Arkivo : Hajko en Esperanto (2801 - 3000)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[2801] ja universo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/15(Dim) 12:28  

somera herbo
se malkaŝi verdecon
ja universo



[2802] maturiĝis jam Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/16(Lun) 10:49  

maturiĝis jam
per gista ĥor' mirakla
mirika vino






[2803] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/16(Lun) 14:51  

edzino tie,
edzo ĉi tie - ambaŭ
reton rigarde


[2804] apud somera flako Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/16(Lun) 14:57  

langvoro pasas
apud somera flako ...
jen la ĉielo


langvoro: malviglo, ĝenerala laco kun neintereso pri ĉio ekstera.


[2805] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/19(Ĵaŭ) 21:05  

malaltaj premoj
de Atlantiko - ade,
ene legade


[2806] laŭtege eki Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/20(Ven) 04:30  

laŭtege eki...
ĉirpado de cikadoj
regas ĉi-mondon



[2807] variaĵo de verko verbuma Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 19:57  

Kara Verbum, ĉu vi permesas al mi "prunte preni" du versojn kaj redoni ilin al vi en tiu variaĵo?

someraj herboj —
ĉirpado de cikadoj
regas ĉi mondon


[2808] Re:[2805] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:03  

> malaltaj premoj
> de Atlantiko - ade,
> ene legade

Miaopinie eĉ pli bela kun "ĉiam" anstataŭ "ade".


[2809] Re:[2802] maturig^is jam Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:06  

> maturig^is jam
> per gista h^or' mirakla
> mirika vino
>

Kio estas la signifo de "mirika"?


[2810] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:12  

nebulo densa —
mi staras malserene
ĉe la pordego


[2811] Re:[2799] ido kors^ire Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:20  

> ido kors^ire
> katopanjon alkrias
> cuja vespero

Kara verdo en ventoj, al mi tre plaĉas via poemo, kaj ankaŭ la suba variaĵo.

korŝire ido
alkrias katopanjon —
cuja vespero


[2812] Re:[2796] de verdo en ventoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:22  

> ig^as krepusko
> g^ardenangule brume
> blankas hibisko

Treege bela!


[2813] Re:[2793] de verbum Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/20(Ven) 20:25  

> nigraj flugiloj
> flirte papiliumas ...
> transceda tempo

Tre impresa kaj kaptanta!


[2814] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/22(Dim) 00:02  

ŝia kvieta
esenco kaj en mano
fluvaj violoj...


[2815] Re:[2814] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/07/22(Dim) 13:51  

> ŝia kvieta
> esenco kaj en mano
> fluvaj violoj...

flavaj violoj...


[2816] silente en galerio Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/23(Lun) 15:23  

skulptaĵoj pozas
silente en galeri'
friske temp' paŭzas


Kara Ursido,mi tre ĝojas kaj dankas vin pro via afabla kritiko pri miaj verketaĵoj.
La frukto de "miriko" maturiĝas komence de cujo.
Kaj ĝi estas 1~2cm granda,globforma kaj sangoruĝa.
La miriko estas kulturata ĉefe en du prefektujoj,nome Kouĉi kaj Ehime en provinco Ŝikoku en Japanio.
La mirika vino estas tre rara drinkaĵo.






[2817] senmorta ŝelo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/26(Ĵaŭ) 10:56  

senmorta ŝelo
de cikado, senkorpaj
vakaj okuloj


[2818] Re:[2807] variaĵo de verko verbuma Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/26(Ĵaŭ) 11:19  

> Kara Verbum, ĉu vi permesas al mi "prunte preni" du versojn kaj redoni ilin al vi en tiu variaĵo?
>
> someraj herboj —
> ĉirpado de cikadoj
> regas ĉi mondonDankon pro via redonaco!

