Diagnozo

Hodiaŭ mi vizitis fakon pri interna medicino de la hospitalo, kiu estas proksime de mia domo. Mi plendis al kuracisto pri mia kapdoloro. Aŭskultinte min, li diagnozis, ke la kapdoloro povas esti kaŭzita de hipertoniaj muskoloj (trostreĉitaj muskoloj). Li preskribis pilolojn da Myonal [pr. miona:l] (eperisona hidroklorido), kiu reduktos funkciadon de centra nervo kaj sekve malstreĉos muskolojn.
Mi prenas po unu pilolon post ĉiu manĝo.
Do mi vidos sekvojn.

Vakcinado kontraŭ novspeca gripo

La Japana Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto komencis klinikan esploradon por preventi eblan grandan epidemion de novspeca gripo. Oni inokulis volontulajn kuracistojn kaj flegistojn en Tokio per vakcino preparita el la viruso H5N1, kiu kaŭzas plej danĝeran birdogripon.
La ministerio planas vakcini sume 6400 hospitalajn laboristojn kaj akiri konkludon pri efikeco kaj sekureco de antaŭepidemia vakcinado en la venonta printempo. Konfirmante efikecon kaj sekurecon de la vakcino, ĝi inokulos dek milionojn da personaro kiel policanojn, elektrolaboristojn ktp.

Kaŝtanarbo

kaŝtanarboMi trovis junan kaŝtanarbon en la malgranda sanktejo, kiun mi jam priparolis (ĉi tie).
Ĝi estas du-tri metrojn alta juna arbo, sed jam portas kelkajn fruktojn kun verda dornoŝelo de ĉ. kvin-centimetra diametro.
Estas malofte trovi kaŝtanarbojn ĉirkaŭ mia urbo. Mi ĝojas kaj antaŭzorgas, ĉu la kaŝtanoj plene maturiĝos en aŭtuno.

Aberacio malbonvena (sekvo)

Mi dankas legantojn pro la kuraĝigaj komentoj al la antaŭa artikolo (ĉi tie).
Sed fakte restas problemoj. Pluraj vortaroj jam plivastigis la sencon de “aberacio” ekster fakaj kampoj.
Angla-Esperanta Vortaro de Benson (CEED, 1995) difinas jene:

aberration, aberrance, (gen), aberacio; have (show) aberration, ~i [int]; aberrant ~a

Ĉi tie “gen” estas mallongigo de “ĝenerala uzado; la traduko validas por ĉiuj sencoj de la angla vorto”.
Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) aldonas la kvaran sencon de “aberacio” jene:

4. (komune) Deflankiĝo disde la normala stato.

La vortumo estas tute sama al tiu de PIV & NPIV, sed ReVo difinas ĝin kiel komunan uzon, dum PIV & NPIV difinas ĝin kiel medicinan fakan uzon.
Mi esperas, ke la difino de CEED estu ignorata, kaj ke la difino de ReVo estu reviziita plej baldaŭ.

Aberacio malbonvena

“… iuj oficiale postulis, ke tiu aberacio aperu en la EU-konstitucio …” (el MONATO)

Leginte tiun linion, unue mi ne povis kapti la sencon. La Plena Vortaro (1934) registris la vorton “aberacio” kiel fakvorton de astronomio kaj optiko. Kaj PIV (1970) plivastigis ĝian sencon al anatomia kaj medicina kampoj. Tamen laŭ PIV kaj NPIV (2002, 2005) ĝi restas fakvorto en klare difinitaj kampoj. Tion ĉi subtenas ankaŭ Esperanto-Angla Vortaro de Butler (1967), Esperanto-Germana Vortaro de Krause (1999), Esperanto-Japana Vortaro (2006) ktp.
Konsultinte kelkajn vortarojn de Angla-Japana, Franca-Japana ktp, mi eksciis, ke la angla-franca vorto aberration havas ankaŭ komunuzan signifon de “eksternormala ago, devojiĝo”. Eble eŭroplingvanoj ne sentas problemon en la citita frazo. Por ili la afero estus simpla aplikado de ia komuna vortaro de eŭropaj lingvoj.
Sed por mi, japano, la problemo estas grava. Japanoj devas lerni ĉiujn vortojn de Esperanto kun ĉiuj difinoj. Do, se ni japanoj volas majstri Esperanton, ni nepre bezonas helpon de vortaroj. Laŭ mia starpunkto la uzo de aberacio kun ekstervortara senco estas malbonvena.

Varma akvo glaciiĝas pli rapide !?

Inter japanaj sciencemuloj okazas disputoj pri Mpemba-efiko.
La 9-an de julio japana televid-stacio NHK elsendis programon, en kiu oni prezentis fenomenon, ke varma akvo glaciiĝas pli rapide ol malvarma akvo en frostigujo de hejma fridujo. Post la elsendo iu fizikisto en sia blogo kritikis la programon, ke ĝi estas malĝusta laŭ la sciencaj leĝoj. Li konstatis, ke tia fenomeno ne okazis en lia propra eksperimento.
Nun multaj sciencemuloj disputas por kaj kontraŭ la fenomeno per retaj blogoj.

Ekonomio

Japanaj amaskomunikiloj raportas, ke rompiĝis la Doha ciklo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Dum japanaj agrikulturistoj, kiuj deziras protekti enlandan produktadon, retrankviliĝas pro malsukceso de la intertrakto, aliflanke japanaj fabrikistoj, kiuj deziras plifaciligi vendadon al evolulandoj, malesperiĝas pro stagno de libera komerco.
Ĉiuj membrolandoj de MOK estas malkontentaj pro la malsukceso, tamen ili ne atingas interkonsenton. Al mi estas tre komplika la ekonomia sistemo.

Blankmakula papilio

blankmakula papilioMalantaŭ la hospitalo, kie mi fojfoje preteriras, troviĝas malgranda sanktejo ĉirkaŭita de deko da arboj. Kiam mi vizitis ĝin promene, mi vidis kelkajn papiliojn. Jen estas foto de unu el ili, kiun mi sukcese fotis.
Ĝi estas pli granda ol brasikpapilio (pierido), sed malpli granda ol hirundovostulo (papiliono). Ĝin karakterizas blankaj makuloj sur nigraj flugiloj. Ĝi havas ruĝajn facetokulojn kaj flavruĝan rostron.
La papilio nomiĝas latine Hestina japonica, specio el la familio nimfalisedoj (Nymphalidae). En la japana oni nomas ĝin “gomadara-ĉoo (胡麻斑蝶 aŭ 碁斑蝶)”, t.e. “sezamo- makulo- papilio” aŭ “goo- makulo- papilio”. Do, mi nomu ĝin blankmakula papilio.

Transa grasacido

Vendrede en Kalifornio, Usono, estis aprobita nova leĝo, kiu malpermesas uzon de margarino kaj aliaj grasoj kaj oleoj, kiuj inkludas transajn grasacidojn.
Transa grasacido estas, pli precize, trans-tipa nesaturita grasacido, kiu estiĝas en fabrikado de hidrogenizitaj grasoj kaj oleoj. Medicinistoj averats, ke multe da transaj grasacidoj en homa korpo altigas danĝeron de ateriosklerozo (malmoliĝo de aterio) kaj aliaj malsanoj.
Ĝenerale Japanio postkuras Usonon kun malfruiĝo de kelke da jaroj. Do, kio okazos al mia margarino, kiun mi manĝas kun rostita panpeco ĉiumatene?