Sakuro ekfloras

floroj de sakuro

Hodiaŭ mi preteriris la sakuron ĉe la proksima hospitalo. Nun ekfloras dudek aŭ tridek procentoj de la florburĝonoj de la tuta arbo.
Vento malvarma blovas tre intense. Sed la floroj forte alteniĝas kaj eĉ unu petalo ne disiĝas de la branĉo. Mi ja miras pri ĝia vivoforto.
En kelkaj tagoj la sakuro plenfloros. Kaj tiam printempo atingos la kulminon.

Leŭkojo — neĝofloko floras

leÅkojo - neĝofloko

Jen estas novulo en mia ĝardeneto. La folioj similas al nariciso, kaj la floroj similas al konvalo. Estas unike, ke verda makulo torviĝas sur ĉiu petalo.
Kio estas ĝia nomo? Mi konsultis tri ilustritajn gvidlibrojn pri japanaj plantoj, sed mi ne povis trovi respondon. Mi konsultis ankaŭ ilustritan gvidlibron pri ĝardenplantoj, kaj fine trovis ĝin.
Ĝia nomo estas leÅ­kojo [Leucojum aestivum] aÅ­ neĝofloko el la angla “snowflake“. Ĝi estas plurjara herbo el amarilidacoj.

Hajko de hodiaŭ

spireo - neĝosaliko

    ne konfidenci
    mi decidis finfine —
    neĝosaliko

neĝosaliko: specio de spireo [Spiraea thunbergii] el rozacoj; falfolia arbusteto, kiu portas malgrandajn foliojn similformajn al tiu de saliko kaj havas multajn neĝblankajn floretojn en marto kaj aprilo.

Egretobulo de leontodo

egretobulo de leontodo

Hieraŭ mi trovis egretobulon de leontodo en mia ĝardeneto. Ĝi estas kapitulo de egretohavaj semoj (akenoj).
Kiam mi estis infano, mi ofte ludis blovante ĝin. Estis amuzo al mi, ke la semoj kun egreto disflugas per agrabla venteto.
Egretobulo nomiĝas “watage” (kotonhararo) en la japana lingvo. “Clock” (horloĝo) en la angla. “Pusteblume” (spirfloro) en la germana. Kiel ĝi nomiĝas en aliaj lingvoj?

Ekŝvelas burĝonoj de sakuro

sakuro burĝonas

Ĉefrolulo de printempo baldaŭ vizitos nin. Jen rigardu branĉon de la sakuro, kiu staras en la proksima hospitalo. Vi vidas, ke florburĝonoj sur la branĉo jam ekŝvelas kreviginte sian ŝelon. Mi antaŭsupozas, ke la sakuro ekfloros post semajno.
sakuro: fal-foliaj arboj de la subgenro Cerasus el la genro Prunuso, distingataj per la aparte belaj floroj.

Blanka magnolio

blanka magnolio

En iu proksima domo de la sama strato nun floras blanka magnolio [Magnolia heptapeta]. Ĉe magnolio unue aperas floroj kaj poste folioj. Mi tre ŝatas ĝian duonmalferman floron, kiu similas al blanka lampeto sur branĉo.
En la japana lingvo blanka magnolio nomiĝas haku-mokuren t.e. “blanka lotusarbo”. Tiu ĉi estas bona nomado, ĉu ne?

Ankaŭ flava narciso floras

flava narciso

Hieraŭ mi prezentis tute blankan narcison. Hodiaŭ do tute flavan narcison. Ankaŭ tiu ĉi floras en mia ĝardeneto.
Tiun ĉi floron karakterizas mezgranda taso-forma kromkorolo. La pedunklo portas nur unu floron.
Mi pensas, ke ĝi estas Narcissus incomparabilis, t.e. “senkompara narciso”. En la japana lingvo oni nomas ĝin taihai-suisen, t.e. “grandpokala narciso”.

Novaj narcisoj en la ĝardeno

blankaj narcisoj

Nun en mia ĝardeneto floras multaj narcisoj, pli detale, japanaj tazetoj. Antaŭe mi prezentis varion de tazeto kun flava kromkorolo.
Jen la foto montras alian varion (aŭ formon ?) de tazeto. Ĝia floro konsistas el 6 blankaj petaloj (perianteroj) kaj blanka kromkorolo en la mezo. Bedaŭrinde mi ne scias, al kiu vario aŭ al kiu formo ĝi apartenas.
Tiu ĉi vario estas tre plaĉa al mi pro la tute blanka pureco.

Brasiko kreskas el rubejo

brokolo kaj abelo

En la angulo de mia ĝardeneto mi fosis truon, en kiun ni forĵetadis neuzeblajn legomrubojn. La forĵetitajn legomojn malkomponas bakterioj kaj fungoj en la grundo. Poste el la forĵetaĵoj fariĝas bona kompoŝto.

Nun el la rubejo elkreskas ia brasiko [genro Brassica], kaj ĝi portas tipajn florojn de krucifero. Bedaŭrinde mi ne povas diveni, kiu specio de brasiko ĝi estas. Mi daŭre observadu ĝin.

Peonio burĝonas

peonio

Estas printempo. La aero estas iom post iom pli varmeta. La naturo montras atestaĵojn de printempo tie kaj ĉi tie.
Jen la foto montras burĝonon de la peonio [Paeonia suffruticosa], kiu staras dum jaroj en mia ĝardneto.
Mi ne scias, kiu diris, ke la eroto estas origino de la vivo. Tamen la formo kaj la koloro de la peonia burĝono kvazaŭ dirus al mi, ke la vivo estas esenco de la eroto.