Kara Ursido, dankon pro via redonaco!

ario eki...
ĉirpado de cikadoj
regas ĉi-mondon





[2819] certas varmego Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/26(Ĵaŭ) 23:07  

ekde tagiĝo
cikadoj ĥore ĉirpas
certas varmego

varmego premas
sed kun sola deziro
mi nun eltenas





[2820] obskuron manĝi Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/27(Ven) 14:30  

obskuron manĝi
kaj mallumon elspiri ...
someraj arboj




[2821] nuboj glitadas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/28(Sab) 10:49  

nuboj glitadas
flue norden kaj norden ...
cikadoj ĉirpi



[2822] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/07/28(Sab) 18:50  

cikada ĉirpo —
tute subite ektondro,
fulmoj kaj pluvo


[2823] tuto en ardo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/29(Dim) 14:07  

senventa tago
sub arĝentbrilaj nuboj
tuto en ardo






[2824] la krio dum sep jaroj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/30(Lun) 18:40  

oh, ekzistado...
la krio dum sep jaroj
de la cikadoj


[2825] la ĉielo kaj tero Aŭtoro: verbum Dato: 2012/07/31(Mar) 07:58  

starado inter
la ĉielo kaj tero ...
kreante hajkon




[2826] sendorme pro varmo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/07/31(Mar) 10:43  

tranokte legi
romanon pri "Tri Regnoj"
sendorme pro varm'


La romano "Tri Regnoj" estas unu el la kvar
plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj.





[2827] poeme pri somera nokto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/01(Mer) 15:06  

floras fajrere
pompe surfirmamente
sed efemere


[2828] mildigi ardon Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/02(Ĵaŭ) 00:59  

mildigi ardon
de la tago, somera
luno silentas


[2829] printempo nokto... Aŭtoro: Ivan Bezrodny Dato: 2012/08/02(Ĵaŭ) 01:32  

printempo nokto...
do, mi kaj ci alfrontas...
fore kiel neniam.


[2830] vastiĝas tie Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/05(Dim) 17:37  

vastiĝas tie
klara kampo sunflora...
aero bluas


[2831] nokta vekiĝo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/05(Dim) 23:04  

nokta vekiĝo…
ie bufoj kvakas kŭaks
ĝis la tagiĝo






[2832] momenta matĉo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/06(Lun) 07:55  

hajko estas ja
vetkuro de cent metroj ...
momenta matĉo



[2833] vesperaj nuboj ŝvebas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/07(Mar) 02:58  

ore radii...
vesperaj nuboj ŝvebas
ruĝe punktite




[2834] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/08(Mer) 01:49  

mi nur rigardas
pluvadon kaj silentajn
arbojn - vespero


[2835] katoj en laco Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/08(Mer) 09:54  

akre kontrastas
lumo kaj ombro tere,
katoj en laco


[2836] Re:[2835] katoj en laco Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/09(Ĵaŭ) 17:34  

> akre kontrastas
> lumo kaj ombro tere,
> katoj en laco

Kara verdo en verdoj!
Eatas bona hajko! Kiam mi legis ĉi tiun verson, unuafoje mi havis iel neharmonian senton al la tria linio "katoj en laco". Post iom da tempo mi povis kompreni ke la dua kaj la tria linioj prezentas someran pejzaĝon. Ardaj sunradioj en somero faras la kontraston de la ombro kaj la sunlumo sur tero. Tiam mi povis vidi eĉ staton de la katoj kiuj konsumiĝis pro somera varmego.
Hajko kiu eltiras belan imagon interesas nin.


[2837] Fakto Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2012/08/09(Ĵaŭ) 23:58  

Nia juneco
Ĝis fin’ nin akompanas
Pasint’ ne pasas



[2838] En majo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2012/08/09(Ĵaŭ) 23:59  


Mirinda majo.
Siringodoro dolĉe
Min karesadas.

Mirinda majo.
Robiniarbo-floroj
Mielon elspiras.

Mirinda majo.
Varmetaj noktoj ravaj
Amorvekantaj.

Varmeta nokto
Odoras siringoflor’
Vekiĝas amor’

Sopiroplena
Dolĉodora majonokt’.
Revas junulin’.

Sopiroplena
Maja nokto. Junulin’
Revas pri amor’.

Dolĉe ondumas
Mielodoro. Amor’
Ŝvebas tra aer’.



[2839] Somero Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2012/08/10(Ven) 00:00  

Murdiga Suno
Belegaj verdajn kampojn
Igas dezerto

Cikonidoj jen
Staradas en la nesto.
Trideksep gradoj.

Ĉe vojorando
Jen sekiĝantaj ranoj.
Kion atendi?

Varmega vento
Turmentas la arbaron.
Falas folioj.



