Indiĝena popolo en Japanio

Ambaŭ la supera kaj la malsupera ĉambroj de la japana parlamento rezoluciis unuanime, ke la registaro agnosku ainojn kiel indiĝenan popolon. La rezolucio diras ankaŭ, ke ni serioze konsideru la historian fakton, ke multe da ainoj suferis diskriminacion kaj mizeron en la moderniga procezo de Japanio.
Responde al la rezolucio, la kabineta sekretario publike parolis, ke, konsciante, ke ainoj estas indiĝena popolo posedanta proprajn lingvon, religion kaj kulturon, la registaro klopodos starigi ĝeneralan politikon por ainoj.

Ainoj loĝas ĉefe en Hokajdo, la norda insulego de Japanio. Laŭ lastatempa esploro la nombro de ainoj en Hokajdo estas ĉ. 24 000.

Apendicito kaj cekumito

En la ĉiutaga japana lingvo ni nomas apendiciton “mooĉoo-en (盲腸炎)”. Fakte tio ĉi estas misnomado. Korekte dirite, apendicito devas esti “ĉuusui-en (虫垂炎)”. Kaj cekumito estas “mooĉoo-en”.
Nu, hazarde mi renkontis la paĝon “Apendicito” de Vikipedio (ĉi tie). Tie oni skribas, “Apendicito estas la inflamo de apendico, kelkfoje misnomata cekumito”.
Ĝis nun mi pensadis, ke la misnomado okazas nur en la japana lingvo. Laŭ la skribo de Vikipedio, tio ŝajnas esti tutmonda fenomeno. Ĉu vere estas tiel?

Kato ne imagas

Mia amata kato Bii ŝatas kuŝi kaj dormeti sur la seĝo en la familia ĉambro. La seĝon kutime mi okupas dum manĝoj kaj ripozoj, ĉar mi ne povas sidi kun falditaj genuoj sur tatamo pro doloro ekde la lasta somero.
Okaze de hodiaŭa tagmanĝo mi trovis lin kuŝanta sur la seĝo. Mi forprenis lin kaj eksidis sur la seĝo. Li rezignis la seĝon kaj ekkuŝis antaŭ la televidilo.
Post la manĝo mi aliris apud Bii kaj eksidis kun rektaj genuoj. Li rimarkis min sed ne tuj reagis. Post minutoj li rigardis al la seĝo kaj ŝajne rimarkis, ke la seĝo estas vaka. Li facilmove aliris al la seĝo, eksaltis kaj kuŝiĝis sur la seĝo. Kaj li kontente ekdormetis.
Laŭ mia observo kaj rezonado, mia amata kato Bii ne eksciis, ke la seĝo estas vaka, kiam mi eksidis apud li. Li eksciis nur tiam, kiam li vidis propraokule la vakan seĝon. Mi konkludas, ke mia amata kato ne posedas imagpovon aŭ rezonpovon, kiu ebligas, ke li supozu la vakan seĝon, trovinte min apud li.

Nia universo

Scienco progresas jaron post jaro. Kiam mi estis knabo, mi entuziasme legis popularsciencajn librojn pri la ekspansio de la universo kaj la praeksplodo. Poste kosmofizikistoj proponis la teorion pri la kosma inflacio. Astronomoj malkovris la grandskalan strukturon de la universo, en kiu galaksioj distribuiĝas kvazaŭ grandega ŝaŭmo kun grandaj malplenaĵoj. Kaj ili ekparolis pri nevidebla “malluma materio”, kiu okupas 90 procentojn de la maso de nia universo. Post novaj malkovroj ja sinsekve aperas novaj enigmoj.

Oratoro

Oratoro, la plej bona el tiuj, kiujn mi aŭskultis ĝis nun, estas Ivo Lapenna (1909-1987). Kompreneble mi ne rekte aŭskultis lin. Mi aŭskultis lin nur per sonregistraĵoj.
Lia modera voĉo, klara prononcado, konvinka argumento kaj sprita retoriko, ĉio ĉi tio donas al aŭskultantoj artecan efikon, kvazaŭ bela muziko.
Oni povas nun aŭskulti liajn paroladojn ĉe la retejo de Fondaĵo Ivo Lapenna (ĉi tie). Mi pensas, ke lia parolado estas imitinda modelo de esperanta prononcado.

Lotado

Hodiaŭ estis vendokampanjo de loka konsumkooperativo. Oni ofertis diversajn varojn kun rabatitaj prezoj. Kaj aldone lotado plurfoja laŭ aĉetita sumo.
Antaŭ jaroj mia edzino gajnis per la lotado aĉetkuponon por 3000 enoj (ĉ. 18 eŭroj). Ŝi esperis ankaŭ ĉi-foje gajni bonan lotaĵon.
Sed bedaŭrinde, kontraŭ ŝia espero, la rezulto estis ĉiufoje la plej malalta premio, saketo da sapopulvoro. Do ŝi gajnis kvin saketojn da sapopulvoro. Nun ŝi estas iom malgaja.

Civilaj ĉartaviadiloj al Ĉinio

La japana kabineta sekretario publikigis, ke Japanio ne sendos al Ĉinio militaviadilojn por transporti helpomaterialojn por suferantoj de la tertremego en Siĉuan-provinco. Anstataŭe oni uzos civilajn ĉartaviadilojn por helpagado. Li asertis, ke la registaro konsideris partan maltrankvilon de la ĉina flanko.
Post ĉio la sendo de civilaj aviadiloj estas la plej konvena rimedo en la nuna situacio de la dulandaj rilatoj, mi pensas. Ni bezonas pli da peno kaj tempo por interpaciĝo inter Ĉinio kaj Japanio.

Cetere, mi trovis raporton de Ĉina Radio Internacia pri la afero (ĉi tie).

Japanaj militaviadiloj al Ĉinio?

Japanaj amaskomunikiloj raportas, ke la japana registaro preparas sendi al Ĉinio militajn aviadilojn, kiuj transportos helpomaterialojn kiel tendoj kaj lankovriloj por suferantoj de la tertremego en Siĉuan-provinco. Tiu ĉi sendo okazas laŭ peto de la ĉina registaro.
Estas ja epokfara afero, ke trupo de la japana defendkorpuso eniras en Ĉinion unuafoje post la fino de la Dua Mondmilito. Se la ĉina registaro efektive akceptos la japanajn militaviadilojn, tio signifas certan progreson de interpaciĝo inter Ĉinio kaj Japanio.