Fruktas pirakanto

fruktoj de pirakantoUnue mi devas peti pardonon de legantoj, ĉar mi skribis eraron en la artikolo pri la arbusto en mia ĝardeneto. Tiam mi identigis la arbuston kun umbela rafiolepiso [Rhaphiolepis umbellata]. Frukto de rafiolepiso estas purpure nigra. Sed la fruktoj de la arbusto estas flavruĝaj. Do la arbusto ne estas umbela rafiolepiso.
Mi denove konsultis librojn kaj trovis, ke ĝi estas tre simila al ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea]. Ruĝa pirakanto estas ĉiamverda arbusto el rozacoj. Tamen, kial “ruĝa [coccinea]”? Ĝiaj floroj estas blankaj. Verŝajne tiu epiteto devenas de ruĝa koloro de la maturaj fruktoj.

Daturo multepetala

daturoApud la rizkampo, kiun mi fojfoje preteriras, troviĝas malvasta terpeco je ĉ. 5 kvadratmetroj. Mi supozas, ke posedanto de tiu terpeco estas diligenta plantamanto. Tie kreskas diversaj plantoj, el kiuj mi ĝis nun prezentis kelkajn kun foto.
Antaŭe mi skribis pri la daturo. Apud ĝi kreskas alia daturo kun trumpetformaj floroj, kies petalo estas ekstere purpura kaj interne blanka. Laŭ certa retpaĝo ĉi tiu estas Datura fastuosa, kiun karakterizas multepetala floro. Ni vidas ankaŭ du junajn fruktojn apud la meza floro.

Varmege!

rizkampoMatene estis malvarmete, sed tage estis varmege ankaŭ hodiaŭ. La minimuma temperaturo estis 17,7 celsigradoj kaj la maksimuma estis 30,0 celsigradoj. (En mia ĉambro la termometro indikis ja 32 celsigradojn!) Tio ĉi estas eksterordinara fenomeno. Valoroj de la minimuma kaj maksimuma temperaturoj de la ordinara jaro (mezvaloro de 1979—2000) estas respektive 15,7 kaj 24,2 celsigradoj. Certe ĉi tiu varmego estas parto de la varmiĝo de la Tero.
Dume la plantoj antaŭeniras kun certaj ritmoj. La rizkampo iom post iom flaviĝas. Rizospikoj pli kliniĝas pro sia pezeco.

Daturo

daturoJen floras daturo apud la rizkampo. Datura metal, unujara herbo el solanacoj. Laŭ libroj ĝi enhavas venenajn ingrediencojn. Oni utiligis ĝin kiel anestezaĵon antaŭ du jarcentoj.
Floro de daturo ordinare estas blanka, funelforma kaj simplapetala. Sed ĉi tiu estas flava kaj multepetala. Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas la kultivoformo nomata “ora reĝino”.

Miskantoj kaj lespedezoj

aŭtunaj herbojEkis oktobro. Tamen estas varme ankoraŭ hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis ja 29,3 celsiaj gradoj kaj la minimuma estis 18,9.
Malgraŭ eksterordinara varmeco kvazaŭ somera, la naturo certe transiris al aŭtuno. Mi trovis mason de miskantoj kaj lespedezoj. Helbrunaj spikoj de miskantoj kaj blankaj floroj de lespedezoj. Ambaŭ estas karakterizaj plantoj de la japana aŭtuno. En la maso mi trovis ankaŭ helviolajn florojn de asteroj.
miskanto: Miscanthus sinensis, plurjara herbo el gramineoj. Tre populara en kampoj de la japana aŭtuno.
lespedezo: Komuna nomo de falfoliaj arbustoj kaj plurjaraj herboj el la genro Lespedeza de fabacoj.

Nova enmigrinto

specio el asteracojFoje novaj sovaĝherboj enmigras en mian ĝardeneton. Jen la foto montras kapitulojn kun flavaj tubformaj floretoj, subtenatajn de verdaj involukroj relative grandaj. La herbo havas dentajn foliojn. Tiuj estas karakterizaĵoj de asteracoj.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Verŝajne ĝi estas specio el la genro Carpesium de asteracoj. Bedaŭrinde mi ne povis identigi ĝian specinomon. Ĉu iu povas helpi min?

Likorido floras

Likorido kaj ornammelongenoAnkoraŭ daŭras varmegaj tagoj. Ĉiutage la maksimumaj temperaturoj superas 30 celsigradojn.
Malgraŭ la varmego aŭtunaj signoj aperas tie kaj ĉi tie. Najbare de la rizkampo, mi trovis likoridojn ruĝe florantaj. Kiel mi jam skribis, likorido [Lycoris radiata] havas alinomon “ekvinoksa floro” en Japanio. Ni havos ĉi-jaran aŭtunan ekvinokson baldaŭ en la 23-a de septembro.
Apud la likoridoj ni vidas ruĝajn fruktojn de “ornama melongeno” [Solanum integrifolium]. Ĉu vi ne pensas, ke ili tre similas al etaj tomatoj?

Somero daŭras?

farbitojLastatempe ĉiumatene farbitoj portas multe da novaj floroj. La volvotigoj pli kaj pli dense kreskas. Laŭ kalendaro somero jam pasis kaj nun estas aŭtuno. Sed ĉiutage la maksimuma temperaturo en nia regiono superas 30 celsigradojn, kio signifas mezsomeran tagon laŭ la kriterio de la Japana Meteologia Agentejo.
Kiam finiĝos ĉi tiu somero en nia regiono?

Etfarbito

etfarbitoHodiaŭ mia edzino vokis min, dirante, ke ŝi trovis novan floron en la ĝardeneto. Ĝi similas al tre malgranda farbito, volvotigo kun malgrandaj folioj kaj blankaj floroj. La korolo estas funelforma, longa je ĉ. 3 cm, kaj havas la diametron de ĉ. 1,5 cm. Blanka pistilo kaj purpuraj anteroj.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn, kaj trovis, ke ĝi estas Ipomoea lacunosa, unujara herbo el ipomeoj. Laŭ konsultita libro ĝi devenis el Norda Ameriko. En la japana oni nomas ĝin “mame-asagao (豆朝顔)”, t.e. “etfarbito”.