Solena Fermo

Solena FermoHodiaŭ estis la Solena Fermo. La lasta tago de la 92-a Universala Kongreso de Esoeranto.
La ceremonion prezidis la nova prezidanto de UEA Probal Daŝgupto. Li en sia parolado asertis, “Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton.”
Post la Fermo mi tuj reiris al la hotelo. Mi reveturis al mia hejmo per du taksioj, unu flugo kaj tri trajnoj. Estis laciga al mi ĉi tiu 8-taga kongreso, sed mi multe rikoltis. Do mi estas feliĉa kaj kontenta.

La 6-a tago de UK

aŭkcioAŭkcio certe estas unu el amuzaj programeroj de UK. Oni aŭkciis dekojn da malnovaj libroj kaj aliaj raraĵoj. Aŭkciiston plenumis prof. Humphrey Tonkin [Hamfri Tonkin], iama prezidanto de UEA. Lia parol-arto estis ja belega. Fojfoje okazis rideksplodoj en la salono.
Hodiaŭaj interesaj temoj estis tri. Unue estis prelego de s-ro KIMURA Goro Christoph [KIMURA Goroo Kristof] en la kadro de IKU. La titolo estis “Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?”. Temis pri tio, kio estas esenca en analogio inter mono kaj lingvo.
Due estis seminario de E@I (Esperanto ĉe Interreto). Estis ja bona okazo, ke mi povis rekte aŭskulti parolojn de la organizantoj. Ili estas vere iniciatemaj kaj certe ilia agado estas subteninda.
Trie estis prezentado de la Akademio de Esperanto. Mi eksciis, ke inter akademianoj ekzistas diversaj malsamaj opinioj pri lingvaj detalaĵoj (estas ja nature). Oni donis diversajn komentojn pri tio, ĉu oni devas unuecigi interpunkcion de Esperanto, kaj kiamaniere.

La 5-a tago de UK

nova estraroMatene estis kunsido “Nova estraro sin prezentas”. La nova UEA-prezidanto Probal Dasgupta [Daŝgupto] kaj aliaj estraranoj sin prezentis laŭvice. Kaj poste ĉeestantaj kongresanoj demandis kaj esraranoj respondis. Pri la nova estraro oni povas legi ĉi tiun artikolon de la Libera Folio.
Tamen mia plej ŝatata programero de hodiaŭ (kaj de la UK) estas “Esperantologia Konferenco”. Entute prezentiĝis 7 prelegoj. Ĉiuj prelegoj estis ja interesvekaj. El inter ili mi menciu du.
Prof. Gotoo Hitoshi [Gotoo Hitoŝi] parolis pri uzado de datumbazo de esperantaj tekstoj. Rezulte de esploro pri uzateco de la vorto “ajna” en la datumbazo, li konkludis, ke oni bezonas aparte doni pli da ekzemploj en vortaro.
Prof. Alicja Sakaguchi [Aliĉa Sakaguĉi] parolis pri “Esprimoj de realaĵoj en Esperanto: kontribuaĵo por tradukistoj”. Bedaŭrinde mi ne kapablas resumi la prelegon. Tamen ĝi estis tre interesa.

La 3-a tago de UK

Memore pri AuldHodiaŭ mi ĉeestis 3 kunsidojn kaj faris prelegon pri hajko.
La foto montras la kunsidon “Memore pri William Auld 1924 – 2006”. William Auld [Ŭiljam Old] estis plej talenta esperanta verkisto, tradukisto, redaktoro ktp. Li estis ja multetalenta. Kelkaj personoj donis prelegetojn pri lia merito kaj deklamis liajn poemojn.
Posttagmeze estis mia vico. Mi prelegis pri hajko antaŭ ĉ. 100 kongresanoj. Certe mi preparis tro multe da materialo por paroli en unu horo. Tamen, ŝajnas al mi, ke reagoj de la aŭskultantoj ĝenerale estis bonaj. Viglaj demandoj sinsekvis post mia parolo. Mi sukcesis veki intereson pri hajko en la aŭskultantaro. Do mi estas kontenta kaj feliĉa.

