Mi trovis interesan blogon plenan de fotoj pri japanaj ĉiutagaĵoj.  Jen la adreso:
 http://pub.ne.jp/ryonryon/
La bloganto afiŝas multajn fotojn kaj koncize priskribas ĉiutagajn okazintaĵojn.  Ĉu vi iam vizitis la japanan parlamentejon?  Se ne,  bonvole provu ĉi-majajn artikolojn.  Ekzemple:
 http://pub.ne.jp/ryonryon/?entry_id=709552
Bedaŭrinde li ne afiŝas novan artikolon ĉi-monate. Mi esperas, ke li renovigos la blogon plu.

