Amikecon inter korea kaj japana popoloj

Post kiam la japana registaro decidis priskribi teritorian problemon pri la insulo Takeŝima (Dokdo en la korea) en gvidlibro por lernejaj instruistoj, la korea registaro kolere reagis kaj streĉigis la rilatojn inter du landoj. Tiu ĉi revokis sian ambasadoron el Japanio. Pluraj civilaj grupoj de Koreio, kiuj planis amikecan viziton al Japanio, laŭvice anoncis ĉesigon de la vizitplano protestante kontraŭ la priskribado.
Malgraŭ tia atmosfero grupo da universitataj studentoj el Busano, Koreio, hieraŭ vizitis la urbon Karacu, kiu situas ĉe la norda marbordo de la insulego Kiuŝuo, kie mi loĝas. Ili asertas, ke la teritoria problemo estas tasko de politikistoj kaj ke ĝi ne koncernas civilajn rilatojn.
Mi ja konsentas kun ili. Ni bezonas trankvilan interparolon por flegi amikecon inter du popoloj.

Hodiaŭa ĝuo

kukoDaŭras varmegaj tagoj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 32,7 celsigradoj kaj la minimuma estis 24,7 celsigradoj.
La kapdoloro iom mildiĝis. Pli-malpli tolerebla. Tamen ĝi obstine restas sur mia kranio.
Mi kaj mia edzino vizitis la kutiman dolĉaĵejon kaj aĉetis manĵuojn. Bedaŭrinde oni alitigis prezon de la manĵuo al 65 enoj ekde ĉi-jara printempo. Ni aĉetis ankaŭ kukojn kaj en la angulo de la vendejo ni ĝuis ilin kun senpaga kafo.

Kapdoloro

Mia kapo doloras. Precipe doloras interna flanko de la kranio. Mi sentas kvazaŭ mia cerbo estas forte ĉirkaŭpremita de fera ringo.
Dum lastaj kelkaj tagoj la doloro foje intensiĝis kaj foje malintensiĝis. Nun ĝi estas la plej intensa ol ĝis nun. Ho ve!

Korupta skandalo

Lastatempe en najbara gubernio okazas korupta skandalo pri dungekzameno de instruistoj por publikaj lernejoj. Altranga oficisto de gubernia eduka komiato estas arestita pro suspekto de koruptiĝo, ke li ricevis monon rekompence de kontraŭregula sukcesigo al pluraj ekzamenitoj, kies gepatro, lernejestro de elementa lernejo, petis sukcesigon per mondonaco. Ankaŭ alia altranga oficisto de la eduka komitato estas suspektata pri kunkulpeco.
Oni indignas pro la maljustaĵo de edukistoj.

Lingvo estas …

Fojfoje oni miskomprenas, ke la lingvo estas gramatiko kaj vortaro. Sed esence la lingvo estas skribita teksto kaj eldirita parolo.
Zamenhof en sia iniciato de la Lingvo Internacia preparis nur koncizajn gramatikon kaj vortaron. Li neniam verkis plenan gramatikon nek kompilis plenan vortaron. Sed aliflanke li energie tradukis multajn literaturaĵojn al Esperanto.
Kiam la lingvo influas la mondon, ĝi faras tion ne per gramatiko nek per vortaro, sed per skribita teksto kaj per eldirita parolo. Por ke Esperanto estu influhava en la mondo, ni ne forgesu ĉi tion.

Eventeo.net

Eventeo.net estas reta novaĵejo en Esperanto. Ĝi traktas ĝeneralajn novaĵojn en la tuta mondo. Ekzemple legeblas jenaj tri novaĵoj kun la hodiaŭa dato:

*Usono rekte intertraktos kun Irano
*La Eŭropa Komisiono blokas financadon por Bulgario
*Mattel venkas en pupobatalo

En la retejo ĉiutage aperas pluraj novaĵoj. La Eventeo-teamo daŭrigas ĉiutagan renovigon dum kelkaj monatoj. Ĝia lingvaĵo estas relative bona, sed fojfoje troviĝas mistajpoj kaj eraraj paŭsaĵoj de okcidentaj lingvoj. Ĉiuokaze estas laŭdinda kaj subteninda agado.
http://eo.eventeo.net/

Fari kolorojn

pentradoHodiaŭ mi partoprenis en la kurso de pentrado (ĉi tie). Ĉi-foje ni pentris fiŝojn. Mi elektis plekogloson kiel modelon.
Estas tre malfacile trovi ĝustan koloron de ĉiu parto de la fiŝo. Mi devas fari necesan koloron, miksante plurajn farbojn. Mi penis, sed bedaŭrinde miaj koloroj ne bone respegulas realajn kolorojn de la fiŝo.
Mi ekkonis komplikecon de la naturaj koloroj.
******
plekogloso : Plecoglossus altivelis, fiŝo el osmeroformoj (aŭ salmonoformoj). Ĝi vivas plejparte en akvopura rivero, kun svelta korpo longa je dekkelkaj centimetroj. Japanoj ŝatas manĝi plekogloson kaj taksas ĝin kiel plej bongustan riverfiŝon.