Oni printas foton kaj tekston

PIV enkondukis la radikon “print/i” en sia suplemento (1987). Tiutempe kaj ankaŭ nuntempe multaj esperanto-vortaristoj kritikis kaj kritikas la radikon. Ekzemple la plej nova vortaro Esperanto-Japana (2006) konsilas uzon de “presi” anstataŭ “printi”.
Sed esperanto-uzantoj havas alian opinion. Mi esploris uzadon de “printi” per Guglo kun la fasado de Kukolo. Mi serĉis la vorton kun fleksio kaj aldonaĵoj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
* printi : 9140 trafoj
* presi : 22900 trafoj
* printilo : 506 trafoj
* presilo : 397 trafoj (inkluzive de la senco “presmaŝino”)
* printatoro : 23 trafoj
Konsiderinte, ke “presi” havas pli vastan sencon ol “printi”, mi diru, ke la uzado de “printi” jam havas firman pozicion. Kaj “printilo” klare superas “presilo”-n. La vorto “printatoro” jam mortis.

Meksika sedo

meksika sedoEsplorante nomojn de kampaj herboj, mi eksciis, ke pli kaj pli multiĝas herboj naturigitaj el eksterlando en Japanion.
Hodiaŭ mi trovis sedon rande de aŭtovojo. Mi jam antaŭe skribis pri bulbila sedo, kiu estas japandevena specio. Sed hodiaŭa sedo ne estas japandevena. Ĝi estas meksika sedo [Sedum mexicanum], plurjara herbo el krasulacoj. Ĝin karakterizas pintaj karnecaj folioj kaj malaltaj staturoj (5 – 10 cm). Oni kultivas meksikajn sedojn pororname en ĝardenoj. Oni diras, ke ĝiaj semoj estis importitaj el Meksiko, tamen ne scias, kie ĝi originas.

Malnovurba Kvartalo de Varsovio

Hodiaŭ NHK, la plej granda japana amaskomunikilo, prezentis en sia seria televid-programo “la Mondaj Heredaĵoj”, la Malnovurban Kvartalon de Varsovio dum 45 minutoj. En la programo mi vidis nunan aspekton de la Kvartalo, la detruadon fare de nazioj, atestoj de postvivantoj de la Varovia Insurekcio, dummilita aktivado de profesoro kaj studentoj de Varsovia Politekniko, postmilita restaŭro de la Malnovurba Kvartalo fare de polaj civitanoj ktp. ktp.
En la jaro 1980 Unesko registris ĝin en la listo de Mondaj Heredaĵoj pro tio, ke la restaŭrado mem, la homa aktivado kaj la gvidanta ideo, vere indas je Monda Heredaĵo.
Rigardinte la programon, mi ekhavis sinceran respekton al la polaj civitanoj. Kaj mi ĝojas, ke ni, homoj, havas la Malnovurban Kvartalon de Varsovio kiel heredaĵon.

Pendola sileno

pendola silenoIli amase floras kun staturo de 20 – 30 cm kaj kun korolo de ĉ. 2 cm. Mi trovis ilin ĉe la rando de korto antaŭ budhana templo proksime de mia domo.
Ilia nomo estas pendola sileno [Silene pendula], dujara herbo el kariofilacoj. Ili originas en la mediteranea regiono, kaj transvenis al Japanio fine de la 19-a jarcento. En la japana lingvo oni nimas ilin “hukuro-nadesiko (袋撫子)” t.e. “sakodianto”, ĉar la floro havas relative grandan sakoforman kalikon sub la petaloj.

Memnona papiliono vundita

papilio vunditaMi trovis papilion baraktanta sur betona tero antaŭ aŭtoparkejo. Ĝi estas tre granda papilio je pli ol 10 cm kun malfermitaj flugiloj. Kompatinde ĝiaj flugiloj estis jam rompitaj supozeble pro ia kolizio. Mi transmetis ĝin al najbara ĝardeno, tamen ĝi ne povis forflugi.
Ĝia nomo estas Memnona papiliono [Papilio memnon] el papilionedoj. Ĝin karakterizas ruĝaj makuloj ĉe la radikoj de antaŭaj flugiloj. Ĝi ne havas hirundovostojn ĉe la postaj flugiloj kontraste al aliaj papilionoj. La papilio en la foto estas ino de Memnona papiliono, ĉar ĝi havas blankajn kaj ruĝajn makulojn ĉe la postaj flugiloj.

Revoluciemo en hajko

Hajko havas sian originon je la unua strofo de humura rengao (utaĉeno), kiu disiĝis de ortodoksa rengao rafinita de tiutempaj nobeloj. Oni enkondukis en rengaon humurecon kaj komikecon per vulgaraj vortoj. Iusence tio estis revolucio en tiama poetika socio.
Tial hajkistoj, kiuj faris ŝatatajn verkojn en la hajka historio, estis certagrade revoluciulo en siatempa hajkista socio. Jes, Baŝoo. Jes, Buson. Jes, Ŝiki. Ktp.

Temporaba komputilo

Mia nova tekkomputilo fojfoje falas en malbonan staton. Temas pri ĝia interna KD/DVD-legilo/skribilo. Kiam mi metas en ĝi iun DVD-filmon, ĝi stagnas dum kelkaj minutoj brue rotaciante. Fine startas reprodukta programo, sed ankaŭ ĝi stagnas fojfoje haltigante scenon.
Mi konsultis la manlibron kaj la retpaĝojn de ĝia fabrikinto. Nun mi suspektas, ke kulpas la DVD-legilo. Mi jam konsumis duontagon por esplori la kaŭzon de la misfunkciado. Certe malbone funkcianta komputilo rabas multan tempon.

Markaŝtanaĵo

markaŝtanaĵo kun rizaĵoMi ege ŝatas alkoholitan markaŝtanaĵon. Markaŝtanaĵo estas flavruĝa ovario de markaŝtano (=marerinaco aŭ ekino). Ja tre bongusta estas alkoholita markaŝtanaĵo kun ĵus kuirita varma rizaĵo. Tio feliĉigas min.
Lastatempe mia patrino donis al mi du boteleton da alkoholita markaŝtanaĵo! Nun ĉiufoje, kiam mi gustumas markaŝtanaĵon, mi estas feliĉa.
Oni povas vidi figuron de markaŝtano (ekino) ĉi tie.