ol hieraŭo


[1970] reiri hejmen Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/24(Ĵaŭ) 23:28  

reiri hejmen
preter strata lanterno —
mallonga tago



[1971] vivas demono Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/25(Ven) 23:23  

vivas demono
en mallumo de strato —
vesper' jarfina



[1972] nur bonodoron Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/26(Sab) 22:56  

nur bonodoron
por severe malsana —
kristnaska kuko



[1973] kune Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/27(Dim) 22:21  

kune famili'
reirendo de propraj
duope ree


[1974] jarfinaj tagoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/12/27(Dim) 23:25  

jarfinaj tagoj —
savite el doloroj
ĉi-monda dormo



[1975] atingas pacon Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/28(Lun) 20:45  

atingas pacon
flamo de kandelo en
ŝarĝita koro


[1976] malrapidece Aŭtoro: Reijo Dato: 2009/12/30(Mer) 00:48  

malrapidece
ŝoveladas li neĝon
sur sia korto


[1977] neĝo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/09(Sab) 18:45  

Saluton!

Mi unuafoje hajkumas(rideto;)

Matene blanka
neĝo falas senĉese.
Ho, kie vi estas?


[1978] tuso Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/11(Lun) 02:58  

mi legas libron
vespere jam malhela
iu tusas najbare


[1979] Re:[1978] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/01/14(Ĵaŭ) 23:09  

Bonvenon, Akvo!
Mi ĝojas pro via kontribuo.

> mi legas libron
> vespere jam malhela
> iu tusas najbare


[1980] saluton Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/15(Ven) 12:59  

Saluton! Vastalto.

tagiĝas nokto
luno restas blanka
saluton koleg' !


[1981] pigo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/16(Sab) 16:46  

tra la fenestro
pigon mi vidas solan
ĝi bekas tien


[1982] antaŭ laboro Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/16(Sab) 19:45  

antaŭ laboro
filo kaj edzin' dormas
mi trinkas kafon


[1983] Re:[1982] antaŭ laboro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/01/16(Sab) 21:36  

Dankon, akvo, pro viaj pluaj kontribuoj.

> antaŭ laboro
> filo kaj edzin' dormas
> mi trinkas kafon

Via peco prezentas korvarmigan scenon. Mi ĝojas, ke vi trovis kaj montris ĝin al ni legantoj.
Sed permesu al mi umi iom pri hajkofarado.
Ŝajnas al mi, ke la lasta verso "mi trinkas kafon" estas bedaŭrinde pli proza ol poezia.
Se mi estus en via situacio, mi versus, ekzemple, jene:
|| apud dormantaj
|| fileto kaj edzino —
|| matena kafo

Hajko estas tre mallonga por esprimi ĉion, kion oni pensas aŭ vidas. Do estas konsilinde fokusi en la plej kerna elemento, kiun oni volas esprimi en sia hajko. Mi pensas, ke tia enfokusigo povas veki poezian emocion.



[1984] Dankon! Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/17(Dim) 01:51  

|| apud dormantaj
|| fileto kaj edzino —
|| matena kafo


Dankon, Vastalto pro via konsilo!
Mi bone komprenis vian konsilon.
Mi tromulte enmetis informon en ĝia hajko.
Mi provos!
Dankon(rideto;).

akvo




[1985] pigo 2 Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/17(Dim) 02:23  

pigo vekas ja
en nia ĝardeneto
ŝuoj de filo


[1986] post labor Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/17(Dim) 15:05  

plena de aŭto
svarmas homoj post labor'-
bebo kun balon'



[1987] ruĝetaĵo Aŭtoro: Reijo Dato: 2010/01/19(Mar) 21:53  

ruĝetaĵo sur
neĝaj suproj de arboj,
la matensuno


[1988] edzino Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/23(Sab) 05:31  

malsata nokto
trinkas akvon malrapide
terni edzino


[1989] malsano Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/24(Dim) 07:21  

libera tago
malsano turmentas min-
varma aspirin'


[1990] Re:[1989] malsano Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/01/24(Dim) 10:37  

Kara Akvo,

tagon da paŭzo
jes kun nutro kaj varmo,
estu resana

> libera tago
> malsano turmentas min-
> varma aspirin'


[1991] Dankon! Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/24(Dim) 18:20  

Dankon S-ro Vastalto;).

suna mateno
melopsitako krias-
radia ludo




[1992] ripoz' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/24(Dim) 20:45  

tagon da paŭzo
filo saltas sur kanap'-
ripoz' mia kap'


[1993] vetero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/30(Sab) 14:22  

veter' severa
minus 22 grado-
ĉe bushaltejo




[1994] okno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/30(Sab) 22:40  

tre frosta okno
iu promenas kun hundo
arbo senmova



[1995] Re:[1994] okno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/01/30(Sab) 23:04  

Kio estas "okno"?



[1996] Pardonon! Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/31(Dim) 04:16  

Pardonon, S-ro Vastalto!
Okno estas en pola lingvo "fenestro".
Mi estas japano, tamen longe loĝas en pollando.
kaj miksis lingvon inter pola kaj esperanta.
Do, mi devas repensi tutan ĉi hajkon!


kore, akvo


[1997] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2010/01/31(Dim) 04:31  

kun saŭnaj ŝvitoj
en neĝo kuras homoj —
vintra kulmino


[1998] hundo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/31(Dim) 16:29  

frusta fenestro
homo iras kun hundo-
arbo blanka


[1999] eraro Aŭtoro: akvo Dato: 2010/01/31(Dim) 17:14  

frusta ×
frosta ◯


[2000] Re:[1993] vetero Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/02/01(Lun) 22:43  

> veter' severa
> minus 22 gradoj-
> ĉe bushaltejo

(nepre gradoj)



Arkivo : Hajko en Esperanto (1801 - 2000)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto