Albizio? mimozo?

albizioHodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis kafejon. Mi mendis kafon kun kuko. Ŝi mendis zenzajon (dolĉaĵo, azukia supo kun moĉio) kun pulvora teo.
Apud fenestro de la kafejo mi trovis interesan arbusteton altan je ĉ. 1 metro. Unue mi pensis pri sentema mimozo [Mimosa pudica]. Sed formo de la duoble plume kunmetitaj folioj ŝajnas malsama al tiu de mimozo. Kiam mi tuŝis la folion, ĝi ne kuntiriĝis. Ĉu ĝi estas speco de albizio? Tamen ĉi tie ordinara albizio estas arbo kun alto de 5 ~ 10 metroj [Albizia julibrissin]. Ĉu ĝi estas juna arbo aŭ alispecia albizio? Mi ne kapablas identigi ĝin.

Sazanko floras

sazankoEn vintro multaj arboj staras nudaj sen folioj. Kelkaj ĉiamverdaj arboj portas ruĝajn fruktetojn. Tre maloftaj estas florantaj plantoj.
En tia vintro sazanko (Camellia sasanqua) elstaras kun belaj ruĝaj floroj. Do oni ŝatas ĝin kaj kultivas kiel ĝardenarbon. Sazanko eĉ aperas en tekstoj de kelkaj popularaj kantoj.

Persimono

persomonoHodiaŭ estis relative varma tago plena de sunradioj. Proksime de mia domo staras malnova persimono. Ĉiuj folioj jam forfalis de ĝiaj branĉoj kaj restas nur deko da ruĝaj fruktoj, kiuj brilas en sunlumo. Japanoj ŝatas tian pejzaĝon.
Nu, verŝajne la persimonberoj havas adstringan guston, ĉar, se ili estus dolĉaj, buboj kaj korvoj tute formanĝus ilin.
(Japana) persimono: Diospyros kaki, specio de diospiro, falfolia arbo el ebonacoj kun relative grandaj flavruĝaj beroj, originas el ĉinio, transportita al Japanio en la 8-a jarcento, kultivata por nutraĵo. Estas arboj kun dolĉaj beroj kaj arboj kun adstringagustaj beroj.

Roŭso ruĝiĝas

roŭsoĈar en ĉi tiu aŭtuno daŭris varm(eg)aj tagoj, ruĝiĝo de folioj estas malfrua kompare kun meza jaro.
Hodiaŭ mi iris al krakbutiko por aĉeti panon, kaj survoje mi trovis roŭson bele ruĝiĝanta ĉe iu kanalo.
roŭso: Rhus succedanea, falfolia arbo el la genro sumakoj el la familio anakardiacoj. Ĝiaj plume kunmetitaj folioj bele ruĝiĝas en aŭtuno. Ĝi estis enportita en Japanion ĉirkaŭ la 16-a jarcento. Oni ekstraktas vakson el ĝiaj fruktoj.
Se oni tuŝas roŭson, foje oni havas haŭtinflamon. Kiam mi estis infano, plenaĝuloj admonis min ne alproksimiĝi al roŭsoj.

Variaj floroj

kampa krizantemoAntaŭ unu semajno mi plendis pri ekstersezona varmeco. Nu, hieraŭ kaj hodiaŭ la temperaturo fariĝis tute normala. Hieraŭ la minimuma estis 7,4 celsigradoj kaj la maksimuma 18,7. Hodiaŭ 10,1 kaj 16,8.
Mi aldone surmetis veŝton por ne malvarmumi.
Tie kaj ĉi tie en mia ĉirkaŭaĵo mi vidas kampajn krizantemojn ĉarme florantaj. Ili ŝajne havas diversajn variaĵojn kaj kultivoformojn. Iliaj floroj estas malgrandaj kompare kun ĝardenaj krizantemoj, sed ili estas diverse koloraj kaj freŝe odoras.

Kampa krizantemo ekfloras

kampa krizantemoLa naturo iras de sezono al sezono akurate en sia ritmo. Ankaŭ ĉi-jare ekfloras kampa krizantemo [Chrysanthemum japonense] en mia ĝardeneto. Iom pli malfrue ol en la lasta jaro.
Laŭ la japana malnova kalendaro, vintro jam komenciĝis hieraŭ (la 8-a de novembro). Sed ankoraŭ estas varme. La maksimuma temeraturo estis 23,4 celsigradoj, kio konvenas al mezo de oktobro.

Floro nekonata

floro nekonataMi amas florojn. Tamen ekzistas ja multaj floroj, kies nomon mi ne scias.
Hodiaŭ promenante, mi hazarde trovis ĉi tiun floron en ies ĝardeno. La korolo estas funelforma kun rando fendita en kvin pecoj. Ĝia koloro estas fakte iom pli blanka ol tiu de la foto. Ĝi estas granda je 5 – 10 cm.
La fleksiĝema branĉo similas al tiu de rozujo kaj portas plume kunmetitajn foliojn.
Mi konsultis librojn, sed ne trovis respondon. Ĝi ŝajnas ne esti japandevena. Povas esti importaĵo el eksterlando.

Ruĝa pirakanto

ruĝa pirakantoTagon post tago maturiĝas kaj pliruĝiĝas fruktoj de la ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea] en mia ĝardeneto. Kvankam ĝi havas dornajn branĉojn, kiuj pikas homon, nun ĝi disetendas junajn branĉojn kun relative molaj dornoj kaj folietoj.
Antaŭe mia edzino ne ŝatis la pirakanton, ĉar ĝi plurfoje pikis ŝin. Sed nun ŝi ŝatas ĝin, ĉar ĝi portas ĉarmajn ruĝegajn fruktetojn, kiuj ĝojigas ŝiajn okulojn.

Frukto de etfarbito

frukto de etfarbitoĜis la komenco de ĉi-monato etfarbitoj [Ipomoea lacunosa] floradis en mia ĝardeneto. Ĉi-semajne mi jam ne vidis la florojn, anstataŭe mi trovis multajn fruktojn de la etfarbitoj. Kvankam la floroj de etfarbito estas tre malgrandaj kompare kun ordinara farbito, tamen la fruktoj havas relative similan grandecon. Baldaŭ ili disŝutos semojn kaj ankaŭ venontjare mi povos vidi ĉarmajn blankajn floretojn.