Arkivo : Hajko en Esperanto (2601 - 2800)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[2601] vintraturniĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/25(Mer) 21:07  

vintraturniĝo -
aldono al vivĝojo -
nova sezono



[2602] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/27(Ven) 17:17  

ni lumigu nin
kun steloj infinitaj
sed sola stelo


responde al Kvar


[2603] vintra beleco Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/28(Sab) 17:43  

vintra beleco,
atendo de printempo,
mensa lumeco


[2604] ruĝeta lumo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/28(Sab) 17:48  

ruĝeta lumo
surneĝaj branĉoj -
vapora spiro

punerva valo
lumisilla oksilla -
hengitys huurtuu


[2605] leviĝas supren Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/30(Lun) 16:35  

leviĝas supren
seka neĝo ŝanĝiĝas
en la ĉielon




[2606] Re:[2602] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/30(Lun) 23:22  

> ni lumigu nin
> kun steloj infinitaj
> sed sola stelo

Se anstataŭ ""ni" mi legas "ne" kaj anstataŭ "kun" mi legas "la", tiam mi komprenas.

Ni devas demandi nin kiu brila stelo gvidos nin tra mallumaj noktoj en la dezerto. La stelo kiu gvidos nin al amo, al komunumo, al paco, al kompatemo kaj al espero estas sekvinda.


[2607] Re:[2606] [2602] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/01(Mer) 18:13  

Kara Ursido! Dankon por via filozofia ekspliko.Tre instruplena agrumento!
Nu hajko iufoje havas enigmon, por tio hajko ekscitas la imagon. Mi plezuras por tiela hajkfrado.



[2608] neĝo kaj roko Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/01(Mer) 19:17  

neĝo kaj roko
kaduka vizaĝo de
la kruta monto




[2609] mateno - iras Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/01(Mer) 19:54  

mateno - iras
pufokitelulo en
infanvartejon


[2610] Al Verbum Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/02(Ĵaŭ) 08:22  

Dankon pro surtera neĝo,
dankon pro l' vizaĝo monta,
ankaŭ pro cerbum-enigmoj
kaj pro ĉio ajn estonta!


[2611] Ho Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/02(Ĵaŭ) 08:30  

sunkristalaro
sur la subneĝaj branĉoj -
ho kia pezo!


[2612] hela ĉielo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/04(Sab) 17:01  

hela ĉielo
elektrkablaj streĉitaj -
enebonesto


[2613] frostoegado Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/07(Mar) 01:07  

frostoegado . . .
hundo sofvolviĝanta . . .
hajko progresas . . .


[2614] ĝoja pri varmo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/09(Ĵaŭ) 19:50  

ĝoja pri varmo
de l'suno sur vizaĝon-
ŝi en peltaĵo


[2615] plenluna nokto Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/11(Sab) 23:24  

plenluna nokto,
nigraj ombroj sur neĝo -
fabelsimile


[2616] velkintaj branĉoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/12(Dim) 10:11  

velkintaj branĉoj
fendetoj disvastiĝas
sur la ĉielo



[2617] spirade freŝan Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/12(Dim) 18:06  

spirade freŝan
vintraeron havigas
facilan staton

2615: tranĉaj ombroj ...


[2618] Re:[2612] hela ĉielo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/13(Lun) 19:31  

> hela ĉielo
> elektrkablaj streĉitaj -
> enebonesto

Mi scivolas kiel prononci -ktrk- .
Kaj ĉu ne temas pri -kabloj?


[2619] Re:[2618] [2612] hela ĉielo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/14(Mar) 21:42  

> > hela ĉielo
> > elektrkablaj streĉitaj -
> > enebonesto
>
> Mi scivolas kiel prononci -ktrk- .
> Kaj ĉu ne temas pri -kabloj?

Dankon, Ursido. Kio estas plej bone ebla: elektraj kabloj streĉaj aŭ streĉe aŭ kurentkabloj streĉitaj?


