Rabokapto de aŭtobuso

Hodiaŭ 14-jara knabo rabokaptis aŭtobuson, minacante ĝian ŝoforon per du tranĉiloj. Li ordonis al la ŝoforo plu veturigi. Li forprenis poŝtelefonon de la ŝoforo kaj mem telefonis al polico, ke li rabokaptis la aŭtobuson.
Post unu horo la knabo kapitulaciis pro persvado de alvenintaj policanoj. Pridemandite de la polico, li respondis: Ĉar gepatroj riproĉis min, mi volis venĝi min, farante sensacion en la mondo.

Rudbekio

rudbekioNuntempe oni importas multajn florspecojn el diversaj eksterlandoj al Japanio.
Rudbekio estas komuna nomo de unu-, du- kaj plurjaraj herboj de la genro Rudbeckia el asteracoj. Ĉ. 15 specioj estas indiĝenaj en Norda Ameriko. Oni importis ilin por ornami ĝardenon antaŭ pli ol duonjarcento.
Rudbekion karakterizas relative granda kapitulo kun flavaj aŭ ruĝe brunaj langetfloroj (= ĉirkaŭfloroj) kaj nigre brunaj tubetfloroj (= mezfloroj).
Ili estas tre fortaj herboj. Iuj el plurjaraj specioj kreskas sovaĝe en japanaj kampoj.

Bjalistoka Televido

De tempo al tempo mi ĝuas elsendon de Bjalistoka Televido en Esperanto.
http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14
Oni elsendas ĉ. 10-minutajn filmetojn en ĉiu dua semajno. Komenciĝinte en la 2-a de majo, nun kalkuliĝas 5 elsendoj.
La programoj konsistas ĉefe el du kategorioj: priesperantaj novaĵoj kaj vivoj de bjalistokanoj. En la kvara elsendo mi spektis la unuan ekveturon de la trajno je la nomo Zamenhof. En la kvina elsendo mi vidis bjalistokajn sumoistojn. Por mi, japano, estas tre interese spekti luktadon de polaj sumoistoj.
Mi ege deziras spekti ĝian novan elsendon ĉiutage.

Fiŝistoj strikas

7000 fiŝistoj en mia gubernio strikas dum 24 horoj hodiaŭ. Ili plendas pri sia malfacila situacio pro prezaltiĝo de nafto (=kruda petrolo). La prezo de malpeza oleo, brulaĵo de fiŝboato, fariĝis duoble alta kompare kun la lasta jaro. Ili diras, ke ili malprofitas de fiŝkaptado, ĉar nun estas malfacile altigi prezon de fiŝoj. Ili timas eblan rezignon pri fiŝista laboro, kaj petas helpon de la registaro.
En la 15-a de julio strikos 200 000 fiŝboatoj en la tuta Japanio, apelaciante la samon.

Horizonto

Estas iu japana hajkisto. Li iam diskutis kun usonano, instruisto de la angla lingvo, pri tio, ĉu imago de horizonto estas rekta linio aŭ kurba linio. Li asertis, ke la imago de horizonto estas kurba linio, ĉar tio ĝuste pruvas ke la tero estas globo. Sed la usonano asertis, ke memevidente ĝi estas rekta linio.
Rekonsiderante mian imagon pri horizonto, mi devas konfesi, ke mia imago ne estas fiksa. Se mi desegnos bildon, mi prezentos horizonton per rekta linio. Sed mi samtempe emas konsenti al la argumento de la hajkisto.

Budhismo

Mi ne pensas, ke mi estas serioza budhano, kvankam mi naskiĝis kaj kreskis en budhisma kulturo. Tamen fakte estas ke mia pensmaniero estas profunde influita de budhismo.
Jen mi citu hazarde elektitan paragrafon el iu budhisma libro.

Ĉiu homo ĉiam havas malbonan ideon, ĉiam ne povas korekte vidi pro sia nescio kaj erare agadas katenite de sia egoo. Rezulte de tio naskiĝas korpo de iluzio. — el “La Instruoj de Budho” (1983)

Mi facile konsentas ĉi tiun aserton. Ĉi tio pruvus mian budhisman radikon.
Mi supozas, ke kelkaj legantoj sentus malfacilon tuj konsenti tiun aserton.

Prezaltiĝo de benzino

En Japanio prezaro de konsumaĵoj pli kaj pli altiĝas. La plej grava pezaltiĝo estas tiu de benzino. En oktobro 2007, unu litro da benzino kostis meznombre ĉ. 130 enojn. Nun, en julio 2008, ĝi kostas ĉ. 180 enojn, do pli alta je 38 procentoj ol la lasta oktobro.
La prezaltiĝo de benzino influas diversajn flankojn de nia vivo. Multaj reduktas veturigi aŭtomobilon. Kelkaj rezignas posedi aŭtomobilon. Kamionistoj kaj aliaj transportistoj suferas pro deficito.