Folia ajlo – Allium tuberosum – “Nira”

Allium tuberosum

Nun floras malgrandaj floretoj de folia ajlo. La folioj havas spican odoron kaj guston. Oni uzas ilin por kuiraĵo.

Laŭ mia esploro ĝi ankoraŭ ne havas definitivan nomon en esperanto. Mi provizore nomis ĝin folia ajlo, ĉar oni uzas ĝin por spicado same kiel ajlon. En la japana lingvo ĝi nomiĝas “ニラ (韮, Nira)”. [Allium tuberosum]

Hajko de hodiaŭ

momenta paŭzo
de muĝanta ventego —
insekto ĉirpas

La tajfuno 14 jam foriris de mia regiono antaŭ la tagiĝo. Nun estas nuba kaj sen vento. Fajne pluvetas.
Feliĉe, mi ne aŭdas severan damaĝon ĉirkaŭ mia urbo. Sed la tajfuno donis multajn damaĝojn al la sud-okcidenta parto de Japanio. Mi deziras sekuriĝon kaj baldaŭan rekonstruon por la damaĝitoj.

La tajfuno 14 pliproksimiĝas

Ekstere ŝtormas ekde frua mateno. Foje ventego skuas la domon. Pluvo brue ŝutiĝas la fenestrojn. La tajfuno 14, situante 220 kilometrojn sude de mia urbo, iras norden malrapide en rapido de 20 km/h. Ĝi estas granda kaj intensa tajfuno, kies centra aeropremo estas 950 hPa, kaj kies maksimuma ventorapido estas 40 m/s (= 144 km/h).

En mia regiono veturigo de trajnoj plejparte haltis. Hodiaŭ ĉiuj lernejoj porvizore fermiĝis. Ankaŭ mia laborejo efektive fermiĝis. Mi restos hejme kaj atendos ĝis la tajfuno forpasos mian urbon.

Laŭ la veterprognozo la tajfuno trairos tra mia regiono, plej proksimiĝos al mia urbo ĉirkaŭ je la 6-a vespere. La ŝtorma zono de la tajfuno foriros for de mia urbo post la noktomezo.

Tajfuno alproksimiĝas

Nun Tajfuno la 14-a iras norden malrapide je 15 km/h ĉirkaŭ 550 km sude de mia loĝloko. Ĝia centra aeropremo estas 935 hPa (hektopaskaloj), kaj la maksimuma ventorapido estas 45 m/s (= 162 km/h). Ĝi estas granda kaj tre intensa tajfuno.

Ĉe mia loĝloko estas nuba kaj preskaŭ pluvetas. Sed jam blovas fojfoje nekutime forta vento el nordo. Laŭ veterprognozo la tajfuno preteriros plej proksimiĝante al mia urbo morgaŭ posttagmeze. De nun mi devas meti pluvpordojn ĉe la fenestroj de la domo.

Renovigo de tatamoj

Hodiaŭ ni renovigis tatamojn de nia domo. Ni kovras plankojn de 3 ĉambroj per tatamoj. Matene je la 8-a nin vizitis tatamistoj. Ili demetis tatamojn kaj elportis al ilia laborejo.

Tie la tatamistoj disigas maton (supra parto de tatamo) kaj matracon (suba parto de tatamo). Matraco el kunpremita pajlo estas longtempe uzebla. Ili surtegas la matracon per nova mato el plektita junko.

Vespere je la 4-a ili ree alportis la renovigitajn tatamojn kaj metis sur la plankoj de la ĉambroj. La renovigitaj tatamoj havas bonan kaj freŝan odoron, kiu tre plaĉas al mi kaj mia edzino. Ŝi diras, ke ni havas kvazaŭ novan domon.

Interna kerno de la terglobo rotacias pli rapide ol surfaco

Laŭ raportoj de kelkaj gazetoj, sciencistoj pruvis, ke interna kerno de la tero rotacias je 0.3 – 0.5 grado en unu jaro pli rapide ol ekstera parto. Ili analizis donitaĵojn de la tertremoj okazintaj en la Suda Pacifiko kaj observitaj en Alasko.

La tero konsistas el kelkaj samcentraj sferoj. Ili estas interna kerno (fera solido), ekstera kerno (fera fluido), mantelo kaj krusto (silikata petro). La interna kerno laŭkalkule rotacias unu fojon en 700 – 1,200 jaroj pli multe ol la mantelo kaj la krusto.

Nun, mi imagas grandan feran pilkon rotaciantan en viskoza fluido intene de akvomelono! Kiel amuze, ĉu ne?

Suna akvovarmigilo

Kiam mi konstruis mian domon antaŭ 14 jaroj, mi instalis sunan akvovarmigilon sur la tegmento. Ĝi bone funkciis kaj liveris varman akvon al mia familio. Sed komence de aŭgusto ĝi paneis. Inĝeniero kaj vendisto reviziis la maŝinon kaj diris, ke la riparado de la maŝino estas tre malfacila.

la nova suna akvovarmigilo

Ni konsiliĝis kaj decidis ŝanĝi la maŝinon por nova. La nova maŝino estas pli kompakta je ĝia volumeno kaj malpli granda je ĝia akvolivero. Sed ĝi ja bone funkcias kiel la antaŭa. Ni estas kontentaj pri la nova suna akvovarmigilo.

Ĝenerala elektado

Hodiaŭ estis anoncita publike la ĝenerala elektado de deputitoj de Japana Dieto. Kandidatiĝas 1,132 homoj por 480 seĝoj. Inter ili estas 147 virinoj. La balota tago estos la 11-a de septembro.

Mi voĉdonos al tiu, kiu gardos pacon kaj realigos sekuran socion por malfortuloj.