[2620] blovadoj ventoj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/15(Mer) 20:06  

blovadoj ventoj
glaciiĝintaj arboj -
vivo persistas


[2621] pasantan vintron Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/18(Sab) 05:46  

pasantan vintron
kolektas kaj blankiĝas
oh Fuĵi-monto



[2622] blua mateno Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/18(Sab) 17:27  

blua mateno
bone dormita nokto -
ĉiutagecoj


[2623] printempa signo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/24(Ven) 13:42  

monta koloro
miksiĝas kun aero
printempa signo



[2624] kontempli foton Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/25(Sab) 00:17  

kontempli foton . . .
bonodoro de fajno,
ho antaŭlonge


[2625] Re:[2619] [2618] [2612] hela ĉielo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/25(Sab) 10:25  

> hela ĉielo
> ............. -
> enebonesto
>Kio estas plej bone ebla: elektraj kabloj streĉaj aŭ streĉe aŭ >kurentkabloj streĉitaj?
Ne tute facila demando... Eble ni faru tion, kiel detektivoj..., komencante per tio, kio ne eblas, por fine trovi tion, kio eblas. :)
"Streĉaj" havas la saman signifon kiel "streĉantaj", sed la kabloj ne streĉas, mi supozas.
En la mezo de la vorto "kurentkabloj" najbaras du akcentitaj silaboj. tion oni prefere evitas, almenaŭ en poezio. "Elektraj kabloj streĉe" - kie "streĉe" povas signifi "en streĉo" - jes tio eblas. Tamen min tiu solvo ne tute konvinkas, kaj mi deziras aldoni la proponon: "streĉataj kabloj zumas". "Streĉataj" ĉar mi supozas, ke vi eble ne volas diri, ke muntistoj venis kaj muntis la kablojn, sed ke malvarmo streĉas la kablojn. Nu, tiu streĉo estas daŭra, konstanta streĉo, ĉu ne? Tiam tio estas unu el la relative maloftaj okazoj, kiam -at- estas ĝusta. "Zumas" certe, sen nomi ĝin, komprenigas la ĉeeston de elektra kurento.


[2626] Re:[2619] [2618] [2612] hela ĉielo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/02/25(Sab) 10:46  

Pardonu min pri ekstertema demando.
Kio estas tiu "enebo"? Ĉu iu birdospeco?

> > > hela ĉielo
> > > elektrkablaj streĉitaj -
> > > enebonesto
> >
> > Mi scivolas kiel prononci -ktrk- .
> > Kaj ĉu ne temas pri -kabloj?
>
> Dankon, Ursido. Kio estas plej bone ebla: elektraj kabloj streĉaj aŭ streĉe aŭ kurentkabloj streĉitaj?


[2627] marmemoro Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/25(Sab) 21:55  

vespere vintre
ventego brue muĝas -
memoro mara


[2628] 2612 ree Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/26(Dim) 00:25  

Ursido kaj Vastalto, mi estas gaja pri viaj plaĉaj komentoj.

hela ĉielo,
streĉataj kabloj zumas -
hejmnesto varma


[2629] skiantino por Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/27(Lun) 02:03  

skiantino por
vazo deŝiris faskon
dormetaj vergoj


[2630] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/29(Mer) 00:11  

kiun konkludon
silento ombre naskos ?
nu, paciencu!


[2631] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/29(Mer) 00:19  

vidu, lunlumo;
vin pentras senmanulo -
jes, la rivero


[2632] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/29(Mer) 00:25  

sur herbotigo
vetkuras akvoguto
kun akvoguto


[2633] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/29(Mer) 00:47  

krepuske hajko
tralumis min momente -
mi ĝin forgesis


[2634] la supertago Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/29(Mer) 05:47  

la supertago
se estas maltrankvilo
ĝuste nur neĝo



[2635] akomodiĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/01(Ĵaŭ) 17:50  

akomodiĝo,
modesteco arbara -
lineo-kloŝo

Linnaea borealis


[2636] la luno en si Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/01(Ĵaŭ) 23:13  

printempa nokto...
ĝuste la luno en si
degelas gute




[2637] l'suno jam alte Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/02(Ven) 23:35  

l'suno jam alte -
neĝo fluas pogute
de sur tegmento


[2638] en neĝventego Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/03(Sab) 00:15  

en neĝventego
rapidas kamionoj -
longa vojaĝo


semi-trailer truck esperante


[2639] printempa vento Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/03(Sab) 23:46  

printempa vento,
brilaj ĉielo, neĝo -
agendo plena


[2640] printempa ĝermo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/04(Dim) 04:58  

printempa ĝermo ...
arabaj skriboj nun
kreskas surtere



[2641] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/04(Dim) 05:31  

venteto milda
matenojn akompanas
pli frua lumo

Ĉu vi emas kontribui per frazoj aŭ tradukoj al la sukceso de Tatoeba kaj Esperanto? Vizito indas!


[2642] printempa pluvo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/06(Mar) 10:21  

kisante al mi
la manon, ĝi forfluas ...
printempa pluvo




[2643] nokta ruĝlampo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/07(Mer) 09:30  

nokta ruĝlampo
palpebrumante sole ...
tempa korbato




[2644] nubopramoj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/08(Ĵaŭ) 01:21  

nubopramoj sub
bluruĝeta ĉielo,
vespero marta


[2645] agemaj viroj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/08(Ĵaŭ) 23:57  

agemaj viroj
per ŝovbruaj traktoroj,
neĝon de strato


[2646] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/10(Sab) 11:57  

aera mildo
karesa sur la vango -
de ŝi nur bildo



[2647] ĉiam konscio Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/11(Dim) 01:33  

ĉiam konscio
pri li, vivinta virte -
ne renkontite


[2648] sub la marta ĉielo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/11(Dim) 07:03  

elkrepuskiĝo ...
sub la marta ĉielo
ho rekviemo!





[2649] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/11(Dim) 16:45  

antaŭprintempe
sensona griza tago -
postvintra laco


[2650] ja lumas vento Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/11(Dim) 21:58  

ja lumas vento ...
patro kun la infano
jen promeneje



[2651] en kortoarboj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/13(Mar) 01:22  

en kortoarboj
du pigoj ĉirkaŭsaltas -
konstruaj planoj


[2652] .......... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/03/13(Mar) 23:12  

malkonstruite
restas nur kelkaj fostoj...
herboj ekĝermas



[2653] printempa neĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/14(Mer) 19:51  

printempa neĝo
pereigas estantan,
moro paroli


[2654] .......... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/15(Ĵaŭ) 22:46  

mi havas jarojn
tri, skiojn, skibastonojn -
paĉjo min helpas


[2655] .......... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/18(Dim) 01:02  

stranga etoso
de kvietadeco, post
laborsemajno



[2656] palaj petaloj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/18(Dim) 09:13  

palpeble staras
narciso sur kotejo ...
palaj petaloj
 




[2657] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/19(Lun) 23:56  

betulburĝono
iomete verdeta -
vi marta suno


[2658] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/21(Mer) 15:23  

aero milda
matene martomeze
ĝojkantas birdo


[2659] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/21(Mer) 16:12  

Sensuna tago...
La koro min demandas:
Kie la amo?


[2660] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/22(Ĵaŭ) 17:12  

fleksa saliko
renversis ŝarĝon neĝan -
la suno milda


[2661] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/22(Ĵaŭ) 21:49  

sunbrilo marta -
odoroj nekutimaj
kaj trilkoncerto


[2662] printempa pluvo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/24(Sab) 04:45  

