Tulipo malofta

tulipo maloftaNun floras tulipoj en la florbedo antaŭ mia domo. Antaŭe mia edzino aĉetis kaj plantis la bulbojn.
Jen unu el ili estas malofta speco kun ruĝeta floro kvazaŭ ĉifonita. Ĝiaj petaloj havas ciliojn ĉe la rando. Mi unuafoje vidas ĉi tian tulipon. Kiam ĝi estis butono, mi miskonjektis, ke insektoj manĝis la pinton de la butono.

Mia tekkomputilo denove paneis

En la lasta marto mi aĉetis novan surtablan komputilon, pri kio mi tute forgesis skribi en ĉi tiu blogo. Kaj lastatempe mi laboras ĉehejme antaŭ du ekranoj de la surtabla komputilo kaj la tekkomputilo.
Hodiaŭ kiam mi prilaboris dosieron en la surtabla komputilo, referencante alian dosieron en la tekkomputilo, subite la ekrano de la tekkomputilo fariĝis blua kaj aperis erarmesaĝo. Jen estas simila situacio kun tiu de la 26-a de februaro. Tamen ĉi-foje la erarmesaĝo ne mencias, kiu programo (aŭ pelilo) paneis. Mi plurfoje restartigis la tekkomputilon, sed ĉiufoje aperas blua ekrano kun erarmesaĝo, kies enhavo (adreso kaj registrilaj valoroj) varias ĉiufoje. Mi nun suspektas difektiĝon ĉe la aparataro. Ho, ve!

Arĝenttegita papilieto

arĝenttegita papilietoEble unuafoje en mia vivo mi vidis tiun papilion. Mi trovis ĝin apud kanalo, laŭ kiu mi promenis hodiaŭ. Mi povis foti nur dorsan flankon de la flugiloj, kvankam ĝia ventra flanko estis tre bele kaj hele arĝenta. Ĝi ja tre elegante flirtis en la aero.
Kiel kutime mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Mi eksciis, ke ĝi estas Curetis acuta, specio el licenedoj. Ĝiaj malfermitaj flugiloj estas larĝa je ĉ. 4 cm. La blankaj makuloj de la flugiloj estas propraj al ino. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ura-gin-ŝiĵimi (裏銀小灰蝶)” t.e. “papilieto kun flugiloj ventraflanke arĝentaj”. Do mi deziras nomi ĝin “arĝenttegita papilieto” en Esperanto. Ĉu konsentite? 😉

Kokcinela raŭpo

raŭpo de kokcineloMi trovis interesan raŭpon, kiu kun relative longaj kruroj moviĝas pli aktive ol tiuj de papilio. La oranĝaj makuletoj sur ĝia grizviola korpo estas ja okulfrapaj. Ĝi alkroĉiĝas al folio de korva fabo.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn kaj eltrovis, ke ĝi estas larvo de mariskarabo aŭ sepmakula kokcinelo [Coccinella septempunctata]. Ĝi estas pliaĝa larvo kaj baldaŭ fariĝos pupo.

Venena ranunkolo

venena ranunkoloMi amas florojn, precipe tiujn de kampaj herboj. Kvankam oni ofte nomas ilin resume “trudherboj”, tamen botanikistoj jam donis al ili apartajn nomojn. Estas mia ĝojo ekscii, kian nomon donis la antaŭuloj al ĉiu herbo.
Hodiaŭ mi trovis flavajn floretojn kun verda globo en la florkerno. Ĝiaj petaloj havas glaceon. Mi konsultis ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Ĝia nomo estas venena ranunkolo.
Venena ranunkolo [Ranunculus sceleratus] estas dujara herbo el ranunkolacoj. Ĝi gustas pike pro la entenata en ĝi venena substanco ranunculin. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ta-garaŝi (田辛) t.e. “rizkampa mustardo”.

Kaŝiĝi en skatolo

kato en skatoloMi jam antaŭe skribis, ke mia amata kato Bii fojfoje dormetas en skatolo. Li tre ŝatas ŝoviĝi en skatolon kaj en sakon.
Jen li trovis novan ondokartonan skatolon kaj sin ŝovis en ĝin. Tamen ĉi-foje la bazo de la skatolo estis tiel malvasta, ke li ne povis kuŝi en ĝi. Sidante en ĝi, li ĉarme rigardas al mi.
Post kelkaj minutoj. perdinte intereson pri la skatolo, li elsaltis el ĝi kaj foriris.

Potentilo

potentiloJen floreto de kampa herbo. Okulfrape flavaj floretoj kun kvin petaloj sur iom granda kvinpinta kaliko sterniĝis en la apudrivera parko.
Mi konsultis kelkajn ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Estis tri kandidatoj: trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana], fazantapiŝa potentilo [Potentilla sprengeliana] kaj serpentofrago [Duchesnea chrysantha]. Ĉiu estas plurjara herbo el rozacoj. La plej verŝajna estas trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana].

202-a naskiĝdatreveno de H. C. Andersen

Hodiaŭ estas la 202-a naskiĝdatreveno de Hans Christian Andersen. Li naskiĝis en la 2-a de aprilo, 1805.
Li estas tre fama pro liaj fabeloj. L. L. Zamenhof tradukis ilin en Esperanton. Mi legis kelkajn el ili, kiam mi komencis lerni Esperanton.
En Vikipedio troviĝas konciza artikolo pri li.
http://eo.wikipedia.org/wiki/H.C._ANDERSEN
Oni povas legi lian ampleksan biografion ĉi tie.
http://www.brunajokuloj.dk/
Kaj ĉi tie troviĝas ligoj al liaj verkoj legeblaj en Esperanto.
http://www.fortaellinger.frac.dk/#esperant

Egreta mazuso

egreta mazusoHieraŭ en la apudrivera parko mi trovis ankaŭ ĉarmajn kampajn herbojn.
Jen la foto montras florojn de egreta mazuso [Mazus miquelii]. Mazuso estas genro de unu- kaj plur-jaraj herboj el skrofulariacoj. Ĝin karakterizas lipforma korolo.
Egreta mazuso estas plurjara herbo kun obovalaj radikfolioj longaj je 2 – 5 cm kaj kun violruĝaj floroj grandaj je 1,5 – 2 cm. La formo de ĝia floro asociiĝas al egreto de eta egretardeo [Egretta garzetta]. Pro tio japanoj nomas ĝin “sagi-goke (鷺苔)” t.e. “egretardea musko”.