Kleriga Lundo

Kleriga LundoHodiaŭ estis Kleriga Lundo, kiu estas program-kadro por interŝanĝi spertojn kaj ideojn inter la kongresanoj. Entute okazis 12 kunsidoj. Mi partoprenis en 3 kunsidoj: “Azia komuna historio”, “Esperanto: ĉu eŭropa aŭ tutmonda” kaj “Retpaĝaroj”.
La foto montras unu scenon el ili. S-ro Lee Chong-Yeong [Li Ĉong-Jong] prelegis pri la fono de la ĵus eldonita libro “Historio por Malfermi Estontecon – Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio“. Sur la ekrano legeblas “La plej grava tragedio en la historio de tragedio estas ne la tragedio mem, sed forgesi la historion de la tragedio“.

Inaŭguro de la 92-a UK

inaŭguroHodiaŭ je la 10-a komenciĝis la Solena Inaŭguro de la 92-a Universala Kongreso. Post buntaj salutoj de landaj reprezentantoj, speciale nomite de la prezidanto, S-ro KURISU Kei, japana malnova esperantisto 97-jara salutis tre energie al la kongresanoj, kio ja impresis min.
Oni povas legi la inaŭguran paroladon de la UEA-prezidanto ĉi tie.
Posttagmeze okazis prelegoj pri la kongresa temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”. Sekve okazis la inaŭguro de la Internacia Kongresa Universitato kaj ĝia unua prelego de Amri Wandel [Vandel] “Orienta astronomio: gasto-steloj en la galaksia fervojo”.
Mi aĉetis multajn librojn ĉe la libroservo. Mi ne volas kunporti ilin (treege peza!) ĝis mia hejmo, do mi planas uzi kurieran servon por sendi al la hejmo.

Movada Foiro

UK92 - Movada FoiroVeturante per 4 trajnoj, 1 aviadilo kaj 1 taksio, mi atingis la hotelon en Jokohamo pli-malpli bonorde. Unue mi certigis tiean alireblecon al la Interreto. Feliĉe mi povis senprobleme aliri al la reto.
Post iom da ripozo mi vizitis la kongresejon Pacifiko-Jokohamo. Tiu ĉi estas mia duafoja UK post la Seula UK. Dum ĉi tiuj jaroj mi nur malofte partoprenis eĉ en japanaj Esperanto-aranĝoj. En la Movada Foiro dekoj da Esperanto-organizoj (landaj kaj fakaj asocioj kaj grupoj) havis tablon kaj prezentis sian aktivecon, montrante bultenojn, informilojn, fotojn kaj diversaĵojn. Tie mi vidis pli-malpli dekon da karmemoraj japanaj kolegoj, kiujn mi ne vidis dum longa tempo.
La kongresa kuriero “Ondas Jokohamo” legeblas ĉi tie.

Preparo por UK

Mi partoprenos en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Mi jam mendis hotelon de meza prezo. Aĉetis iran flugbileton al Haneda. Pretigis kofron por 8-taga vojaĝo. De morgaŭ mi pakos vestojn kaj aliajn aĵojn en la kofron.
Restas ankoraŭ kelkaj farendaĵoj:
* Aĉeti revenan flugbileton de Haneda.
* Presi preleg-dokumentojn pri hajko.
* Certigi rimedon de surloka aliro al la Interreto, ĉar mi volas daŭrigi ĉi tiun blogon dum la kongres-periodo.

Vojaĝo en 倉敷 kaj 尾道

Antaŭ semajnoj mi kaj mia edzino vojaĝis en 倉敷 kaj 尾道. La urbo 尾道 estas konata de kinoamantoj kiel la scenejo de la filmoj (ekz. “あの、夏の日”) reĝisoritaj de 大林宣彦.

———-
Eble la hodiaŭa artikolo surprizis legantojn. Tamen mi fojfoje renkontas similajn artikolojn en Esperanto-gazetoj kaj retpaĝoj. Temas pri facilanimaj uzoj de neasimilitaj propraj nomoj devenantaj ĉefe el latinid-ĝermanaj lingvoj.
Corinne Rey-Bellet, Zülpich, Distrikto Ropczycko-Sędziszowski, Eurythmics ktp. ktp. Ĉi tiuj nomoj estas titoloj de artikoloj en Esperanta Vikipedio. Ili estas ne legeblaj per ordinara lingvokono de Esperanto. Ĉu tiuj aŭtoroj postulas de mi lingvokonojn krom Esperanto?
Mi elkore deziras, ke oni prezentu proprajn nomojn en laŭeble asimilita formo, aŭ se ne, almenaŭ prezentu ilin nepre kun prononcebla skribo en Esperanto.
(Tio ĉi estas subteno al Mevo kaj Slavik.)