strioj da guto
fluas sur la fenestro
printempa pluvo



[2663] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/25(Dim) 17:21  

frua nebulo
ne aŭdeblas kantado
de papilioj


[2664] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/25(Dim) 18:48  

aprilodoro -
tavolon de velkaĵoj
traboras verdo


[2665] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/26(Lun) 07:39  

lunluma nokto -
animo mia plonĝas
softe kaj lante


[2666] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/26(Lun) 07:58  

printempa pluvo
senpeza kaj senpena -
nenio kroma


[2667] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/26(Lun) 08:09  

fulmado fora -
pli bele verdas herboj
nun vojorande


[2668] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/26(Lun) 22:35  

ĉu floros plue -
leporo ronĝis ŝelon
de sur pomarbo


[2669] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/27(Mar) 15:27  

aŭrora ruĝo -
anoncas la printempon
folia verdo


[2670] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/27(Mar) 15:38  

plaŭdetas rojo -
jen blanka papilio
sur flava floro


[2671] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/27(Mar) 17:20  

odoras rozoj...
sed ne ĉeestas iu
krom silentego


[2672] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/03/29(Ĵaŭ) 01:32  

nu fiŝkaptadon
al sur lagoglacioj -
termobotelo


[2673] branĉoj en nebuleto Aŭtoro: verbum Dato: 2012/03/29(Ĵaŭ) 16:21  

ruĝete iom
branĉoj en nebuleto ...
printempaj arboj



[2674] ,,,,, Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/29(Ĵaŭ) 21:37  

horo sen sono,
silento tre profunda
antaŭ aŭroro



[2675] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/29(Ĵaŭ) 22:29  

vidaĵo sonĝa -
perditaj en silento
neĝaj galantoj


[2676] evoluo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/30(Ven) 18:38  

sur nuda roko
nenie, ie, tie
kreskas la vivo


[2677] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/30(Ven) 19:57  

kabano solas,
ŝajnas ĉesi la mondo -
en mi forsopiro


[2678] ~~~~~ Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/03/30(Ven) 21:14  

dum ondoj dormas
ĉeborde kanoj flustras
sekretajn vortojn


[2679] veka aprilo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/01(Dim) 09:38  

trans la fenestro
urbeto ekmoviĝas ...
veka aprilo



[2680] ° ° ° ° ° Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/03(Mar) 09:07  

pluvero falas
silente en la maron -
ho eterneco


[2681] ****** Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/03(Mar) 09:26  

profunda nokto
aŭskultas skribotable
mi la silenton


[2682] Re:[2680] ° ° ° ° ° Aŭtoro: reijo Dato: 2012/04/03(Mar) 14:38  

> pluvero falas
> silente en la maron -
> ho eterneco

Impresa


[2683] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/04(Mer) 17:58  

brilblanka nubo -
ŝi kuŝas kaj ŝi revas
pri nupta robo


[2684] printempa korvo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/05(Ĵaŭ) 06:08  

eĉ ekventegon
ĝi movlerte evitas ...
printempa korvo




[2685] sakuro spegulas sin Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/08(Dim) 18:29  

dormanta knabo ...
sakuro spegulas sin
sur okulvitroj



[2686] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/04/10(Mar) 14:28  

for ĉiutaga,
deziro vojen forta -
ho vi printempo


[2687] sakuro neĝas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/10(Mar) 16:09  

ĉe la deklivo
flirte daŭre oblikve
sakuro neĝas



[2688] ---------------------- Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/13(Ven) 23:45  

senmova maro -
alvenos ŝtormo morgaŭ
kaj la amata


[2689] ´´´´´´´´´´´´´´´´ Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/13(Ven) 23:48  

paŝoj tra pluvo
al hejmo sen kameno,
sed tamen varma


[2690] ,,,,, Aŭtoro: reijo Dato: 2012/04/15(Dim) 16:19  

nebulpluveto
frida - neĝo degelas,
tute komforta


[2691] eterna nuno Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/18(Mer) 05:34  

printempa pluvo
ja truas mian bruston ...
eterna nuno



[2692] .......... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/04/19(Ĵaŭ) 22:03  

de malproksime
sonas ponto fervoja...
printempa dormo



[2693] Re:[2689] (Saluton!) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/04/20(Ven) 13:49  

Ursido:
> paŝoj tra pluvo
> al hejmo sen kameno,
> sed tamen varma

Saluton, amiko! Mi dankas pro via konstanta kontribuado.
Mi sendis retleteron al via retadreso ĉe "yahoo.de".
Bonvolu legi ĝin.



[2694] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/20(Ven) 21:39  

jam kantas birdoj
preĝante al aŭroro...
trans forto vorta


[2695] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/21(Sab) 01:49  

fervoja ponto...
profunde en la ombro
printempa floro


[2696] herboj burĝonas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/21(Sab) 09:19  

herboj burĝonas ...
laŭplaĉe inter ili
gutoj briletas




[2697] galaksio aperas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/23(Lun) 08:03  

sakura flirto ...
galaksio aperas
sur tersurfaco



[2698] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/24(Mar) 07:29  

super la surfo
la bluon tranĉas krioj -
mevoj malsataj


[2699] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/24(Mar) 08:05  

sub maja suno
odoro de kreskado -
arbara paco


[2700] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/04/24(Mar) 13:55  

Ludo printempa
infanoj ĉe fluetoj -
tiel ja patroj


[2701] noktaj koloroj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/04/25(Mer) 17:48  

mola printempo ...
nokta vidaĵo iĝas
noktaj koloroj



[2702] Varmo Aŭtoro: Kotha Naga Siva Kumar Dato: 2012/04/27(Ven) 14:23  

plena varma tago
vespero malvarmos
estus bone male


[2703] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/27(Ven) 15:28  

la nazon tiklas
via parfumo freŝa,
printempa vento


[2704] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/27(Ven) 21:10  

senfina maro -
ondadas la sopiroj
transhorizonten


[2705] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/04/29(Dim) 23:53  

sekaj folioj
en rondodanco vente,
adiaŭ vintro


[2706] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/30(Lun) 01:34  

printempa vento -
folioj jam falintaj
denove vivas


[2707] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/30(Lun) 01:42  

folioj sekaj -
sub la piedoj knaras
memordoloro


[2708] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/04/30(Lun) 01:54  

florantaj arboj -
la unua ĉapitro
de libro nova



[2709] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/01(Mar) 16:36  

printempa brizo
kun zumo de abeloj -
nektar-odoro


[2710] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/02(Mer) 18:47  

koncerto maja
de viglaj kantobirdoj -
mi estas gaja


[2711] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/02(Mer) 19:13  

florantajn branĉojn
vibrigas tre tre fora
piana sono


[2712] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/02(Mer) 22:46  

en frua majo
karese softa brizo -
ŝi ekridetas


[2713] eĉ branĉidaj folioj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/03(Ĵaŭ) 06:40  

matena pluvo ...
eĉ branĉidaj folioj
trista verdeta


[2714] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/03(Ĵaŭ) 15:19  

triladas merlo
jen sub tegmentorando...
au ĉu en arbo?


[2715] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/03(Ĵaŭ) 15:50  

odoras frambo
tenata inter fingroj -
infanmemoro


[2716] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/04(Ven) 15:24  

pluvado maja
magias milde, mole...
ha, fora tondro


[2717] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/04(Ven) 16:02  

vivu printempo!
honorigas sunetoj
de tusilagoj


[2718] vakua Aŭtoro: Antonio Dato: 2012/05/06(Dim) 06:11  

vakua strato...
sur la sovaĝaj herboj
falas la pluvo



http://vistasalyelmo.blogspot.com.es/


[2719] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/06(Dim) 14:46  

tusilagfloroj,
infanoj de la suno -
fluo da sentoj


[2720] artemizio freŝas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/06(Dim) 15:22  

iom plukite ...
artemizio freŝas
verda aromo




[2721] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/06(Dim) 19:27  

dimanĉo maja -
min kaj la urbon premas
ĉielo griza


[2722] maja lunklaro Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/09(Mer) 21:32  

maja lunklaro ...
ĝi inunde verŝiĝas
en la urbeton




[2723] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/11(Ven) 19:05  

ĉielo griza,
akvoperloj sur branĉoj -
he, muŝkaptulo


[2724] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:28  

fortiĝas vento -
sur plaĝa sablo kuras
la maro kaj mi


[2725] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:30  

ĉirpo pasera -
ekbrilas la montaro
pluvolavita


[2726] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:32  

brizo vespera -
trempitaj en sunruĝon
glimas folioj


[2727] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:33  

flirtadas flagoj
sur dancantaj boatoj -
soleca kajo


[2728] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:35  

nuboj kaj bluo -
rigardas lumradioj
trunkojn betulajn


[2729] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:37  

cikada ĉirpo -
vespiroj de vespero
sub lumo laca


[2730] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:39  

frua krepusko -
nigriĝe sub fagegoj
muĝas rivero


[2731] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:44  

pluvo aŭtuna -
sur branĉojn de abioj
gutas lunlumo


[2732] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:50  

la vento taŭzas
jam disŝiritajn nubojn -
kruela ulo


[2733] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 07:55  

cikadosvarmo
penetras la silenton -
tagmeza varmo


[2734] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 08:54  

printempa ŝaŭro
foriras kaj revenas -
pavimo mokra


[2735] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/13(Dim) 19:09  

luiginta por
pigoj arbo, lupago:
bonega rido


[2736] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/13(Dim) 19:12  

panjo, atendu,
ŝulaĉo nefermata -
festo patrina


[2737] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/13(Dim) 20:19  

Kara reijo, bonvole pripensu ŝanĝon

nefermata > nefermita




[2738] Re:[2737] Sen titolo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/14(Lun) 15:09  

> Kara reijo, bonvole pripensu ŝanĝon
>
> nefermata > nefermita
>
>Dankon Ursido, ĉi tiu estis al mi iom malfacila. Mi legis de Zamenhofaj lingvaj respondoj “okupata aŭ okupita“ kaj nun komprenas. Do denove:

panjo, atendu,
ŝulaĉo nefermita -
festo patrina


[2739] majan ĉielon Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/14(Lun) 17:49  

eblus atingi,
se pli levi la manon ...
majan ĉielon



[2740] serena majo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/14(Lun) 18:45  

serena majo ...
folioj flirte brilas
per ĉiuj verdaj




[2741] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/17(Ĵaŭ) 14:42  

nia betulo
akiris musorelojn
post nokta pluvo


[2742] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/17(Ĵaŭ) 15:58  

ĉielhaveno -
sonĝadas nuboŝipoj
pri aventuroj


[2743] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/17(Ĵaŭ) 16:30  

mevo krianta
bluan silenton tranĉas
longa rigardo


[2744] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/17(Ĵaŭ) 16:40  

maja promeno -
sur ŝia jupo floroj
tremas en vento


[2745] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/18(Ven) 14:25  

narciso floras,
koloro de espero
okupas Nordon


[2746] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/05/18(Ven) 23:56  

matena duŝo -
sub la akvo malvarma
paŭzas la pensoj


[2747] la mondo renoviĝas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/20(Dim) 08:33  

ĉeso de pluvo ...
la mondo renoviĝas
sub ĉi-sereno




[2748] nun flirtas herboj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/22(Mar) 22:54  

nun flirtas herboj ...
verŝajne ventetus, ne,
birdeto paŝas




[2749] nur unu korva plumo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/24(Ĵaŭ) 20:56  

nigre brilaĵo ...
nur unu korva plumo
jen sur la tero


[2750] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/25(Ven) 13:59  

ho brile verdaj
florantaj betulinoj,
matena suno


[2751] suna eklipso Aŭtoro: verbum Dato: 2012/05/26(Sab) 08:50  

suna eklipso ...
nuboj sekretas ringon
en eksomero



[2752] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/27(Dim) 19:24  

penetras lumo
de matena suno tra
betulfolioj


[2753] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/05/29(Mar) 15:39  

je leciono:
kies dirkejlo likas -
ne kejlo en si


[2754] blanka telero Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/01(Ven) 06:51  

blanka telero ...
jen freŝaj fragoj kuŝas
lumanta ruĝe




[2755] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/04(Lun) 17:52  

pigo bekante
asfalton - bonamiko,
kion vi trovas


[2756] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/04(Lun) 17:56  

arbaraj beroj
ekfloradas - rikolto
veterdependas


[2757] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/04(Lun) 18:07  

pigo bekante
asfalton - bonamiko,
kion vi trovas


[2758] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/05(Mar) 23:33  

insulremita,
glata bordroko varma -
ho! formikoj


[2759] juna somero Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/06(Mer) 06:14  

oscedan buŝon
subpremante kun larmo ...
juna somero



[2760] junia vento Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/06(Mer) 20:44  

junia vento ...
ha, Beatles elfluas de
olda radio



[2761] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/06(Mer) 23:52  

naĝakvo ŝajne
varma, en malvarmeto
somervespere



[2762] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/07(Ĵaŭ) 22:47  

fuma kiosko,
soldatoj forpermese -
funebraj tempoj

kvin militjaroj ...
nupto, hejmo, infanoj -
ne revenis li


[2763] irido floras Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/08(Ven) 16:48  

rivalante kun
bluo de la ĉielo ...
irido floras




[2764] someraj arboj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/12(Mar) 20:25  

tiom da verdoj
kiom diaĵo volas ...
someraj arboj



[2765] jen eta kokcinelo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/14(Ĵaŭ) 22:48  

matena preĝo ...
jen eta kokcinelo
sur la mandorso



[2766] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/15(Ven) 21:54  

pro noktopluvo
mateno mola, pura -
novaĵgazeto


[2767] someraj gutoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/17(Dim) 15:00  

someraj gutoj ...
ili faladas kaŭze
de sen flugiloj



[2768] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/18(Lun) 17:50  

ventafeino
klakas bovintintilon -
laktopakumo


[2769] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/06/18(Lun) 23:23  

Kun mi tramondu!
Ne pezos la pakaĵoj -
mil hajkaj versoj.


[2770] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/06/18(Lun) 23:32  

insule klifo,
truoza, sed solida
formikohejmo


[2771] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/06/18(Lun) 23:43  

matena pluvo
el la gazetaj fotoj
ellavis sangon


[2772] sur junia nubaro Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/19(Mar) 06:07  

sunlumo ŝvebas
sur junia nubaro ...
venu ĉi tien




[2773] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/20(Mer) 17:21  

apud de vojoj
abundeco de floroj,
avertaj voĉoj


[2774] junia pluvo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/22(Ven) 09:54  

junia pluvo ...
la gutoj faras koron
riĉa libera



[2775] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/23(Sab) 23:05  

kiam ekfloras
sorparboj, jam bruadas
herbotondiloj


[2776] pluvi en arbojn Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/24(Dim) 09:56  

pluvi en arbojn ...
silento en la sono
eniras morte




[2777] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/06/26(Mar) 16:18  

idoj fortiĝas -
vivecon ĉe nestujo
de muŝkaptilo


[2778] fine suriris Aŭtoro: verbum Dato: 2012/06/27(Mer) 22:38  

fine suriris
someran deklivon, ho!
urbeto blankas



[2779] propraĵo mia Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/06/28(Ĵaŭ) 12:25  

propraĵo mia?
neniom en ĉi mondo
eĉ la korp' mia


[2780] Re:[2779] propraĵo mia Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/06/29(Ven) 16:37  

Mi ĝojas, ke vi denove kontribuas per via nova hajko.

> propraĵo mia?
> neniom en ĉi mondo
> eĉ la korp' mia


[2781] luma kaptilo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/01(Dim) 09:34  

luma kaptilo ...
noktaj insektoj vokas
kaosan sonĝon



[2782] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/01(Dim) 18:59  

tage admire:
kiel bela eĉ povas
naturo esti


[2783] luno malseka Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/04(Mer) 10:06  

luno malseka ...
pluvsezono lumigas
nuban konturon



[2784] ruĝa signala lampo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/05(Ĵaŭ) 17:29  

pulsas vespera
ruĝa signala lampo ...
koro somera



[2785] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/05(Ĵaŭ) 20:22  

for jen somere,
maldorme vintranokte,
sen amiko l'luno

(aludo al Kalevala 15. kanto versoj 167-176)


[2786] Re:[2785] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/06(Ven) 14:18  

mi rebonigas hajkon.

for jen somere,
maldorme vintranokte -
malĝoja luno!

> for jen somere,
> maldorme vintranokte,
> sen amiko l'luno
>
> (aludo al Kalevala 15. kanto versoj 167-176)


[2787] Re:[2785] .....Interese! Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/06(Ven) 20:05  

> for jen somere,
> maldorme vintranokte,
> sen amiko l'luno
>
> (aludo al Kalevala 15. kanto versoj 167-176)

Ĉu? Interese! La kalevala, epopesa poemo de Finnlando, ĉu ne?
Laŭ la poemo, la patrino de Lemmidainen serĉis sian filon kiu malaperis, kaj ŝi demandis la lunon, kie sia filo troviĝis.
Tiam la luno respondis, ke en vintro li ĉiam povas vidi sed en somero li sinkadas. Sekve la luno diris ke neebilas seĉi la filon.
Se ni pripensas tion, Finnlando en somero estas la lando de "noktomeza suno".
La kalevala interesas min, sed mi ankoraŭ ne legis ĝin. Iam mi volas legi la poemon.



[2788] Nun Aŭtoro: Mahmud Dato: 2012/07/07(Sab) 06:35  

Glaso da vino,
moskiteto dronas en la tas'
Nun, la tempo, ne antaŭeniras



[2789] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/07(Sab) 16:30  

tempo de sarko
sur legomĝardeno - ve...
dorsoripozo

Al "verbum" kaj aliaj: Esperanto-Asocio de Finnlando (Suomen Esperantoliitto) vendas Kalevalan (esperante) kaj vi povas mendi ĝin per adreso
www.eafmendoj@esperanto.fi. Vendoprizo nur 10 € kaj traduko bonega.


[2790] Re:[2788] Nun Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/07/08(Dim) 10:48  

Bonvenon kaj dankon pro via kontribuo!
Tamen mi bedaŭras, ke la linioj ne observas la silab-regulon de hajko: 5-7-5.
Se mi estus vi, mi versus jene:
: glaso da vino
: kun moskito dronanta...
: nun tempo haltas

Sed ĉiuokaze vi rajtas hajkumi laŭ via gusto. Bonvolu provi plu.

> Glaso da vino,
> moskiteto dronas en la tas'
> Nun, la tempo, ne antaŭeniras
>


[2791] somero pendas nokte Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/09(Lun) 05:48  

duon-bakita
somero pendas nokte ...
silentaj nuboj



[2792] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/09(Lun) 17:35  

fringido lernis
apartigi "grajnojn de
grenventumaĵoj"


[2793] nigraj flugiloj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/10(Mar) 00:26  

nigraj flugiloj
flirte papiliumas ...
transceda tempo



[2794] Libro pri hajko en Esperanto Aŭtoro: Maria Nazaré Laroca Dato: 2012/07/10(Mar) 19:39  

Salutojn al ĉiuj!

Mi vojaĝos al Hanojo por partopreni en UK-2012. Ĉu vi sugestus bonan lernolibron pri hajko por ke mi ĝin aĉetu en libroservo de UEA?
Mi antaŭdankas.

Amike,
Nazaré Laroca (el Brazilo)


[2795] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/10(Mar) 22:32  

idoj lanugaj
nestujon postlasadis -
fartu bonege


[2796] blankas hibisko Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/11(Mer) 06:12  

ig^as krepusko
g^ardenangule brume
blankas hibisko


[2797] Re:[2794] Libro pri hajko en Esperanto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/07/11(Mer) 09:47  

Saluton!

Mia verketo "Kiel verki hajkon en Esperanto" eldoniĝis en la lasta junio en Japanio. Espereble baldaŭ ĝi estos aĉetebla en la libroservo de UEA.

Titolo: Kiel verki hajkon en Esperanto
Aŭtoro: HIROTAKA Masaaki
Formato kaj paĝoj: A5 (210×148×4 mm), 60p
ISBN: 978-4-930785-55-8 C1092

> Salutojn al ĉiuj!
>
> Mi vojaĝos al Hanojo por partopreni en UK-2012. Ĉu vi sugestus bonan lernolibron pri hajko por ke mi ĝin aĉetu en libroservo de UEA?
> Mi antaŭdankas.
>
> Amike,
> Nazaré Laroca (el Brazilo)


[2798] plaĝa hibisko Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/12(Ĵaŭ) 00:39  

plaĝa hibisko ...
skuiĝaj fiŝbarkoj en
eta haveno




[2799] ido kors^ire Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/13(Ven) 08:26  

ido kors^ire
katopanjon alkrias
cuja vespero


[2800] freŝe nebuli Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/14(Sab) 15:40  

freŝe nebuli...
staras sola senvorte
en legomejo



Arkivo : Hajko en Esperanto (2601 - 2800)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto