Pinfolia linario

pinfolia linarioKiel mi jam skribis, mi ŝatas esplori nomojn de floroj kaj herboj. Tamen tre bedaŭride, mi baldaŭ forgesas la nomojn, kiujn mi eksciis.
Jen ĉi tiu herbo altas ĉ. 30 – 50 cm kun pingloformaj folioj kaj kun purpurblankaj amindaj floroj, kiujn karakterizas spronoj. Mi ja memoras ĝian figuron, sed ne ĝian nomon. Mi nur memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj mi esploris la nomon kaj trovis ĝin.
Mi denove konsultis librojn kaj retpaĝojn, kaj trovis, ke ĝi estas kanada linario [Linaria canadensis] el skrofulariacoj. En la japana lingvo oni nomas ĝin “matuba-unran (松葉海蘭)” t.e. “pin-folia mar-orkideo”. La scienca nomo asertas, ke ĝi devenas de Kanado (Norda Ameriko). Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas naturigita en la okcidenta Japanio.

Urbestro pafmortigita

ITO Itcho [ITOŬ Iĉĉoŭ]. la urbestro de Nagasaki, pafatakita per pistolo vespere de la 17-a de aprilo, mortis antaŭmatene de la sekva tago (hieraŭ). La atakinto, ŜIROO Tecuja, tuj arestita, estas supera membro de krimula bando en la urbo. La krimulo asertas, ke li pafis la urbestron pro tio, ke la urba aŭtoritatulo rifuzis lian plendon pri akcidento de lia aŭto.
La urbestro ITO, kiel konate, energie apelaciadis pri abolo de nukleaj armiloj al la tuta mondo. Li estis ĝuste en elekta kampanjo por urbestro. La pafatako kaj la morto de la urbestro multe ŝokas la tutan Japanion. Multaj homoj, ankaŭ mi, indignas la perforton kontraŭ demokratio kaj paco.

Dancistina lamio

blanka lamioMi estas tre ĝoja, kiam mi trovas nekutimajn florojn apud vojo en mia promenado. Jen estas floroj de blanka lamio [Lamium album var. barbatum], plurjara herbo el lamiacoj. Mi trovis, ke dekoj da lamioj kreskas sur duoneombra krutaĵo de monteto kovrita arbareto.
Blanka lamio ĉarmas min per ĝiaj unikaj floroj. Japanoj nomas ĝin “odoriko-soŭ (踊子草)” t.e. “dancistina herbo”, ĉar ĝia korolo asociiĝas al figuro de dancistino en kimono kun larĝa kanĉapelo.

Modifi aspekton de Vindozo Vista

Nun mi provas modifi aspekton de Vindozo Vista en mia tekkomputilo. Unue, uzante “Personan Agordon”, mi ŝanĝis vindozan dezajnon de “Windows Vista standard” al “Windows standard“, kiun mi preferas de antaŭe. Due mi ŝanĝis liter-tiparon al “meiryo“, kiu estas uzata en “Windows Vista standard“. Tiuj ĉi modifoj iom plibonigis la aspekton de mia Vindozo, sed la modifoj kelkloke malbeligis aspekton, ekz. de la “flanka zono” kun iletoj. Mi devos daŭrigi provan modifadon.

Kokcinela pupo

kokcinela pupoAntaŭe mi skribis pri kokcinela raŭpo. Nu hodiaŭ mi trovis kokcinelan pupon en alia loko. Jen la foto montras la pupon de (ŝajne) sepmakula kokcinelo.
Ĝi kuŝis senmove algluante sur folio de vinko. Kaj mi trovis ankoraŭ kelkajn pupojn sur folioj de la sama vinko.
Plie mi trovis ankaŭ imaginon (matura korpo) de sepmakula kokcinelo (mariskarabo) sur alia folio de la sama vinko. Kvankam mi tuŝis la imaginon per mia fingro, ĝi estis preskaŭ senmova. Tial mi pensas, ke ĝi estis nur kelkajn horojn post la imaginiĝo.

Fajrovulpo en Vindozo Vista

Ĉar mia tekkomputilo paneis definitive, mi anstataŭe aĉetis novan tekkomputilon. La nova tekkomputilo bedaŭrinde funkcias sur la mastruma sistemo Vindozo Vista. Mi ne ŝatas la novan mastruman sistemon, ĉar mi devas denove lerni multon pri manipulado.
Mi instalis Fajrovulpon en la nova tekkomputilo, kaj volis transporti legosignan dosieron (bookmarks.html) el mia surtabla komputilo (Vindozo XP). Sed la dosierujo, kie devas esti metata la legosignaro, ŝanĝiĝis al alia nekonata loko. Mi konsultis retpaĝojn kaj fine trovis lokon de la celita dosierujo. Jen la adreso.

C:Users(uzulnomo)AppDataRoamingMozillaFirefox
Profiles(xxxxxxxx).defaultbookmarks.html

Pligranda vinko

pligranda vinkoMi trovis ĉi tiujn purpurbluajn florojn ĉe elektra fosto apud aŭtovojo, kie mi preteriris por viziti krakbutikon. Unue ŝajnis al mi, ke la herbo ne estas indiĝena en Japanio, kvankam mi jam vidis ĝin en kelkaj aliaj lokoj.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas pligranda vinko [Vinca major] el apocinacoj. Pligranda vinko estas plurjara herbo origina el Sud-Eŭropo kaj Nord-Afriko, kaj estis importita en Japanion ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĝi estas kultivata kiel ĝardenplanto.