[2840] mirado Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2012/08/10(Ven) 00:02  

Staras kaj gapas
Mi, kiel mia vivo
Min preteriras.



[2841] ankaŭ sur Marso Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/10(Ven) 11:03  

fotoj el kosmo,
ĉu ekzistas somero
ankaŭ sur Marso?


Al kara verbum!
Mi kun estimo esprimas miajn ĝojon kaj dankon
pro via trafa komprenado por mia verketo.


.


[2842] sed trankvila lacerto Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/10(Ven) 18:50  

ne tranĉileto
sed trankvila lacerto ...
ekrampi transen



[2843] aŭgure tondras multe Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/11(Sab) 07:42  

sezona ŝanĝo
aŭgure tondras multe
cikadoj mutas





[2844] somerfinale Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/11(Sab) 11:38  

laŭkalendare
fulme tondre pluvege
somerfinale





[2845] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/08/12(Dim) 03:41  

trankvila kiel
tombejo suomia —
vilaĝa nokto




[2846] Anstataŭ hajko GRATULEGOJ Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/08/12(Dim) 04:54  

Iom da tagoj mi ne vizitis la retejon de Vastalto, kaj nun mi estas ravita de tiom da belaj poemoj, veraj juveloj! Pardonu, ke min nur skribas la numerojn de tiuj, kiuj plej plaĉas al mi.
2827, 2828, 2830, 2835, 2838, 2839, 2840

Mi kredas, ke por 2828 estas avantaĝo, se la komo ( tago, somera ) ne estas tie. Ankaŭ 2837 estas tre bela poemo, kvankam kontrastanta kun la hajka spirito, mi vidas en ĝi "pensopoemon" lau bona eŭropa tradicio. Mi dankas al ĉiuj kaj jam ĝojas pri venontaj belaĵoj.


[2847] rideto junulina Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/13(Lun) 21:18  

vekas amsenton
rideto junulina...
bier-teraso


[2848] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/14(Mar) 00:11  

hejma tombejo,
fonto de rememoroj,
silenta iro ...


[2849] oblikve pluvi Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/14(Mar) 02:31  

oblikve pluvi...
la pejzaĝo paliĝas
en somermezo


[2850] akvomelono Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/15(Mer) 10:03  

distranĉite por
etulaj vizitantoj...
akvomelono





[2851] artfajraĵoj eksonas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/15(Mer) 22:30  

lumoj radii ...
artfajraĵoj eksonas
iomete poste



[2852] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/15(Mer) 23:20  

varma arbaro,
ledumo odoregas -
mirtela buŝo

Ledum palustre (Rhododenron fomentosum)


[2853] friska venteto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/16(Ĵaŭ) 10:00  

barbon forrazi...
malgraŭ forta sunlumo
friska venteto





[2854] for la stereotipon Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/17(Ven) 13:28  

ho,fajras suno,
for la stereotipon
el penso mia!



[2856] vespera frisko Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/18(Sab) 09:44  

post paspluvego
revigliĝas bazaro,
vespera frisko





[2857] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/18(Sab) 16:02  

hirundoj viaj,
alportintaj someron,
migradas suden


[2858] Re:[2857] ..... korektaĵo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/18(Sab) 16:11  

> hirundoj niaj,
> alportintaj someron,
> migradas suden




[2859] gajno kaj perdo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/19(Dim) 05:27  

gajno kaj perdo
egalpezas en la Viv' -
foriras ardo



[2860] someraj verdoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/19(Dim) 07:30  

someraj verdoj
tremetas trans tegmentoj...
malhela nubo




[2861] triltrilas griloj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/20(Lun) 06:05  

triltrilas griloj
feble poste pli vigle
silentorompe


[2862] grilo ektrilis Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/21(Mar) 08:46  

tuttage sidi
super poemversaro,
grilo ektrilis


[2863] ardo revenas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/22(Mer) 08:13  

surfingropinte
ne movas sin kokcinel',
ardo revenas


[2864] nuboj silenti Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/22(Mer) 09:46  

la cikadvoĉo
foriĝas grade foren...
nuboj silenti




[2865] plaĝo senhoma Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/23(Ĵaŭ) 07:10  

sub sunradioj
drive flosas meduzoj
plaĝo senhoma





[2866] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/23(Ĵaŭ) 15:33  

ho senfortecon
antaŭ herbotondilo -
ne eksparkiĝas


[2867] Re:[2866] ..... Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/23(Ĵaŭ) 16:16  

> ho senfortecon
> antaŭ herbotondilo -
> ne eksparkiĝas

Kara reijo!
Mi iam havis saman sperton.
Mi kunsentis vian senfortecon
kaj la tiaman varmegon,pro kio
vi estis eble trempe ŝvita.



[2868] disverŝi akvon Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/24(Ven) 20:46  

disverŝi akvon...
florpetaloj trempitaj
sur paŝoŝtonoj






[2869] mia sunbruna brako Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/25(Sab) 22:20  

ventetas kontraŭ
mia sunbruna brako...
mara odoro




[2870] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/28(Mar) 13:50  

semokorimboj
de filipenduloj - sur
sojlo aŭtuna

(Filipendula ulmaria)



[2871] kukolhorloĝo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/28(Mar) 20:38  

funkcias vive
tra multe da someroj
kukolhorloĝo





[2872] monta koloro Aŭtoro: verbum Dato: 2012/08/29(Mer) 19:39  

somero velki...
blueta tavolo da
monta koloro



[2873] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/08/31(Ven) 00:32  

ĉu komencigon
de aŭtuna semestro
iu forgesu

(ĉu estas tiu ekkrio gramatike korekta?)


[2874] manserĉi tukon Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/08/31(Ven) 08:12  

manserĉi tukon,
ĉirkaŭkovri meznokte
limo sezona





[2875] katfamilio Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/01(Sab) 08:08  

tajfuno bruas...
alkroĉiĝe kuniĝas
katfamilio





[2876] lumi la luno Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/01(Sab) 15:19  

lumi la luno...
ĝi enpakas aŭtunajn
nubojn en nokton



[2877] la vojo malsekas je Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/02(Dim) 16:52  

sune briliĝi...
la vojo malsekas je
matena pluvo



[2878] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/04(Mar) 20:04  

post la somero
venteto eksusuras —
mi flaras ŝtormon


[2879] kio malkovras Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/04(Mar) 20:09  

kio malkovras
olda-benkan sekreton?
aŭtuna luno



[2880] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/04(Mar) 20:32  

Somero, ĝis!
Vi perdis la vizaĝon
en ventaj nuboj.


[2881] somera spuro Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/05(Mer) 09:43  

somera spuro...
paŝeto ĉiutaga
transiron gvidas





[2882] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/07(Ven) 13:26  

aŭtuna vento -
ruĝkaptuka virino
korto-okupe



[2883] libeloj giri Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/07(Ven) 23:19  

libeloj giri
la tremanta ĉielo
en la lageto

/ giri=rondire turniĝi


[2884] malŝalti lumon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/09/07(Ven) 23:22  

malŝalti lumon...
la ĉambro sieĝata
de ĉirpinsektoj


[2885] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/08(Sab) 17:06  

kortobetulo
havas nun pli flavajn ol
verdajn foliojn ...


[2886] vekiĝo postebria Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/09(Dim) 22:54  

la luno klaras,
vekiĝo postebria
en grilĥoralo





[2887] ĉielo altas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/11(Mar) 08:53  

mi tuj lasu for
penson fari komparon,
ĉielo altas





[2888] velkaj farbitoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/12(Mer) 16:07  

velkaj farbitoj
skuiĝas en verando...
neniu vidas




[2889] mildas sunlumo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/12(Mer) 17:00  

vaka nesto de
formigrintaj hirundoj,
mildas sunlumo


[2890] ruĝa lunarko Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/13(Ĵaŭ) 10:48  

densa obskuro...
ruĝa lunarko kreas
nunan aŭtunon



[2891] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/13(Ĵaŭ) 15:03  

foliopluvo
momente mole ŝvebas
en ventopuŝo


[2892] libro brokanta Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/15(Sab) 06:43  

verson aŭtunan
knabino enskribis,ĉu?
libro brokanta





[2893] mateno brili Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/15(Sab) 10:00  

mateno brili ...
ĉiu ajn domo iĝas
tri-dimensia



[2894] roso kristala Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/16(Dim) 11:55  

roso kristala
en ĝi respegulas sin
vasta ĉielo






[2895] pluvnebulo aperas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/18(Mar) 04:45  

aŭtuna nokto...
pluvnebulo aperas
per la poŝlampo



[2896] nasko aŭtuna Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/19(Mer) 10:32  

nasko aŭtuna
inter nuba murmuro
kaj ventkareso





[2897] iamaj vundoj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/20(Ĵaŭ) 06:23  

iamaj vundoj
doloras iufoje,
aŭtuna vento





[2898] hajkalmanako Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/21(Ven) 10:16  

hajkalmanako
kun ginkfolia signo,
legi aŭtunon



[2899] Peto Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/21(Ven) 14:54  

Estima verdo en verdoj,
mi deziras peti vin skribi laŭ la reguloj de Esperanto. X ne estas parto de nia alfabeto. Povas helpi al vi la instalebla programo EK aŭ la reta klavaro typeit, kiu funkcias per ĉiu komputilo tuj, sen instalo. Bonan sukceson!

http://www.typeit.org


[2900] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/21(Ven) 14:59  

sur varma sablo
de plaĝo revomara
paŝas feliĉo



[2901] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/21(Ven) 15:06  

estinte ĝeno
nun mankas sunovarmo —
aŭtunmateno


[2902] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/21(Ven) 16:02  

aŭtunvespero,
en moviĝantaj nuboj
mia rigardo


[2903] Mil dankojn Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/21(Ven) 17:58  

Estimata Ursido,
Danke al via sincera konsilo,mi povis tute ĝustigi
miajn verkojn laŭregule.
Ŝajnas al mi,ke la ĝustigita teksto estas tre facile
legebla kaj havas mienon de nia lingvo.
Mil dankojn al vi!



[2904] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/21(Ven) 22:33  

pluvguta balo
sur strato de asfalto -
aŭtuno ludas


[2905] Dankon Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/22(Sab) 03:21  

Multan dankon al vi, estimata verdo en verdoj!☺


[2906] tagnoktegalas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/22(Sab) 20:21  

post kamplaboro
suno jam okcidente,
tagnoktegalas


[2907] laŭ granda pino Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/22(Sab) 22:15  

laŭ granda pino
papilio leviĝas
flirte, aŭtuno



[2908] kampa rubeno Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/23(Dim) 14:40  

sporade kreskas
aro da likorido,
kampa rubeno

*likorido (latine:Lycoris radiata, japane:higanbana)


[2909] drinkejo aŭtuna Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/25(Mar) 06:38  

drinkejo aŭtuna,
tri korppartojn havendajn
oni afiŝas

jen

grandaj oreloj,
tenera okulparo,
kaj eta buŝo



[2910] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/25(Mar) 15:16  

ondada maro
en aŭtuna freŝeco
kvietigas menson


[2911] Ho ve! Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/26(Mer) 07:24  

ondantaj pensoj
— jam longe pasis amo —
tro daŭra tristo


[2912] amo ne ĝermis Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/26(Mer) 07:35  

post tenisludo
sub septembra ĉielo
amo ne ĝermis



[2913] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/27(Ĵaŭ) 13:31  

lumo malkreskas,
gripo ekinsidanta -
pliigu veston


[2914] Denove pri la literoj de Esperanto Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/09/28(Ven) 02:11  

Esperanta retradio informas pri metodoj skribi komputile la literojn de Esperanto.
http://peranto.posterous.com/enigaj-metodoj-por-esperantaj-literoj

Oni prezentas interesan programon "Duoblilo".

Ĝi estas eĉ iomete pli komforta ol "EK", kiun miuzis kaj rekomendis ĝis nun. La literojn kun "tegmento" oni produktas per duobla tajpo de la sama litero.
Ekzemple ss = ŝ
se oni vere volas skribi ss, oni tajpu s-s
kaj yy = ŭ
Kiu volas elprovi la programon, povas ricevi ĝin (senpage) tie:

http://members.aon.at/aldone/duoblilo.html


[2915] aŭtuno floras Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/28(Ven) 20:04  

aŭtuno floras...
steletoj koloraj en
la universo



[2916] kota kukurbo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/09/28(Ven) 21:07  

kota kukurbo
kuŝas silente tie ...
prove ruli ĝin




[2917] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/09/29(Sab) 16:59  

lumo malkreskas,
gripo ekinsidanta -
pliigu veston


[2918] steloj sennombraj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/09/29(Sab) 23:37  

sturmo abrupta
pro elektra paneo,
steloj sennombraj


[2919] zenitas luno! Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/01(Lun) 08:37  

arĝente pure
internube klare nun
zenitas luno!



[2920] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/01(Lun) 14:00  

oktobra tago
jam flugis for la varmo
kaj multaj birdoj


[2921] en tajfuno Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/01(Lun) 22:20  

time tranokti
en tajfuno, matene
diri "momente"




[2922] pendas saklarvo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/02(Mar) 15:03  

dekfoje skribi
ĉinlitere “mensogo“-n,
pendas saklarvo



[2923] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/02(Mar) 23:30  

tiele multe
bonkondiĉaj vizaĝoj,
ridetobuŝe!


[2924] klare vesperas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/03(Mer) 21:37  

klare vesperas ...
orkoloraj nuboj jen
ĉiela bluo



[2925] la luno Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/05(Ven) 07:31  

duonlumo ĉe
montorando, la luno
mondon ekregas



[2926] semetoj de farbito Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/05(Ven) 07:54  

facile falas
semetoj de farbito,
ventoj en ĉiel’



[2927] birdetoj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/05(Ven) 08:13  

fluge alvenas
birdetoj posttagmeze,
ripoz' kun kafo


[2928] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/06(Sab) 15:39  

aŭtuno, boto
guma, likanta - viro,
urĝo, preteksto!


[2929] vojeto aŭtuna Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/06(Sab) 19:47  

vojet' aŭtuna,
ne vagabondas kato
kun blanka brusto



[2930] sportfestivalo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/07(Dim) 10:07  

pafsono tranĉas
stimulantinajn voĉojn,
sportfestivalo



[2931] arĝentaj herboj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/07(Dim) 18:15  

luno silentas...
arĝentaj herboj ondas
sur la monteto



[2932] balau la ĉielon Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/08(Lun) 18:41  

folioj falas ...
balau la ĉielon
per balailo



[2933] rosgutoj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/09(Mar) 14:29  

rosgutoj falas
de sur arbfolioj,
cervido lekas


[2934] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/09(Mar) 15:42  

treniĝas nuboj
pezaj sub ĉielo de
senlaborulo


[2935] kia ruĝeco! Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/09(Mar) 18:50  

kia ruĝeco!
postrestita frukto de
fleksita branĉo


[2936] Venuso la sola Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/09(Mar) 20:44  

aŭrore brilas
ho,Venuso la sola,
frosta aero



[2937] Re:[2936] Venuso la sola Aŭtoro: Manipura Dato: 2012/10/10(Mer) 01:47  

Ho, kia belega hajko !!!
> aŭrore brilas
> Venuso la sola,
> frosta aero
>


[2938] responde Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/10(Mer) 07:08  

responde al hajkamanto Manipura,
viaj vortoj tre kuraĝigas min. dankon!

kiel mirinde
belsonas lingvo kara
en hajksilaboj!



[2939] Re:[2935] kia ruĝeco! Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/10(Mer) 10:20  

> kia ruĝeco!
> postrestita frukto de
> fleksita branĉo

korekto: flkuto-> frukto 


[2940] osmanto flava Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/10(Mer) 22:34  

ĉie aromas
flora vojkamarado,
osmanto flava



[2941] kelkajn vinberojn Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/10(Mer) 22:52  

kelkajn vinberojn
havante en la buŝo...
hajkon imagi




[2942] hajka vespero Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/11(Ĵaŭ) 05:50  

unu vinbero
en la buŝo dolĉiĝas...
hajka vespero


[2943] aŭtuna papilio Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/11(Ĵaŭ) 12:20  

tuj post ekvido
papilio ien for,
aŭtuno trista



[2944] "Kiel verki hajkon en Esperanto" Aŭtoro: Vastalto Dato: 2012/10/11(Ĵaŭ) 21:50  

Al hajkamantoj!
Mia verketo "Kiel verki hajkon en Esperanto" nun estas mendebla ĉe la libroservo de UEA.
http://katalogo.uea.org/?inf=6786



[2945] amaranto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/12(Ven) 07:09  

fiere flori
kun riĉo je densruĝo,
jen amaranto!



[2946] .... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/12(Ven) 22:16  

aŭtunkrepusko —
rigardo trafenestra
kun maltrankvilo


[2947] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/12(Ven) 22:18  

aŭtuna ŝtormo
balaas miajn pensojn —
sendorma nokto


[2948] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/12(Ven) 22:21  

oktobra suno
min trafas tute solan —
amara horo


[2949] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/12(Ven) 22:25  

folioj falas
kaj ankaŭ la humoro —
do kion fari?


[2950] nokta deĵoro Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/13(Sab) 06:08  

nokte deĵori
sola en laborejo,
grila koncerto



[2951] vento post vento Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/13(Sab) 06:35  

vento post vento
per aŭtuna peniko
naturon pentras



[2952] alea poplo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/13(Sab) 09:58  

tranĉite nuda
antaŭ folifalado,
alea poplo



[2953] ho! ĉielvolbo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/13(Sab) 21:38  

aŭtuna vento
igas la koron blanka
ho! ĉielvolbo



[2954] cervobleko Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/14(Dim) 05:21  

eĥas montkreste
cervobleko malgaja,
nuboj kruciras



[2955] pirujo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/14(Dim) 20:29  

ebria Kajjam!
kian vinon gustumi?
fruktas pirujo

Omar Kajjam;
persa poeto en la 11-a jarcento,
famekonata pro liaj kvarliniaj poemoj,
nome “robaioj“.
oni diras,ke lia tombo situis apud pirujo.



[2956] piro kaj ŝi Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/15(Lun) 05:27  

piro pli granda
ol ŝia gracimano,
dolĉa duopo



[2957] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/16(Mar) 16:16  

aŭtuna vento
sur miajn lipojn frapas -
bedaŭrosento


[2958] aŭtuna pluvo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/17(Mer) 08:22  

aŭtuna pluvo,
kruroj de olda hundo
febliĝas grade



[2959] aŭtuno fea Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/18(Ĵaŭ) 13:31  

korbato forta
pro kupida kaprico,
aŭtuno fea


[2960] sakefaristino Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/18(Ĵaŭ) 15:05  

tosti bonguste
kun sakefaristino,
belas lipruĝo



[2961] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/18(Ĵaŭ) 22:57  

larmoj faladas
de nudaj betulbranĉoj -
senkonsuleco


[2962] aŭtuno ondas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/20(Sab) 14:05  

parte aŭ ruĝo
aŭ flavo ĉe montaro
aŭtuno ondas


[2963] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/20(Sab) 15:17  

akvas edzino
hejmflorojn regulante -
pluvnuboj drivas


[2964] maronvendisto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/21(Dim) 07:38  

maronvendisto
surstrate raŭke voĉas,
tago jam kurta


[2965] trikolora kirl-fosto Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/21(Dim) 14:14  

aŭtuno densas ...
trikolora kirl-fosto
de barbirejo



[2966] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/21(Dim) 19:15  

dum promenado ...
babili efemere -
arĝentaj nuboj


[2967] dolĉa akebio Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/22(Lun) 08:38  

ĉe montopado
en ambaŭ manoj dorse
dolĉa akebio

akebio: Akebia Decne
unu el japanaj-ĉinaj volviĝantaj arbedoj,
ĝia frukto estas 10cm longa bero.



[2968] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/10/22(Lun) 19:04  

vera feliĉo
neeble sen soleco -
ripoz-oazo

(Ĉehov: Ĉambro n-ro 6)

korekto en 2961: senkonsoleco


[2969] lunarko klara Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/23(Mar) 07:07  

lunarko klara
en penetra lazuro,
urbo krepuska


[2970] salikfolioj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/24(Mer) 07:45  

laŭ lirla sono
salikfolioj falintaj
ŝipe forfluas



[2971] manto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/25(Ĵaŭ) 14:41  

sub homamaso
manto ja frakaŝita,
festo en viglo



[2972] Re:[2969] de verdo en verdoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/26(Ven) 04:25  

> lunarko klara
> en penetra lazuro,
> urbo krepuska

Tre bela poemo. Gratulon al vi!


[2973] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/10/26(Ven) 04:35  

post amo sola —
gusto kaŝtanmiela,
ne sen amaro


[2974] dankesprime Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/26(Ven) 08:52  

Estimata Ursido, dankon mi esprimas ;

mi en akra ĝoj’
gratulo de vi ,spertul’
granda donaco



[2975] tumulo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/27(Sab) 08:01  

sinkanta suno,
tumulo velksezona
ombron kreskigas


[2976] brilpura luno Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/27(Sab) 22:40  

brilpura luno
en vespera krepusko ...
aŭtuno iras


[2977] acero Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/28(Dim) 07:08  

en manlavujo
ruĝe sin respegulas
acero hejma



[2978] brando marona Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/29(Lun) 04:57  

glaso lasite
odoras ĝis mateno,
brando marona



[2979] bedaŭri finon Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/29(Lun) 12:34  

bedaŭri finon ...
arbaro riĉiĝas je
kolornuanco



[2980] post pluvo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/29(Lun) 20:24  

pordon malfermas
blanka mano gracia,
luno post pluvo


[2981] aŭtuna luno Aŭtoro: verbum Dato: 2012/10/29(Lun) 22:45  

montras fingre la
direton nekonato ...
aŭtuna luno



[2982] longa nokto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/30(Mar) 14:32  

sub luno sole
droni en poezio
nokto nun longe


[2983] Re:[2982] longa nokto Aŭtoro: Manipura Dato: 2012/10/31(Mer) 01:47  

Tre ĉarma poemeto !!!


> sub luno sole
> droni en poezio
> nokto nun longe


[2984] Al kara Manipura Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/10/31(Mer) 07:39  

Kara Manipura,
Jen mia deziro
anstataŭ esprimi miajn dankojn al vi,

ĉarma juvelo
brilas en ĉies koro
kiel stelhelo

tiel estu hajko!



[2985] aŭtuno belas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/01(Ĵaŭ) 08:11  

aŭtuno belas,
nun vortoj jam ne helpas
koloroj pompas



[2986] branĉo de arbo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/11/01(Ĵaŭ) 10:27  

branĉo de arbo
fandiĝas por la lumo ...
aŭtuna luno




[2987] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/11/01(Ĵaŭ) 16:21  

vintro venas kaj
kornikino prizorgas
plu sian idon


[2988] granato Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/02(Ven) 07:18  

defale krevis
granato vinoruĝe,
survoje hejmen



[2989] Ĝojegas mi leginte verdenverdan hajkon. Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/11/03(Sab) 02:45  

aŭtuno tuĉas
imagospronan bildon —
eksplodas ruĝo


[2990] ..... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/11/03(Sab) 03:14  

sunhoroj varmaj —
plu vivas la sopiro
sub pluvoj larmaj

Nia internacia frazaro TATOEBA
jam havas pli ol 200000 frazojn en Esperanto.
Vi rigardu, ĝuu kaj kontribuu!


[2991] Re:[2990] .....Al estimata Ursido kun dankemo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/03(Sab) 15:29  

pli ol ducent mil !!
ha,frazaro giganta
por mi,ja,nana


> Nia internacia frazaro TATOEBA
> jam havas pli ol 200000 frazojn en Esperanto.
> Vi rigardu, ĝuu kaj kontribuu!


[2992] paseroj svarme Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/03(Sab) 15:39  

paseroj svarme
de arb’ al arbo fluge
pepkantas ĥore



[2993] sono Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/05(Lun) 22:01  

en ĉambro frida
piano longe muta,
sono ekpluva



[2994] sur griza nubo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/11/05(Lun) 22:31  

gaja urbeto ...
korvo transverse flugas
sur griza nubo


[2995] ..... Aŭtoro: reijo Dato: 2012/11/06(Mar) 16:43  

pli bona mondo -
tien iras etuloj
matenkrepuske


[2996] folioj dancas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/06(Mar) 16:54  

okule karesi
figuron forirantan,
folioj dancas



[2997] kato en sino Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/08(Ĵaŭ) 01:45  

kato senmova
varme pezas en sino,
ekstere prujnas


[2998] uloj sensalutemaj Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/10(Sab) 20:32  

tie kaj tie
uloj sensalutemaj,
aŭtuno pasas



[2999] persimono Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/10(Sab) 20:33  

gusto miela
birdorava maturo
ho,persimona


[3000] denaske proza Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2012/11/10(Sab) 20:36  

aŭtuno muza,
ĉio en belo,sed mi
denaske proza



Arkivo : Hajko en Esperanto (2801 - 3000)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto