Kuniklo aŭ leporo?

Oni diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Fojfoje ankaŭ mi sentis tiel.
Ekzemple la japana vorto “usagi” signifas kuniklon kaj/aŭ leporon tute sendistinge. Kiam ni bezonas distingi ilin, ni nomas kuniklon “kai-usagi (bredata usagi)”, kaj leporon “no-usagi (sovaĝa usagi)”. Kiam mi unuafoje renkontis la du esperantajn vortojn kun la difinoj de kuniklo (kai-usagi) kaj leporo (no-usagi) en vortaroj, mi demandis al mi, kiu vorto estas proksima al la japana “usagi“.
En la angla lingvo toviĝas “rabbit (kuniklo)” kaj “hare (leporo)”, inter kiuj “rabbit (kuniklo)” havas pli vastan sencon. Oni povas uzi “rabbit“-on en proksima senco al “usagi“. Kaj en la germana lingvo “Kaninchen (kuniklo)” kaj “Hase (leporo)”, inter kiuj “Hase (leporo)” havas pli vastan sencon.
Do, kiu el la du vortoj (kuniklo kaj leporo) havas pli vastan sencon en Esperanto?
Nova PIV difinas la du vortojn laŭ zoologia vidpunkto, sed ne laŭ lingvistika vidpunkto. Ĝi ne respondas mian demandon.

Tiam mi guglis por esplori uzatecon de la du vortoj, utiligante la Kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo/). Mi serĉis en interretaj paĝoj kun opcioj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
kuniklo : 664 trafoj
leporo : 9,210 trafoj
Kaj mi serĉis ankaŭ en la Tekstaro de Esperanto (http://www.bertilow.com/tekstaro/). Jen la rezulto:
kuniklo : 36 trafoj
leporo : 102 trafoj

Se mi hipotezas, ke vorto, kiu havas pli vastan sencon, estas uzata pli multfoje, tiam mi povas konkludi, ke leporo havas pli vastan sencon ol kuniklo en Esperanto. Do provizore mi difinas, ke la vorto leporo estas proksima al la japana “usagi“.

Morbilo ĉe studentoj

Morbilo propagiĝas en japanaj studentoj. Jam de tri monatoj, dekoj da studentoj en multaj universitatoj en Tokio infektiĝis je morbilo. Pro tio oni fermis lekciojn portempe en pli ol dek universitatoj.
Morbilo estas infekta malsano pro moribila viruso, kiu kaŭzas febron kaj ruĝajn makuletojn sur la tuta korpo. Ĝis nun ĝi atakis ĉefe infanojn. Kial ĉi-jare ĝi atakas junulojn de ĉ. 20 jaroj?
Medicinistoj diras, ke de antaŭ 20 jaroj multiĝis infanoj nevakcinitaj aŭ unufoje-vakcinitaj. Ankaŭ infektitoj de moriblo estis relative malmultaj dum lastaj jaroj. Pro tio nuntempe estas multaj junuloj, kiuj ne havas imunecon kontraŭ morbila viruso.

Krokodiletoj

Mi havas multe da krokodiletoj en mia domo. Jes, krokodiletojn, sed ne etajn krokodilojn.
Laŭ Nova PIV “krokodileto” estas tukpinĉilo, kiun oni uzas por fiksi lavitan tolaĵon ĉe ŝnuro. Eble ankaŭ vi havus almenaŭ kelke da ili.
Mi fojfoje legas la vortaron, kaj foje trovas amuzan vorton kaj artikolon.

Ripozanta ardeo

ardeoEstas malfacile foti sovaĝajn birdojn. Ĉar ĝenerale ili estas timemaj kaj singardemaj kontraŭ homoj.
Tamen tiu ĉi ardeo ne estas tia. Ĝi aplombe staradas sur ŝtonego meze de parka lageto, ĉirkaŭ kiu homoj promenas. Ŝajnas, ke ĝi ripozas fleksante sian longan kolon S-forme. Eble ĝi juĝas, ke homoj en la parko ne atakos ĝin.
griza ardeo: Ardea cinerea, vadbirdo el ardeedoj.

Funebra meso

Hodiaŭ mi ĉeestis en meso por funebri mian onklon, kiu estis kristano dum 56 jaroj. Mi ne estas kristano, do tio ĉi estas mia unua sperto pri meso.
En la preĝejo kolektiĝis ne nur kristanoj sed ankaŭ nekristanoj (ĉefe budhanoj) por funebri. Min impresis tio, ke en la meso partoprenis tre multaj (20 – 30) pastroj. Ĉar en budhisma funebra ceremonio partoprenas ordinare unu aŭ du bonzoj.
En la rito oni ĥore kantis kelkajn kantojn, kiuj sonis tre agrable al miaj oreloj. Mi sentis, ke la onklo estas feliĉa ĉirkaŭite de tiom da kunpreĝantoj. Estu paco kaj trankvilo al lia animo.